Доставка цветов и букетов в Курганинске среди цветов.

УРОК 23-й (dudek-tria leciono)

Vortoj:
popolo - народ
lumbildo - слайд
perei - погибать
movi - двигать
komuna - общий
vento - ветер
milito - война
fleksi - гнуть
turka - турецкий
masto - мачта
fondi - основывать
spiri - дышать
konservi - сохранять
fervoro - усердие
agrabla - приятный
aspiri - добиваться
firma - прочный
nek - ни
velo - парус
kuri - бежать
sola - единственный
kovri - покрывать
fremda - чужой
chielo - небо
plu - далее
lazura - лазурный
plachi - нравиться
spaco - прстранство
ribela - мятежный
kvazau - будто
paco - мир (отсутствие войны)

EKZERCO
23.1 Traduku:
komunloghejo, mondmilito, militisto, fondinto, plifirmigi, bonvenon, soleco,
fremdulo, ventego, spirado, kurado, kovrilo, ribelulo, movado.


RESPONDOJ AL LA EKZERCO
23.1: общежитие, мировая война, воин, основатель, укреплять, добро
пожаловать, одиночество, чужеземец, буря, дыхание, бег, покрывало, мятежник,
движение.

Vespero de amikeco.

Hodiau en nian urbon venis bulgaraj gastoj. Nikolao renkontis ilin che
stacidomo kaj akompanis en la institutan klubon.
- Bonvenon, karaj gastoj, - diris la rondetanoj.
La vespero de sovetia-bulgara amikeco komencighis. Nikolao faris
salutparoladon.
Li diris: Karaj geamikoj! Mi kun ghojo salutas vin en nia urbo. Amikeco de
niaj popoloj havas longan tradicion. Ni uzas alfabeton, faritan de
bulgaroj - fratoj Kiril kaj Mefodij. Nia fama verkisto Turgenev en sia
romano priskribis bulgaran revoluciulon Insarov kaj dedichis unu el siaj
prozaj poemetoj al Julia Vrevskaja, kiu pereis en Bulgario. Antau kelkaj
jaroj komuna sovetia-bulgara filmo memorigis al ni pri tiu chi virino kaj
pri la milito, dum kiu rusaj soldatoj kune kun bulgaroj liberigis vian
landon de Turka jugo. En Leningrado estas strato, portanta nomon de Dimitar
Blagoev, kiu estis fondinto de la Bulgara Komunista partio. Ni ankau havas
straton je nomo de Georgij Dimitrov kaj ni scias pri lia heroa vivo. Ni
scias, ke la bulgara popolo konservas memoron pri rusaj soldatoj pereintaj
apud Shipka kaj pri sovetiaj soldatoj, pereintaj dum la dua mondmilito. Ni
kantas kanton "Aljosha" pri monumento en Bulgario al nekonata rusa soldato.
Ni esperas, ke nia cheestado en nia urbo estos por vi agrabla kaj nia
amikeco plifirmighos. Al chiuj plachis la parolado de Nikolao.
La gastoj dankis lin kaj rakontis pri sia lando, montris lumbildojn pri
Internaciaj Esperanto-kursoj, rakontis pri Esperanto-movado en Bulgario, kiu
estas la plej forta en Europo. Poste okazis koncerto. Al chiuj plachis, kiel
Manja deklamis versajhojn de Jesenin kaj Lermontov.


M. Lermontov
La velo

Tradukis K. Gusev

Blankadas velo unusola
En la nebula mara blu',
Ghi kion lasis, kion volas
En fremdaj landoj serchi plu?

Ondighas, kaj la vento spiras
Fleksante l'maston kun fervor'.
Ve! Ne felichon vel' aspiras,
Nek de l' felicho kuras for.

Ghin kovras blua rond' chiela,
Sub ghi lazuras onda spac',
Sed shtormon serchas ghi ribela,
Kvazau en shtormoj estas pac'.


KONTROLTASKO N 23
Skribu verkon "La 9-a de majo".