PREFIKSIGO DE LA KONJUNKCIO 'CHU'

Anatolij Goncharov
El «LA GAZETO», n-ro 77 (15 jun 98), p. 6.

Antau jaroj en LG-30, p. 25, mi esprimis admiron legi richan je esprimbelajhoj tradukon de Jovan ZARKOVICH*. Kvazau daurigo de tio, baldau post mia publikajho, Jovan, agrabla kvardekjarulo, aperis en nia E-klubo «Lev Tolstoj». Mi uzis la okazon por babili du horojn kun tiu lerta tradukisto. Evidentighis, ke ni ambau chasas plirichigon de esperanta esprimebleco; mi akcentis plirichigon el nacilingvaj fontoj, Jovan el internaj rezervoj de E-gramatiko. Post tio, ankau mi komencis noti interesajn ekzemplojn, i.a. de adverb- kaj prepozici-uzoj. Chi tie mi volas prezenti miajn meditojn rilate prefiksigon de la konjunkcio 'chu'.

Post lego de la supra Jovan-a traduko, mi nenie plu tra la E-legitajoj renkontis chu-vortojn similaj al „chuvivaj“ kaj „chukashitaj" proponitajn de Zarkovich. Sed mi mem komencis uzi chu-vortojn en miaj leteroj vershajne sen miskompreno.

Oktobre 1977 mi elpashis pri la temo en la literatura sekcio de la «Lev Tolstoj»-Klubo por rikolti kritikojn. Mi proponis aron da arbitre elpensitaj ekzemploj. „Tiu chudormo dauris preskau duonhoron, poste ghi pasis. Vian chupretan viando-rostajon ni vere devis iom longe machi. Mi edzighos kun shi, nur kiam mi konstatos transformighon de shia chuamo en veran amon. La kunvenoj de nia E-klubo devus komencighi ghustatempe malgrau chuveno de la prezidanto. Mi konscias, ke mian chughustan opinion pri la prefiksigo de 'chu' ankau interlingvistoj devas senchuigi.“

Anstatau kritiki, la klubanoj entuziasme improvizis aliajn ekzemplojn. Per tio mi konstatis permeson verki tiun chi artikoleton por provoki pli oftan uzon de chu-prefikso.

Jen mi legis en Monato 1O, 1997, p15: „Bone scias tion ankau la sanitara servo (des pli pro la dauranta en la urbo epidemio de abdomena tifo, char la pano trapasas eventuale trans la manoj de chu sanaj chu malsanaj homoj)“. Evidente, eblas per la uzo de la freshe nova vorto «chusanaj» anstatau „chu sanaj, chu malsanaj“ iom redukti la tekston.

La prefikso ‘chu-’ uzeblas por esprimi dubon au necertecon au eblecon che du kontrauajhoj kutime ligitaj per la adverbo ‘ne’ au la prefikso ‘mal-’.

Tio estas respondo al funde estimata de mi Mikaelo GISHPLING, kiu en tute interesa analizo pri la poezio de Klara ILUTOVICH (Scienco kaj Kulturo, 4, p26-29**) demandas kritike: „Kio estas ‘okupo chuvana’? Chu ‘eventuale vana’?“ Preskau tiel, Mikaelo! Klara Ilutovich dubas: „chu eble vane au chu ne vane elspezas shi sian tempon por tiu (iu) okupo?“

Do, plilarghigo de la semantika kampo por la konjunkcio ‘chu’ plilarghigas la esprimeblon en nia lingvo.

Fine, unu epizodo el mia antaunelonga vesperpromeno: „En la senhoma parko krepuskighis. De la mara flanko mi rimarkis alvenantan homfiguron. «Chu viro, chu virino,» — divenumis mi, preparante kioma-hor-demandon. Subite la chuviro iris flanken...“.

* O kaj aliaj rakontoj de Damir MIKULICHICH, IKS, Zagreb, 1988, p30 k 120.
** Nova E-revuo eldonata de Europa Jura Universitato en Moskvo; respondeca redaktoro Vladimir SAMODAJ.