EL "ENCIKLOPEDIO DE ESPERANTO" (3)

Pasivaj participoj
Pedagogia valoro de E
Reformoj en E
Reformprojekto de Zamenhof 1894
Rimo
Sintaksaj elementoj
Stilo E-a
Subjunktivo
Sufiksoj neoficialaj


Pasivaj participoj. -ata signifas agon dauran, do ankorau nefinitan; -ita signifas agon ne plu dauran, do pretan au finighintan; -ota signifas agon intencatan. Ekz: letero skribata: letero, kiun oni ankorau skribas, ne finis; letero skribita: letero, kiun oni jam skribis, letero preta; letero skribota: letero, kiun oni intencas skribi.
Kiel Waringhien montris, la verbojn oni povas dividi en tri grupojn:
1. verboj de dauro kaj rezulto. Che ili -ata signifas dauron; -ita signifas pretecon de ago. Ekz: domo konstruata: domo, kiun oni konstruas; domo konstruita: domo, kies konstruon oni finis, kiu estas preta.
2. verboj de dauro, sen posta rezulto. Che ili -ata signifas, ke la ago ghuste tiam okazas, -ita signifas, ke ghi jam chesis. Ekz: mono havata: mono, kiun oni havas; mono havita: mono, kiun oni havis, sed ne havas plu.
3. verboj de rezulto, kun momenta dauro. Che ili -ita signifas, ke la ago okazis kaj estigis certan staton; -ata signifas ripeton, char ago momenta povas dauri nur per ripetado.
Se la participoj estas ligitaj kun esti, la afero estas la sama.
1. Che verboj de ago kaj rezulto -ata, -ita au -ota signifas, chu temas pri dauro, preteco au intenco de ago; estas, estis, estos signas, chu la dauro, preteco au intenco estas nuntempa, pasinta au futura. Ekz:
La domo estas, estis, estos konstruata: okazas, okazis, okazos konstruado.
La domo estas, estis, estos konstruita: la domo estas, estis, estos preta.
La domo estas, estis, estos konstruota: estas, estis, estos intenco pri la konstruo de l' domo.
2. Che verboj de dauro, ghuste char temas chiam nur pri dauro, estas uzata chiam nur -ata. Esti signas, chu la dauro estas nuntempa, au chesis, au sekvos. Ekz:
Li estas, estis, estos konata: oni lin konas, konis, konos.
Por signi antautempecon (pluskvamperfekto), oni uzas la vorton antaue. Ekz: Antaue li estis amata de shi, sed tiam shi ne amis lin plu.
3. Che verboj de rezulto -ita signas, ke momenta ago okazis kaj efektivigis rezulton: -ata signas, ke momenta ago ripetighas. La helpverbo signas, chu la konstato de tiu rezulto, au la ripetado de la ago estas nuntempa, pasinta au futura. Ekz:
La shlosilo estas, estis, estos perdita: oni konstatas, konstatis, konstatos la perditecon de la shlosilo.
La popolo estas, estis, estos mortigata: oni mortigadas, mortigadis, mortigados la popolon.
Kiel ni vidas, en la unua okazo estas akcentita la rezulto, en la dua la dauro (ripeto) de l' ago. Char la ripeton oni signas per -ad, oni povas kontroli che la rezultverboj (kaj ankau che la verboj de dauro kaj rezulto) la ghustecon de l' uzata participo per tio, ke oni transformas la pasivan frazon en aktivan kaj al la verbo oni gluas la sufikson -ad. Se tio ne donas kontrausencon, oni unu -ata, se jes, oni uzu -ita. Ekz: "La letero estis skribita jam hierau" estas ghusta, char "skribadis" aliigus la sencon, signante nur agon, ne pretecon. "La domo estis konstruita dum du monatoj" estas malghusta, char "konstruadis" chi tie taugas, do oni devas meti "konstruata". "La shlosilo estis perdata" ne taugas, char oni ne perdadis, sed simple perdis la shlosilon, do oni devas meti "perdita". "Mia tempo estis perdata per bagatelaj aferoj" taugas, char mi perdadis mian tempon.
Sola escepto estas, kiam la supra kontrolo ne estas farebla; nome kiam oni parolas ghuste kaj akcente pri tiu momento, en kiu la momenta ago okazis. Sed tiaokaze oni chiam trovas en la frazo la esprimojn "ghuste tiam" au "en la momento" au aliajn similajn vortojn, kiuj signas dauron tiel mallongan, kian bezonas la efektivigho de l' respektiva momenta ago. (KALOCSAY)

Pedagogia valoro de E. La E-a gramatiko havas tri chefajn ecojn: simplon, mallongon kaj logikecon.
Pro la logikeco ghi estas facile lernebla ankau por malpli talentaj infanoj, kiuj multokaze bezonas nur solan sukceson (kaj tion ja donas al ili la studado de E) por ke la ambicio vekighu en ili: tiel ili kapablighas venki ankau la malpli facilajn taskojn. Kaj la pli talentaj - chiu infano, kaj ech plenaghulo posedas konsiderindan emon je gheneraligo - post fino de E-kurso ne povas jam imagi la timigan malfacilon de aliaj fremdlingvoj.
Tamen ne nur simpla, sed ankau mallonga estas la E-a gramatiko. Tiu fakto ne nur plifaciligas sed ankau mallongigas la instruadon. En E farighis preskau superfluaj chiuj "direktaj metodoj por infanoj". (La bonega Che-metodo ja havas tute alian celon; dum sessemajna instruado oni ja ne intencas akiri pedagogiajn valorojn!)
La strikta logiko de la gramatiko postulas fortan atenton, konsciencajn analizadon de l' gepatra lingvo kaj sintezadon de la tiel ricevitaj rezultoj en E. Nenie tiom forte, kiom en E la infano povas sperti, ke kun fidinda kono de gramatiko la enlingva konstruado farighas facila kunmetado de la frazelementoj - sento kies posedo estas nepra kondicho de sukceso pri lingvaj studoj. La mirinda orientighpovo en la gepatra lingvo kaj la kutimigho al logika pensmaniero estas ankorau menciindaj el la sennombraj avantaghoj de tiu eco de l' E-a gramatiko.
La E-a gramatiko ankau kiel tuto havas siajn gravegajn kaj atentindajn valorojn pedagogiajn. La senekzempla, solstara lingvistika pragenio de Z kreis en la strukturo de E la plej mirindan verkon, kies interna forto, nesuperebla belo impresas senpere la koron, kie ghi - pro manko de pli profundaj antaustudoj (kaj tio estas la kazo che infanoj) - devas eviti la menson.
La E-a gramatiko estas feliche internacia. Z senmanke rekonis ke la europaj lingvoj havas komunecojn nur konceptrilate. Tiel li plene sukcesis eviti la pseudointernaciecon de multaj mondlingvoprojektoj (kaj precipe de Ido), krome donacis al sia verko malpreterindan pedagogian valoron: la infano (kaj chefe, se li estas ano de nacio, kies lingvo ne apartenas al Europo) ekkonas la europajn lingvokonceptojn, sen fiksighi al formoj ajne ne uzeblaj. Chiterene ni havas ankau praktikajn pruvajhojn: la rezultojn de la eksperimentoj faritaj en la unuagrada episkopa lernejo de Auckland en la jaroj 1922-24. Oni komencis instrui 76 lernantojn E-e kaj 76 france. Post jaro ankau la instruitaj antaue E-e lernantoj komencis la studadon de la franca lingvo. Post paso de nova jaro evidentighis ke ili superis en la franca tiujn, kiuj okupighis dum du jaroj nur pri ghi.
La dua pilastro de E estas la vortfarado. Ghi bazighas sur la principoj de suficho kaj neceso. La suficho postulas ordemon kaj atenton, plue la konsciencan alproprigon de la afiksoj kaj de la ebloj de kunmeto. Infanoj - kiuj sekve de sia agho postulas ankorau komprenemon - volonte faros chi tiun malgrandan laborplion por ke ili kapablighu je preciza sinesprimo. Kaj la teorio de neceso gravas ankorau pli. Ghi dekutimigas la infanojn pri pleonasmemo, kiu ja estas tiel ofta malsano inter ili. Lernanto, kiu posedas la vorton "shipestro" (kies sampreciza esprimo postulas en ajna europa lingvo 2-4 vortojn) ne sentos iun ajn entuziasmon spertante tro longajn germanajn terurvortojn. La trakompreno de l' teorio de la vortfarado - kaj tio nepre okazas, se ne alie, en la praktiko - postulas certan intelekton. Se tia ne ekzistas, ghi evoluigas ghin al si. Chu dubeble ke ankau tio reprezentas konsiderindan pedagogian valoron?
La vortaro prezentas sian plej bonan flankon en la internacieco. La infano, kiu lernis E-n, ne ridindighos dumdebate, intermiksante prareligion kun privilegio. Kaj denove videblas la konstanta avantagho: la fakto ke la vortaro enhavas 38-82 %-ojn el la respektivaj europaj lingvoj (statistiko kompilita de kontrau-E-isto!) garantias pri tio ke E estas bona elementara lernejo por studontoj de fremdlingvoj.
La reguleco de la E-a vortaro alkutimigas severan ordemon. En ghi ne ekzistas "mots Mackenseniques" (Idiom Neutral) kaj tio malebligas chiun rapsodian saltadon kaj senzorgan aplikadon de ajnaj elfingre suchitaj "internaciajhoj". Do la vortaro havas grandan parton en la intelektevoluiga efiko de instruado de E.
Tamen ni ankorau ne elcherpis la menciindajhojn. Ekzistas ecoj, efikoj, kiuj ne estas alkalkuleblaj al tiuj de la tri chefaj partoj (gramatiko, vortfarado, vortaro) sed karakterizas la tutan lingvon mem.
La unua estas la stilo. La deviga simplo kaj kompreneblo refrapas ankau en la gepatra stilo de la instruato. Ofte okazas, ke lernanto, kies nacilingva stilo estis shoke neghuebla, fininte siajn E-ajn studojn: sian gepatran stilon plibonigis.
Pere de E la infano ekposedas internacian lingvon. Li sentas sin, kvazau la obstinaj baroj reale dissaltus chirkau li, li spiras pli libere, eksentas ke li apartenas al la Mondo kaj ricevas mensan horizonton antaue neimageble larghan. Li korespondas: liaj geografiaj, etnografiaj, lingvistikaj, ktp konoj plinombrighas kaj profundighas. Por li Francujo ne plu estas rozkolora makulo sur la geografikarto, sed vivanta, vera lando, en kiu vivas samaj homoj, kiel li, kun kiuj li havas senfine multajn komunajn pensojn, sentojn, konceptojn. Kaj tiel li sukcesas atingi pli noblan mondpercepton, la veraj pacifismo kaj interfratighemo ekregas lian koron, imunaj ja je belaj frazoj, sed tiom pli sinceraj kaj profundradikaj. (Kompilita chefe lau artikolo de J.MIHALIK)

Reformoj en E. Reformo estas sistema shangho de fundaj lingvo-elementoj. La R-ismo naskighis kune kun E: de 1891 ghis 1894 la gazeto "Esperantisto" estis plena de diversaj R-provoj. Devigite de multflankaj postuloj, Z mem publikigis en 1894 plenan R-projekton kaj submetis ghin al vochdonado. La projekto kaj chia shangho estis forjhetita. (v. Reformprojekto de Zamenhof 1894) Malkontente pro tio, multaj R-emuloj forlasis E-n, sed ilia ekzigho tute ne malutilis, ech kontraue: la lingvo, liberighinte de la senfruktaj kaj senshancaj diskutoj, de tiam povis praktike evolui trankvile. Estas evidente, ke en aferoj, pri kiuj absoluta akordigho ne eblas, la sola bona solvo estas obeo al autoritato, ech se ties propono ne estas la imageble plej perfekta: en lingvaj aferoj la unueco ja estas pli valora kaj grava ol la - eterne diskutebla - perfekteco. Vere, post la cheso de la diskutoj E tiel bone prosperis, ke kelkaj eminentaj R-uloj (inter ili Grabowski) revenis al la movado. La R-agitadoj de la Kanada gazeto (La Lumo) kaj de Paul Bethelot (1903-04) restis neatentitaj. En 1907 sekvis danghera atako, fare de l' "Delegacio por la adopto de helplingvo internacia", kiu "principe aprobis E-n", sed praktike - Idon (v. tie). Tamen, E estis jam tiom fortikighinta, ke chi tiu atako ne povis ghin grave vundi, malgrau ke proksimume la dekono de la E-istaro inter ili tre eminentaj E-istoj: de Beaufront (patro de Ido), Moch, Ahlberg Kofman, Schneeberger ktp. alighis al la nova lingvo. Sed la E-istaj amasoj (jam ekzistis tiaj) restis fidelaj, la skismanoj estis eligitaj, kaj tiel la R. chesis estis interna afero, ghi izolighis. La reago de l' skismo estis, ke inter la E-istaro pliighis la konservismo, chio nova ighis suspektinda. La chefa celo de la E-a Akademio kaj Lingva Komitato estis de tiam la konservo de la lingvo kontrau chia R. Post chi tiu tempo R-oj ne plu endangherigis la lingvon; la provoj de Romanski, Tihomirov, Sentis, de Saussure-Antido restis tute sen influo.
Oni ne devas intermiksi kun R. la pacan evoluigon de la lingvo, kiu volas sen rompo kaj perforto richigi la lingvon, ghin fleksebligi kaj kapabligi por fakaj bezonoj kaj literaturaj kaj poeziaj valoroj. Inter la du tendencoj la diferenco estas, ke la R. shanghas, dum la evoluigo aldonas, ke la R. eliras el aprioraj principoj, ekz. el la perforta validigo de l' principoj E-ologiaj (v. tie), au el arbitraj derivreguloj, dum la evoluigon direktas praktikaj bezonoj. La evoluigo ofte konscie rezignas pri la plej perfekta solvo, por konservi la tradicion. Ekzemple ghi preferas la malpli perfektajn fare de, age de, deper al la perfekta par, char la enkonduko de chi lasta signifus devigan uzon che chiu pasiva participo kaj per tio farus rompan shanghon en la lingvo. La gvidlinio de la evoluigo devas estu la Z-a principo pri la kontinueco de la lingvo, kiu validas en chiu lingvo vivanta. Nur la nekompreno pri tio, nur la nekomprenebla ignoro de la richa E-a literaturo kaj vaste uzata parollingvo povas konduki homojn altkvalitajn (Sentis, de Saussure) al bedaurindaj kaj kompatindaj (char senshancaj) malshparoj de tempo kaj energio. (KALOCSAY).
Noto de M.C.Butler: "Deper" estas privata inventajho absolute neakceptebla.

Reformprojekto de Zamenhof 1894. La malrapida progreso de E en la unuaj jaroj estigis en multaj anoj la ideon, ke shangho de la ekstera lingva formo povos plisukcesigi la propagandon. Z, kvankam kontrauvole, surprenis la gvidon de la reforma movado, "por depreni de ghi la dangheron". En 1894 li publikigis en "La E-isto" tutan sistemon de lingvaj reformoj, kun kompleta vortaro. La chefaj shanghoj proponitaj estis: 1. La supersignoj malaperas. 2. La c estas elparolata kiel malnova ch; z kiel malnova c. 3. Artikolo ne plu ekzistas. 4. La akuzativo havas la saman formon kiel la nominativo. 5. En multenombro la substantivoj anstatauas -o per -i. 6. La adjektivo finighas, same kiel la adverbo, per -e kaj ne shanghas sian formon. 7. La tabelaj vortoj estas anstatauataj per vortoj prenitaj el la naturaj lingvoj. 8. La prepozicio je estas forigata. - Ekzemploj el la reformita vortaro: borgeso (= burgho), kavalo (= chevalo), omnu (chiu), koruso (= hhoro), jovedo (= jhaudo), meilo (= mejlo), epolo (= shultro), sik (= tiel). Oni aranghis vochdonon inter la E-istaro pri la 4 demandoj: 1. chu malakcepti chiajn reformojn, 2. chu akcepti senshanghe la reformon ellaboritan de Z, 3. chu enkonduki aliajn reformojn, 4. chu akcepti la Z-an ellaborajhon, sed iom modifite. La rezultajho, publikigita en nov. 1894, montris absolutan plimulton kontrau chiaj reformoj. Pledis por 1 - 157 vochoj, por 2 - 11 vochoj, por 3 - 3 vochoj, por 4 - 93 vochoj. En 1907 E.Javal, por apogi sian propagandon por novaj reformoj, represigis la Z-ajn ellaborajhojn el 1894, cetere sen permeso kaj kontrau la volo de la autoro. (H.J.PLEHN)

Rimo. Che la unuaj poetoj de E (Z, Grabowski, ktp.) ni trovas nur purajn rimojn (sendi-plendi, koro-floro). Sed char tiaj rimoj estas troveblaj nur en limigita kvanto, oni tre ofte renkontas che ili sufiksrimojn (adasismojn), t.e. rimadon per sama elemento (dividitaj-disbatitaj, plorema-kantema), kiu propre ne estas rimo, nur vortripeto. Lastatempe pli kaj pli validighis la tendenco elimini la adasismojn, kaj helpi pri la rimmalricho per alia rimedo, per la t.n. parencrimoj.La parencrimoj utiligas la fonetikan parencecon inter la konsonantparoj b-p, g-k, d-t, f-v, ch-gh, s-z, sh-jh, r-l, m-n (plenda-fremda, dolcha-sorcha, granda-migranta, glaso-nazo, ktp.). Precipe che rusoj oni trovas krome radikrimojn (abortajn rimojn), tio estas: rimantaj radikoj kun diversaj finajhoj (anghelo-peli, grandaj-lando); chi tiu rimkutimo shajnas tute maltauga por E, kie la finajhoj estas klare elparolataj kaj devas ne esti englutitaj. Vastan pritrakton de la tuta rimproblemo oni trovas en "Lingvo, Stilo, Formo" de Kalocsay.
Char la E-aj rimoj estas ligitaj al la radikoj, oni povas, pli facile ol en iu alia lingvo, kunmeti E-ajn Rimarojn. Tiaj Rimaroj aperis de Rhodes (1905), de Parisot kaj Cart (1909), de Avoto (1918), de Jaumotte (1931), de Waringhien (1932). La dua kaj precipe la lasta enhavas ankau pritrakton de poetiko.
Oni ne malmulte mokis pri chi tiuj Rimaroj, asertante, ke al vera poeto ili ne estas necesaj. Nu, estas vere ke originalajn poemojn, kie la penso devas naskighi kun la formo, oni apenau verkas per la helpo de tia lambastono. Sed che tradukoj, ili povas shpari multan tempon kaj cerbumon. (KALOCSAY)

Sintaksaj elementoj. La terminologio de la SE ne estas unuece fiksita. La suba klasifiko estas provo de unuecigo.
Konsiderante la vortojn lau ilia speco, oni nomas ilin parolelementoj (substantivo, pronomo, adjektivo, verbo, adverbo, numeralo, artikolo, prepozicio, konjunkcio, subjunkcio, interjekcio).
Konsiderante la vortojn lau ilia funkcio en la frazo, oni nomas ilin frazelementoj. Oni distingas la sekvantajn frazelementojn:
1. Subjekto: tio, pri kio oni asertas plenumon de ago au havon de stato (voli estas preskau povi; la hundo bojas; sia estas pli kara ol najbara; du estas duono de kvar; kiu venis?).
2. Predikato: vorto esprimanta agon au staton asertatan pri la subjekto. Ghi povas esti
a) predikato memstara (la arboj floras),
b) kopulo, kiu bezonas kompletigon (la kampo estas verda, li ighis soldato).
3. Objekto: vorto esprimanta ion, al kio la ago rekte direktighas (mi vidis homon).
4. Adjekto: vorto esprimanta la cirkonstancojn, inter kiuj okazas la ago. Ghi povas esti
a) adverba (shi bone fartas),
b) akuzativa (iri Parizon),
c) prepozicia, t.e. enkondukita de prepozicio (li batas per martelo).
RIM. Ekzistas funkcio, kiu povas esti esprimita jen en formo de objekto, jen en formo de prepozitiva adjekto (oni sciigis tion al li; oni sciigis lin pri tio). Tian adjekton, kiu estas transformebla en objekton rektan, oni povas nomi nerekta objekto.
La supraj funkcioj (1., 3., 4.) rilatas al la predikato. Al chiu el ili povas rilati frazelementoj, kiujn oni povas nomi karakteriziloj.
Tiaj karakteriziloj estas:
5. Epiteto: adjektivo, pronomo, numeralo karakterizanta substantivon (bela vetero; du homojn; nenia sciigo).
6. Apozicio: substantivo karakterizanta substantivon (regho Henriko; Napoleono, franca imperiestro...).
7. Suplemento: chia alia karakterizilo rilatanta al la frazelemento escepte de la predikato. Suplementojn povas havi substantivo (la domo de la patro), adjektivo (plena de homoj), adverbo (malproksime de la domo), nepredikata verbo (morti por la patrujo). Lau la formo ili povas esti
a) akuzativaj (longa tri metrojn),
b) prepozitivaj (amo al la patrino),
c) adverbaj (eksterordinare bela),
d) infinitivaj (kutimo fumi).
8. Predikativoj: vortoj karakterizantaj frazelementon helpe de predikato (au kopulo). Ili povas karakterizi la subjekton (shi estas bela); tio estas la subjekta predikativo. Krome ekzistas adjekta predikativo, kiu karakterizas samtempe la subjekton kaj la agon (shi dancas nuda). Predikativo estas komuna nomo de vortoj predikataj, kiuj povas esti
a) predikata substantivo (li ighis prezidanto),
b) predikata adjektivo (la kampo estas verda). La predikata adjektivo alprenas formon adverban, se la frazo estas sensubjekta (estas varme).
c) predikata infinitivo (voli estas povi),
d) predikata prepozitivo (li estas de meza kresko).
(Atributo shajnas termino evitinda, char en diversaj lingvoj oni ghin komprenas jen epiteto, jen predikativo.)
Komplemento estas chia funkcio, escepte de la subjekto kaj predikato. La objekton oni povas nomi ankau komplemento rekta, la adjekton komplementoj cirkonstancaj. La ceteraj (epiteto, apozicio, suplemento, predikativo) estas komplementoj akcesoraj. (KALOCSAY)

Stilo E-a. (principoj kaj difino).
Jen la principoj, kiujn donis Th.Cart, en sia supera kurso en la Sorbono:
1. E estante kapabla chion esprimi, devas unue esti plej facile akirebla de mezinstruitaj homoj.
2. Logiko helpas igi lingvon facila, sed ne absolute. Ghi devas, lau la supra principo, cedi se bezone antau iaj lingvaj kutimoj komunaj che Europaj popoloj, kaj kiujn E tute ne celas korekti.
3. La principo de internacieco, kiam chi tiu estas absoluta, devas do chiam superi chiujn aliajn.
4. En E estas nur: a) unu stila regulo: skribi plej klare. Kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona; b) unu malpermeso: skribi malklare. Kio ne estas klara, tio povas iafoje esti korekta, sed neniam bona.
5. Ekster la supraj reguloj estas nur personaj opinioj au kutimoj, ofte interesaj kaj respektindaj, ech uzindaj kiel modeloj, sed kiuj ne povas esti trudataj kiel leghoj.
Tiuj chi principoj devas esti skribitaj per oraj literoj antau la okuloj de chiuj lernantoj de niaj E-aj kursoj kaj por chiam devas esti gravuritaj en la memoro de niaj instruantoj.
Aliflanke jen kion skribas pri E-a stilo Johana Zschepank: "Kio estas stilo? Stilo estas sekreto. Kia estu la stilo? Nerespondebla demando - la kvalitojn de sekreto oni ne povas antaudifini! Chiu autoro havas sian stilon, ghi estas lia posedajho, lia proprajho. Li skribas kaj verkas lau impulso, ne demandante: kia devas esti mia stilo? ...Stilo estas melodio. Stilo estas ritmo. Stilo estas koloro. Tial ni E-istoj duoble rajtigite parolas pri int. stilo. Ankau ghi havas ritmon. Ritmo, kiu ne multe estu influata de la nacia stilo de la autoro: ritmo nova, kiu estighas, kiam la verkisto pensas kaj sentas en la int. lingvo, en nia melodia E. La ritmo de verko estas kundecidiga por ghia beleco".
Resume: Nia lingvo havas sian propran stilon kaj individuan esprimmanieron, kies chefa kondicho estas klareco. En E oni devas esprimi tion, kion oni volas diri, tiel klare kaj logike, ke la E-istoj chiunaciaj, kian ajn gepatran lingvon ili parolas, tuj kaj senerare povas kompreni la diritajhon. (STAMATIADIS, Nova gram. libro)
Observante la evoluon de E.S. ghenerale, oni povas distingi tri evoluoperiodojn.
La unuan oni povas nomi epoko de naciaj stil-influoj. En chi tiu periodo la lingvospirito diverghis lau la nacieco de la verkistoj, kiuj malgrauvole enportis la influon de sia patrolingvo, kvankam oni plejofte uzis stilon intence platan, sekan, senkoloran, por esti internacia. Kompreneble chi tio rilatas al la ghenerala stilo, ne al unuopaj elstaraj verkistoj (Zamenhof, Grabowski), kiuj estis poliglotoj kaj jam dekomence klopodis sendependigi la lingvon de unuflankaj influoj. En chi tiu periodo alterne superregis diversaj naciaj influoj (rusa, germana, franca); chi tiu alternado rezultigis egalighon, internaciighon, preparante tiel la duan epokon de la E.S.
La dua epoko estas la epoko de l' lingva internacieco. En ghi gheneralighas la obeo al la postulo, kiun Zamenhof eldiris jene: "La S.E. ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj, sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran, kiu ellaborighis en la dauro de longa praktika uzado de la lingvo kaj pensado en tiu chi lingvo longe antau ol la lingvo estis publikigita. La vera S.E. estas nek slava, nek germana, nek romana, ghi estas - au almenau devus esti - nur stilo simpla kaj logika. Tamen chio devas esti en ghusta mezuro. Ankau en E trovighas diversaj (ne multaj) idiotismoj, kaj tute malprave kelkaj E-istoj ilin kontraubatalas, char lingvo absolute logika estus lingvo tute senviva kaj tro peza." Kompreneble, chi tiu stilo ne povas esti ghenerala; chiu nova E-isto ja trapasas individue la samajn evoluogradojn, kiujn faris la lingvo mem kaj nur post pli-malpli longa uzado alproprigas la veran E-an stilon, propraspiritan, supernacian, ekvilibritan. Sed che la bonaj E-verkistoj chi tiu stilo jam ighis subkonsciajho, ghi havas siajn siajn proprajn, asimilitajn idiotismojn, ghi estas la stilo de bonaj gazetoj, facila literaturo, propagandaj, popularsciencaj artikoloj. Ghi estas, lau Kalocsay, tiu "kanvaso, sur kiu oni povas brodi", alivorte, ghi ebligas la trian epokon: evoluigon de E por la plej altaj literaturaj kaj poeziaj bezonoj, samrangigon de E al la naciaj lingvoj literaturaj.
Chi tiun trian epokon, kiu rilatas nur la lingvon de alta literaturo kaj poezio, oni povas nomi epoko de lingva artismo. Apenau shajnas necese pruvadi, ke rilate chi tiun lingvon, kiel Kalocsay diras, "oni ne povas apliki la samajn postulojn de praktika simpleco kaj vortmalricho kaj facileco je chiu kosto, kiu validas (kaj nepre devas validi) en la vulgara lingvo." Char chi tie ja validas aliaj celoj: kolorvaloro de vortoj, esprim-energio de songrupoj, delikata flekso de nuancoj, elvokivo de vortoj lau sonenhavo kaj de frazoj lau vortsituacio kaj sencritmo ktp. Kiel ekzemplojn de chi tiu stilo mi povus mencii lokojn el Anni kaj Monmartre (de Schwartx), el Cikoni-kalifo de Babits kaj Norda Vento de Karinthy (de Bodo), el La sorchistino el Kastilio de Asch (de Lejzerowicz). Mi mem provis precipe en la traduko de la Mitologio de Babits (Hungara Antologio) respondi al la chirilataj postuloj de l' originalo. En la poezio, Kalocsay estas la chefreprezentanto de chi tiu stilo (Strechita Kordo, Eterna Bukedo, Goethe-tradukoj, Hungara Antologio, Infero de Dante). Kompreneble tiuj, kies lingva nepreteco au animstrukturo estas baro kontrau la kompreno kaj takso de stilvaloroj kaj kolorpompo, rigardas chi tiujn klopodojn malaprobe, ech malamike. Diskuti kun ili estas same neeble, kiel paroli al blindulo pri koloroj. Sed oni povus fari la saghan kompromison: 1. la richigho postulata de l' supraj principoj koncernu nur la lingvon de poezio kaj alta prozo; 2. la stilsimplistoj lasu al la poetoj liberan manon sur terenoj, kiuj ilin ne koncernas. (TOTSCHE)

Subjunktivo. Ghi estas identa kun la ordona modo. Oni uzas ghin chiam kun la konjunkcio KE, en kazoj, kiam la chefpropozicio esprimas celadon au neceladon, helpon au malhelpon, devigon au malpermeson por io (deziri, voli, pretendi, peti, postuli, proponi, ordoni, instigi, helpi, lasi, konsenti, permesi, konsili, necesi, bezoni ktp. kaj chies chi malo).
Char la konjunkcio por ke enhavas chiam la sencon de celado, post ghi oni devas uzi chiam S-on.
Post esperi oni devas uzi futuron, same post timi. Tamen che Zamenhof oni renkontas post timi S-on kun ne: "Mi timas, ke vi ne malsukcesu". Chi tiun frazkonstruon eble oni povus klarigi per la subkompreno de deziri - "Mi time deziras, ke vi ne malsukcesu".
Multaj dirasm ke en E ne ekzistas S.; lau ili la ordonan modon postulas ne la verbo de l' chefpropozicio, sed la senco de l' dependa propozicio. "Mi volas, ke vi iru" diras simple "Mi volas, iru". Sed chi tiu rezonado fiaskas che la mal-verboj.
"Mi malpermesas, ke vi iru" certe ne diras: "Mi malpermesas, iru!" Kaj vere, Sentis ech proponis, ke oni diru: "Mi malpermesas, ke vi iros". Sed tio estus tia rompo de la vivanta tradicio de l' lingvo, ke shajnas nepre preferinde rekoni la ekziston de l' S. Tamen aliflanke, por ne erarigi pri tio, ke la S en E estus uzata same larghe kiel en aliaj lingvoj, pli bone estas ne uzi en E la nomon S, sed nomi ghin volitivo au efikeca modo. (KALOCSAY)
Noto de M.C.Butler. Kelkaj diras, ke char -u montras deziron, oni ne rajtas diri: "Mi malpermesas, ke vi -u". Tamen mi mem preferus uzi tion, ol "...ke vi iros". Chu oni nepre devas diri: "Mi malpermesas vian iron" (kiel diras Bailey)?

Sufiksoj neoficialaj. El la diversaj sufiksoj aplikitaj en la teknika lingvo tri havas shancojn eniri la komunan lingvon: oza, signifanta materian multhavecon por anstataui la pezajn -plena, -richa: iva, signifanta kapablon, do estanta la aktiva paralelo de l' pasiva ebla (voliva: volkapabla; elvokiva: elvokkapabla); izi, en la Veraxa senco: apliki ion al io science au metie, apliki metodon de eltrovinto (shtonizi vojon, salizi koloidsolvajhon, pasteurizi lakton, faradizi nervon). Krome tre ofte oni renkontas enda (farenda: kion oni devas fari). Pli kaj pli gheneralighas la sufikso -io por landnomoj (Germanio) kaj sciencoj (anatomo-anatomio). (KALOCSAY)
Noto de M.C.Butler. Mi ne kredas, ke -i- estas sufikso. Kaj certe "anatomo" derivighas de "anatomio" (-iisto, mallongigo -o) kaj ne inverse. Valorus aldoni kelkajn teknikajn sufiksojn -it-, hiper-, k.c., pri medicino, botaniko, hhemio k.s.

pluen