Programoj por elementa instruado kaj trinivelaj ekzamenoj de ChALK (Chefa Atesta kaj Lingva Komisiono)

Programo por supera (C-nivela) ekzameno
(instrurajtiga por chiunivelaj kursoj)

1. Enkondukaj notoj

La supera (C-nivela) ekzameno atestas sciojn de Esperanto kaj esperantologio korespondajn al la scioj de nacia lingvo kaj kulturo, kiun posedas pri naciaj lingvoj personoj, finintaj universitatajn studojn en fakultatoj pri fremdaj lingvoj. Fari tian ekzamenon pri Esperanto estas iom pli facile, kaj al ghi eblas preparighi memstare, kaj en ghi povas sukcesi ankau persono, ne havanta universitatnivelan kleron, tamen la ekzameno estas ne malpli serioza ol iu shtata ekzameno.
La chefa praktika signifo de la ekzameno estas doni ateston por la homo, kiu intencas instrui Esperanton en iu shtata au privata institucio, kiu tian ateston postulas. Tial la ekzameno estas instrurajtiga, kaj unu el la partoj de la ekzameno estas metodiko de Esperanto-instruado. Se, tamen, la ekzamenato ne deziras ricevi instrurajtigan ateston, sed nur ateston pri profunda scio de la lingvo Esperanto kaj esperantologio, li/shi povas rifuzi respondi koncernajn demandojn au shanghi ilin je demandoj kaj/au taskoj pri la tradukarto (dezirante ricevi ateston de Esperanto-tradukisto) au jhurnalistiko (se deziras ricevi ateston de Esperanto-jhurnalisto). La programoj pri tiuj fakoj estas preparataj.
Esperanto-instruisto devas scii instrui la lingvon, kaj stimuli la kursfinontojn alighi al la Esperanto-movado kaj komunumo, ech se li/shi instruas en iu deviga kurso, kaj des pli se la homoj venis al la kurso propravole, kiam nur de li/shi dependas, chu ili finos la kurson kaj decidos poste daurigi siajn okupojn pri la internacia lingvo. Nek sen efika instruado de la lingvo, nek sen motivado por ke la homo post ekposedo de la lingvo restu esperantisto, Esperanto-instruado atingas sian celon: pligrandigi la kvanton de esperantistoj.
La ekzameno celas atesti perfektan scion de Esperanto, bonan scion de Esperanto-kulturo kaj metodiko de instruado por instrui en chiunivelaj kursoj de Esperanto. Esperanto-instruisto devas havi profundajn sciojn pri historio de la Esperanto-movado kaj pri ekzistantaj internaciaj, fakaj kaj naciaj organizajhoj de esperantistoj kaj ghuste direkti siajn lernantojn por ke ili alighu al certaj asocioj post la fino de la kurso. Instruisto devas ne nur lauvorte scii pri la ekzisto de la Esperanto-kulturo, sed mem legi librojn kaj kapabli elokvente rakonti pri ties kvalitoj. Li/shi devas tre bone koni metodikon de Esperanto-instruado.
Por sukcesi en la ekzameno principe sufichas profunde studi chiujn librojn, proponatajn en la listo por B-nivela ekzameno (plus nepra legado de originala beletro kaj kono de bazaj fontoj pri instrumetodiko). Tamen ju pli da fakaj libroj legis la ekzamenato, des pli bone li/shi fartas dum la ekzameno, kaj homo, leginta multe da esperantologiaj libroj kaj konstante leganta la plej gravajn revuojn en Esperanto, havas certajn avantaghojn antau homo, kiu komencis regule legi koncernan literaturon nur por preparighi al la ekzameno. Tial necesas sufiche atente trastudi ankau la liston de la rekomendata literaturo fine de tiu chi programo por kompreni, kion necesas pleje atenti dum preparado al la ekzameno.
La programo estas relaborita kaj esperantigita versio de la programo, publikigita en Informbulteno de SEU Nr 2(75)-1990, pp.10-16.

2. Strukturo de la ekzameno

La ekzameno konsistas el la samaj partoj, kiel la B-ekzameno; la diferencoj estas, unue, ke la eseo en la skriba parto devas esti ne malpli ol 2000-signa kaj profunde trakti la temon (por verki ghin la ekzamenantoj povas doni 2-4 horojn), kaj, due, ke la busha parto konsistas el 4 demandoj (pri interlingvistiko, historio kaj organizo de la E-movado, E-kulturo kaj metodiko de la instruado); la respondoj al la demandoj devas esti sufiche detalaj kaj plene elcherpi la temon. La demandoj pri praktika gramatiko ne eniras la ekzamenon; ghia scio estas pritaksata lau la eseo kaj bushaj respondoj; okaze de certaj eraroj la ekzamenantoj plighustigas sciojn de koncernaj gramatikajhoj per apartaj demandoj.

3. Enhavo de la programo

3.1. Interlingvistiko.
La objekto de interlingvistiko. Teorio de la internaciaj planlingvoj kiel parto de interlingvistiko. Esperantologio.
Multlingveco en la moderna mondo. Multlingveco kaj internacia komunikado. Vojoj por superi la multlingvecon: tradukado, internaciaj lingvoj ktp.
Naciaj lingvoj en la rolo de internaciaj. Mondlingvoj. Lingva imperiismo.
Internaciaj elementoj en la naciaj lingvoj.
La chefaj tipoj de planlingvoj: aprioraj-aposterioraj, pazigrafioj-pazilalioj k.a.
Volapuko. Ghiaj principoj kaj historio de la volapukista movado.
Esperanto kiel planlingvo. Diferencoj inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj. Evoluo de Esperanto. La plej gravaj vortaroj. Fakaj terminaroj. Akademio de Esperanto, ghiaj funkcioj kaj signifo.
Reformoj de Esperanto, rilato al ili de Zamenhof. Fundamento. Ido, ghia apero, historio, diferencoj de Esperanto.
Naturalismaj planlingvoj: Latino-sine-fleksione, Okcidental, Interlingua (IALA). Iliaj specifajhoj.
Novaj lingvoprojektoj. Kauzoj de ilia neperspektiveco.

3.2. Historio kaj organizo de la Esperanto-movado.
3.2.1. Historio.
L.M.Zamenhof, lia vivo kaj agado. Kreo de Esperanto. Rusa periodo. Vochdonado pri reformoj. Franca periodo.
La unua Universala Kongreso. Deklaracio pri Esperantismo. Ido-skismo.
Kreo de UEA. Agadoj de H.Hodler kaj E.Privat. Agado de esperantistoj dum la unua mondmilito.
Neutrala E-movado inter la du mondmilitoj. Agado de Teo Jung. Skismo en la neutrala movado. Sorto de la movado sub la germana naziismo.
Laborista E-movado. Apero de SAT. Agado de E.Lanti. Skismo en la laborista movado.
Agado de esperantistoj dum la dua mondmilito. Renaskigho de la movado post la mondmilito. Malfacilajhoj en la Orienta Europo. MEM kaj ghia rolo.
Evoluo de UEA post la dua mondmilito. Agado de I.Lapenna. Rezolucioj de Unesko. Skismo de 1974.
Diversaj Esperanto-centroj. E-organizoj, alternativaj al kaj UEA kaj SAT.
3.2.2. Chefaj organizoj de esperantistoj.
UEA, ghiaj strukturo kaj gvidorganoj, direktoj de ghia agado, UK-oj.
TEJO, IJK-oj kaj iliaj aranghoj.
SAT, ghiaj strukturo kaj gvidorganoj, direktoj de ghia agado. Kongresoj. LEA-oj.
Fakaj kaj kulturaj asocioj. Organizoj de blinduloj kaj handikapuloj.
Sciencaj organizoj de esperantistoj, akademioj. Eblecoj diplomighi en Esperanto.
Esperanto kaj religio, la plej gravaj religiaj organizoj.
Regionaj organizoj kaj regionaj E-agadoj.
3.2.3. Esperanto en Rusio.
Esperanto-movado antau la unua mondmilito, ghiaj sukcesoj kaj malfacilajhoj. Agado de N.Borovko, A.Postnikov, A.Sahharov k.a.
Kreo de SEU. Agado de E.Drezen. Rilatoj inter SEU kaj SAT. IPE kaj ghia malsukceso. Sorto de Esperanto en USSR dum Stalina tempo. Kauzoj de persekutoj de esperantistoj en 1930-aj jaroj.
Renaskigho de E-movado en USSR en 1950-aj. Agado de E.Bokarev. La unuaj kluboj kaj tendaroj. Komisiono pri internaciaj ligoj. SEJM(1). Agado de A.Goncharov, B.Kolker k.a. Rolo de BET-oj kaj SEJT-oj. Kreo de ASE.
Malfondo de ASE kaj refondo de SEU. Junulara movado kaj SEJM-2. Disfalo de sovetia E-movado en 1989-91. REU kaj REA, ilia unuigho en 1994. Nunaj formoj de la E-organizoj en Rusio.
3.2.4. Ideologio de E-movado.
Bulonja Deklaracio kaj neutralismo. Munkena Deklaracio. Moderna neutralismo kaj Praga Manifesto. Sennaciismo. Raumismo.

3.3. Esperanto-literaturo kaj kulturo.
3.3.1. Verkoj de L.Zamenhof kaj ilia signifo.
Poezio, Kongresaj paroladoj kaj artikoloj, Lingvaj respondoj, Proverbaro, tradukoj de la mondaj klasikajhoj.
3.3.2. E-stilo, poetiko, originala kaj tradukita literaturo.
Rolo de A.Grabowski kaj Kabe por evoluo de E-stilo. Specifeco de la E-stilo. E-poetiko. Modelaj tradukoj. Rolo de tradukaj ekzercoj por alproprigo de bona stilo. Diversaj opinioj pri la bona stilo kaj evoluo de literatura Esperanto; diskutoj pri neologismoj kaj la bona lingvo.
Gheneralaj principoj de la tradukarto.
3.3.3. Rusa skolo en la E-poezio.
A.Grabowski, F.Zamenhof, V.Devjatnin, S.Schulhof, E.Privat, G.Deshkin, V.Eroshenko, N.Hohlov, E.Mihhalski, N.Nekrasov, H.Adamson, H.Dresen, L.Jevsejeva, N.Kurzens, A.Logvin, B.Tornado k.a. Modernaj poetoj-esperantistoj en Rusio.
3.3.4. Budapeshta skolo en la E-poezio.
J.Baghy, K.Kalocsay (inkluzive verkojn sub pseudonimoj), I.Baranyai, L.Tarkony.
3.3.5. Brita skolo en la E-poezio.
W.Auld, M.Boulton, R.Rosetti k.a.
3.3.6. Poetoj de diversaj popoloj.
G.Mattos, T.Pumpr, M.Miyamoto k.a.
3.3.7. Originala Esperanto-prozo.
Fruaj romanoj de H.Valienne kaj H.Luyken, A.Sahharov ("Superforta ambicio"), romanoj kaj noveloj de J.Baghy ("Viktimoj", "Sur sanga tero", "Hura!" k.a.), J.Forge ("Mr. Tot achetas mil okulojn" k.a.), V.Varankin ("Metropoliteno"), L.Newell ("Bakshish"), S.Engholm ("Homoj sur tero" k.a.), F.Szilagyi ("Koko krias jam" k.a.), C.Rosetti ("Kredu min, sinjorino!"), R.Schwartz ("Kiel akvo de l' rivero" k.a.), S.Szathmari ("Vojagho al Kazohinio" k.a.), J.Ribillard, M.Boulton, K.Pich, T.Sekelj, I.Nemere, Lorjak, S.Shtimec, M.Bronshtejn.
Popularaj ghenroj: sciencfantazio, fantasto, krimromanoj kaj noveloj, junularaj kaj virinaj romanoj (specimenoj kaj autoroj).
3.3.8. Esperanto-teatro.
Historio de la E-teatro. Kauzoj de relative malforta disvolvigho de la E-teatro. Verkoj de J.Baghy, M.Boulton k.a.
3.3.9. Scienca kaj scienc-populara literaturo en Esperanto.
Sciencaj revuoj. Fakaj terminaroj. VVerkoj de E.Ajsberg ("Fine! Mi komprenis la radion!"), P.Neergaard ("Vivo de plantoj" k.a.), E.Dudich ("Chu vi konas la teron?").
3.3.10. Esperantologia literaturo.
Enciklopedio de Esperanto; "Esperanto en perspektivo". PV, PIV, PAG, aliaj esperantologiaj verkoj de K.Kalocsay kaj G.Waringhien.
3.3.11. Esperanta gazetaro.
La plej gravaj gazetoj por evoluo de Esperanto, E-kulturo kaj movado: La Esperantisto, Lingvo Internacia, L'Esperantiste, La Revuo, Ruslanda Esperantisto, La Ondo de Esperanto, Literatura Mondo (3 periodoj), La Eta Gazeto, Norda Prismo, Nica Literatura Revuo, Hungara Vivo, Budapeshta Informilo.
Nuntempaj la plej gravaj gazetoj: Esperanto, Kontakto, Sennaciulo, Sennacieca Revuo, Heroldo de Esperanto, Eventoj, Juna Amiko, Monato, Fonto, Literatura Foiro, La Gazeto, Scienca Revuo, La Kancerkliniko, Laute!; la naciaj E-periodajhoj kaj ilia signifo (La Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantisto, Scienco kaj Kulturo, El Popola Chinio, Litova Stelo k.a.); jarlibroj de diversaj E-asocioj.
Chefaj principoj de E-jhurnalistiko.
3.3.12. Esperanto en radio kaj Interreto.
La unuaj radioelsendoj. Disfloro de E-elsendoj. Esperanto kaj radioamatoroj. Radiostacioj, elsendantaj en Esperanto nuntempe.
Rolo de Interreto por Esperanto.
3.3.13. E-eldonejoj, kulturaj unuighoj kaj centroj de esperantistoj.
Hachette, Posrednik, Literatura Mondo, Stafeto, UEA, SAT (kaj SAT-broshurservo), EKRELO, KOKO, Pirato, HEA, Edistudio, Impeto, Sezonoj.
Internaciaj verkistaj kaj kulturaj asocioj kaj centroj (AVE, Esperanta PEN-Centro, KCE k.a.).
La plej gravaj literaturaj konkursoj kaj festivaloj de Esperanto-arto.
Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno; aliaj E-muzeoj kaj bibliotekoj.

3.4. Psikologio kaj metodiko de Esperanto-instruado.
Scio kaj ghia strukturo. Motivado de lernado. Specifoj de E-instruado kompare al aliaj fremdlingvoj.
Celoj, karaktero kaj formoj de instruado.
Chefaj metodoj de la instruado: gramatika, literatura, rekta. Chefaj didaktikaj principoj. Cseh-metodo. Intensaj metodoj. Enmergigho. Metodo de Lozanov. Kompleks-aktivaj metodoj.
Postuloj al instruisto. Planado de la instruprocezo. Planado de apartaj lecionoj; specoj de lecionoj. Instruado de la gramatiko, parolo, lego kaj skribo. Rolo de la unuaj horoj. Kontrolo de la scioj. Rolo de la lernolibroj. Komparo de la plej popularaj lernolibroj. Elekto de la tekstoj kaj laboro kun ili. Koresponda instruado kaj ghia specifo. Rolo de ekzamenoj. Metodoj por aktivigi lernadon (konkretaj ekzemploj). Lernolibroj. Demonstraj kaj teknikaj instrurimedoj. Videofilmoj. Metodoj doni sciojn pri la movado, historio, kulturo, ideologio. Eksterlecionaj okupoj: vojo al la klubo kaj movado.

4. Literaturo (aldone al la libroj, rekomendataj por preparigho al B-nivela ekzameno)

Н.Ф.Дановский. Вводное слово в искусство перевода. 1983, 1985.
Э.К.Дрезен. За всеобщим языком (Три века исканий). С предисловием академика Н.Я.Марра. М.-Л., Госиздат, 1928. 271 с.
А.Д.Дуличенко. Международные вспомогательные языки. Таллинн, "Валгус", 1990. 448 с.
С.Н.Кузнецов. Основы интерлингвистики. М., 1982. 108 с.
С.Н.Кузнецов. Направления современной интерлингвистики. М., 1984. 100 с.
С.Н.Кузнецов. Основные понятия и термины интерлингвистики. М., 1982. 80 с.
С.Н.Кузнецов. Теоретические основы интерлингвистики. М., Университет дружбы народов, 1987. 208 с.
Проблемы интерлингвистики. Типология и эволюция международных вспомогательных языков. М., "Наука", 1976. 160 с.
La plej gravaj artikoloj en la libro: Е.А.Бокарев "Современное состояние вопроса о международном вспомогательном языке (факты об эсперанто)" (р.12-20); "О международном языке науки" (р.21-25); Д.Л.Арманд "Человечество и океан информации" (р.55-59); Н.Ф.Дановский "Эволюция эсперанто" (р.113).
Проблемы международного вспомогательного языка. М., "Наука", 1991. 264 с.
La plej gravaj artikoloj en la libro: М.И.Исаев "Становление планового вспомогательного языка эсперанто (идея, реализация, функционирование)" (р.4-24) kaj Б.В.Токарев "Об эсперантской поэзии" (р.143-161).
Д-ръ Эсперанто. Международный языкъ. Предисловiе и полный учебникъ. Por Rusoj. Варшава, 1887. Репринтное издание - Москва, ДО "Глаголь" и Moskva Gazeto, 1992.
Э.П.Свадост. Как возникнет всеобщий язык? М., 1968.
W.Auld (red.). Esperanta antologio. Poemoj 1887-1981. UEA, Rotterdam, 1984.
W.Auld (red.). Nova esperanta krestomatio. UEA, Rotterdam, 1991.
Baza Cseh-kurso. Diversaj eldonoj.
D.Blanke (red.). Esperanto: lingvo, movado, instruado. Berlin, 1977.
D.Blanke (red.). Socipolitikaj aspektoj de la Esperanto-movado. HEA, Budapest, 1978; 1986.
L.Dreher. Supera kurso de Esperanto. Diversaj eldonoj.
Enciklopedio de Esperanto. HEA, Budapest, 1986.
Historio de S.A.T. SAT, Paris, 1953.
K.Kalocsay. Lingvo, stilo, formo. Diversaj eldonoj.
K.Kalocsay, G.Waringhien, R.Bernard. Parnasa gvidlibro. Warszawa, 1968.
K.Kalocsay, G.Waringhien. Plena analiza gramatiko de Esperanto. UEA, Rotterdam, 1985.
I.Lapenna (red.). Esperanto en perspektivo. CED, London-Rotterdam, 1974.
S.Maul. Manlibro por jhurnalistoj. Diversaj eldonoj.
C.Piron. La bona lingvo. Vieno-Budapest, 1989.
E.Privat. Historio de la lingvo Esperanto. Diversaj eldonoj.
R.Rakusha. Metodiko de Esperanto-instruado. Diversaj eldonoj.
H.Seppik. La tuta Esperanto. Diversaj eldonoj.
B.V.Tokarev. Psikologio kaj metodiko de Esperanto-instruado. M., 1984.
Trezoro. La esperanta novelaro 1887-1986. Red. R.Rosetti kaj H.Vatre. HEA, Budapest, 1989 (2 volumoj).
L.L.Zamenhof. Fundamenta krestomatio. Diversaj eldonoj.


<<