Aktive disvastigadi Esperanton

Multaj esperantistoj estas konvinkitaj, ke Esperanto estas chiuflanke
elprovita kaj tauga lingvo kaj ke necesas ghin diskonigi kiel eble plej
vaste. Tiu strebo estas natura kaj ghusta. Nia lingvo estis kreita ne por
esti siaspeca chifro por iu sekto, ne kiel hobia okupo, sed por farighi
tutmonde uzata - dua por chiu homo kaj komuna por chiuj.

Sed multaj faras gravan eraron. Ili opinias, ke sufichas simple informi pri
Esperanto. "Kiu deziros, tiu venos". Tio ne funkcias. Se ni atendos, ke la
mondo venos al ni, ni atendos vane. Ne homoj devas venis al Esperanto, sed
Esperanto devas veni al la homoj. Tio estas tute simila kun kristana
"evangelizado" (ne gravas, se vi malshatas religion; temas pri agadmaniero,
sed ne pri esenco).

Imagu, se Zamenhof, anstatau dissendi amason da lernolibroj kaj skribi
milojn da leteroj, simple publikigus anoncon en jhurnaloj: "Jhus aperis
internacia lingvo; kiu interesighas, bonvolu skribi al d-ro Esperanto en
Varsovio". Chu li povus lanchi la movadon per tia maniero? Certe, ne. Nu,
eble unu-du stranguloj alighus al li, kaj chio. Simile agadas YB,
dissendante "pointer to Esperanto-FAQ". Nature, rezulto estas nula. Tiel oni
ne faras entuziastojn (kaj eble, tia celo ech ne estas starigata).

Ne. Per si mem Esperanto ne disvastighos. Disvastigado de Esperanto estas
laboro - chiutaga, strecha laboro. Kiel oni komencu ghin? Necesas mencii la
problemon de internacia komunikighado, poste rakonti pri Esperanto. Tiu temo
estas interesa por multaj homoj. Sed multaj havas tre malklaran imagon pri
Esperanto. Ne maloftas antaujughoj kaj malveroj. Oni devas respondi centojn
da demandoj, konvinkadi, pruvadi... Nur per tia laborado, oferante multan
tempon kaj energion, oni povas multigi vicojn da amikoj de la internacia
lingvo.

Bedaurinde, multaj esperantistoj timas iri al la homoj. Ili ludas kun
Esperanto kiam neniu vidas, sed hontas publike montri sian "ludilon". Iuj
esperantistoj rilatas al Esperanto kiel al "malbela anasido", kiun necesas
kashi por ke oni ne moku ghin. Sed jam delonge nia lingvo farighis bela
cigno. Oni povas kaj devas fiere prezenti ghin al la mondo. Ekzistas ankau
tiaj "samideanoj", kiuj pro la timego chiun propagandon de Esperanto
konsideras kiel "damaghadon". Estante "pli katolikaj ol la Papo", ili estas
pretaj solidarighi kun malamikoj de Esperanto kaj ataki varbantan
esperantiston.

Esperanto povus farighi sensacie populara en la Reto (kaj tutmonde), se
esperantistoj kunagadus amike kaj konkorde. Bedaurinde, ghuste el meze de
esperantistoj sentighas plej furioza batalado kontrau disvastigado de
Esperanto. Unu el la tri malsanoj de E-movado - sektismo - estas, eble, la
plej forta. (31.08.99)

N.G.