Chu chukcha lingvo taugas por ni?

Se iu homo ne kapablas kompreni iun libron, tio ankorau ne pruvas, ke la
libro estas stulta. Povas esti, ke stulta estas la homo. Do, la problemo
povas esti ne en la libro, sed en la homo.

Se Esperanto ne taugas por chinoj, tio ankorau ne pruvas, ke Esperanto ne
estas internacia lingvo. Povas esti, ke ne-internaciaj estas la chinoj. Do,
la problemo povas esti ne en Esperanto, sed en la chinoj.

Tiu chi lasta supozo shajnas pli vershajna. China popolo longe vivis en
relativa izoleco. Ghia lingvo estas unika kaj ne simila al aliaj lingvoj. Se
ni farus Esperanton pli simila al china lingvo, ni mal-internaciigus ghin.

Evidente, ne la mondo devas adaptighi al la chinoj, sed la chinoj - se ili
deziras farighi parto de la monda komunumo - devas adaptighi al la mondo.
Tre grava parto de la monda kulturo estas kulturo europa (au europ-devena).

Se la chinoj ne deziros adopti la europdevenan kulturon, okazos nenio
terura. La mondo tute trankvile ekzistos sen Chinio, kaj Chinio tute
trankvile ekzistos sen la mondo. Tamen, multajn personajn kontaktojn de
chinoj kun ne-azianoj mi opinias dezirindaj, kaj Esperanto prezentas bonegan
instrumenton por tio.

Do, chu Esperanto taugas por chinoj? Chiu chino kapablas pensi kaj povas
memstare respondi al tiu demando. Ni scias, ke multaj miloj da chinoj uzas
Esperanton. Chi tie unu chino chiutage pruvadas, ke Esperanto ne taugas por
chinoj. Sed li uzas Esperanton por tio, do ghi evidente taugas ech por li.
Evidente, en tiu lasta okazo temas pri simpla shovinismo kaj naiva deziro
altrudi al aliaj nacioj sian gepatran lingvon. Sed la obstina postulado, ke
chiuj lernu la mandarenan lingvon, jam ne shajnas al mi ridinda. Ghi estas
simptomo de danghera malsano - naciismo.

Iuj chinoj fieras pri multnombreco de sia nacio. Sed en la sfero de lingvo
kaj kulturo ne ekzistas nacioj grandaj kaj malgrandaj, adorindaj kaj
neglektindaj - chiuj estas egale estimindaj kaj shatindaj. Tial mandarena
lingvo estas neniom pli (mal)valora ol la lingvo chukcha (eble vi scias pri
ekzisto de brava popoleto chukchoj en Chukotka duoninsulo). Certe, chukchoj
dezirus, ke chiuj lernu chukchan lingvon. Sed chu la chukcha lingvo taugas
por ni? (10.09.99)

N.G.