EL "ENCIKLOPEDIO DE ESPERANTO" (2)

Infinitivo kun prepozicio
Interelementa rilato
Interlingua
Internaciismo kaj purismo
Io-ujo batalo
Kategorio-sufiksoj
Kial venkis E?
Kondicionalo
Landnomoj
Neceso kaj suficho
Neologismo


Infinitivo kun prepozicio. Kun infinitivo estas uzataj nur la prepozicioj por, anstatau, antau ol, post ol, krom. Ekz.: mi venis por vin viziti; laboru anstatau malesperi; antau ol skribi, li meditis; li faras nenion krom manghi. La ago signita de l' infinitivo rilatas chiam al la frazsubjekto.
Lastatempe oni pli kaj pli uzas infinitivon ankau post sen; ekz: li foriris sen saluti min. Lau la klasika lingvo anstatau chi tio oni devas uzi participadverbon kun ne: li foriris ne salutante min. (KALOCSAY)

Interelementa rilato. Tiel nomas Wuester la grupighon de la elementoj en vorto kunmetita el pli ol du elementoj. Ekzemple en autoaerbremso la grupigho estas auto/aer-bremso, do 1 (2, 3), dum en vaporshipasocio ghi estas vapor-ship/asocio, do (1, 2) 3. Same: facilanimeco grupighas facil-anim/eco, dum la grupigho en korboneco estas kor/bon-eco. Char en E ankau la finajhoj povas esti memstaraj vortoj, ankau ili povas grupighi diversmaniere, rilatante jen senpere al la lasta elemento antau ili, jen al du elementoj kune. Ekz. en vochdono la finajho o rilatas al la elemento don, do la grupigho estas voch/don-o (dono de vocho); male en bonfarto ghi rilatas al ambau elementoj kune, do la vorto grupighas bon-fart/o: bone farti/o: stato bone farti; facilanima grupighas facil-anim/a: facila animo/a: karakterizita per facila animo. Ni havas do la analogiajn triojn:

auto/aer-bremso
kor/bon-eco
voch/don-o
vapor-ship/asocio
facil-anim/eco
bon-fart/o

La interelementa rilato plejofte donighas per si mem. Se chi tio ne okazas, la vorto estas duba, tiam oni devas helpi per la konservo de finajho, au per la elekto de alia elemento. Ekz. che la vorto rapidmezurilo oni ne scias, chu temas pri rapid-mezur/ilo (ilo mezuri rapide), au pri rapid/mezur-ilo (mezurilo de rapido). Oni do devas diri subitmezurilo, tujmezurilo por la unua kaj rapidomezurilo por la dua. v. Vortfarado; Vortkunmeto (KALOCSAY)

Interlingua. Projekto de int. lingvo de prof. G.Peano, 1909. La autoro celis krei lingvon el la vortarmaterialo de la latina lingvo, laueble tute forigante la gramatikon kaj anstatau ghi starigante fiksan vortordon en la propozicio. Tiun taskon li solvis kontentige; kaj por chiuj europanoj, konantaj la latinan lingvon, la tekstoj en Interlingua estas facile kompreneblaj. Sed samtempe tre malfacile estas ellerni korekte skribim kaj despli - paroli la lingvon, kiu ne havas gramatikon kaj kiu tial plej vastagrade utiligas la kaosan fleksian sistemon de vortoderivado de europaj lingvoj. La lasta cirkonstanco postulas, ke estu ellernataj ne nur la vorto-radikoj, sed ankau chiuj iliaj derivajhoj. Simila lingvosistemo do estas facile akceptebla nur por edukitaj klasikuloj, kaj en realeco nur inter tiuj klasikuloj Interlingua trovis siajn adeptojn. Peano mem en siaj deklaroj sufiche klare limigis la taskon de sia sistemo, kiel lingvon destinitan por uzado al intelektuloj kaj speciale substrekis, ke li tute ne celis krei lingvon, facilan por vastaj, klasike ne edukitaj amasoj.

Internaciismo kaj purismo. "Ni observas en la E-evoluo du tendencojn, samtempe efikantajn. La unua celas lingvo-formojn plej internaciajn, lau sia formo. Tiu tendenco enestas jam en la "Unua Lernolibro", kies 15-a regulo permesas uzadon de chiuj vortoj - tiel nomataj "fremdaj" (pliverdire "internaciaj"). La rezulto de tiu tendenco estas apero de vortoj: redaktoro, redakcio, ihhtiologio (apud la fisho-scienco) ktp. Ni povus nomi la reprezentantojn de tiu tendenco - "E-istoj-internaciistoj". La dua tendenco celas, ke la lingvoformoj farighu laueble logikaj, laugramatikaj, ech se tio kelkfoje kontrauas al la tendenco internacieca. Jam en la "Unua Lernolibro" ni povas konstati tiun duan tendencon. En la sama regulo 15-a Z skribis: "Che diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senshanghe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu chi lasta lau la reguloj de la lingvo E". La rezulto de tiu dua tendenco estas apero de vortoj: redaktisto, redaktejo ktp. La reprezentantoj de tiu dua tendenco estas kvazau "E-aj puristoj"..." (DREZEN, SKIZOJ, p: 77)

Io-ujo batalo. Tiel oni nomas la akran disputon, kiu ekflagris en E-ujo pri la sufikso -io por landnomoj, iniciatita de H.Hodler, tiama prez. de UEA. La kontraupartion gvidis prof. Cart. La batalo estis tre akra, temis pri bojkoto kontrau UEA, la LK oficiale malaprobis la sufikson -io, ktp. Fine UEA cedis. Nun, kiam pli ol duono de la E-istaro uzas la sufikson -io, tiu batalo shajnas malshparita heroajho. Certe ghi havis la rezulton, ke la sufikso -io ech nun ne estas ghenerale uzata, kvankam ghi nepre estus jam sen la oficiala kontraustaro. (KALOCSAY)
"Temis ne pri bojkoto de UEA, sed pri la fakto, ke la gazeto 'E' misuzis sian pozicion dum la militaj jaroj enkonduki novan kontraufundamentan formon. - La serioza afero ne estis la malgravajho -io anstatau -ujo, sed la principo de shangho en la Fundamento, kiu estas treege grava, kaj absolute ne permesebla. - La uzo de -io farighis kvazau politika dialekto en E." (M.C.B.) v. Landnomoj.

Kategorio-sufiksoj. La o-finajho, teorie, entenas en si chiujn kategoriojn de pensado: konkreto (subkategorio: persono), abstrakto (subkategorio: kvalito) kaj ago, do chiujn chi ghi povas signi. Ekzemploj: altaj konstruoj (konkreto, rezulto de ago); li estas mia fiero (persono); la belo (abstrakto); dum rapido (ago); en chi tiuj ekzemploj la radiko mem ne esprimas la ideon per sia radikkaraktero, do la kategorion certigas sole la finajho o. Tamen, sen la helpo de kunteksto tiaj vortoj estas plursencaj, kaj tial la supraj formoj estas uzeblaj prefere nur en poezio. En la ordinara prozo oni fiksas la kategorion per sufiksoj: ajho, ulo, eco, ado. Ajho signifas konkretajhon, ulo personon, eco kvaliton che adj. radikoj (beleco) kaj abstrakton au kvaliton che subst. radikoj (homeco), ado agon. La finajho o restas por signi konkreton che substantivaj kaj abstrakton che adjektivaj radikoj. La analizo de chi tiuj sufiksoj okazas per simpla apudmeto (analizo epiteta). Do:
Belo estas abstrakto belo;
beleco estas belo eco: kvalita belo;
belajho estas belo ajho: konkreto belo;
belulo estas belo ulo: persono belo.
Konstruo estas ago au rezulto;
konstruajho estas nepre konkreto (rezulto de) konstruo;
konstruado estas nepre ago konstruo.
Ado servas krome por anstataui che pluformado de neverbradikaj verboj la elfalintan i-finajhon: marteli - martelado.
Ajho che konkretaj, eco che adjektivaj, ado che verbaj radikoj estas propre pleonasmaj. Chi tiun pleonasmecon la lingvo uzas por doni al la sufiksoj alian funkcion. Kiel ni vidis, eco signas che adjektivaj radikoj kvaliton (malsano: abstrakto; malsaneco: kvalito de iu malsanulo). Ajho post subst. radikoj signifas ripeton au dauron, precipe kun verba finajho (adi). Ekz.:
Infano estas konkreto (persono);
infaneco estas infano eco, infano kiel kvalito (stato);
infanajho estas konkreto rilata al infano.
Pafo estas ago;
pafado estas ago ripetata.
Iro estas ago;
irado estas ago daura.
v. Vortfarado. (KALOCSAY)

Kial venkis E? E ankorau ne estas ghenerale rekonita kaj oficiale akceptita, tamen oni povas jam paroli pri ghia venko, char ghi estas praktike elprovita kaj uzata, ghi pruvis sin tauga por la rolo de int. lingvo, ghi estas vivanta, dum ghiaj rivaloj mortis antau ol vere ekvivi. La kauzoj de chi tiu venko estas multaj, jen la chefaj el ili.
1. E frue venkis la internajn reformmovadojn, el lingvo diskutata ghi frue ighis lingvo uzata. "Ni fosu nian sulkon!" La E-istoj ekfosis anstatau disputi pri l' fosilo. E, kiel chiu alia lingvoprojekto, komence altiris amason da amatoraj lingvistoj, kiuj sur la kampo de int. lingvo intencis travivi siajn inklinojn. Kiam la reformmovado estis subpremita, chi tiuj parte eksighis por felichigi aliajn lingvoprojektojn, parte submetis sin al la plimulto, kaj donis sin al praktika laborado. La restintan parton obstinan la Ido-skismo forbalais el la movado.
2. En la tempo, kiam la praktika uzeblo de E estis ankorau nula, tre grava estis la helpo de puraj idealistoj. Chi tiujn altiris la "interna ideo", kiu ja ne estis oficiale prononcita, sed kies fidela reprezentanto estis la lingvoautoro mem. Chi tiu idealisma flanko mankis che aliaj lingvoprojektoj: tiuj akcentis nur la praktikajn avantaghojn de la int. lingvo, do altiris nur la dangherajn lingvist-amatorojn, char praktikan utilon doni ili ne povis, sekve la praktikuloj preferis atendi.
3. Diference de chiuj aliaj projektoj, E elektis kiel chefan agadkampon la literaturon. Aliaj projektoj klopodis kapti unuavice la sciencajn rondojn. Sed estas evidente, ke che komenco de lingva movado mankas materialaj rimedoj por eldoni gravajn, reprezentajn sciencajn verkojn, do int. lingvo en scienculoj absorbitaj de sia propra fako povas veki nur sufacan kaj efemeran interesighon. Male, la literaturo estas komuninteresa, povas altiri vastajn rondojn, ebligas eldoni komence malgrandajn librojn (do ne necesas granda kapitalo kaj risko), kaj poste, post la eduko de l' legantaro per varbforto al inteligentaj larghaj socitavoloj povas aperi iom post iom pli ampleksaj, pli altnivelaj verkoj, dum la simplulojn servas libroj simplaj kaj facilaj. Krome, la literaturo grave efikas al la evoluo de la lingvo, kaj al E vere la literaturo donis la propran spiriton, ghi faris ghin lingvo vivanta. Chi tiun gravecon de la literaturo rekonis ankau la E-istoj mem, kiam ili festas, lau la propono de Baghy, la 15-an de decembro kiel la Tagon de Libro.
Lastatempe audighas riprochaj vochoj kontrau la literaturemo en E. Oni diras, ke la literaturo ne povas esti tasko de int. lingvo. Nu, oni povas respondi: E ne estu malfidela al la literaturo, char propre al la literaturo ghi dankas sian vivon. (TOTSCHE)
...Kiel kaj kiamaniere E sukcesis superi multnombron da similaj, ankau aposterioraj kaj relative ankau bonaj, lingvo-projektoj?
Por tion kompreni, ni notu ankorau pliajn favorajn faktorojn por plua disvastigho de E:
1. Z, estante mem produkto de politike kaj nacie premita regiono de la rusa Polujo, kvazau koncentris en sia rusa menso la tutan energion kaj persiston, pri kiu nur povis revi la minoritata loghanto de la iama rusa imperio. Tiun energion li uzis por efektivigi sian, lau li tre gravan - socian laboron, celantan egalecigon de la nacioj. Tiu energio kaj persisto kauzis, ke Z, ne lacighante, fordonis dum jaroj sian tempon kaj monon por propagandi la novan lingvon kaj ghin diskonigi. Tion li faris ech dum la krizaj momentoj, kiam la movado shajne malkreskis kaj kiam al ghi shajne minacis pereo.
2. Che Z estis en intima kunvivado certa idealismo kun altgrada praktikismo rilate al la penadoj efektivigi sian revon. Tial tre lerte kaj antauvideme li aranghis la propagandadon de E eldonante la lernolibrojn samtempe en chiuj plej gravaj europaj lingvoj kaj malavare dissendante ilin tra la tuta terglobo.
3. E aperis en Rusujo - lando ideologie tre favora por la propagando de E-ismo, en lando ghis tiutempe neniagrade tushita de la ghenerala mondlingva propagando kaj ankau en relative malgranda grado tushita de la propagando de Volapuk, kie propagando de Volapuk estis krom tio ofte ghenata. Por E en Rusujo, almenau dum la unuaj 7 jaroj, tiaj ghenoj ne ekzistis. Rezulte, dum nuraj 2 jaroj post apero de la unua libro, en Rusujo jam estis varbitaj 1000 E-istoj - nombro suficha por ke la lingvo int. ekkresku.
4. La momento, kiam aperis E kaj kiam ghi komencis farighi konata en la mondo, kiel plene uzebla lingvo int., - tiu momento koincidis kun la periodo, kiam en Volapuk-movado okazis plej gravaj bataloj, kiam plej akre kreskis la opozicio kontrau la lingva autokrateco de Schleyer. Z, male al Schleyer, deklaris, ke la int. lingvo estas nenies proprajho, kaj li mem rifuzis chiujn rajtojn de la lingvo-autoro. Aldone Z en tiu kriza por Volapuk periodo plej klare kontraumetis al la arbitreco de la Volapuk-konstruo principon de eltrovo de la internaci-lingvaj elementoj el la elementoj de la moderna europa lingvaro. Pro tiuj du kauzoj certa nombro da opoziciantaj kaj malkontentaj volapukistoj, ... venis tuj de l' komenco al E kaj kvazau aranghis ian fizikan ligon inter la vast-kreskinta Volapuk-movado kaj la nova movado E-ista. (DREZEN, HISTORIO DE MONDOLINGVO, p: 180)
Prof. D.Jhirkov (Ruslando) dedichis apartan studon pri la temo kun sama titolo (1931, 40 p.). "La chefa afero, en kiu Jhirkov tute prave vidas ateston pri absoluta plifirmigho de E kaj pri ghia venko, estas la preterigo de la interna krizo de la jaro 1908, ligita kun la reformema tendenco, konata sub la nomo Ido, kaj ankau la klasa dissplitigho de la movado E-ista post la mondmilito. Efektive, tiuj chi du faktoj difinas ne nur stabilecon de E kaj ghian vivkapablon, fortikighintan pro la preskau duoncentjara batalado por ghia ekzisto, sed ankau ghian internan forton potencialan, kiu ebligas kun plena konvinko paroli pri neevitebla definitiva venko de E." (El la Antauparolo).

Kondicionalo. Kondicionalo estas uzata
1. en chefpropozicioj:
a) por montri emon por io, au la eblon de ago okaze de l' estonta plenumigho de io. Ekz: mi volonte korespondus kun vi; ni bedaurus vian malfelichon; mi irus promeni, se la vetero ighus pli bona;
b) en esprimoj necertaj pro ghentilo au dubo, anstatau indikativo. Ekz: mi volus ion diri; mi dezirus vin vidi; chu vi donus al mi fajron? chu mi devus vin forlasi?
c) por esprimi, ke supozo fiktiva, ne plenumita, kunportus certan agon au staton. Ekz.: mi estus felicha, se mi estus richa (mi ne estas richa); che bonaj cirkonstancoj mi intreprenus tiun aferon (la cirkonstancoj ne estas bonaj);
2. en dependaj propozicioj:
a) por montri, post se, ke la supozo dirita ne estas plenumita. Ekz.: se vi estus farinta vian taskon, mi vin rekompencus (supozo fiktiva: la tasko ne estas farita);
(Se la supozo estas ebla, oni uzas indikativon. Ekz.: se vi faris vian taskon, mi vin rekompencos.)
b) por akcenti, ke la enhavo de l' dependa propozicio ne respondas al la realo. Ekz.: ni diris al vi nenion, kio estus malvera (Z).
c) post la konjunkcia kvazau, kiu same montras, ke la diro estas nereala. Ekz.: li aspektas, kvazau li estus maljuna (li ne estas maljuna, sed se li estus, li aspektus same).
(Che la adverba kvazau oni uzas indikativon. Ekz.: mi kvazau falis el la chielo. La adverban kvazau (kvazaue) oni povas ekkoni per tio, ke ghi estas en chefpropozicio, au, se ghi trovighas en propozicio dependa, tie estas ankau konjunkcio. Ekz.: chu vi memoras la vintron, kiam ni kvazau glaciighis en nia chambro?)
3. en ekkriaj frazoj, por montri deziron. Ekz.: se li venus! se mi sukcesus! (KALOCSAY)

Landnomoj. Malfacile solvebla estas la demando pri la land- kaj popol-nomoj, char estas tute neeble respekti la principon de int-eco nek la principon de simpleco kaj senescepteco.
Oni multe kritikis la duoblan kompromisan procedon, kiun Z, post kelkaj shancelighoj, definitive alprenis. Lau tiu chi procedo la gento donas sian nomon al sia lando per aldono de l' sufikso uj, kiam temas pri la Antikva mondo (Europo, Azio kaj Egiptujo); sed, kiam temas pri la Nova mondo (Afriko, esceptante Egiptujon, Ameriko, Australio kaj Oceanio), estas la lando, kiu donas sian nomon al la regnano per aldono de l' sufikso an. Tiu chi duforma procedo estas ankorau pli malsimpligata per kelkaj esceptoj, kiujn postulas la int-eco: kvankam europaj au aziaj, la sensufiksaj nomoj "Nederlando, Holando, Finnlando, Irlando, Islando, Sirio, Asirio, Armenio, Anamo, Tonkino, Manchurio, Siberio" montras ne la popolon, sed la regnon kaj oni devenigas de ili la popol-nomon: "Nederlandano, Asiriano" ktp.
Aliflanke oni kontrauas al int-eco devenigante Italujo el Italo, Portugalujo el Portugalo, Japanujo el Japano, Egiptujo el Egipto, char en la koncernaj lingvoj (kaj ankau en la latina por Egiptujo) oni uzas la inversan procedon.
Por simpligi kaj unuformigi la duoblan Z-an procedon, oni proponis sensufiksigi senescepte chiujn landnomojn, sufiksigante chiujn nomojn de gentoj au nacianoj kaj rezervante al tiu chi signifo la sufikson an, dum oni montrus la loghantojn, lau la konstanta ekzemplo de la naciaj lingvoj, ne per ia plursenca sufikso, sed per la preciza, oportuna kaj int-e uzata esprimo: "loghanto en". Tiu chi procedo certe estas simpla kaj konforma al la efektiva etnografia realeco, kiu montras al ni, ke senmiksaj rasoj kaj gentoj, jam ekde la antauhistoria tempo, ne plu ekzistas. Jam en la jaro 1909, S-ro Rektoro Boirac, prez. de la L.K., starigis kiel principon, ke tiu chi procedo estas la chefa kaj plej ghenerala maniero, chiam preferinda. Z mem konsideris chi tiun sistemon kiel la plej bonan kaj estonte definitive venkontan. Ankau aliaj kompetentuloj ripete esprimis la opinion, ke tiu solvo estus la plej tauga, se ghi estus chiuokaze aplikebla. Fine tre atentinde estas, ke, lau la interesa rimarko de S-ro Hans Jakob, "en chiuj niaj Kongresoj oni konstante audas tielajn reciprokajn prezentighojn: "Mi estas svedano; li estas francano; chu vi estas svisano? Ne, mi estas italano." Tiuj uzoj montras senvolan emon al analogia gheneraligo kaj unuformigo. Bedaurinde, ankau tiu chi alloga procedo prezentas malbonajhojn kaj precipe la elekto pri la baza landnoma radiko estas malfacila. Chu Germaniano, Turkiano, Hispaniano estas taugaj vortoj? chu, akceptante formojn kiel Danano, Polano, Hispanano, Grekano, Britano, oni ne estos devigata preni duan diferencan radikon por signifi la landon, char shajnas malfacile asigni la landan signifon al la vortoj Dano, Polo, Hispano, Greko, Turko, Brito. Aliflanke, shajnas ke formoj kiel Svedo, Svedano - Norvego, Norvegano - Portugalo, Portugalano - Japano, Japanano - Franco, Francano - Egipto, Egiptano - Hungaro, Hungarano, estas tute taugaj el chiuj vidpunktoj.
Alian solvon oni proponis, tute konforman al la germanlingva kutimo, kiu plej ofte diferencigas la landnomon je la popolnomo nur per malsama finigho: "Schweiz. Schweizer - Schweden, Schwede - Belgien, Belgier - Polen, Pole, ktp." E povus montri la landnomon per la substantiva finigho -o kaj la popolnomon per adjektiva finigho -a. Bedaurinde, estas neeble trovi por chiu lando radikon, kiu egale taugus por popolnomo.
La procedo, kiu shajne plej sukcesis, kvankam en efektiveco ghi tute ne estas pli plene tauga ol la aliaj, estis provita de UEA kaj estas uzata precipe de la SAT-anoj. Ghi konsistas en la senescepta formado de chiuj landnomoj per la nova sufikso 'i' lau la modelo Franco (radiko), Francio (landnomo), Francia (adjektivo), Franciano (popolnomo). Kontrau tiu chi procedo oni prave argumentis, ke estas eraro rigardi la sufikson 'i' kiel int-e ghenerale uzatan landnoman sufikson. Ekz.: England (angle, germane, svede), Angleterre, Inghiterra, Inglaterra (fr., hisp., port.), Angoloszag; Switzerland, Schweiz (germ., svede), Suisse, Svizzera, Suiza, Suissa; Sweden, Schweden, Suede, Sverige; France (angle, france), Frankreich, Frankrike; Denmark, Danemark, Danimarca, Danmark; Greece, Griechenland, Grece, Grekland, Hellas; Norway, Norwegen, Norvege, Norge (svede, norv., dane), Noruega, Norsko; Poland, Polen (germ., dane, norv., svede), Pologne, Polska ktp. Formoj kiel Francio, Holandio, Islandio, Finnlandio, Kanadio, Marokio, Svedio, Kubio, Flandrio, Tonkinio, Kongio kaj ceteraj tute ne estas pli int.-aj nek pli taugaj ol la samsencaj formoj kun la sufikso uj. Chu ankau Germaniano, Turkiano, Franciano, Hispaniano ktp. estas, lau int. vidpunkto, akcepteblaj formoj? Plie, oni ne sufiche rimarkis, ke la sufikso 'i' en la lingvoj, kiuj uzas ghin, estas tre diverssenca kaj konfuziga, char ghi montras ne nur iafoje kontinenton, au regnon, au provincon, sed ankau ofte multajn aliajn aferojn: scienco, arto, propra nomo de virino, abstrakta kvalito, abstraktajho, rezulto de ago, aro au kolektivajho, profesio au metio, ejo, ktp.
Fine, lau fonetika vidpunkto, la sufikso 'i' prezentas gravan malbonajhon. Certo estas, ke oni ne devas troigi la gravecon de la belsoneco, pri kiu cetere chiuj oreloj neniam plene konsentas. Tamen oni ne povas nei, ke la akcentataj i-sonoj vere tromultighas en nia lingvo kaj pro sia troofteco pinglopike vundas la orelon. Ne estas do mirige, se la L.K. rifuzis oficialigi la sufikson 'i' por landnomoj.
Konklude ni devas konstati, ke nenia solvo estas plene kontentiga nek absolute kaj nediskuteble preferinda super la aliaj. Sekve pli saghe kaj sendanghere estas pacienci kaj provizore kontentighi je la solvo liverita de Z, kiu ne estas pli kritikebla ol la aliaj proponitaj solvoj. Tio ebligos, ke ni konservos nian unuecon ghis la tago, kiu certe pli malpli frue venos, kiam pli multaj regnoj, akceptinte tutmondan helpan duan lingvon, decidos per ghenerala interkonsento neutraligi kaj unuformigi la geografian kaj etnografian terminaron. v.
Io-ujo batalo. (E.GROSJEAN-MAUPIN)

Neceso kaj suficho. La teksto de la fama principo, aperinta unue en la Oficiala Gazeto (majo 1913) estas la jena:
"La Akademio rekomendas al la E-istaj autoroj, ke ili sekvu la du jenajn principojn, kiuj kontraustaras unu la alian kaj estas la logika bazo de vortfarado en E.:
a) Principo de neceso: en konstruon de vorto oni devas enkonduki chiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj finighojn necesajn por elvoki klare la ideon reprezentotan de tiu vorto;
b) Principo de suficho: se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu chi sufikso povas esti eljhetata kiel neutila kaj nenecesa."
Esplorante chi tiujn du principojn oni vidas, ke la Principo de Neceso evidente postulas la fikson de la gramatikaj radikkarakteroj (v. Vortfarado). Nome, por scii, ke nobelo, najbaro jam klare elvokas la ideon de persono, dum nobl kaj proksim bezonas por tio la sufikson ul (noblulo, proksimulo), oni devas scii ankau, ke nobel, najbar estas substantivaj, nobl, proksim estas adjektivaj radikoj. Same, por signi ilon broso sufichas, dum oni devas diri kombilo, tio sekvas el la subst. karaktero de bros, kaj el la verba karaktero de komb. La principo de neceso do sen la karakterfikso de l' radikoj pendas en la aero.
La dua principo, kiun, kontrau alia teksto de Saussure, oni akceptis lau la propono de Chefech, ne estas feliche konceptita, char ghi enkondukas la ideon de kunteksto, kiam temas pri konstruo de aparta vorto. La kunteksto povas havi rolon en stilo poezia, sed en proza, precipe en scienca verko ghia troa utiligo povas naski konfuzojn, do estas tute ne rekomendinda.
La originala teksto de Saussure tekstas:
"b) Principo de suficho: oni ne devas senutile ripeti dufoje la saman ideon en la sama vorto kaj oni ne devas enkonduki en la vorton fremdajn ideojn ne entenatajn en la ideo esprimita."
En unu frazo oni povus resumi la P-on jene:
"Oni enkonduku en vorton chiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufichas por la klara kaj plena elvoko de la ideo esprimita." (KALOCSAY)

Neologismo. Neologismo estas nomata chiu vorto neoficiala, ghis sia oficialigho. Konforme al la libera evoluo de E, neologismon povas enkonduki chiu E-isto: pri la prospero de la nova vorto decidas la E-istaro, per ekuzo au per ignoro. Rilate al la neologismoj kolizias du vidpunktoj inter si kontrauaj: tiu de la simpleco kaj facileco kaj tiu de la richeco kaj literatura taugeco de la lingvo. La kolizio shajnas nerepacigebla, char nek la propagando povas rezigni pri la granda altirforto de la facilo kaj simplo, nek la literaturo pri la esprimforto kaj vortricho, sen kiuj vera literaturo, transdonanta ne nur la nudan penson, sed ankau delikatajn nuancojn, metaforajn vort-aplikojn, duonklarajn aludojn entenatajn de vortoj, estas kaj restas nur pia revo. La problemo shajnas solvebla nur per la apartigo de la "poeziaj vortoj", t.e. vortoj uzataj nur en la alta literaturo. Chi tiujn vortojn, almenau provizore oni devus klarigi fine de chiu libro, en listo. Per tio la vulgara lingvo povus resti neembarasata de la literatura lingvo-evoluo; la poeziajn vortojn, signendajn en chiu vortaro per vinjeto, devus lerni nur literaturema E-isto, kaj chi tiun lernon plifaciligus, ke chiu verko estus klarigita eldono. Krome, devus chesi la principa, kaj de kelkaj intence pliakrigata antipatio kontrau la poezia vortricho, per la rekono, ke literaturo kaj intenca vortmalricho estas konceptoj kontraudirantaj unu al la alia. Z mem estis tre tolerema kontrau N., li avertis sole: "ne tro krude, ne tro multe per unu fojo". Jen kelkaj citajhoj de li: "mi havas nenion kontrau la enprenado de tiuj vortoj..." (O.V. p:245); "neologismoj... nenion shanghante, nek rompante, prezentas por la lingvo nenian dangheron" (O.V. p:249). "Nia lingvo konstante progresas kaj richighas, kaj tamen, dank' al la reguleco de sia progresado, ghi neniam shanghighas, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo de homo matura estas multe pli richa kaj elasta, ol la lingvo de infano, kaj tamen la lingvo de ghuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de homo matura, tiel verko, skribita en E antau dudek kvin jaroj ne estas tiel vortoricha, kiel verko skribita en la nuna tempo, kaj tamen la lingvo de tiu tempo perdis absolute neniom el sia valoro ankau en la nuna tempo" (O.V. pagho 408). "Tiu chi permeso (de vortkreo) estas necesa, char alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi per ghi." "Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpushas la antauajn vortojn kaj ne shanghas en io la ghisnunajn principojn de la E-a vortfarado." (O.V. p:429).
La principoj, lau kiuj la alpreno de novaj vortoj okazas, estas la jenaj:
1. Eviti, che ofte uzataj vortoj, pezajn vortkunmetojn (piedpremi: treti; falpushighi: stumbli; malsupreniri: descendi; vizaghshmirajho: shminko).
2. Distingi nuancojn (fali kaj sinki; jelpi kaj boji; langvoro kaj laco; sturmi kaj ataki).
3. Signi ideojn, esprimeblajn nur per pluraj vortoj (novalo: provizore nekulturata plugtero; statisto: akcesora rolulo; kontempli: longe kaj medite rigardi; baumi: starighi sur la postaj piedoj).
4. Anstatauigi, che ofte uzataj vortoj, mal-kunmetojn (stulta: malsprita; kvereli: malpaci; efemera: maldaura; aflikti: malghojigi; kompleksa: malsimpla; humida: malseka; rara: malofta; trista: malgaja; dura: malmola; milda: malsovagha).
5. Simpligi pseudosufiksajn vortojn (apelacio: apeli; situacio: situi; dekoracio: dekori; federacio: federi; erudicio: erudi; erupcio: erupti; proskripcio: proskribi). Tie chi oni povus mencii ankau la vortojn: dokta el doktoro; mimo el mimiko; anatomo el anatomio; beletro el beletr(istik)o; biologo el biologio; gimnasto el gimnastiko; geografo el geografio; geometro el geometrio ktp.
6. Kvankam ghis nun ne praktikata, eble foje irota vojo estus la memstarigo de kelkaj pseudoafiksoj. Neergaard proponas ekzemple la sufikson ik por signi profesion (danciko, ghardeniko, jhurnaliko). Same oni povus el la vortoj preludo, preteksto, preskribi gajni la prefikson pre, por diri prediro, prevido. El groteska, fosforeski, arabesko oni povus gajni la sufikson esk (japaneska, vireska, virineska). Oni povus fari el malgrau la prepozicion grau (lau la volo, por la bono de...). Sed tio estas vere la "muziko de l' estonteco".
7. Krome, per la plivastigho de E, oni certe pli kaj pli sentos la neceson de familiaraj vortoj, el kiuj oni jam proponis kelkajn en la Parnasa Gvidlibro (kaputa: rompighinta, ruinighinta; fatraso: achajharo; trampo: chifona malzorgita ulo; pauti: malkontente silentadi; mungi: nazpurigi; maroto: amata chevaleto). (KALOCSAY)

pluen