Chu Esperanto taugas por chinoj?

Chu Esperanto taugas por chinoj? La demando, fakte, estas sufiche stulta.
Chu chinoj estas iuj apartaj homoj? Memkompreneble, Esperanto taugas ankau
por chinoj, same kiel por chiuj aliaj. Se unu E-lingva chino pensas alie,
tio estas ne pli ol lia persona opinio. Mirigas min ne la kontrauesperanta
opinio de Lee Sau Dan, sed naiva konsentemo, kun kiu iuj SCE-anoj akceptis
ghin. Oni ne devas solvi similajn problemojn, pridemandante unuan
renkontiton. Chiu kompetenta esperantisto mem povas respondi al la supra
demando, por tio tute ne necesas esti chino au demandi chinon. Sufichas
iomete pensi per propra kapo kaj koni kelkajn faktojn.
Esperanto havas en Chinio tre richan historion. Kiu interesighas, povas legi
pri tio en "Enciklopedio de Esperanto" au en chinaj E-eldonajhoj, kiuj
abundas. Sufichas mencii, ke en 1912 Esperanto estis instruata en chiuj
chinaj lernejoj. Nun en Chinio estas eldonataj tre multe da E-libroj (eble,
nur Brazilo povas konkurenci kun Chinio pri tio). Chinaj E-libroj havas
specifan charmon, char ili konatigas europanojn kun tute unika kulturo.
Chiuj konas luksan revuon "El popola Chinio". Miaj infanoj konas kaj shatas
chinajn porinfanajn E-libretojn.
Esperanto havas pli brilan perspektivon en Chinio ol ekz.en Hindio, char
Chinio ne estas tiel "difektita" de la angla lingvo. Por simplaj chinoj,
sendube, estas multe pli facile lerni simplan Esperanton, ol komplikegan
anglan lingvon. Lernante Esperanton, la chinoj lernas kvazau multajn
europajn lingvojn samtempe; kaj angla, kaj franca, kaj itala lingvoj
farighas al ili iomete konataj. Per Esperanto la chinoj facile povas ekkoni
europan kulturon, sen kio ja ne eblas esti klera homo. Kaj inverse,
europanoj (kaj aliaj) povas bone ekkoni Chinion per Esperanto. Konklude:
eble, por neniu azia popolo Esperanto estas same utila kaj necesa, kiel por
chinoj. Esperanto povas rompi la miljaran chinan ioman izolecon, kiu estas
nedezirinda pro multaj kauzoj.
"...La ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la chino;
tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Chinujo. WON KENN"
(Enciklopedio de Esperanto, p.99). (08.08.99)

N.G.