Anglalingva forumo pri Esperanto

Jen nova ideo (fakte, ghi estas tiom bona kaj memevidenta, ke apenau valoras
skribi multe da argumentoj por ghi). Por disvastigi Esperanton,
esperantistoj devas uzi sian nacian lingvon. Plej disvastigita lingvo
nuntempe estas la angla. Sekve, se ni deziras disvastigi tutmonde nian belan
kaj facilan lingvon, plej oportuna rimedo por tio estas angla lingvo.
Necesas krei anglalingvan 'newsgroup', dedichitan al Esperanto! Chi tie, en
SCE, oni sufiche ofte afishis angle, dezirante konatighi kun Esperanto. Mi
kun plezuro legis anglalingvajn respondojn de don Harlow kaj aliaj. Kvankam
reguloj de SCE permesas skribi chi tie en ajna lingvo pri Esperanto, multaj
SCE-anoj, precipe kiuj ne scias anglan lingvon, ne tre shatas tion. Sekve,
devas ekzisti alia - anglalingva - forumo, malfermita por chiuj personoj,
kiuj interesighas pri Esperanto. En tiu forumo chiu povos ricevi respondojn
al siaj demandoj, ricevi ligojn al E-lernolibroj, konatighi kun novajhoj de
la movado ktp. Memkompreneble, ni devas chiam substreki, ke Esperanto estas
lingvo de paco kaj amikeco; paco kaj amikeco estas tio, kion sopiras chiuj
bonaj homoj, kaj tial ili povas veni al Esperanto. Sen "interna ideo" pri
paco kaj amikeco, Esperanto havas nenian allogan povon, char por pure
informaj celoj angla lingvo evidente milfoje superas Esperanton. Supozeble,
proponata forumo estos pli amikeca kaj utila ol SCE. Ja ech se ni iom
kvereletas inter ni, ni preskau senescepte amas Esperanton kaj konkorde
defendas ghin. Se <soc.culture.esperanto>, lau kalkuloj de Y.B., vizitas
miloj da homoj, do la estontan forumon povos viziti centoj da miloj, tiel
reale ekkonante la internacilingvan problemaron! La proponata forumo estas
pli bona afero, ol WWW, char ghi samtempe rolos kiel klubo, kie okazas vivaj
interparoladoj; dum WWW estas pli similaj al magazenoj, kie oni silente ion
achetas. Memkompreneble, tiu nova forumo ne devas farighi loko por
kverelado. Eviti kverelojn eblas, se chiu esperantisto agados en Zamenhofa
stilo. Vortoj kiel "idioto" au "furzilo" devas esti strikte malpermesitaj.
Ech se oni eldiros erarajn opiniojn pri Esperanto (tio estas natura), ni
pacience kaj amike klarigu la aferon, neniel insultante la personon. Kiom da
vochoj necesas, por fondi 'newsgroup'? Se tiu chi propono trovos aprobon,
SCE-anoj en necesa momento povos pozitive vochdoni. Iam poste aperu forumoj
pri Esperanto en aliaj naciaj lingvoj... Tiu vojo shajnas treege perspektiva
por popularigi Esperanton. Chu ne? (09.07.99)

N.G.