Agado kaj kontrauagado

Agni-Jogo instruas, ke homo, kiu faras iun bonan kaj gravan laboron, nepre
akiras malamikojn kaj renkontas furiozajn atakojn. Estas tre naive pensi, ke
chiuj homoj estas bonaj. Bedaurinde, tre multaj homoj konscie au senkonscie
servas al Mallumo, sufokante, detruante, estingante chion noblan kaj helan.
La mallumuloj estas pretaj fari chion, ech oferi sian vivon, nur por
ekstermi la lumon, kiun ili ne toleras. Kaj ju pli grava estas agado de iu
homo, des pli furioze oni atakas lin. Tia estas universala legho de ago kaj
reago. Vojo de heroo estas vojo de konstanta suferado pro la bestohomoj,
kiuj deziras, ke sur la tero eterne estu infero. Rememoru, kiom da sanktuloj
estis krucumitaj, kiom da saghuloj estis bruligitaj, kiom da noblaj
politikistoj estis mortpafitaj, kiom da elstaraj pensuloj estis
prikalumniitaj! Sed, lau Agni-Jogo, "mallaudo fare de mallumuloj estas
glorado". Ghi diras, ke homo, kiu ne renkontas atakojn, devus bedauri pri
tio, char tio signifas, ke lia laboro ne estas sufiche grava, por altiri
kontrauagadon. Esperantistoj, kiuj deziras nur amuzighi per Esperanto,
neniam venkigos ghin. Sed tiuj, kiuj obstine kaj kuraghe laboras,
supershutataj per shtonoj de amasoj kaj ech de "samideanoj", tiuj povas
venkigi ghin. Kuraghe, antauen!

N.G.

"Kaj nin ne timigos nek noktaj fantomoj,
Nek batoj de l'sorto, nek mokoj de l'homoj..." (21.06.99)