Chu chiu estas homarano?

Chu chiu homo, kiu scias Esperanton, estas Esperantisto?
Lau "Bulonja Deklaracio", akceptita en 1905, - jes. Chiu homo, kiu uzas la
internacian lingvon, estas nomata esperantisto, sendepende de tio, por kiu
celo li ghin uzas. Tamen ni scias, ke la "Bulonja Deklaracio" estis
akceptita sub premo de tiuj esperantistoj, kiuj ne dividis la idealisman
idearon de Zamenhof. Ankau tiam, same kiel nun, iuj esperantistoj vidis en
Esperanto nur malvarman instrumenton, nur interkomprenilon por praktika
utilo. Sed por Zamenhof kaj por chiuj ideaj esperantistoj Esperanto chiam
estis io pli ol nur lingvo, ghi estis ia speco de religio, kiu havas lingvan
formon, sed kies esenco estas kredo kaj espero pri tuthomara paco, amikeco
kaj frateco.
Sendube, ke Esperanto vivis pli ol 100 jarojn kaj vivos plu eterne nur dank'
al sia "Interna ideo". Sen tiu altega ideo ghi delonge formortus kaj estus
forgesita. La periodoj, kiam Esperanto estis pli-malpli populara, koincidas
kun periodoj, kiam prosperis ghia "Interna ideo". Kiam esperantistoj memvole
au perforte forlasadis tiun ideon, Esperanto ighadis nur sensignifa hobio de
"stranguloj". Kaj nun, nia plej aktuala tasko estas rememori, renaski kaj
disvastigi la "Internan ideon" - ne nur inter esperantistoj, sed ankau inter
neesperantistaj amasoj. Tio, lau mi, estas sole ghusta vojo al venko de
Esperanto.

Sebastian Hartwig skribis, ke chiu homo estas homarano, char ano de la
homaro. Sed temas ja ne pri formala aparteno al la homaro, sed pri
mondkoncepto. Chu ni rajtas chiun achulon, ech murdiston kaj perfortiston
nomi homarano?? Homarano estas tiu, kiu amas la tutan homaron kaj agadas en
ghiaj interesoj. Eble, ni ekuzu vorton Homaranisto?

Ne chiu homo estas Homaranisto.
Ne chiu esperantoparolanto estas Esperantisto.
Ne chiu, vizitanta preghejon, estas Kristano.
Ne chiu, paganta partian kotizon, estas Komunisto. Kaj tiel plu.
Ni konsideru ne formalan apartenecon, sed ideojn, kredon de la homo. Chu mi
ne pravas? (09.03.99)

N.G.