Angla lingvo sen mitoj

Evidente, "eterna" temo de estonta anglalingva forumo
<talk.politics.esperanto> estos angla lingvo mem. Multaj homoj (ne nur
anglalingvanoj) opinias, ke angla lingvo jam farighis internacia, pro tio
Esperanto ne estas necesa. Chu tio estas vero?

Efektive, angla lingvo atingis grandan disvastighon tutmonde. Ghi estas
lingvo de plej forta shtato - USA, oni parolas ghin en Britio, Australio
(kvankam oni diras, ke australia dialekto jam tre diferencas), Kanado,
Sud-Afriko, Hindio k.a. Ghi estas internacia lingvo de komputeroj kaj
pop-muziko. Eble, efektive, ni pacighu kun dominado de angla lingvo kaj
akceptu ghin kiel internacian?

La esperantisma ideo respondas: ne. Angla lingvo apartenas al konkretaj
popoloj. Ghi por chiam estas ligita kun ties kulturo, historio, moroj. Ghi
estas bona, bela, tauga kaj kara por tiuj popoloj, sed ghi chiam restos
fremda al aliaj popoloj: franca, germana, rusa, brazila ktp. Se tiuj popoloj
akceptos anglan lingvon kiel internacian, ili perdos sian nacian identecon.
Akcepti fremdan lingvon - tio signifas shanghi sian naciecon. Malmultaj
homoj ekdezirus tion.

Premado de iu granda lingvo povas dum longa tempo esti pli-malpli sukcesa.
Sed finfine ghi alkondukos al mala rezultato. La premataj popoloj,
ekkonsciinte dangheron por sia nacia identeco, pli au malpli frue farighos
ekstreme naciismaj kaj komencos batali kontrau la premanta lingvo. Tia
naciisma eksplodo okazis en USSR kaj detruis ghin. Sen duboj, premado de
angla lingvo same venigos al eksplodo de antianglismo che diversaj nacioj.

Krom tio, angla lingvo estas tre komplika. Kial polo kaj italo, japano kaj
meksikano devas lerni tiun absurdan ortografion, lau kiu oni legas tute ne
tiel kiel skribas, tiujn senfinajn "write-wrote-written" kaj tiel plu? Oni
devus plisimpligi, plilogikigi anglan lingvon. Sed tiam ghi estus jam tute
alia lingvo.

Esperantistoj tute ne estas stranguloj. Ili komprenis treege gravan ideon,
ke nur neutrala lingvo garantios egalecon kaj justecon inter chiuj popoloj,
sen kio ne eblos firma paco. <Talk.politics.esperanto> estu tribuno por tiu
homfratiga, paciga ideo. (29.07.99)

N.G.