Ankorau pri chakroj

Jens S. Larsen: "La humanistoj kredas ke la socio apartenas al siaj membroj
por servial iliaj komunaj interesoj, same kiel asocio".
Mi ne subtenas tian opinion. Ghi signifas, ke homoj ekzistas nur por...
kontentigi siajn proprajn bezonojn kaj dezirojn. Tiun konsumistan
starpunkton ne eblas nomi "humanisma". Mi opinias, ke eroj unuighas en arojn
ne por si mem, sed por iu pli alta celo. Ekzemple, cheletoj de nia pulmo;
chiu el ili estas preskau aparta viva estajho, sed ili unuighas en pulmon,
kies celo estas spiri; pulmo kaj aliaj organoj estas unuigitaj en homan
korpon ne por ke homo servu al la organoj, sed por plenumi iujn aliajn
taskojn. Tiel same ankau la homaro ne ekzistas por si mem, sed por la Kosmo.
La homaro ghis nun ne povas kompreni la principon de Hierarhhio. Tial iuj
fantastoj imagas futuron kiel militeman konkeradon de Universo, militojn
inter civilizoj ktp. Chio tio estas stultajhoj. (26.09.99)

Chakroj ekzistas, kaj honestaj sciencistoj jam delonge agnoskas tion, same
kiel homan auron, senkontaktan kuracadon, telepation, ktp. Honestaj
sciencistoj diras: tiuj aferoj ekzistas; nunaj sciencaj teorioj dume ne
povas klarigi ilin. Sendube, oni kreos tiajn teoriojn. Sed studado de tiuj
aferoj estas malfacila ne nur pro objektivaj kauzoj, sed ankau pro
subjektivaj. Char trovighas multege da personoj, kiuj entute deziregas, ke
tiuj aferoj ne estu esplorataj, char ili jam anticipe "scias", ke ili ne
povas ekzisti. Kiel antaue malkleraj pastroj penis malhelpi al scienco kaj
persekutadis sciencistojn, tiel same ankau nun fanatikuloj de ateisma
religio penas malhelpi al la scienco. Fenomenoj, kiuj kontrauas krudan
materiismon kaj primitivan ateismon, ekzistas. Kaj ekzistas du vojoj: au
anticipe ignori ilin, au esplori ilin ignorante ridegon kaj insultadon de
"senanimuloj". Honestaj sciencistoj chiam elektas duan varianton. Mi povas
mencii Mendeleev, monfaman hhemiiston. Li konsentis partopreni komisionon,
kiu devis esplori fenomenon de mediumoj kaj spiritismo. Post aro da zorgeme
aranghitaj eksperimentoj Mendeleev deklaris, ke tiuj fenomenoj ekzistas, ke
ili ne estas klarigeblaj per trompado, kaj ke scienco dume ne povas klarigi
tiujn fenomenojn. Superflue estas mencii, ke Mendeleev estis kaj restis ghis
fino materiisto. Nunaj mallarghmensuloj estas similaj al hinda raghao, kiu
ordonis forhaki kapon al unu hindo, char tiu vizitis Europon kaj rakontis,
ke tie ekzistas "shtona akvo" (glacio). (26.09.99)

N.G.