Ankorau pri nova strategio

Ies plena nescio pri Esperanto estas pli malbona varianto por ni, ol
malfavora opinio pri ghi. Homo, kiu ekhavis - spite al arda propagando de iu
adepto - malfavoran opinion pri Esperanto, penados transdoni ghin al aliaj;
sed ne chiuj ja kredos al li. Multaj same kritike akceptos lian kritikon kaj
povos bonintence ekinteresighi pri Esperanto. (-1)x(-1)=1. Tiel ech oponanto
farighos "heroldo de Esperanto".

Jens S. Larsen: "Prefere indiferento, ol rekta malamikeco, multaj pensas".
Sed tio estas erara opinio, kion mi ja penis pruvi en mesagho "Sentimo".
Malamo estas speco de amo. Minuson ni povas fari pluso, sed indeferento, kiu
estas nulo, estas tute senutila.

Ekzistas du specoj de laboro por Esperanto: interna kaj ekstera. Se kompari
E-movadon kun piramido, do la "internuloj" penadas plialtigi la piramidon
(plirichigante ghian literaturon ktp). La "eksteruloj" penadas plilarghigi
la piramidon, varbante novajn adeptojn. Kaj "internuloj", kaj "eksteruloj"
estas tre necesaj. Kompreneble, ekzistas ankau tiaj esperantistoj, kiuj tute
nenion konstruas. Ekzistas ankau tiaj bravuloj, kiuj sukcesas esti samtempe
"internuloj" kaj "eksteruloj". Bona ekzemplo: Zamenhof, kiu estis kaj brila
propagandisto, kaj talenta verkisto, tradukisto. (24.06.99)

...Nun cirkonstancoj por Esperanto estas tre favoraj, por ke ghi
disvastighu. Gravas, ke esperantistoj ekkredu je tio kaj chesigu "kuirighi
en propra suko", sed kuraghe iru al la homoj. Nature, mi pli ofte pensas pri
E-movado en eks-Sovetio. Post kiam la gvidantoj perfidis komunisman
ideologion, tie sentighas idea vakuo. Multaj bonkoraj homoj perdis kredon je
io ajn nobla kaj sankta. Sed la homoj bezonas tian kredon. Esperantismo
povus okupi lokon en koro de multaj tiaj homoj. Gravas chiam substreki en
esperantismo ne lingvan, sed ghuste idean flankon. Instrui nur la lingvon
estas eraro. Tiel oni povas esperantigi stultulojn, kiuj poste malhelpos al
progreso. Multe pli bone estus kolekti homojn per nobla homaranisma idearo,
kaj ne gravas se tiuj novuloj scios la lingvon ne perfekte. Se E-kongresoj
estos du-lingvaj, tiam ili povos farighi same pompaj kaj amasaj kiel iamaj
festivaloj de junularo (el kiuj la lasta shajne okazis en Moskvo en 1985).
Samnacianoj babilos inter si en sia lingvo, kaj Esperanton uzos nur kun
eksterlandanoj. Lau mi, tio estas tre logika. Sed, kiel vi jam scias, mia
propono permesi uzi rusan lingvon dum rusiaj E-kongresoj estis forjhetita.
Sekve, la pordo por la amasoj restas shlosita. (05.07.99)

N.G.