УРОК 25-й (dudek-kvina leciono)

Vortoj:
forgesi - забыть
flugi - лететь
preghi - молиться
eterna - вечный
aklami - провозглашать
larmo - слеза
seka - сухой
detrui - разрушать
sincera - искренний
odoro - запах
blovi - дуть
modesta - скромный
tremi - дрожать
tombo - могила
sango - кровь
fali - упасть
kraki - трещать
funebro - траур
mizero - нужда
kruco - крест
kreski - расти
sento - чувство
voki - звать
sankta - святой
soifo - жажда
glavo - меч
eterna - вечный
diligenta - прилежный
promesi - обещать
beni - благославлять

Traduku la tekstojn.

Horo neforgesebla*

Kiam residis Zamenhof, post findiro de la unua kongresa parolado kaj "Pregho
sub la verda standarto"**, denove aklamata senfine, multaj okuloj estis
malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile rakontebla. Io
flugis en aero, ia blovo eterniga. Chiufoje, kiam cheestinto rememoras tiun
horon, larmo brilas en rigardo lia. Nova tempo ja naskighis tiam. Ech ne
mondmilito povis ghin detrui.
Ho, kara naiveco de l' Bulonja tempo! Naskigho nova de l' homaro kun odoro
de lulilo. Amikaro simpla kaj sincera. Manpremoj. Komprenigho reciproka.
Paroloj de modesta viro. Grandeco vera de l' genio, vivanta per ligilo sur
niaj lipoj. Spirito potenca de l' animo pura. Kortremo de l'homigho komuna.
Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min ghis tombo!..
Sur kampoj sangumitaj falis miloj el la plej bonaj. Al urboj kaj vilaghoj
blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine krucoj lignaj. Dolore la
restintoj levas la okulojn. Kio morgau? Ho, semo de Bulonjo, kresku super
tomboj!

(El "Vivo de Zamenhof" de Edmond Privat)
________________________________________

* En la fragmento la autoro rememoras la 1-an Kongreson en Bulonjo
(Francio,1905).
** "Pregho sub la verda standarto" - versajho de Zamenhof.


L. L. Zamenhof
La Espero
(Himno esperantista)

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ghi al loko.

Ne al glavo sangon soifanta
ghi la homan tiras familion:
al la mond', eterne militanta
Ghi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektighas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.

Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neutrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.

Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne lacighos
ghis la bela songho de l' homaro
por eterna ben' efektivighos.


KONTROLTASKO N 25.
1. Skribu, pri kio revis la unuaj esperantistoj kaj kial iliaj revoj
dume ne efektivighis.

2. Verku rakonton "Mi studas Esperanton".

KONKLUDO
Vi finis la kurson. Faru por Vi mem ekzamenon:
1. Rakontu pri la temoj: loghejo, familio, mia amiko, mia biografio,
labortago, ripoztago, festotago, mia urbo, ekskurso en alian urbon, sezonoj,
mia lando, mia plej shatata verkisto.

2. Rakontu, kion signifas la
Finajhoj: -o, -a, -oj, -aj, -n, -e, -i, -as, -is, -os, -u, -us.
Sufiksoj: -ach-, -ad-, -ajh-, -an-, -chj-, -ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -en
d-, -er-, -estr-, -et-, -id-, -ig-, -igh-, -il-, -in-, -ind-, -ing-, -ism-,
-ist-, -nj-, -uj-, -ul-, -um-, -ant-, -int-, -ont-, -at-, -it-, -ot-, -op-,
-on-, -obl-.
Prefiksoj: bo-, dis-, ek-, eks-, ge-, mal-, mis-, pra-, re-.

Частицы chu и chi.
Местоимения: sia и oni.
Оборот "ke...-u".
3. Вспомните, какие бывают местоимения и наречия и что они означают.