1. Kiel oni studas lingvojn?

Ghenerale la lingvostudado rilatas al du chefaj partoj de la lingvo, nome al la gramatiko kaj vortaro.

La gramatiko konsistas el tri partoj: fonetiko, morfologio, sintakso.

La vortarstudado dividighas je tri chefaj partoj: leksikologio, etimologio, semasiologio (au semantiko).

 

2. Kio estas fonetiko kaj kio apartenas al ghi?

Fonetiko pritraktas la akustikajn regulojn de la lingvo, sekve okupas sin pri reguloj inter la skribitaj kaj prononcitaj sonoj. En Esperanto al chiu litero apartenas unu sono; diferenco inter la skribitaj kaj prononcitaj vortoj ne ekzistas. Esperanto estas fonetika lingvo.

Ghia alfabeto konsistas el 28 literoj, al kiuj respondas 28 sonoj. Ili apartighas je 5 vokaloj (a, e, i, o, u), je unu duonvokalo (u^) kaj je 22 konsonantoj (b, c, c^, d, f, g, g^, h, h^, j, j^, k, l, m, n, p, r, s, s^, t, v, z).

La duonvokalo u^ neniam formas apartan silabon kaj ghenerale trovighas nur post vokaloj: a, e, o (au^, eu^, ou^). Tiel ghi formas diftongojn. Ghia nomo estas u^o. (Kvankam lau estighmaniero u^ estas vokalo, Zamenhof kaj kelkaj didaktikuloj, inter ili J.Baghy, rekomendas ghin rigardi duonkonsonanto. Lau ilia sperto, se komencanta lernanto rigardas u^-on duonkonsonanto, tiu tute certe alkutimighas, ke u^ neniam povas esti akcentata kaj ke ghi neniam aperas en vorto sola, sen akompano de aliaj vokaloj. Noto de Red.)

 

3. Kie estas la akcento? Kion vi scias pri ghi?

La akcento senescepte estas sur la antaulasta silabo. La kernon de la silabo formas chiam vokalo kaj tial ghi havas gravan rolon en la ritma muziko de la parolo. Kvankam memstare, aparte elparolate, chiu vokalo estas mallonga, tamen ghia longeco varias en la parolo. Jen la reguloj:

I. Se la vokalon sekvas vokalo au ne pli ol unu konsonanto, la akcenta vokalo iom (ne tro) longighas: balAi, perEo, nacIa, Ami, homAro, belEco, pupIlo. (Se - malghuste - oni prononcas mallonge la akcentan vokalon, tio vole-nevole sonas tiel, kvazau oni duobligus la postan konsonanton).

II. Se la akcentan vokalon sekvas pli ol unu konsonanto, ghi restas mallonga, char al la akcenta vokalo donas la necesan aplombon la postaj konsonantoj: putri, kontinento, fenestro.

III. Unusilaba vorto havas chiam mallonge elparolendan vokalon. Al tiu vorto pli emfazan prononcon povas doni la ritmobezono, au la senakcento: jes, ne, pri, krom, sur. Ekz.: Li batalas ne pro, sed por la libereco.

La substantivan O-finajhon oni povas elizii per apostrofo ('), sed nur en la singulara nominativo. Tio tute ne influas la longecon de la akcenta vokalo: herO', polUs', hazArd', vEnt'. Aparte oni atentu pri akcentdiferenco inter apostrofita dusilaba kaj unusilaba vortoj:

kaj' vin' sin' tuj'
kaj vin sin tuj

La akcenta vokalo sekvas la koncernan regulon pri vokal-longeco.

Grave: Chi tiu akcentmaniero estas rezulto de libera evoluo, kiu iom post iom kristalighis dum internaciaj kongresoj, konferencoj, versdeklamoj, oratoraj konkursoj. La kristalighinta prononcmaniero donas vere specialan ritman melodion al Esperanto.

 

4. Kion vi scias pri la silabado, pri liniofina divido?

La Fundamento de Esperanto ne havas regulon pri silabado. La tendenco de evoluo montras, ke oni silabadas ne lau apartigo de la vortelementoj. Sekve ne jene: vagon-ar-o, Esper-ant-o, et-ul-in-o, sed: va-go-na-ro, Es-pe-ran-to, e-tu-li-no.

(Tamen vidu 49!)

 

5. Kion vi scias pri la konsonantoj?

Che prononco de la vokaloj la busho formighas diversmaniere, sed la aerfluo trairas libere sen malhelpo. Tute male la prononco de konsonantoj okazas malhelpate. La aerfluo devas venki au eviti diversajn malhelpojn.

La konsonantoj dividighas lau estighloko kaj estighmaniero.

Lau estighloko oni distingas:

a) lipajn konsonantojn: b, p, f, v, m
b) dentajn konsonantojn: t, d, s, z, c, dz, l, r, n
c) gingivajn konsonantojn: sh, jh, ch, gh
d) palatajn konsonantojn: j, nj
e) gorghajn konsonantojn: k, g, hh
f) laringajn konsonantojn: h

Lau estighmaniero oni distingas:

a) eksplodajn konsonantojn: p, b, t, d, k, g
b) frotajn konsonantojn: f, v, s, z, sh, jh, j, hh, h
c) eksplodo-frotajn konsonantojn: c, dz, ch, gh
d) nazajn konsonantojn: m, n, nj
e) fluajn konsonantojn: l, r

Prononcante la konsonantojn de la alfabeto en Esperanto, oni aldonas substantivan finajhon -O: bo, co, cho, do ktp.

 

6. Kio estas morfologio?

Morfologio estas parto de la gramatiko science okupanta sin pri la formo de vorto kaj ties shanghighoj.

La vortojn lau sia speco, sendepende de ilia funkcio en la frazo, oni nomas parolelementoj.

La vortojn lau sia funkcio en la frazo oni nomas frazelementoj.

 

7. Kiujn vortospecojn havas la gramatiko?

La vortoj kiel parolelementoj dividighas jene: substantivo, pronomo, adjektivo, numeralo, verbo, adverbo, prepozicio, konjunkcio, subjunkcio, interjekcio.

 

8. Kion vi scias pri la substantivo?

La substantivo esprimas ideon (nomon) de konkreta au abstrakta estajho: birdo, belo, tajloro; Shekspiro, Versajlo.

Substantivojn oni distingas lau du klasoj: komunaj nomoj kaj propraj nomoj (personaj kaj geografiaj).

La finajho de la komunaj nomoj estas -O. Por fari substantivon el ia ajn radiko oni almetas tiun finajhon.

Ghenerale la propraj nomoj restas skribitaj lau la ortografio en la origina lingvo. Tamen aldonante la substantivan finajhon oni povas ankau esperantigi ilin lau la Esperanta ortografio: Paris - Parizo, Warszawa - Varsovio, Shakespeare - Shekspiro.

La substantivojn oni deklinacias. La deklinacio havas tri kazojn: la senfinajhan nominativon (ekz.: domo), la N-finajhan akuzativon (domon), kaj la prepozician kazon au prepozitivon (je domo). Prepozitivo estas kolektiva nomo de tiom da kazospecoj, kiom da prepozicioj la lingvo havas: chi tie ni signas ghin per "je", simbolo de ceteraj prepozicioj.

La deklinacio havas du nombrojn: singularon (ununombro) kaj pluralon (multenombro). Chi lastan oni signas per la finajho J, al kiu en plurala akuzativo oni gluas la N-finajhon (domoj, domojn, je domoj).

La nominativo montras, ke la vorto funkcias kiel subjekto, la akuzativo signas, ke la vorto funkcias kiel objekto. La prepozitivo funkcias kiel nerekta objekto, adjekto au suplemento.

 

9. Kiajn pronomojn havas Esperanto?

La vortoj sub la kolektiva nomo pronomoj ne havas chiuj la saman karakteron. Oni povas distingi ilin jene: personaj pronomoj, posedaj pronomoj, refleksa pronomo, refleksa poseda pronomo, senpersona pronomo.

Krom la diritaj pronomoj parto de la tabelvortoj (alinome korelativoj) havas pronoman funkcion kiel montraj, rilataj, demandaj, nedifinaj, sumigaj, posedaj, neaj pronomoj.

Tiuj tabelpronomoj estas:

Demandaj kaj rilataj pronomoj: (tabelvortoj kun komenca litero K): kiu, kiuj, kiun, kiujn, kio, kion, kia, kian, kiaj, kiajn, kiom, kies.

Montraj pronomoj (tabelvortoj kun komenca litero T): Tiu, tiujn, tiun, tio ktp.

Nedifinaj pronomoj (komencighantaj per la karakteriza litero I de la tabelvortoj): iu, iun, iuj, iujn, io ktp.

Sumigpronomoj (tabelvortoj komencighantaj per litero CH): chiu, chiuj, chiun ktp.

Neaj pronomoj (tabelvortoj komencighantaj per vorteto NEN): neniu, neniun, neniuj, neniujn, nenio ktp.

La korelativoj finighantaj per litero O (kio, tio, chio, io, nenio) ne povas alpreni la finajhon J de la pluralo (simile ne havas pluralon kies, ties, kiom, tiom ktp). Post tiuj pronomoj (kio, tio ktp) ne povas sekvi substantivo; kiel montran, rilatan ktp pronomon oni devas uzi en tiuj kazoj kiu, tiu ktp, ech se ne temas pri personoj, sed objektoj. Do estas malghuste: Tion chi libron mi volas legi, sed korekte: Tiun chi libron... Malghuste: Kion lecionon ni lernos? Sed ghuste: Kiun lecionon ni lernos? Respondo: La kvinan... Je la demando: Kian lecionon ni lernas? La respondo: Facilan...

Ghustaj estas: Kion vi legas? Tion mi legas. Tiun libron mi legas.

 

10. Kion vi scias pri la personaj kaj senpersonaj pronomoj?

La personaj pronomoj servas montri la diversajn personojn (objektojn, ideojn), pri kiuj oni povas aludi en konversacio. Koncize: la persona pronomo anstatauas kaj evitigas la ripetadon de la substantivo mem, do anstatau nomo staras persona pronomo: Ludoviko ludas kun la kato. = Li ludas kun ghi.

Singularaj personaj pronomoj estas: mi, ci (vi), li, shi, ghi. Pluralaj personaj pronomoj: ni, vi, ili. La personaj pronomoj povas alpreni nur la akuzativan finajhon -N. Genra distingo eblas nur che la singulara tria persono.

Refleksiva pronomo au refleksivo estas si por la tria persono en singularo kaj pluralo.

Che la personaj pronomoj ni mencias la senpersonan pronomon, kiu rolas kvazaunomo. Oni: iu ajn, iuj ajn. Ghi ne egalas la personajn pronomojn li, shi, ghi. Char oni pro sia nedifina signifo povas aludi egale al unu au al pluraj personoj, ni povas trovi ghian predikaton jen singulare, jen plurale: oni estas preta, oni estas pretaj. La singularo estas preferinda. Teorie kaj gramatike ghi povas alpreni la akuzativan finajhon -N, sed nek Zamenhof, nek aliaj bonaj autoroj uzis tiun eblon.

 

11. Kion oni devas scii pri la posedaj pronomoj?

La posedaj pronomoj chiam anstatauas substantivon, samtempe montrante ties posedanton: tiu libro estas la mia. La posedajn pronomojn oni formas el la personaj pronomoj, donante al ili la finajhon de la adjektivo -A. Tio difinas la morfologian karakteron, kaj oni povas nomi ili adjektivaj pronomoj, kiuj deklinighas kiel epitetoj lau siaj substantivoj: mia libro, miaj libroj, mian libron, miajn librojn.

La posedaj pronomoj estas: mia, cia (via), lia, shia, ghia; nia, via, ilia. La refleksiva poseda pronomo estas sia por la tria persono en singularo kaj pluralo, kaj rilatas chiam al la subjekto de la propozicio.

 

12. Kio estas adjektivo, kion oni devas scii pri ghi?

La adjektivo esprimas kvaliton au ian determinon, rilaton, posedanton de io au iu. Ghia finajho estas -A. Kvaliton esprimas, do kvalifikas, ekz.: bela korpo. Posedanton montras: patra domo. Materion montras: tola kurteno (kurteno el tolo). La adjektivo respondas je la demandaj vortoj: kia?, kiaj? La adjektivo, kiel epiteto, deklinaciighas kiel substantivo, do ghi akordighas kun sia substantivo: forta viro, fortaj viroj, fortajn virojn.

La adjektivo havas gradigon: komparativon kaj superlativon.

La komparativo signifas, ke la kvaliton iu au io posedas samgrade, kiel la alia, au pli au malpli ol la alia; au ke el du kvalitoj iu, io posedas unu pli, malpli ol la duan, au ambau egale.

Egaleca komparativo: ghi esprimighas per unu el la adverboj "tiel, samgrade, same" metitaj antau la adjektivo, kaj la komplementon enkondukas la vorto kiel: li estas tiel richa, kiel mi; li samgrade estas instruita, kiel shi; tio estas same oportuna, kiel tio chi.

Malsupereca komparativo: ghi esprimighas per la adverbo pli, metita antau la adjektivo, kaj la komplementon enkondukas la vorteto ol: li estas pli richa ol mi; shi estas pli ordonema ol laborema.

Superlativo esprimas, ke iu, io posedas kvaliton pli au malpli ol chiuj aliaj. Tiun ideon oni esprimas per la adverbo plej au malplej, metita antau la adjektivo kaj akompanata de la artikolo; la suplementon enkondukas la prepozicio el au prepoziciajho el inter. Ekz.: li estas la plej richa el ni chiuj; tio estas la malplej bona tasko el la ghis nun korektitaj; li estis la plej bela el inter la homidoj.

 

13. Kio estas la artikolo? Kion vi scias pri ghia uzado?

Ekzistas nur difinita (difina) artikolo la. Ghi estas la chefa rimedo por determini substantivon. Ghi estas nedeklinaciebla, sekve havas nek nombrojn, nek kazojn.

Nedifinita artikolo ne ekzistas en Esperanto. Se ni tradukas el fremda lingvo frazon, kiu havas nedifinitan artikolon, ni esprimas tion tiel, ke ni metas nenian artikolon antau la substantivon. Ekz.: "Ein mueder Mensch ging auf dem Wege" - Laca homo iris sur la vojo.

La difinitan artikolon oni uzas nur por determini vortojn, t.e. por montri, ke oni parolas pri konata, preciza afero, apartigita de chiuj aliaj similaj aferoj. Se oni parolas pri ia ajn nekonata, komune au ne precize difinita afero, tiam oni neniam uzas la. En tiaj okazoj oni povas meti laubezone antau la vorton (pense au efektive) unu el la vortetoj unu, ia, iu, kelka, au el esprimoj iom da, kelke da ktp. Ghenerale la sola kondicho estas, ke la frazo restu chiam plej klara.

Oni ne uzas la artikolon antau propraj nomoj, antau posedaj pronomoj. Kiam la poseda pronomo anstatauas la konatan substantivon el la antaua propozicio, oni povas uzi la artikolon: Mi salutis vian patron, kaj vi salutis la mian.

Lau la supre diritaj oni ne uzas la artikolon antau nomo de rivero, maro, monto: Danubo estas riverego. Balatono estas granda lago. Karpatoj estas montaro. Sed se ili havas epiteton, la artikolo uzighas: la Rugha Maro, la blua Danubo.

Antau la vorto Esperanto neniam staras artikolo.

Specialaj uzoj de la artikolo: anstatau poseda pronomo, kiam temas pri la havajho de la subjekto (li levis la chapelon por saluto; chi tie superfluas "sian chapelon"). Esprimo de horo: nun estas la kvina. Esprimo de dato: Venu la dekan de sekva monato.

Oni povas apostrofi la artikolon - precipe en la poezio - se ghi estas bone, klare prononcebla kaj ne kauzas miskomprenon por la audanto. Ekzemploj: Aglo flugas en l' aero (Baghy). Punis vi l' hungaron (Kalocsay). L' espero, l' obstino kaj la pacienco (Zamenhof).

Malplej miskomprenebla estas, se la artikolon antauas prepozicio finighanta per vokalo. Ekz.: Tragedio de l' homo. Kanto pri l' amo. Malbonega uzo: Shtono jhetata al l' lampo.

al enhavo >>