Ne tiel, sed tiel chi
La daurigo de la pristila studo

Nesuficha akcento
La akcento, kiun la vorto bezonas, estu klara. Sub nekonsciata influo de la gepatra lingvo oni ne chiam atentas tion, pro kio la bildo, kiun oni volas krei en la imago de la leganto, ne estas same klara en Esperanto kiel ghi estas en la originalo, ech povas kauzi dubon kaj miskomprenon, ekz.:

A. Ne tiel...

1. Ne unu momenton mi bezonis atendi.
B. ...sed tiel chi

1. Ech ne unu momenton mi bezonis atendi.
2. Ne unu fojon mi havis motivon plendi pri la konduto de la knabo. 2. Ech ne unu fojon mi havis motivon plendi pri la konduto de la knabo.
3. Li estis tiom surda, ke li ne povis audi unu vorton de la parolado. 3. Li estis tiom surda, ke li ech ne unu vorton de la parolado povis audi.
4. Jachjo ne diris vorton. 4. Jachjo ne diris ech unu vorton, au: Jachjo tute silentis.
5. Ne unu fojon dum tiu tempo mi renkontis lin. 5. Ech ne unu fojon dum tiu tempo mi renkontis lin.
6. Miaj instruistoj vane instruis al mi skribi legeble. Skribi legeble mi ankorau ne povas. 6. Miaj instruistoj vane instruis al mi skribi legeble. Skribi legeble mi ankorau nun ne povas.
7. Jam en mia dudekjara agho mi estis konvinkita - kaj tia mi estas ankorau - ke Esperanto venkos. 7. Jam en mia dudekjara agho mi estis konvinkita - kaj tia mi estas ankorau nun - ke Esperanto venkos.
8. Al li shi korligighis kiel neniam antaue al iu. 8. Al li shi korligighis kiel neniam antaue al iu alia; au: ... kiel al neniu antaue.
9. Forgesante mian laboron kaj chion, mi kuris al la brulo. 9. Forgesante mian laboron kaj chion alian, mi kuris al la brulo.
10. Kiel mi shi forlasis sian hejmon por migri al Nov-Zelando. 10. Same kiel mi shi forlasis sian hejmon por migri al Nov-Zelando.
11. Kvankam vi ne vidis lin, mi tamen havas filon kaj tre bravan. 11. Kvankam vi ne vidis lin, mi tamen havas filon kaj ech tre bravan.
12. Regajigis shin, ke iu atendas shin, se estas nur fraulino B. 12. Regajigis shin, ke iu shin atendas, ech se estas nur fraulino B.
13. Li ne havis glitshuojn. Li ech ne havis shuojn. 13. Li ne havis glitilojn; ech shuojn li ne havis; au: Li ne havis glitshuojn; ech ordinarajn shuojn li ne havis.

Rimarkoj che:
1. "Ne unu momenton" povas signifi "neniun momenton" kaj "pli ol unu momenton". La celo de la originalo estas: "neniun momenton" - "ech ne unu momenton". Same che 2.
3. Tio signifas, ke la tutan paroladon li povis audi, escepte de unu vorto!
6. Voche oni povas akcenti "ankorau", sed legate tiu akcento ne reliefighas. Tial estas necese aldoni la vorton "nun".

8. Bona stilo estas varia.

Ne nur la vestoj de nia korpo, sed ankau tiuj de niaj pensoj suferas pro uzado. Vortoj kaj esprimoj tre ofte uzataj en iu verko iom post iom perdas sian freshecon, sian esprimforton kaj faras la tekston monotona kaj teda. Presipe en temoj kiaj historio, vojaghado, raportoj pri kongresoj k.s., kiuj postulas sinsekvan notadon de faktoj kaj okazintajhoj inter si pli-malpli similaj, kashighas la danghero fali en tiun pekon kontrau bona stilo.
En iu vojaghraporto ghia autoro senchese ripetis la samajn - nur kelkajn - adjektivojn por esprimi sian miron kaj admiron pri tio, kion li vidis kaj spertis dum sia vojagho. Kiel ekzemplon ni donas chi-sube rikolton el nur 15 sinsekvaj paghoj:

  • mirinda vetero - mirinda marbordo - belega vetero - beleco de la insularo - mirinde - grandegaj parkoj - belega sanktejo templo kiu rivalas lau beleco - belega libro - mirinde bela - plej mirindaj sanktejoj - mirindajhoj de tiu urbo - mirinda sanktejo - belajhoj - pagodo unu el la plej belaj - s-ro X. klarigis mirinde - la plej belaj misterajhoj - ni admiris la belan oktobran pejzaghon - estas mirige - oni admiris la akvofalon kaj aliajn belajhojn - estis belega dimancho - lertega sekretario - bonega ideo - ni rigardis la belegan teatron - en la bela centra parko - charmaj knabinoj - belegaj kimonoj - la stacioj estis belege kaj bonege ekipitaj - charmaj samideaninoj - monto, kies pinto estas blankega - ni vizitis la plej grandajn te-pakejojn - charmaj pejzaghoj - fama kaj belega monteto - charmaj knabinoj - mirindaj kimonoj - ili dancis belege - donaco de la charmega fraulino - estis tre belega silka pakajho-tuko.
  • Ne necesas havi tre delikatan guston por rimarki la tro oftan uzadon de mir', bel' kaj charm', de la sufiksoj eg kaj de la superlativo la plej ... -a.
    Daurigata sur multaj paghoj, tia stilo chesos impresi la leganton kaj fine efikas al li lacige kaj tede. Jam longe antau ol la leganto atingis la finon de la libro, tiuj vortoj similas sensukigitajn citronojn ne povantajn plu ellasi ech nur unu guton da signifo.
    En verko de tia amplekso (pli ol 200 paghoj) oni devas - precipe komence - uzi tiajn vortojn tre shpareme, por ke oni ne similu la vetkuranton, kiu tuj post la starto uzos chiujn siajn fortojn, pro kio ne restis al li sufiche da ili por glore atingi la finon. Tial la autoro de la chi-supre aludita verko ne plene sukcesis. Lia vortotrezoro estis tro malgranda kaj pro tio li ne kapablis variigi sian stilon.
    Por eviti monotonecon en sia verko, oni zorgu disponi pri sufiche da sinonimoj kaj pri iom da lerto por - se necese - esprimi sin alie.
    Donante tiun konsilon, ni fakte suriras la kampon de la beletro, de la vort-artisto, kio ne estas la celo de chi tiu verko. Tamen la atentigo ankau pri chi tiu peko kontrau bona stilo povas esti utila por akiri bonan esprimmanieron.

    << >>