EL "ENCIKLOPEDIO DE ESPERANTO" (1)

Adasismo
Aglutina karaktero de E
Akuzativo kun infinitivo
Artikolo
Da
Duobla akuzativo
Duoblaj literoj
Ekstereuropa karaktero de E-a morfologio
Elparolo de E
Esperantologio
Evoluo de E
Idiom-Neutral
Ido
Ido kaj Esperanto (Principa kontraueco)


Adasismo. Tiel nomis Grabowski rimadon per la samaj gramatikaj elementoj (adas-adas, ema-ema, ita-ita). v. Rimo.

Aglutina karaktero de E. Aglutini: formi vortojn, kunmetante memstarajn vorterojn, kiuj konservas chie sian propran signifon. (Plena Vortaro).
"Kiel en la lingva grupo nomata finna au uralo-altaja, vorteroj senshanghe preskau kaj mehhanike alighas au pli bone algluighas unu al alia, tute neshanghinte siajn formojn, tiel ankau en nia racia E, pura tipo de aglutina lingvo, apartaj elementoj de vortoj, gluighante, formas tutan vorton. Pro tia principo de algluado, kiun nenia alia lingvo tiel plene posedas, E farighas tre simpla, facila kaj multe pli richa ol iu ajn natura lingvo. Ekz. la vorto "pralingvo" formighas el tri apartaj vorteroj: "pra" (prefikso), "lingv" (radiko), kaj "o" (sufikso). Tiuj chi vorteroj, gluighinte formis novan vorton, tute ne perdinte memstaran signifon kaj neniom aliformighinte. Oni ne povas diri tion saman pri la procedo, kiun sekvas en la vortkonstruo la Hindo-Europaj lingvoj. En ili la vorteroj, formante novajn vortojn, shanghighas kaj perdas sian memstaran signifon. La vorteroj ne gluighas en ili, sed alfandighas, por tiel diri, unu al alia, aliformighante kaj ricevante novajn ecojn de la fandajhoj." - v. Ekstereuropa karaktero de la E-a morfologio. (STAMATIADIS. NOVA GRAM.LIBRO)

Akuzativo kun infinitivo. En tiu chi frazkonstruo apud la rekta komplemento staras infinitivo, kiu signas la agon de l' rekta komplemento. En E la AKI estas uzata nur post la verboj de perceptado (vidi, audi, senti); ekz: mi vidis lin fali; mi audis lin paroli, ktp. Chi tiu formo propre ne estas "klasika", tamen, mem Z rekte konsilas ghin anstatau la peza predikata adjektivo: mi vidis lin falanta; mi audis lin parolanta.
Che aliaj verboj AKI shajnas kontraua al la E-a lingvospirito. Do frazoj, kiel ekz: mi esperas lin veni; mi kredas lin sukcesi; shajnas evitindaj. (KALOCSAY)

Artikolo. En E ekzistas nur la difina artikolo la. Ghia uzo prezentas malfacilon chefe al tiuj, en kies lingvo ghi ne ekzistas, char la Fundamento ne orientas pri ghia uzo, dirante nur, ke ghi estas uzata kiel en la naciaj lingvoj.
La A-on oni devas uzi:
1. se temas pri io jam konata, difinita, jam priparolita;
2. se temas pri io kiel reprezentanto de sia klaso, kategorio;
3. se temas pri io ununura, sola en sia speco.
Do la A. propre anstatauas la vortojn: tiu, tiu certa, chiu, sola, ununura; kaj ghi estas kaj devas esti uzata nur, se anstatau ghi prove estas meteblaj tiuj chi vortoj sen la aliigo de l' senco.
Pli vastan pritrakton pri la uzo de l' A. oni trovas en: Fruictier-Grenkamp: Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado, 1930; Kalocsaj: Lingvo, Stilo, Formo, 1931.
A. nedifina ne ekzistas en E. Tamen oni renkontas la vorton unu uzatan tiasence. Tio estas, se ne eraro, almenau nekorekteco de stilo; en ghia uzo oni estas gvidata de nacilingvaj kutimoj. En okazo de efektiva neceso oni povas uzi iu (se temas pri io tute nedifinita). Ekzemple: "Mi vidis iun serviston" (iun el certa nombro de servistoj). "Mi vidis ian serviston" (ian ajn, neniel difinitan).
Kelkaj lastatempe pretendas la uzon de unu, kiel nedifina A. Sed ghia enkonduko estus tute kontrau la ghisnuna lingvokutimo. Tiamaniere ja oni devus diri: "Li estas unu bona homo", kiel germane oni diras: "Er ist ein guter Mensch". v. Sintakso. (KALOCSAY)

Da. Per ghi oni apartigas certan kvanton en nedifinita (kvazau senfina) nombro au kvanto. Se la kvanto, el kiu oni apartigas, estas unu tuto, au ghi estas difinita (per si mem, au per la artikolo, au per posedaj, montraj pronomoj, au per chiu, chiuj, au per numeralo), oni devas uzi el au de.
Ekz. "du kaj duono da jaroj" (char jaroj estas nedifinita, senfina nombro), "multe da panoj", "glaso da vino", "glaso da rugha vino", "trupo da soldatoj".
Sed: "duono de jaro", "kvarono de pano" (char jaro, pano estas difinitaj unuoj), "la grupo de la kondamnitoj", "peco el tiu tero", "iom el lia mono", "kvarono de ok".
Specialaj esprimoj: "nubo da birdoj", "maro da mizero", "lacho da koraletoj".
Krome, per da ni akcentas la kvanton, per de au el la kvaliton. "Roto da soldatoj" emfazas la roton, "roto de soldatoj" emfazas la soldatojn. (KALOCSAY)

Duobla akuzativo. Du rektaj komplementoj apud la sama verbo, ekz: "oni min sciigis gravan famon". Ghi estas gramatika eraro. (KALOCSAY)

Duoblaj literoj. Z en la Fundamenta Vortaro ne faris vortojn kun DL-oj samaj: anstatau kollego, intelligenta li prenis kolego, inteligenta. Sed chi tiu utilisma principo nenie estas deklarita kiel regulo, kaj ankau Z mem uzis poste DL-ojn en vortoj, kiuj transskribite unulitere estus samformaj kun vortoj jam ekzistantaj en la lingvo (brutto, netto, mokko, bullo, finno, villo).
Pri chi tiu demando okazis diskuto ankau el la L.K. (Oficiala Gazeto, dec.1911), kie Esselin protestis kontrau la vortoj villo, regatto, bullo, enkondukitaj en la Marista Terminaro. LK-anoj Nylen, Ellis, Villanueva, Boirac, Mybs, Inglada, Cart samopiniis kun Esselin, sed ne povis proponi taugajn vortojn. Kontraue Christaller, Evstifejeff, Chefech, Wackrill kaj Grabowski vochdonis por la DL. Evstifejeff opiniis: la DL-oj saghe evititaj en la komuna vortaro, ghuste pro tio povas servi kiel distingiloj de int. homonimoj. Villo, villa, villano estas pli oportunaj, ol vilao, vilaa, vilaano. Wackrill same opiniis. Grabowski akcentis, ke pli bone estas sekvi la ekzemplon de Z kiu en siaj vortaroj ne kripligis chi tiujn int. vortojn per la senmotiva elimino de la DL. (KALOCSAY)

Ekstereuropa karaktero de E-a morfologio. "La gramatikaj finajhoj elmontras tendencojn esti ne nur afiksoj, sed esti ankau memstare uzeblaj vortar-elementoj. Tiamaniere entute starighas la principo, ke formale chiu E-lingvoelemento trovighas en la vortaro kaj ke iu speciala gramatika-morfologia regularo en E fakte ech ne necesas. Chion difinas la vortaro kaj la senco-ideoj atribuataj al la vort-elementoj en la vortaro. Tia morfologia strukturo de E estas tre parenca al lingvoj malproksim-orientaj monosilabaj (china) kaj speciale al la lingvoj aglutinaj (turk-tataraj). Ne nur sufiksoj kaj prefiksoj, sed ankau la tuta afiksaro necesa por deklinado kaj konjugacio - praktike povas esti konsiderata kiel memstaraj, ne shangheblaj vort-elementoj, kies kunigho chiam difinas la logikan sencon de vorto kunmetita. Speciale la azianoj preferas tiun econ de E kaj shatas la esprimojn similajn al vagonarhaltigilo anstatau bremso. Tiu karaktero de E cetere pruvas, ke E estante lau vortaro lingvo okcident-europa kaj roman-devena, samtempe lau sia strukturo pli similas la lingvojn ekstereuropajn. Konservinte homogenecon (samformecon) de la vortaro, ghi sukcesis adaptigi tiun vortaron al lingvostrukturaj tradicioj ekster-europaj. Do E estas iusence lingvo efektive internacie, interlingve farita." v. Aglutina karaktero de E.

Elparolo de E. La elparolo en E estas fonetika, t.e. al unu litero respondas unu sono kaj reciproke. Tamen chi tiu principo ne estas absoluta.
Che la konsonantoj oni devas zorge atenti pri la klara prononco, kaj ne konfuzi la konsonantojn vochajn (b, d, g, gh, j, v, z) kun la respektivaj senvochaj (p, t, k, ch, sh, f, s). Tamen, che la renkontigho de konsonantoj vocha kaj senvocha, estas neevitebla, precipe en rapida parolo, la sonkonformigho de unu el ili; ekzemple: ekdanci (egdanci), okdek (ogdek), ekzisti (egzisti au eksisti).
Che la vokaloj oni havas diferencojn lau longo kaj fermiteco. La akcentaj vokaloj estas iom pli longaj kaj iom pli malfermitaj; ekzemple en ama la unua a estas pli longa kaj pli malfermita ol la dua. Tio estas tute natura fenomeno, char sur akcenta vokalo oni emas pli longe ripozi, kaj aliflanke longan vokalon oni nevole prononcas iom pli malferme. Sed se la akcentan vokalon sekvas pli ol unu konsonanto, la longeco estas donita jam per la konsonantoj mem, do la vokalo restas mallonga (kaj sekve ankau fermita); ekzemple en grando la a estas pli mallonga ol en amo, kvankam la silabo and estas same longa, kiel la silabo am. Krome, ekzistas vortoj (mia, via, lia, shia, ghia, nia; ili; unu, apud, super: do pronomoj kaj prepozicioj), kies akcenta vokalo estas prononcata mallonge; chi tiuj estas la duonakcentaj vortoj,au enklitikoj; se ili sekvas en versoj akcentan vokalon senpere, ili tute perdas sian akcenton, kaj estighas shvebo (v. Ritmo).
Ni do havas en E vokalojn akcentitajn longajn (amo, bela) kaj mallongajn (granda, mia, ili).
La senakcentaj vokaloj estas mallongaj. Sola escepto farighas, se en kunmetita vorto apudighas du akcentoj. Tiakaze la akcento de la unua vorto perdighas, sed ghi estas markita per la longigo de la vokalo; ekzemple en di-servo la silabo di estas senakcenta, sed longa. Che kelkaj ofte uzataj vortoj tamen forvishighas chi tiu distingo, ekzemple en la vorto aliloke la "i" prononcighas mallonge.
Chi tiu prononcmaniero estas ne apriorie fiksita, sed ghi estighis kiel rezulto de evoluo. Ghi ne estas ankorau senmanke obeata, sed la diverghoj estas okazaj kaj shajnas esti influitaj sole de naciaj elparolkutimoj. La sola unueca sistemo, starigebla per la zorga komparado de la elparolo de l' diversnaciaj E-istoj, estas la supre skizita prononcmaniero. (KALOCSAY)

Esperantologio. Tiel oni nomas, lau Wuester, la specialan E-an lingvistikon, okupighantan pri vortkonstruo, vortkunmeto, vortenkonduko, transskribo de int. fakvortoj kaj de propraj nomoj. E-logiaj principoj de vortkonstruo estas ekzemple la principo de Neceso kaj Suficho (v.), kiuj postulas ekvilibradon inter koncizo kaj klaro de l' vorto. Rilate al vortradikoj la E starigas
1. la principon de internacieco,
2. la principon de analogeco kun aliaj lingvaj elementoj,
3. la principon de vortara ekonomio
4. la principon de la bonsoneco.
Kiel oni vidas, chi tiuj principoj ne chiam estas akordigeblaj inter si; ekzemple la internacieco postulas la vorton internacionala dum la analogeco kaj vortara ekonomio postulas internacia. En la lingvo shajnas pli grava la 2-a kaj 3-a principoj ol la 1-a.
Krome la nepran validighon de E-logiaj principoj baras ankau la lingvouzo, kiu povas sankcii formojn ne tute ghustajn kaj povas igi klaraj formojn per si mem neklarajn.
Kaj precipe oni devas akcenti, ke lau la supraj principoj oni povas kritiki nur la vortojn novajn, sed ne la praajn au enradikighintajn vortojn de la lingvo. Estas evidente, ke tiaj klopodoj kunportus nur skismojn, char ghenerala konsento neniam estus ebla pro la manko de l' absoluta akordigebleco de l' principoj. Do tiaj klopodoj, kiajn faris ekz. Sentis por fari analogecon inter la vortoj naskitaj de la sama latina radiko (supozi, propozi, ripozi, kompozi, opozi; produkti, tradukti, kondukti; ktp) estas funde eraraj, char ili ne konsideras la tradicion kaj la postulon de la lingva unueco, kiu estas pli grava ol chiuj aliaj principoj. (KALOCSAY)

Evoluo de Esperanto. La koncepto pri evoluo propre apartenas al la biologiaj sciencoj, t.e. al la sciencoj, kiuj pristudas la vivantajn estajhojn. En ceteraj sciencoj, kaj aparte en lingvistiko, la vorto evoluo, same kiel la vortoj organismo au vivanta, povas esti uzata nur metafore kaj ricevas sian ghustan kaj precizan sencon nur kompare al sia malo revolucio. Dum revolucio estas ia abrupta, rapida kaj detrua transformigho en ia organizajho, evoluo estas vico da malrapidaj iompostiomaj shanghighoj, konformaj al la naturo de la objekto kaj al la vivbezonoj. La karakterizo de chia evoluo estas modifigho de tio, kio ekzistas, sed modifigho poshtupa kaj suprajha, ne tushanta la esencajn ecojn. Chiuj vivantaj naciaj lingvoj evoluas, char tio, kion oni nomas vivanta lingvo, estas lingvo efektive praktike uzata kaj kies normala evoluo estas certigata per interkonsento de opa sufiche multnombra kolektivo da uzantoj. Samo okazas pri E: "Ghi devas, asertas Z, kreski kaj progresi lau la samaj leghoj, lau kiuj estis ellaborataj chiuj vivaj lingvoj." Kaj la faktoj plene pravigis la Z-an koncepton. La evoluo de E efektivighas per jenaj procedoj: 1) Analoga kaj logika utiligo de chiuj eblajhoj, kiuj estas entenataj en la strukturo de la lingvo kaj en ghia fleksebleco, sed kiujn oni antaue ne atentis. Precipe rimarkinda estas la vasta uzado de diversaj afiksoj kiel memstaraj vortonaskaj radikoj (eta, etulo, etburgho, etskale, ega, egeco, eke, eki, fora, foreco, fia, fiulo, ktp). El tiu chi utiligo de la kashitaj eblajhoj sekvas ankau la forlaso de kelkaj malpermesoj, kiuj estis nuraj naciismoj senkonscie akceptitaj dum la unuaj periodoj sed kontrauaj al la logiko. Oni povas ankau konjekti, ke kelkaj dubaj formoj kiel kelkiu, multiuj, antau ke, post ke, post ol, sama ol, ishi, end ktp., ghis nun apenau uzataj kaj ankorau ne kontrolitaj de la vivo, eble pli poste estos akceptataj. 2) Ghenerala emo al plej mallongaj formoj, kiel chi anst. chi tiu, auto anst. automobilo, fora anst. malproksima, eta anst. malgranda; precipe rimarkinda estas la forlaso de la internaciaj sufiksoj aci, ici, uci (pli konforma al la instruoj de la Fundamento estus la nura forjheto de i: Ekz. apelaco lau la modeloj donaco, kapitulaco, kuraco). 3) Modifo de la signifo de kelkaj radikoj chu per plilarghigo au metaforigo chu per malplivastigo kaj pliprecizigo. Ekz.: agiti, agordo, angoro, apogi, aroganta, embaraso, ghentila, komponi, konfuzi, konsenti, neta, prudenta, planto, svati, torento, trakti ktp. Oni devas ne konfuzi tiajn akcepteblajn plilarghigojn au pliprecizigojn de signifo kun iaj signiforenversoj tute kontrauaj al la Fundamentaj difinoj, kiel uzo de domaghi kun la senco difekti. 4) Sed la evoluo de E konsistas precipe en la plimultigho de la radikaro. Dum longa periodo tiu chi plimultigho estis malrapida kaj poioma, sed poste la verkantoj pli kaj pli kutimighis enkonduki konstante kaj amase tiel multajn novajn radikojn, ke estus nesingarde konsideri tian torentan inundon kaj senchesan shvelighon kiel normalan sendangheran evoluon de la lingvo. Certo estas, ke E, same kiel chiu ajn kulturlingvo, devas kapabli kontentigi la bezonojn de la artisma literaturo. Tamen ni ne forgesu, ke malplejmulto lernas E-n pro artismaj celoj kaj ke en la beletro kaj la poezio ne kushas la chefa utileco de lingvo internacia, kies precipaj esencaj kvalitoj nepre estas kaj restos simpleco kaj facileco. La beletristoj ne troigu siajn postulojn. Ne nur enkonduko de senutilaj duoblajhoj de jam ekzistantaj vortoj estas evitinda kaj anstatauo de malhelpo, shati, malshpari, esti permesata, malghoja, malmola, kompatinda per la neologismoj obstaklo, aprezi, disipi, lici, trista, dura, povra ne estas plirichigo sed plibalastigo kaj plikomplikigo de la vortaro, sed ankau trosubtila nuancigo de la lingvo kaj pretendo rekte traduki per aparta vorto chiun ajn apartan vorton de chiu nacia lingvo ne estas, ech lau artisma vidpunkto, aprobinda. "Se en E, skribis prave Cart, ni volas esprimi chiujn nuancojn de la homa sento kaj de la homa penso, kiujn cetere tradukas plensukcese neniu el niaj naciaj lingvoj, certe nia lingvo farighos pli richa ol iu ajn alia, sed samtempe tiel malfacila, ke ghi ne atingos plu sian klare difinitan chefan celon: esti komuna internacia komprenilo por la popoloj. Ghian socian rolon subpremos la beletristika rolo, kiun oni ne rajtas malshati, sed kiu tamen devas resti flanka; ornamajho tre dezirinda, sen ia dubo utila, sed ne esenca." Ni do daurigu permesi, ke chiu povu libere proponi novajn terminojn au formojn, kiujn li bezonas au kredas bezoni, sed ni ne akceptu chion ajn tro facile kaj senkritike. Ni akceptu nur la novajhojn necesajn kaj konformajn al la bezonoj de la uzantoj; plie, ni konsideru tiujn novajhojn kiel definitivajn nur post kiam ili estos kontrolitaj kaj kribritaj de la vivo kaj ankau oficiale konfirmitaj de la Lingvaj Institucioj, supera autoritato registranta la efektivan lingvan evoluon. La evoluo, t.e. la sorto de E kushas, kiel diras la Deklaracio de la Akademio, en la manoj de la E-istoj. Tiu chi evoluo povas esti normala kaj sendanghera nur se chiuj E-istoj komprenas kaj plenumas sian devon, submetante sin al memvola disciplino, se chiuj recenzistoj montras laucelan severecon, kaj se chiuj gazetistoj kaj verkistoj atentas ne nur siajn proprajn lingvajn bezonojn kaj facilecojn, sed ankau la gheneralajn superajn interesojn de la movado. (E.GROSJEAN-MAUPIN)

Idiom-Neutral. Projekto de int. lingvo (1898), ellaborita de Akademio, elektita de la Pariza kongreso de Volapukistoj. Idiom-Neutral estis bazita sur int.-europa leksika materialo kaj ghi konservis de Volapuk nur la simplecon de ghia gramatiko kaj de ghia aglutina strukturo, pliadaptita al la tradicioj de europanoj. Sed Idiom-Neutral ne sukcesis ricevi ech unu procenton de tiu sukceso, kiun siatempe ricevis Volapuk. Reguligante la lingvo-evoluon per limigita kolektivo, la Akademio eliminis la eblon de normala libera evoluo, difinata per la skalo de la kresko kaj per la bezonoj de la uzado, do la lingvo dependis de ghiaj autoroj. Rezulte, la apliko de Idiom-Neutral estis limigata per la rondo de la Akademianoj mem, kreintaj la lingvon. Tiu fiasko havis ankorau unu kauzon: tiutempe la amasoj, kiuj havis intereson por la int. helpa lingvo, jam grupighis chirkau E.

Ido. La sistemo Ido au Reform-E estas publikigita de la t.n. "Delegitaro por la akcepto de L.I.", kiel ghia kolektiva verko. Unu el la chefaj gvidantoj de la tiama E-a movado, L. de Beaufront, poste montrighis ghia chefautoro, au estis proklamita kiel tia.
La Ido-gvidantoj celis anstataui la "liberan", tio estas kolektivan, "popolan" kreadon de la int. lingvo per regulado fare de Akademio, konsistanta el limigita grupo de kompetentuloj. Kaj estas karakterize, ke dum preskau 20% da E-gvidantoj alighis al la lingvo, el la E-istaj amasoj ghi povis altiri apenau 3-4%. La grandega plimulto de la E-istoj ghuste taksis la forton de la libera evoluo kaj malkonfide rilatis al chiuj provoj reformi kaj reguli la lingvon desupre. (Ni memoru pri simila malsukceso de provoj samaj koncerne al Volapuk kaj Idiom-Neutral). La "desupra revolucio" fiaskis per la fideleco de la amasoj. Jen kio plej bone montras la internan forton de E. En ghi povas ekzisti nur iom-post-ioma, natura evoluo, sed nepre ne perforta rompo au shangho. Chiujn similajn provojn la E-istaro eliminas el si mem.
Ido ankau dum sia plua ekzisto ne sukcesis malhelpi la progreson kaj disvastighon de E. Dudek jarojn post la nasko de la lingvo, en 1927, la Ido-chefoj, perdinte la esperon pri la triumfo de sia afero kaj estante tro miopaj por vidi la sociajn kauzojn de la fiasko, komencis serchi ties kauzojn en la lingvostrukturaj mankoj de Ido. Rezulte aperis dudeko da novaj lingvoprojektoj, kies autoroj sin lasis rekonduki en la epokon de la individuisma utopia projektado. Ili ne povis rekoni la eble plej genian principon de Z: fari nur fundamenton kaj lasi al kolektivo la ellaboron: la konstruon de la lingvo-palaco.
Krom tiuj supre menciitaj kauzoj, Ido fiaskis precipe pro la arbitreco de sia deriv-sistemo. Tiu chi sistemo estas tute teoria. Se Ido estus disvastighinta kaj uzita de vastaj amasoj, ghi nepre estus formetinta tiun chi derivsistemon per si mem kaj estus iom post iom reveninta al la libera kaj natura derivado de E.

Ido kaj Esperanto (Principa kontraueco). Chiu reklamisto scias, kiel grava estas trafa elekto de la nomo por la reklamota afero: multaj komercistoj kaj industriistoj dankis sian sukceson nur al ia lerte elpensita titolo au reklama frazeto.
La kreintoj de Ido, elektante tiun nomon por la nova lingvo, montris, ke ili estas almenau tre lertaj reklamistoj, char la plej efika batalilo de Ido kontrau E estas ghuste tiu chi nomo "Ido", kiu erarigas ech ankau kelkajn E-istojn, kredigante, ke la lingvo Ido estas ja ido kaj filo de E bazita sur tiaj samaj principoj, kiel la patro, kaj diferencighanta nur per flankaj, malchefaj, facile shangheblaj detaletoj. Memkompreneble shajnas, ke Ido, estante nur posta formo de E, estas pli perfekta ol ghi, char la filo, naskighinte pli malfrue, povis profiti la antauan sperton de la patro kaj evoluinte plibonighis.
Tio estas malverajho. Ido ne estas nek povas esti filo de E; ghi ech ne estas nek povas esti bastardo de E, pro tio, ke, estante bazita sur principoj ne nur tute diferencaj je tiuj de E, sed ech tute kontrauaj al ili, ghi ne apartenas al la sama lingva familio. Tiun malsamfamiliecon kaj absolutan kontrauecon estas facile konstati, konsiderante la principojn de E kaj komparante ilin al la principoj de Ido:
1. Primetoda principo: Praktikeco.
Z chiam jughis la lingvajn demandojn el vidpunkto praktika, ne teoria; li chiuokaze rezonas kiel multsperta lingvouzanto. "Neniam gvidu vin, li diras, per konsideradoj teoriaj, kiel ajn belaj ili shajnas... Senfrukta kaj danghera estas la sekvado de teoriaj principoj, se ni ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas. Tio, kio en la teorio shajnas tre bona kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon." La sperto sciigis al li, ke chiu idealo de perfekteco estas nur individua, pli malpli arbitra, kaj aliighas kun la personoj tiamaniere, ke nenia akordigho estas jam efektivigebla inter la diversaj teoriistoj; nur la neeviteblaj bezonoj de la praktika uzebleco kapablas trudi vole nevole al chiuj komunajn kondichojn kaj nediskuteblajn regulojn.
Male, Ido chiam jughas la lingvajn demandojn el vidpunkto abstrakta kaj teoria; ghi konstante rezonas kiel matematikisto aplikanta al la lingvaj, nature malsimplaj, multflankaj kaj interplektitaj aferoj la rigidan, sencedan kaj senkompromisan, tie chi netaugan, matematikan metodon. Ghi celas lingvon konforman al nure teoriaj principoj, lingvon idealan kaj teorie perfektan.
2. Chefa principo: Facileco.
Z persiste opinias, ke la unua kaj plej grava kondicho por lingvo int. estas la plej eble granda facileco. Estas nepre necese, li ripetas multfoje, "ke la lingvo estu eksterordinare facila". Li rigardas la internaciecon de la vortaro nur kiel unu el la diversaj uzeblaj rimedoj por atingi la plej grandan facilecon.
Male, Ido rigardas la internaciecon de la vortaro kiel la plej superan kaj esencan regulon de la int. lingvo kaj kiel absolutan senkondichan principon. "Parolante nur pri la necesega facileco de la int. lingvo, oni malprave silentas pri la esenca principo: la internacieco de la formantaj elementoj... Chiuj radikoj devas esti kiel eble plej internaciaj... La lingvo int. devas submeti sin plej severe al la regulo de internacieco, ech de la maksimumo de internacieco... La maksimumo de internacieco estas la idealo de la lingvo".
3. Dua principo: Facileco por chiuj.
Difinante la facilecon, pri kiu li parolas, Z precizigas sian penson: la lingvo devas esti kiel eble plej facila "por chiuj", ech "por nekleruloj". Li klare konscias pri la malsameco inter la facileco, kiun li celas, kaj la facileco, kiun celas Ido: "Tute ne estas bezone, li diras, ke, kiel opinias multaj pli novaj projektistoj, la instruitaj lingvistoj povu tuj kompreni tekston skribitan en lingvo int. En tia afero la instruitaj lingvistoj ludas la lastan rolon, char por ili ja tia lingvo estas malplej bezona."
Male, Ido en siaj propagandiloj precipe fieras pro tio, ke, "estante tre analoga al E ghi tamen superas E-n pro sia tuja komprenebleco". Sed la idistoj forgesas aldoni, ke tiu chi mirinda tuja komprenebleco, au, pli ghuste, divenebleco, koncernas nur la "poliglotulojn".
4. Tria principo: Derivado ne ekzistas en E.
Char "en nia lingvo chiu parto gramatika prezentas apartan vorton", la malsimplaj vortoj estas nepre formataj nur per kunmetado, neniam per derivado. Sekve neniu ajn regulo pri derivado, kiel ekzemple la regulo pri renversebleco, povas koncerni E-n. Couturat plene eraras kaj erarigas la legantojn, kiam li asertas, ke "la sistemo de la derivado en E estas sendispute la plej karakteriza trajto de tiu lingvo." Kontraue, la plej karakteriza trajto de nia lingvo estas ghuste la neekzistado de iu ajn derivado. Neniam pri ia derivado parolis Z, kaj, en 1913, la Akademio oficiale deklaris, "ke la vortfarado de E estas fondita sur la konstruo de chiu aparta vorto kaj ne sur tiel nomitaj reguloj de derivado."
Male, en Ido la derivado estas la plej grava kaj plej ofta procedo de vortfarado kaj Coturat verkis specialan "traktaton pri derivado en E" konscie au nekonscie konfuzante siajn proprajn teoriojn kun la ideoj de Z kaj malprave atribuante al E procedon, kiun efektive ghi ne konas, kaj regulojn pri derivado, kiuj tute ne povas konveni al lingvo ne uzanta la derivadon.
5. Kvara principo: Senabsoluteco kaj senrigideco de la principoj kaj reguloj. Z, chiam celante kontentigi ne la postulojn de abstaktaj teorioj, sed la malsimplajn diversflankajn bezonojn de la praktiko, konstante ripetis la konsilon: "Chio devas esti en ghusta mezuro", kaj li aplikas tiun chi rezervon al chiuj principoj kaj gvidreguloj. Oni devas "kunigi kaj konsentigi inter si diversajn principojn... E kontentigas chiun principon lau mezuro de ebleco, penante plej zorge, ke ghi ne kontrauagadu al aliaj pli gravaj principoj." Li opinias, ke lingvo int. devas kontentigi ne nur la postulon pri logikeco, au ian ajn alian postulon, sed ankau "chiujn aliajn postulojn, kiuj povas esti farataj al lingvo int." kaj kiujn tute ne zorgas la Idistoj, ekzemple la "naturecon, vivpovecon, flekseblecon, sonorecon, k.t.p."
Male, Ido rigardas siajn principojn kiel nepre absolutajn kaj senkondichajn kaj, lau la rimarko de Z mem, ghi "penas plibonigi unu ian flankon de la lingvo, oferante por tio chi chiujn aliajn flankojn."
Tiun chi superan gheneralan regulon de "ghusta mezuro" Z precize aplikas mem al kelkaj apartaj demandoj, logikeco, komuna uzado, unusignifeco, idiotismoj, k.t.p.
Li malkonsilis la "tro grandan logikecon", li ne akceptas la logikajhojn, "kontrau kiuj protestas lia lingva sento"; li rekomendas, ke "nia lingvo ne estu tro preciza, char tiam ni nin mem katenus... Char la tuta esenco de lingvo estas bazita antau chio sur interkonsento, tial komuna ghisnuna uzado devas ludi pli gravan rolon ol seka teoria logikeco... Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankau en lingvo artefarita chio, kio estas uzata de la plimulto de bonaj verkistoj devas esti rigardata kiel bona, se ghi ech ne estas absolute logika; char se ni postulos chiam nur logikon absolutan, tiam la libera uzado de lingvo farighos tute ne ebla."
Sammaniere, kvankam Z rigardas la unusignifecon de la vortoj kiel ghenerale taugan kaj preferindan, kvankam li plej ofte unusignifigis la radikojn, tamen tiun chi regulon li aplikas ankau "en la ghusta mezuro" kaj sen ia absoluteco. Tial trovighas en la Fundamenta Universala Vortaro kelkaj radikoj, kiuj estas nur shajne unusignifaj, char ili estas tradukitaj per nacia vorto, kiu estas plursignifa. La Vortaro de Bein kaj la Plena Vortaro de SAT ech apartigas per ciferoj la diversajn signifojn de la plursencaj radikoj.
La samo farighas pri la idiotismoj: kvankam Z konsilas traduki la naciajn apartajhojn per esprimoj klaraj por chiuj kaj internacie kompreneblaj, tamen li ne ekstermas senkondiche la idiotismojn, t.e. la ne plene logikajn esprimojn. Li tute precize deklaras, ke "ankau en E trovighas diversaj idiotismoj, kaj tute malprave kelkaj E-istoj ilin kontraubatalas, char lingvo absolute logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo sen vivo kaj tro peza."
Male, Ido tute ne zorgas pri interkonsento nek pri komuna uzado; ghi konstante atentas nur la teorian rigidan logikecon, kiun ghi ofte malprave konfuzas kun la klareco kaj facila int. komprenebleco; postulante severan unusignifecon, ghi malpermesas la plursignifecon de la radikoj kaj vortoj: "Tio, kio distingas Idon, estas la absoluta internacieco. Ido ne estas bazita sur la komuna uzado, kiel la naturaj lingvoj, sed nur sur la logiko, kaj la tutan logikecon de la lingvo konsistigas la principo de unusignifeco." Ido pretendas absolute forigi la idiotismojn kaj, deklarante, ke "la idiotismo estas la plej danghera malamiko de la lingvo int." ghi fieras, ke la "propra karakterizilo de tiu chi lingvo estas, ke ghi havas nenian idiotismon, nek en la gramatiko, nek en la formado de la vortoj, nek en la frazeologio."
Ni sekve rajtas diri, ke Ido tute malprave kaj malvere asertas, ke ghi "ne estas nova lingvo", ke ghi estas "nur plisimpligita kaj plibonigita formo de E, kiu konservis la esencajn principojn al kiuj E dankas sian sukceson". Ido estas lingvo kerne kaj esence diferenca de E, malgrau shajna suprajha kaj ekstera simileco; ghi ne havas pli da rajto por pretendi sin plibonigita formo de E ol ekzemple la latina senfleksia lingvo de Peano au la lingvo Apolema, au Dilpok, au Novilatin, au iu ajn el la ceteraj proponitaj int. lingvoj, kiuj neniam reklamis sin idoj kaj formoj de E. (E.GROSJEAN-MAUPIN)

pluen