Agni-Jogo tradukinda

Por rusaj esperantistoj ekzistas grava kampo por iama laboro - traduki Agni
Jogon en Esperanton. Tio estas Doktrino, kiun Mahatmoj, posedantaj
neelcherpeblajn sciojn, donacis al rusa popolo pere de geedzoj Nikolaj kaj
Jelena Roerich en 1920-30-aj jaroj. La Doktrino konsistas el jenaj libroj:
Voko (Zov)
Prilumigho (Ozarenie)
Komuno (Obshchina)
Signoj de Agni Jogo (Znaki Agni Jogi)
Senlimo, vol.1-2 (Bespredelnostj)
Hierarkio (Ierarhhija)
Koro (Serdce)
Mondo Fajra, vol.1-3 (Mir Ognennyj)
Aum (Aum)
Frateco, vol.1-2 (Bratstvo)
Supertero (Nadzemnoe)
Suma amplekso de chiuj chi libroj estas chirkau 2000 paghoj. Interese, ke
unuafoje ili estis presitaj en Latvio, char sovetia registaro malpermesis
ilin. Kiam Stalin okupis Latvion, rerihhanoj estis parte mortpafitaj, parte
ekzilitaj en Siberion, same kiel esperantistoj...  Nun la libroj estas vaste
konataj en Rusio. Ili estas tre gravaj kaj interesaj, sed ilia poezia
lingvajho estas sufiche malfacila por tradukado. (11.06.99)

N.G.