Ýêîâàòà — Âñÿ èíôîðìàöèÿ! Ýêîâàòà (yarvata.ru)

Vera Barandovska-Frank
Enkonduka lernolibro de interlingvistiko
(partoj)

Lingvo
havas ech centojn da diversaj difinoj. La chefajn trajtojn de la lingvo enhavas difino de Ferdinand de Saussure: "lingvo estas sistemo da signoj esprimantaj pensojn", kaj tiu de Adolf Erhart : "lingvo estas natura kodo, servanta por komunikado de certa homa komunumo". Gravaj ecoj de la lingvo estas ghia sistemeco, ghia koda-signa hharaktero, ghia komunikada funkcio en homa socio kaj la fakto, ke ghi estas instrumento kaj esprimilo de pensoj.
   Oni kutime uzas terminon "lingvo" por la enhavo kaj terminon "parolo" por la realigo de la lingvajho. La lingvo estas abstrakta sistemo, kiun oni realigas kaj konkretigas helpe de parolo. Tio rilatas al du flankoj de la lingvosigno (lau Saussure): ghia enhavo estas "esprimata" ("signifie") per "esprimanta" kodo ("signifiant"). La rilato inter ambau flankoj estas pure arbitra kaj realighanta pro interkonsento ene de certa lingvokomunumo. Estas do hazardo, ke en diversaj lingvoj nomighas "domo" "Haus" au "maison" au "casa"; grave estas, ke la koncerna vorto estas uzata por esprimi la ideon "domo" ene de la lingvokomunumo germana, franca au itala. Tiu chi fakto estas grava dum la lingvokonstruado kaj lingvoplanado.
   Lau morfologia vidpunkto ekzistas kvin bazaj tipoj da lingvoj. Preskau neniu lingvo, nek planlingvo, estas tipologie pura, ghi havas nur la plejmulton da elementoj de certa tipo. Dum sia evoluo povas lingvoj ech tiom shanghighi sekve de diversaj influoj, ke ili transiras al alia morfologia tipo.
   Izoliva (au: analitika) tipo karakterizighas per neshanghantaj, prefere unusilabaj vortoj. Gramatikaj kategorioj au ne ekzistas, au esprimighas helpe de apartaj vortetoj (prepozicioj, artikoloj, pronomoj, helpverboj ktp.). La vortordo en la frazo estas fiksa. Vortoj povas transiri de unu vortspeco al la alia, novaj vortoj ekestas per kunmetado. Al izolivaj lingvoj apartenas ekz. la China, la Vietnama, polineziaj lingvoj, sed tre izoliva estas ankau la Angla kaj la Franca.
   Aglutina tipo uzas diversajn afiksojn, kiuj aldonighas tiel, ke la limo inter vortradiko kaj afikso restas rimarkebla. Chiu gramatika kategorio kaj chiu gramatika formo havas propran afikson, tial ne ekzistas helpverboj. Lau la fonema aspekto de vortradiko ekzistas t. n. vokala harmonio en afiksoj. Ne ekzistas genro, substantivoj kaj adjektivoj ne kongruas gramatike. Lingvoj de aglutina tipo estas ekz. la Turka, la Tatara, la Hungara, la Armena, la Persa, la Kechua, mongolaj lingvoj.
   Fleksia tipo ankau uzas afiksojn, sed tiuj estas firme algluitaj al la vortradiko, oni do ne chiam rekonas la limon. Unu afikso povas servi al pluraj gramatikaj kategorioj kaj por la sama gramatika signifo povas male ekzisti pluraj afiksoj. La vortradiko povas fonetike shanghighi. Ekzistas helpverboj, kazo kaj nombro, kongruo de substantivoj kaj adjektivoj, kongruo de subjekto kaj predikato, la vortordo ne estas fiksa. Originale apartenis al tiu chi tipo chiuj hindeuropaj lingvoj, sed multaj perdis fleksion. Plej konataj fleksiaj lingvoj estas la slavaj, la baltaj, la Latina, la Greka.
   Introfleksiaj lingvoj enhavas fonetikajn shanghojn ene de la vortoj por esprimi gramatikajn kategoriojn kaj por derivi novajn vortojn. Apartenas tien ekz. la semidaj lingvoj.
   Sintetika tipo esprimas gramatikajn kategoriojn per kunigo de du plensignifaj vortoj en unu tuton. Ghi estas ofta che afrikaj kaj aziaj lingvoj, sed ankau ekz. la Germana uzas sintetikan principon dum vortkreado.

LA INTERNACIA LINGVOSITUACIO

Etnolingvoj
   La lingvo estas socia fenomeno, kunligita kun grupo da uzantoj, etno. Etnoj formighas en historia procezo dum teritoria disvastigho de homaro kaj sekva lingva diferencigho. Sociaj kontaktoj de diversaj etnoj kondukas male al lingva integrigho, dum kiu etnolingvoj influas sin reciproke. Politika integrigho alportas ekeston de nacio, formata de unu au pluraj etnoj, kaj formadon de nacia lingvo. La termino "nacia lingvo" estas kauzita chefe politike, dum lingvistiko ofte uzas terminon "dialekto" ne nur pri diversaj lokaj realighoj de la sama lingvo (do ekzemple germana dialekto bavara, saksa, shvaba ktp.), sed ankau pri memstaraj lingvoj naciaj, do "ghermanaj dialektoj" estas ekz. la germana, la nederlanda ktp. La plej tipa ekzemplo estas la luksemburga lingvo, kiu lau shtata statuto estas nacia lingvo, sed el lingvistika vidpunkto ghi estas germana dialekto.
   Etnolingvojn oni kutime klasifikas genetike, do lingvoj ekestintaj dum diferencigho de la komuna pralingvo formas unu grupon. Baza unuo estas lingvofamilio, disighanta en branchojn. Plej bone konata kaj esplorita estas la familio hindeuropa, al kiu apartenas lingvoj hindaj, iranaj, balkanaj, italikaj, romanaj, keltaj, ghermanaj, baltaj, slavaj, la greka, la armena kaj kelkaj izolitaj lingvoj. En Europo kaj okcidenta Azio estas ankorau lingvofamilioj: la kaukaza, la dravida, la urala, la altaja kaj la semido-hamida. Kiel apartajn grupojn oni indikas la korean kaj la japanan. Grandaj lingvofamilioj de orienta Azio estas krome: la china, la thaja, la tibetobarma, la austrazia, la austronezia. La lingvoj de Australio formas ch. 25 lingvofamiliojn, la plej granda estas la pama-njunga. En Afriko ekzistas ekz. jenaj lingvofamilioj: la sudana, la senegala, la volta, la bantua, la sahara. En Ameriko estas multaj familioj de eskimaj kaj indianaj lingvoj, ne chiuj bone esploritaj. Sed la importitaj europaj koloniaj lingvoj ludas gravan rolon ankau en Australio, Ameriko kaj parte en Afriko.
   Kiom da lingvoj ekzistas? Tiu chi demando ne estas precize respondebla. Diversaj enciklopediaj kaj lingvistikaj verkoj mencias jen 4000 - 5000 lingvojn, jen 5000 - 8000 lingvojn, sed la ekzakta nombro ne estas trovebla, jam pro simpla kazo, ke estas ofte malfacile starigi limon inter lingvo kaj dialekto. Char la lingvo estas elemento vivanta, ghi kaj ekestas kaj mortas, kio ja konstante okazas en la mondo. Oni scias, ke ekzemple amerikaj indianoj havas pli ol milon da lingvoj, ankau da afrikaj lingvoj estas proksimume milo, la sola insulo Novgvineo havas ch. 700 lingvojn, Hindio pli ol 150, Chinio kelkdekon ktp. Oni scias, ke la Biblio estis tradukita en ch. 1800 lingvojn.
   Kaj oni scias proksimumajn nombrojn de parolantoj de la plej grandaj lingvoj. Po pli ol 500 milionoj da parolantoj (ne nur denaskaj) havas kvar lingvoj: la China, la Hinda, la Hispana kaj la Angla. Po pli ol 100 milionoj da parolantoj havas nau lingvoj: la Araba, la Rusa, la Franca, la Portugala, la Vietnama, la Japana, la Bengala, la Germana, la Suahila. Po pli ol 50 milionoj da parolantoj havas 18 pluaj lingvoj, po pli ol 5 milionoj da parolantoj ch. 3000 lingvoj, kaj chirkau po miliono da parolantoj ch. 2500 lingvoj. Lau statistikoj el la jaro 1991 estas la plej grandaj (lau nombro de denaskaj parolantoj) jenaj 11 lingvoj: la China (882 milionoj da parolantoj), la Angla (445), la Hinda (363), la Hispana (351), la Rusa (292), la Araba (201), la Bengala (186), la Portugala (175), la Indonezia (144), la Japana (125), la Germana (120). Estas apenau imagebla trovi iun komunan interkomprenigilon por tiom da diverslingvanoj. Sep el la menciitaj plej grandaj lingvoj estas hindeuropaj, ili do havas komunan originon kaj similan strukturon, sed dum sia historia evoluo ili tiom diferencighis, ke ili (krom la paro hispana kaj portugala) estas reciproke nekompreneblaj kaj ech uzas diversajn skribsitemojn. Krome, ghuste la plej parolata lingvo, la China, ne apartenas al tiu chi grupo, havante tute diversan strukturon. La 11 plej grandaj lingvoj estas parolataj de proksimume du miliardoj da homoj, kaj tio reprezentas ech ne unu duonon de la homaro. Nuntempe pli kaj pli da malgrandaj etnoj postulas oficialigon de siaj lingvoj, oni do devus respekti ankau ilin. Se temas pri Europo, neniu el ghiaj lingvoj estas parolata de pli ol 15% de la tuta loghantaro.
   La internacia lingvo numero unu, la Angla, disvastighis kun koloniigo en chiujn kontinentojn kaj regas nuntempe chie kiel lingvajho de komputado, astronautiko kaj moderna tekniko. Lingvistike ghi konsistas el kelkaj komponentoj, el kiuj la plej gravaj estas la anglosaksa kaj la franca. La historia ortografio estas konservata, dum la prononco ne korespondas al ghi, estante komplika kaj malfacila. Por lernado estas ankau malfacilaj la anglaj idiomaro kaj sintakso, same kiel ne klare rekoneblaj vortspecoj.
   La plej multajn denaskajn parolantojn en Europo havas la Germana, nacia kaj shtata lingvo de tri shtatoj kaj parolata de multaj minoritatoj ankau en orienta Europo. Ghi havas grandegan diatopion (diferencighon de dialektoj), tiel ke ekz. la suddevena kaj la norddevena germanoj ne komprenas reciproke siajn dialektojn, nur la komunan literaturan lingvon. Kiel kulturlingvo de luterana eklezio ghi ighis unueciga en Germanio kaj ghi servis kiel vehikla lingvo por kontaktoj en meza Europo, char la plejmulto da kleraj urbanoj en Pollando, Moravio, Hungario kaj en baltaj landoj estis germana. Gravan komunikan rolon ghi havis ankau en la habsburga monarhhio kaj kiel komerca kaj intelektula lingvo ghi estis vaste uzata en tuta Europo ghis la dua mondmilito. Ekzistas richa scienca germana literaturo, chefe pri teologio, filozofio, natursciencoj kaj lingvistiko. Morfologie ghi estas analitika lingvo, sed kompare kun ekz. la Angla ghi havas komplikan fleksian sistemon. La ortografio estas nekomplika kaj superrigardebla, substantivoj estas markitaj ne nur per gramatika artikolo, sed ech per komenca majusklo.
   Ghis la pasinta jarcento havis gravan internacian rolon ankau la Franca, kiel lingvo diplomatia kaj kiel prestighlingvo de nobelaro, precipe en Rusio. Ghi regis en afrikaj kolonioj, kie ghi parte ankorau konservighis, ankau en Kanado. Ghia lingvouzo en Europo estas homogena en Francio, Belgio kaj Svislando. Lingvistike ghi konsistas el du historiaj dialektoj, norda kaj suda (la okcitana), el kiuj la norda ighis politike pli grava pro centriga rolo de Parizo kiel chefurbo kaj sidejo de la Franca Akademio. La ortografio de la Franca estas relative komplika (supersignoj), same la fonologio (nazaloj), sed regula. Idiomaro estas richa.
   La Hispana estas (krom Hispanio) nacia lingvo en la tuta Sudameriko krom Brazilo, estante parte uzata ankau en Usono. Nun oni postulas ghiajn konojn en Europo pro komercaj celoj. Onidire ghi estas la plej facile lernebla europa lingvo, kun nekomplika gramatiko, fonetike kaj ortografie klara.
   La Itala restis lingvistike la plej proksima al la iam internacia Latina, konservinte la ortografion kaj ne tro shanghinte la prononcon; la gramatiko, precipe la substantiva kaj adjektiva fleksioj facilighis. Ghi estas lingvo konsiderinde regula, kun klaraj silaba kaj vorta strukturo. Kvankam Italio konsistis ghis la pasinta jarcento el multaj malgrandaj shtatoj, la kulturhistorie kondichita literatura lingvo estis unueciga elemento. La Itala regas internacie en muzika nomenklaturo.
   La Rusa estis grava interetna komprenigilo en iama Sovetunio kaj principe en tuta orienta Europo, sed tiun prestighon ghi estas perdanta. Kiel nacia lingvo ghi tamen kovras relative grandan teritorion. Kiel slava lingvo ghi multe diferencighas de okcidenteuropaj lingvoj, havante ne nur komplikan gramatikon, sed ankau nekutiman skribsistemon.
   La jhus menciitaj etnolingvoj estas konsiderataj kiel "gravaj" au "grandaj" kaj tial estis ofte uzataj kiel kontrollingvoj por konstruo de internaciaj planlingvoj. Krom la Rusa ili apartenas al t. n. Standard Average European Group, havante multajn komunajn trajtojn: analitikan esprimsistemon, prepozician fleksion, gramatikan artikolon, verboformojn lau vulgarlatina modelo (helpverbojn esti kaj havi), firman vortordon, vortkreadon kun afiksoj, similan idiomaron kaj latindevenan parton de vortprovizo. Ili estas daure respektataj en internacia komunikado.

Lingvoj adaptitaj por internaciaj kontaktoj

   praktike jam apartenas en la kategorion de planlingvoj, adaptante etnolingvojn celkonscie por internacia lingvouzo. Oni konas en tiu chi grupo ekzemple lingvojn de Basic-tipo, reformlingvojn, zonajn lingvojn, kompromis-lingvojn. Basic-lingvoj estas modifitaj etnolingvoj, kiuj uzas reduktitan vortaron de la koncerna etnolingvo kaj per parafrazado kaj kombinado de ties elementoj trovas proprajn esprimrimedojn. La ortografio, morfologio kaj sintakso de la etnolingvo restas konservitaj. La plej konata reprezentanto de tiu chi grupo estas Basic English ("Basic" estas samtempe mallongigo por British - American - Scientific - International - Commercial). Ghi estas la Angla lingvistike modifita de Charles K. Ogden. Li publikigis en 1925 kun Ivor A. Richards verkon pri semantikaj problemoj " The Meaning of Meaning", kiu okupighis pri elementoj kaj strukturo de vortsignifoj kun la celo trovi vortaran minimumon por difino de plej bezonataj nocioj. La autoroj trovis ch. 800 anglajn vortojn. Plu bazighante sur ili, konstruis Ogden en 1930 Basic English. Oni asertis, ke ne temas pri nova lingvo, sed pri metodo plifaciligi la lernadon de la Angla - por tiu, kiu ellernis Basic English, sufichas nur iom plulerni por regi la Anglan. Sed samtempe ghi estas propagandilo por uzado de la Angla en internaciaj kontaktoj.
   La vortaro de Basic English konsistas el 850 anglaj vortoj en originala ortografia formo. Ili dividighas en tri grupojn:
   a) substantivoj (things), el kiuj 400 gheneralaj (general), ekz. agreement, attraction, space, stone, kaj 200 pentreblaj (pictured), ekz. apple, bird, potato.
   b) adjektivoj (shualities), 100 gheneralaj, kiel able, angrjh, broken, kaj 50 kontrauaj (opposites), ekz. bad, bitter, dear.
   c) operaciiloj (operators), 100 vortoj, el kiuj 18 verboj: come, get, give, go, keep, let, make, put, seem, take, be, do, have, sajh, see, send, majh, will, plue prepozicioj, konjunkcioj, artikolo, adverboj kaj pronomoj.

   Al la baza vorprovizo alkalkulighas internaciaj vortoj kiel automobile, passport, police, hotel, plue ciferoj, nomoj de tagoj, monatoj ktp. kaj propraj nomoj. En la listo ne trovighas kunmetitaj vortoj, krome oni devas aldoni fakterminojn, se oni volas skribi sciencajn tekstojn.
   Ekzemplo de parafrazoj: to descend = to come down/to go down, to participate = to take part, to think = to have opinion/to have idea/to have thoughts in one's mind, to wander = go from place to place without aim, bush = small tree, tjhrannjh = cruel government. Per tiaj parafrazoj transformighas la anglalingva frazo ekz. jene:
   "The looking-glass on the wajh to the motion picture house had a fall after getting of the ship and is badljh broken." La angla originalo sonus: "The mirror dispatched to the cinema sustained serious damage through falling after disembarkation."

   Dum malmultaj jaroj aperis konsiderinde granda kvanto da tekstoj en Basic English, kaj beletraj, kaj sciencaj, kaj didaktikaj tekstoj por instruado. En multaj landoj estis kursoj. Winston Churchill rekomendis en 1943 al la Brita Kabineto subteni Basic por helpi disvastigon de la Angla. La kritikistoj rimarkigas, ke Basic estas nur unu shtupo por atingi la normalan lingvouzon.

   En multaj etnolingvoj oni poste ellaboris minimuman vortaron, necesan por lerni la fundamentojn de la lingvo. Tiaj sistemoj, kiel Francais Fondamental, Grunddeutsch, Basic Slovak kaj similaj, ne estas sur la sama lingvoplanada nivelo kiel Basic English, char ili nur reduktas vortaron al baza minimumo, ne celante esti memstara lingvo.

   Krome ekzistas multaj provoj reformi gramatikon kaj ortografion de etnolingvoj, ekzemple pli ol cent reformprojektoj de la Angla. Kelkaj tiuj provoj estis prezentitaj ankau en interlingvistika literaturo, kiel Simingsound (E. B. Johnston, 1960), Sistemizd English (Fiumedoro 1969), Soundwriting (Bivins, 1960) k. a.

   Al zonaj lingvoj apartenas projektoj ellaboritaj por certaj lingvogrupoj au lingvoregionoj. La plej konataj estas tutgermanaj kaj tutslavaj projektoj, ekestintaj plej multe en la epoko de "nacia revivigo" fine de la 19-a jarcento, sed ech nuntempe: "Tutonish", tutgermana projekto de Elias Molee (1902), "Universalsprghket" por skandinaviaj landoj de K.G.F.Kejhser (1918), "Euronord" por norda Europo de A. J. Pilgrim (1965), "Mezduslavjanski jezik" por Slavoj de Ladislav Podmele (1958).

   Kiel kompromis-lingvoj estas indikataj sistemoj, kiuj kombinas unu au plurajn etnolingvojn. Iliaj autoroj ne strebas pri la plej ebla internacieco, sed respektas lingvomaterialon, kiu lau ilia vidpunkto estas grava. Dum la zonaj lingvoj kolektas materialon el unu lingvogrupo, la kompromis-projektoj kombinas materialon el diversaj grupoj. Tipa ekzemplo estas "Anglo-Franca" de Georg Henderson (1889), kiu uzas artikolon, pronomojn, adverbojn, prepoziciojn kaj konjunkciojn de la Angla kaj la reston de vortprovizo de la Franca. El la Angla kaj Hispana cherpas du projektoj: "Anglo-Lat" de Robert Monteiro (1967) kaj "Frendo" de Alonso Churruca (1966).

   Iom apartan kazon en planlingvistiko reprezentas Loglan (Logical language). Ghi estas verko de James Cooke Brown, ellaborita surbaze de formala logiko por bezonoj de lingvistikaj teorioj de Edward Sapir kaj Benjamin Lee Whorf pri interrilatoj de lingvo, kulturo kaj mensaj procezoj, nome ke la pensado estas determinata per la koncerna lingvo. Tial, opinias Brown, povas la logika lingvo influi la pensadon, plifaciligante ghin. La logika lingvo do superus la etnolingvojn en la apercepteblaj lingvoprocedoj. La unua propono de internacia logika lingvo aperis en la jaro 1960 en la revuo "Scientific American" kaj oni vaste diskutis la problemon en "The international Language Review". La plua versio de la projekto estis publikigita en la jaro 1975 kaj ghi estas ankorau plibonigata. Loglan havas kvin vokalojn kaj 16 konsonantojn, tri vortspecojn (t. e. propraj nomoj, 120 unusilabaj partikloj kaj 834 predikativoj) kaj 257 gramatikajn regulojn, ebligantajn formi gramatike korektajn frazojn. La predikativoj havas firman fonologian strukturon, reprezentantan certan agon en chiuj eblaj evoluperiodoj, ekz. DA = la unua evoluperiodo = subjekto, DE = la dua evoluperiodo = objekto, varieblaj estas pluaj periodoj DI, DO, DU. Ekzemple: Gluva = esti ganto, da gluva = estas ganto; gorma = esti pli varma, da gorma de = Hh estas pli varma ol Jh; kampe = acheti, da kampe de di do = Hh achetas Jh por Hh en H. La partikloj organizighas en logikaj kategorioj laufunkcie, ekzemple lokaj VI, VA, VU, abstraktaj PO, PU, ZO... La vortprovizo enhavas ch. 4200 vortojn (funkciaj elementoj, primitivaj vortoj, predikativoj, internaciaj vortoj, sciencaj terminoj k. a.) Strukturo de la unuopaj vortoj estas konstruita tiel, ke ili enhavu certan procentajhon de fonemoj el chiuj grandaj lingvoj: 28% de la Angla, 25% de la China, 11% de la Hinda, 10% de la Rusa, 9% de la Hispana, po 6% de la Franca kaj de la Japana kaj 5% de la Germana. Do ekzemple la vorto por semajno estas "likta", cherpinte 2/3 de siaj fonemoj el la angla "week", 3/5 el la china "li bai", 3/7 el la japana "ishukan", 2/5 el la hinda "saptah" kaj 3/9 el la rusa "nedelja". La frazo " La Mark Twain bie le grada ge merka srite na le neveri nemni" (Mark Twain estas unu de la plej grandaj usonaj verkistoj de la 19-a jarcento) do estas internaciega, kunmetita el elementoj de la plej grandaj lingvoj, sed ne komprenebla de unuopaj lingvoparolantoj. Loglan estas en sciencaj rondoj ofte menciata kaj diskutata projekto, tamen destinita pli por scienca esploro ol por praktika lingvouzo. Diskutata estas ankau propono de itala kibernetikisto Silvio Ceccato konstrui internacian helplingvon per kibernetikaj metodoj.

Europa multlingveco

   Post la politikaj shanghoj en orienta Europo oni konstante parolas pri europa integrigho. La organizo de la nova, unueca Europo devas respekti la bezonojn de chiuj europanoj. Instituciaj demandoj kiel demokrata reprezentigho kaj lingvouzo, ekonomiaj liberecoj kaj kondichoj de stabileco rekte tushas chiujn unuopajn landojn. Ne plu ekzistas baroj por libera vojaghado de la civitanoj ene de Europo, chiuj kontaktoj estas pli facilaj. Amasa fenomeno ighis la laborado en eksterlando, unuflanke de simplaj laboristoj, kiuj ne bezonas bonajn lingvokonojn, aliflanke de memstaraj profesiuloj kaj de reprezentantoj de internaciaj entreprenoj, kiuj male bezonas bonajn lingvokonojn. La entreprena vivo en la Europa Unio multe internaciighis, kun problemoj ligitaj al tio: la edukado de la infanoj, la laborloko por la geedza partnero, la adaptigho ghenerale, inkluzive la lingva. Alia kampo de rapide kreskanta internacieco estas la sciencoj. La universitatoj farighis multnaciaj. La profesoroj venas el diversaj landoj kaj instruas jen tie, jen tie. La bibliotekoj plenighas per libroj en fremdaj lingvoj. Studentoj pasigas siajn studajrojn ankau en eksterlando. Esplorinstitutoj interligighas trans limojn kaj intershangas siajn fakulojn. Unuecaj kondichoj estas bezonataj kaj senghena lingva interkomprenigho estas urgha neceso.

   Grava estas la lingva situacio de Europa Komunumo. Chiuj nau lingvoj de la partoprenantaj shtatoj estas egalrajtaj, estante oficialaj lingvoj kaj laborlingvoj de la organoj de la Komunumo. Chiu membrigho de nova shtato kauzas novan dekreton kompletigantan la lingvaron. La lingvaj preskriboj en la organoj de la Komunumo apartenas al la laborkampo de la ministroj pri eksterlandaj aferoj, kiuj tamen povas agi nur post registara decido en la unuopaj membroshtatoj. Tial ech chiu prilingva decido apartenas al la tagordo de konferenco de la europaj shtatestroj. La decidoj en la Europa Konsilio estas unuanimaj, do la kontraustaro de ech ununura shtato povas bloki la tutan sistemon. Ankau la shangho de linvoreguloj do devas esti akceptita de koncernaj registaraj organoj de unuopaj shtatoj.

   Por praktiki la naulingvecon necesas multaj teknikaj rimedoj. Chiuj kunvensalonoj de la EK devas havi koncernan interpretadan instalajhon, chiuj dokumentoj kaj protokoloj devas esti tradukitaj. Chiu dokumento estas jure valida en chiu ajn unuopa lingvo. En kazo de duboj pri la celita senco de frazo en unu lingvo ne eblas esplori en paralela teksto en unu el la aliaj lingvoj, char ilia enhavo devas esti identa. Por forigi malglatajn tradukojn oni havas naulingvajn difinvortarojn en unuopaj branchoj. En la jaro 1993 havis EK 24 718 oficistojn, el ili 3 151 tradukistojn kaj interpretistojn, t. e. ch. 13%. La traduk- kaj interpretkostoj reprezentas unu trionon de la tuta bilanco. Por 9 lingvoj estas bezonataj 79 tradukkombinajhoj (por 12 lingvoj estus bezonataj 132 kombinajhoj), la tradukistoj/interpretistoj specialighas ghenerale nur pri unudirekta traduko. La perkomputila traduksistemo SJhSTRAN funkcias por 16 lingvokombinajhoj. Ekde sia enkonduko en la jaro 1975 ghis 1993 ghi kostis 37 milionojn da ekuoj. La traduko de unu pagho kostas ch. 2 ekuojn, dum unu monato estas bezonataj 10 000 - 12 000 tradukitaj paghoj. EK tamen pretas pagi 1,5 miliardojn da ekuoj jare por konservi la lingvan neutralecon.

   En la Kortumo de EK estas la lingvouzo leghe limigita je la Franca kiel interna lingvo, do por internaj traktadoj, legholibroj kaj dokumentoj. Oni aprezas tiun chi unulingvecon kiel avantaghon por terminologio en komplikaj aferoj. Char EK rajtas limigi la lingvonombron por sia interna lingvouzo, ghia Komisiono fiksis kiel internajn laborlingvojn la Anglan, la Francan kaj la Germanan. Aliaj institucioj kun propra jura personeco ankau limigas sian lingvouzon, ekzemple la Europa Oficejo pri Varmarkoj en Madrido uzas kvin lingvojn.

   La chiutaga realo tamen ne estas fidela al la preskriboj, char ofte mankas traduk- au interpretfortoj por malgrandaj lingvoj, sekve okazas duobla tradukado trans la Angla, kauzante neprecizecon, au la parolantoj de malgrandaj lingvoj akceptas trakti en negepatra lingvo. Ech la dokumentoj ekzistas kutime nur en la Angla, la Franca kaj la Germana, la tradukoj en ceterajn lingvojn au ne estas petataj, au okazadas kun malfruigho. La traktantoj tamen ne sentas iun lingvoproblemon, char por enpostenigho en EK estas postulataj konoj de fremdlingvoj. Ankau por la traktadoj oni prefere elektas homojn ne lau ilia maksimuma fakkapablo, sed lau ilia kapablo fremdlingva. Krome, pro la koncentrigho de organoj de la Europa Unio en plej grandparte franca lingvoregiono estas normala chiutagajho la Franca. La naulingveco mankas ankau en la rilatoj kun eksterkomunumaj instancoj, kie oni kutime uzas nur grandajn lingvojn, precipe la Anglan kaj la Francan, do oficialajn diplomatiajn lingvojn. Konforme al tiu chi realo estas en Europo lerneje instruata antau chio la Angla, malpli la Franca kaj la Germana. La pozicio de la Angla pligravighis post la falo de socialismo en orienta Europo. Tie oni avide eklernas la Anglan kaj volonte akceptas superregadon de usona kulturo, kiu jam normalas en la okcidenta Europo - por hodiauaj europaj infanoj ja estas chiutagajho rigardi usonajn filmojn, auskulti anglalingvajn kantojn, porti vestajhojn kun anglaj enskriboj, uzi komputilajn ludojn kun angla teksto ktp. Aliaj fremdaj lingvoj, precipe la lingvoj de najbaroj, havas pozicion preskau sensignifan. En la scienca vivo kaj en direktoraro de grandaj europaj entreprenoj regas la Angla - ech en entreprenoj, kiuj ne havas kontaktojn kun angle parolantaj landoj. Solvo de la europa multlingveco per la Angla shajnas esti la plej natura fenomeno, kvankam ghi nedemokracie preferigas anglalingvanojn.

   EK, klopodante tamen konservi la naulingvan demokration, serchas aliajn solvojn: jen la plibonigon kaj plirapidigon de tradukado helpe de komputiloj, jen la plibonigon de lingvoinstruado. Ghenerale estas akceptata la postulo, ke chiu europano scipovu apud sia gepatra du ghis tri europajn lingvojn. EK kontribuas per helpprogramoj, por ke plej eble multaj europanoj scipovu plej eble multajn europajn lingvojn. Ekzemple la projekto LINGUA kostis en la jaro 1993 41 milionojn da ekuoj. Por okcidentanoj ekzistas programo ERASMUS, por orientanoj TEMPUS kaj pluraj aliaj. Tiuj aranghoj finance helpas tie, kie la alpasho al fremdlingvoj jam okazis, do en kleraj sociaj tavoloj, sed ne plene solvas la kompleksan situacion. La necesa lingva minimumo ekzistas por la Angla (treshold level) kaj por la Franca (niveau seuil), la instruado de aliaj lingvoj kaj la preparo de lingvoinstruistoj ankorau ne iras glate. Ellerni unu fremdan lingvon ghis la nivelo komparebla kun la gepatra estas esceptkazo kaj che la dua au tria fremdlingvo estas la bona scipovo ech malpli probabla. Cetere, nek la nivelo de konoj de la Angla estas kontentiga. Oni devas dedichi al ghia lernado grandan kvanton da tempo, kiun oni aliel povus uzi por profundigi siajn fakajn konojn. Krom reale ekzistantaj komunikaj malfacilajhoj dum internaciaj aranghoj oni ne malatentu psikan barieron: bonkvalita fakulo, hontanta paroli angle en cheesto de "native speakers" shajnas esti primitivulo. Preskau sesdek procentoj de nobelpremiitoj ekde komenco de nia jarcento devenas de angle parolantaj landoj. La angle parolantaj sciencistoj ne bezonas perdi tempon por lingvolernado - lau statistikoj nur 5% de britaj sciencistoj scipovas la Germanan.

   La klopodo konservi demokratan plurlingvecon en EK estas iom malfacile praktikata eblo. Alia propono estas havi laborlingvojn. Iuj proponas la Anglan kiel unusolan, aliaj pledas por la Angla kaj la Franca, tria grupo krompostulas la Germanan kaj kvare ekzistas postuloj pri iu neutrala unulingva solvo. Tia solvo nek avantaghigus anglalingvanojn, kiuj nun ne bezonas lerni fremdlingvojn, nek influus naciajn kulturojn. Por la EK kaj europaj oficejoj ghi estus ech finance avantagha. Teorie chiu europano konservus sian lingvon por internaj kontaktoj kaj plulernus unu kroman lingvon por kontaktoj oficialaj kaj eksterlandaj. Lernado de aliaj remdlingvoj ighus ne necesa, sed libervola kromajho. Antauvideble temas pri pura teorio, sed ghi havas seriozajn apogantojn.

   La postulo de tia kroma "supernacia" lingvo venas ankau de la etnaj minoritatoj, postulantaj siajn lingvajn rajtojn, sed dezirantaj interkomprenighi kun ekstera mondo, kiel montras ekzemple parto de la Deklaracio de Torino 1991, ellaborita en la kolokvo, kiun organizis la torina universitato:
   1. Europo de la patrujoj, nun unuighanta, konsistas el mozaiko da etnoj, chiu el kiuj posedas propran neforigeblan historian, kulturan, socian kaj lingvan identencon.
   2. Pro sinsekvo de historiaj procezoj, pluraj etnoj trovighas interne de naciaj shtatoj, kie ili vivas en minoritata kondicho, kiu limigas au endangherigas la pretervivon de ilia identeco.
   3. Pro la rekonsciigho de la unuopaj etnaj minoritatoj, firmighas en tuta Europo fortaj movadoj postulantaj civitanajn rajtojn kaj etno-regionajn autonomiojn; inter la postuloj elstaras tiu pri la protekto de la specifeco de etnaj minoritatoj.
   4. El chiuj konsist-elementoj de etna identeco, la lingvo estas la chefa. Kiam la lingva identeco de etna grupo ne koincidas kun tiu de la plimulto de la civitanoj de la sama shtato, la konflikto estas preskau chiam solvita per la trudo de la majoritata lingvo super la minoritataj lingovj, nome per hegemonio de unu reganta lingvo super chiuj aliaj regataj lingvoj.
   5. La supre menciita superrego ofendas la dignon de la minoritataj tnaj lingvoj kaj lezas la universale agnoskatan principon de egaleco inter chiuj lingvoj. tiu principo estas implicite au eksplicite sankciata en la chefaj dokumentoj de la internacia komunumo, kiel la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948 (art. 2), la Fina Akto de la Konferenco de Helsinki kaj aparte, la Internacia Traktato pri la Rajtoj civitanaj kaj Politikaj, aprobita de la Ghenerala Asembleo de la Unuighintaj Nacioj en 1966 (art. 27).
   6. Dum la minoritataj etnaj lingvoj estas tiel minacataj en sia pretervivo fare de la naciaj lingvoj, chi lastaj estas siavice minacataj fare de la superrego de la Angla en la funkcio de europa au monda komunika lingvo.
   7. La gardado de la richeco kaj la plureco de la europaj etnaj kulturoj, minoritataj kaj majoritataj, tial alprenas la aspekton de duobla defendo: a) rilate la minoritataj lingvoj en la nacia teritorio kaj b) de la naciaj lingvoj en la europa kaj la monda perspektivo.
   a) La konservo de la identeco de la etnaj minoritatoj devas realighi per la respekto de la uzado de la koncernaj lingvoj kaj per akcelado de chiuj instrumentoj edukaj, komunikaj kaj kulturesprimaj, taugaj por garantii ties liberan evoluon;
   b) La naciaj lingvoj - evitante subpremi unu la alian - devas konfidi sian integrecon al la uzado, je internacia nivelo, de supernacia neutrala lingvo.
   8. Nur tiel establighas justa lingva ordo, kiu jene respektas a dignon kaj suverenecon de chiuj kulturoj en ilia propra sfero: je loka nivelo regu la lokaj lingvoj , je nacia nivelo regu la naciaj lingvoj, je internacia nivelo oni uzu internacian supernacian lingvon.

   Kiel neutrala supernacia lingvo proponas sin en Europo du raciaj ebloj: lingvo "morta" au lingvo "artefarita", char neniu el ili avantaghigas sian nacion nek endangherigas ies kulturon. La neutrala internacia lingvo en Europo ja iam ekzistis, ghi estis la hodiau "morta" latina lingvo. Estas iom erare nomi ghin "morta", char ghi havas parolantojn ech hodiau, kaj la modernaj latinistoj diligente kompletigas la vortaron tiel, ke chiuj modernaj kreajhoj kaj inventajhoj trovas koncernan novlatinan esprimon. Krome ghi estas ligita al europaj civilizo kaj kulturo, estante ilia peranto. La instruado de la Latina ne estus problemo, char ghi ja am estas flegata en lernejoj kaj ekzistas bonkvalitaj instruistoj, kvankam plejmulte kun nur pasivaj konoj. Ghi estas lingvo klara kaj preciza, uzata kiel referenclingvo en juro kaj eklezio, garantianta senprobleman fidelan tradukadon al kaj el etnolingvoj. La nura argumento kontrau la Latina estas, ke ghia instruado estas estas nek pli facila, nek pli rapida od che aliaj europaj lingvoj, char en la historie evoluighinta lingvo estas fiksitaj chiuj komplikajhoj kaj malregulajhoj de vortaro kaj gramatiko. Ghia kontribuo al europaj lingvoj tamen estas nediskutebla: ekzistas aro da atindevenaj vortoj, uzataj tuteurope: universitato, hotelo, konferenco, informo, restauracio... Ankau gramatikaj strukturoj kaj vortspecoj estas similaj en chiuj europaj lingvoj. La sumo de tiaj komunaj elementoj estas ghuste tauga bazo por la komuna europa planlingvo. La avantagho de tiu lingvo stas, krom la postulata politika neutraleco, ghiaj reguleco, precizeco kaj koncizeco, faciligantaj ghian lernadon kaj samtempe gravaj por la uzo en teknikaj rimedoj, perkomputila tradukado ktp. Sed, praktike, tiaj argumentoj ne sufichas por akcepti planlingvon kiel solvon de europa komunikadproblemo, se la lingvon ne akceptas koncernaj politikaj organizoj kaj aliaj oficialaj lokoj. En la realo neniu shtato pledas por la lingvo, kiu ne estas ghia propra, kaj malantau kiu ne staras ekonomia kaj politika forto. vankam ech la Europa Komunumo ekinteresighis pri planlingva solvo kaj aprezis ghian taugecon, neniu konkreta arangho estis akceptita. La oficiala akcepto de planlingvo en la rolo de internacia komunikilo do estas solvo racia, sed apenau realisma en proksima estonteco.

Konstrukriterioj

   Postuloj pri ecoj de la internacia lingvo estas tre diversaj, kondichitaj de la konstruceloj. Ekzemple la universalaj lingvoj de la antauhumanisma epoko estis ofte kreitaj kiel kriptolingvoj, ilia chefa eco do ne estis simpleco au simileco al iuj etnolingvoj, ech male. Filozofiaj lingvoj de la humanisma epoko devis esti "spegulo de ajhoj", estante kunigitaj kun la klasigo de nocioj. Por tiuj celoj oni kompreneble bezonis lingvon pure logikan kaj aprioran, logikeco kaj maksimume ebla kompleteco do estis iliaj chefaj postulataj trajtoj. Multaj autoroj propagandis lingvan universalismon - la internacia lingvo devis esti la ununura komprenigilo au de la tuta homaro au de certa lingva komunumo (projektoj tutslavaj, tutgermanaj ktp.), iliaj projektoj do serchis la maksimumon de komunaj elementoj. Lingvoj naturalismaj postulas plej eblan alproksimighon al etnolingvoj, sekve ili ne celas esti regulaj kaj senesceptaj. Internacian lingvon oni devas lerni, do al lingvistikaj, filozofiaj kaj sociaj riterioj aldonighas la pedagogiaj. La multflanka bezono de internacia lingvo aldonigis kriteriojn lingvopolitikajn, estetikajn, teknikajn, komputilajn, maskomunikilajn ktp., ktp.

   La ghenerale akceptataj lingvistikaj kriterioj por konstruo de planlingvo aspektas pli malpli tiel, kiel ilin priskribas Tazio Carlevaro en sia verko pri lingvokonstruado el la jaro 1993:

   Grafemoj:
   La unuopaj grafemoj devas aparteni al la latina alfabeto, sen literoj, kiuj ne apartenas al alfabeto uzata komune en europaj lingvoj; krome estas kutimo ne proponi literojn kun apartaj grafikaj supersignoj.
   Fonemoj:
   Fonemaro devas esti organizita en sistemon, devas esti relative simpla kaj al la fonema strukturo devas korespondi grafika strukturo. Temas pri tiel nomata fonologia skribmaniero, au la postulo, ke al unu fonemo korespondu unu grafemo kaj male. Tiun chi kriterion tamen kontrauas kelkaj scienculoj, kiuj opinias, ke la grafika aspekto de lingvo estu tiom grava, ke ili postulas absolutan apartenecon al la modela lingvo au lingvoj, ech se tiuj posedas tre historian, ne fonetikan ortografion.
   Monemoj:
   Monemoj devas esti laueble monomorfaj, derivataj, se temas pri ilia formo, de ekzistanta lingvo. Chiu morfemo devas havi determinitan semantikan valoron, do tial havi sian laueble unuecan pozicion en la semantika reto. Ghenerale estas la etimologia korekteco tiomgrade respektata, ke ne pereas la krea povo de la sistemo mem, do la povo krei novajn motivitajn vortojn neekzistantajn en la lingvoj, de kiuj devenas la monemoj. Ekzistas escepto, nome lingvoj "naturalismaj" (kutime bazitaj sur rigora alproksimigho al novlatinaj modeloj), en kiuj eblas krei novajn vortojn kondiche ke ili korespondas al tiuj, kiuj ekzistas en la ingvoj, al kiuj ili alproksimighas au kiujn ili prenas kiel modelon.
   Morfologio kaj sintakso:
   Oni ghenerale postulas, ke la morfologio estu aglutina, do posedu unumorfajn monemojn, kiuj aldonighas unu post la alia, restante senshanghaj. Tiuj "aldonajhoj" devas esti faritaj analogie (do esti priskribeblaj per reguloj) kaj ne permesi ambiguecon. Ghenerala postulo estas, ke la lingvo estu nek ekstreme sintetika, nek ekstreme analitika. Tio ne validas por lingvajhoj kiel Interlingua, por kiu valoras aparteneco al novlatinaj modellingvoj. Ghia gramatiko do estas aglutina, se tia estas morfologio de novlatinaj lingvoj, kaj sintetika-fleksia en aliaj kazoj.
   Semantiko
   Oni postulas, ke la semantika strukturo de la lingvo evitu ambiguecon, restante samtempe ekonomie akceptebla. En la planlingvoj trovighas nur rare kazoj de polisemio (kiel en la franca "louer" = "pruntepreni" kaj "pruntedoni"), kazoj de homonimio (kiel en la franca "pomme" = "pomo" kaj "terpomo") kaj kazoj de homofonio (kiel en la franca "vert" = "verda", "ver" = "vermo", "vers" = poezia verso, "vers" = al, verre" = vitro, glaso, chiuj prononcataj /ver/).
   Kio koncernas sintakson, oni postulas, ke la planlingvo ne havu idiomajhojn kaj ke ne enestu redundaj au ambiguaj morfosintaksaj funkcioj. Do, ke ekz. al du morfosintaksaj formoj ne korespondu la sama fukcio, kaj ke al unu formo ne korespondu du diversaj funkcioj. Tamen iu certa elasteco de esprimado estas necesa.

   Kvalitkriterioj de planlingvo tamen ne konsideras nur internajn lingvostrukturojn, sed inkluzivas ankau politikajn konsekvencojn, vidpunktojn komunikadsciencajn, lernrilatajn kaj aliajn. Kriterioj de Daniela Wegge, starigitaj en 1985 dum la kolokvo pri lingvopolitika kaj lingvokibernetika flankoj de interlingvistiko jenas:
   1. Politika kaj kultura neutraleco
   La lingvostrukturo ofte determinas la lingvon, kies parolantaro pleje estos privilegiita dum la lernado de chi lingvo kiel la dua - chu pro la elpreniteco de la vortprovizo el certa vivanta lingvo, chu pro la simileco de la gramatiko kun tiu de vivanta lingvo. Se planlingvo aparte similegas vivantan lingvon, la disvastigo de la planlingvo povas konduki al politika, ekonomia au kultura plipotencigho de unu shtato kompare kun la aliaj. Eblaj konsekvencoj estus la subpremo kaj ekstermo de malnovaj kulturvalorajhoj. La pludauro de tradiciaj lingvoj ne estu endangherigita pro la enkonduko de nova interkomprenigilo.
   2. Politika realigeblo
   Gravas ankau la finanaca kaj tempa kostoj de la enkonduko de lingvo kiel dua lingvo. Ju pli altas la kostoj por la evoluigo de studlibroj kaj literaturo en chi lingvo (ekz. char ghi tiurilate ankorau malrichas), des pli la disvastigo de la lingvo ighas elspeziga. Same validas: ju pli altas la kostoj por instrui instruistojn de chi lingvo au por trovi subtenajn organizojn, des pli malfacilighas la politika realigeblo. Dumjaraj spertoj do estas avantaghaj.
   3. Pedagogia taugeco
   El pedagogia vidpunkto dezirindas, ke la akiro de planlingvo konsiderinde plifaciligu la akiron de kromaj fremdlingvoj.
   4. Taugeco por automata traduko
   Planlingvo devas, por havi multajn aplikadkampojn, esti enkodigebla. La gramatiko estu permashine pritrakteabla, t. e. senescepta kaj unusenca. La vortprovizo estu sen homonimoj kaj sinonimoj, por ebligi facilan manipuladon en datenbakoj.
5. Taugeco por homa komunikado
   La plej grava aplikadkampo estos la interhoma komunikado. Oni formulu laueble unusence, sed aliflanke nuance. La esprimpovo ne reduktighu draste, char oni certe ne pretus esprimi en rigidaj kaj tre limigitaj frazstrukturoj iujn komplikajn faktojn, kiujn oni kutimas senprobleme kaj tamen unusence esprimi en la gepatra lingvo.
6. Taugeco por la teknika komunikado
   La repertuaro egalu al tiu de normigita skribmashinklavaro (por telekso, telegramoj ktp.). Dum telefona komunikado la ricevonto havu la eblon restarigi la mesaghon ech kaze de tre perturbita kanalo. Tio validu ankau por radiosendajhoj. Teknika komunikado farighas problemhava aze de nesuficha lingva redundanco. La vortoj ne estu tro mallongaj, la gramatikaj strukturoj estu klare ekkoneblaj che ne tro malmultaj trajtoj ktp. Precipe ne estu limigo de la planlingvo-uzado al certa fako. Planlingvo devas ankau esti malfemita al novaj vortoj kaj forgespova rilate malnovajn.
7. Efika lerneblo
   Planlingvo devus esti laueble facile kaj rapide lernebla. Lerncelo estas la kapablo je libera kaj adekvata komunikado en ajna fako. Oni ovas diferencigi inter lernshtupoj: pasiva lingvokompreno (legi, kompreni auditajhon), kaj aktiva lingvokono (skribi, paroli). Post tre malmultaj horoj almenau pasiva lingvokompreno akireblu. Ne estu maleble skribi poezion tradukante el la gepatra lingvo au en ghin, au mem verkante en la lernita lingvo. Certe dependas de diversaj normjughoj, chu tio estas nepra lerncelo. La malfacilo lerni lingvon dependas de la skribmaniero, la prononcmaniero, la vortprovizo kaj la gramatiko de la lingvo.
   7.1. Skribmaniero
   La skribsimboloj estu laueble kutimaj kaj ne tro multaj. La ortografio estu fonetika, t.e. ghi ne enkonduku superfluajn literojn kiel la plilongiga "h" en la Germana.
   7.2. Prononcmaniero
   Ghi enhavu laueble malmultajn fonemojn, kiuj ne ekzistas en chiuj vivantaj lingvoj. La akcentigo de la vortoj estu simpla kaj regula.
   7.3. Vortprovizo
   La baza vortprovizo devas esti eta. Ne tro ampleksa regularo ebligu konstrui pluajn vortojn, sed samtempe chi tiuj neologismoj estu evidentaj. Tiu regularo principe garantiu, ke la koncerna planlingvo havu la potencon esti plirichigata.
   7.4. Gramatiko
   En la moderna lingvistiko estas tre diversaj sistemoj (Chomskjh-gramatiko, retogramatiko, transformgramatiko ktp.). Al multaj lingvoj la priskribmodelo kaj la terminologio de la tradiciaj gramatikoj ne estas adekvate aplikeblaj. Tute senutila estas la tradicia gramatiko por la automata lingvotraduko. Tial estas dubinde, chu la postuloj al gramatiko facile lernebla povas esti formulitaj helpe de tiuj tradiciaj fakvortoj: genro, nombro, modo, pronomo, artikolo ktp. Oni tamen laboras surbaze de la tradiciaj terminologio kaj gramatiko, char fakte la plejmulto de la planlingvopriskriboj aperas en la tradicia terminologio. Sekve tiel ili plej bone kompareblas. Sed ankorau klarigendas, kiomgrade la sekvaj gramatikaj strukturtrajtoj konfomas al la modeloj kontentigantaj la nunan staton de la lingvistiko: Verbo: neniu indiko de persono kaj nombro, char pri tio infomas la substantivo. Por chiu tempo nur unu finajho. Por chiu modo nur unu finajho. Substantivoj: laueble malmultaj kazoj. La rilaton inter subjekto kaj objekto au inter la objektoj indiku prepozicioj. La pluraligo estu regula kaj simpla. Adjektivoj: neniu diferencigo de la genro; la komparativo kaj la negacio estu farata per kromaj finajhoj. Agordigo rilate kazon kaj nombron kun la koncerna substantivo. Artikoloj: neniu diferencigo de la genro; indiki la sekson de vivajho eblas per kromaj vortpartoj au vortoj. Neniu nedifina artikolo. Numeraloj: ili bazighu sur strikte decimala sistemo kiel logika sintezo.

   Similaj kriterioj ofte ripetighas rilate al diversaj apudlingvistikaj postuloj. En sia referajho dum kolokvo pri europa lingvopolitiko surlistigas Helmar Frank en 1979 jenajn kriteriojn:

Kriterioj de taugeco por interhoma komprenigho

   1. La lingvo ebligu laueble precizan kaj nuancitan formuligon.
   2. La lingvo posedu mezume laueble koncizajn esprimojn.
   3. La ortografio estu laueble simpla; la ghusta prononco estu facile derivebla el la skriba formo.
   4. La lingvo estu artikulebla senprobleme, t. e. enhavu laueble malmultajn fonemojn, kiujn regas nur malmultaj europanoj.
   5. La sonoj de la lingvo klare diferencighu unu de la alia, tiel ke la kompreno restu ebla ankau dum la ghenaj sonoj.
   6. La kazoj, kiam la samsonaj (ne nepre same skribitaj) vortoj havas principe diversajn signifojn, estu laueble malmultaj.
   7. La kazoj, kiam pro unu kaj la sama signifo ekzistas pli ol unu vorto, estu laueble malmultaj.

Kriterioj de taugeco por automata lingvoprilaborigo

   1. Postulata shangho de skriboformo de la lingvo por la enkomputiligo, telefaksado kaj simile estu laueble minimuma.
   2. La gramatiko de la lingvo devas ebligi facilan komputilan analizon (sen aldonaj subprogramoj).
   3. La provizo de bazaj vortoj kaj afiksoj, en kiujn eblas sisteme dismeti chiun esprimon de la lingvo, devas esti laueble malgranda.

Kriterio de estetika akcepteblo

   La lingvo sonu (ankau en kantformo) laueble agrable kaj ebligu vortludojn, rimojn, metrikajn skemojn k. a.

Kriterioj de sendanghero por elprovitajhoj

   1. La lingvo kiel europa lingvo laueble minimume endangherigu la staton de etnolingvoj.
   2. La lingvo estu jam sufiche longe elpruvita kaj dum tio konservata kiel interkomprenigilo.
   3. La enkonduko de la lingvo kiel europa estu konektita kun laueble malmultaj shanghoj de la estanta stato.
   4. La lingvo estu kulturhistorie enradikighinta en Europo kaj havu chi tie sian elirpunkton.

Kriterioj de egaleco de shancoj

   1. La lingvo estu laueble samkvante disvastighinta ene de Europa Komunumo.
   2. La enkonduko de la lingvo kiel europa lingvo estu samavantagha por chiuj lingvokomunumoj de Europa Komunumo.
   3. La enkonduko de la lingvo kiel europa lingvo ege malgrandigu, event. laueble ete grandigu la diferencojn inter diversaj sociaj tavoloj.
   4. La nombro de europanoj, por kiuj la lingvo estas la gepatra, estu laueble malgranda.

Kriterioj de pedagogia taugeco kaj de klerigpraktika realigeblo

   1. Post decido pri la lingvo kaj antau ghia realigo estu ankorau facile fareblaj dezirataj korektoj.
   2. La tempo por la ellerno de la lingvo devas esti laueble mallonga (ankau por neeuropanoj).
   3. La ellerno de la lingvo devas laueble multe faciligi alproprigon de pluaj europaj lingvoj.
   4. La havigo de instruistoj kaj instrurimedoj por la koncerna lingvo estu laueble senproblema.

Kriterioj de politika realigeblo

   1. Nombro de europanoj, kiuj la koncernan lingvon jam komprenas kaj laueble ankau aktive regas, estu laueble granda.
   2. En la realigota lingvo jam ekzistu laueble richa literaturo.
   3. La lingvo estu laueble shatata en Europo.
   4. La lingvo estu ankau laueble disvastighinta ekster la unuighinta Europo.
   5. La nombro de internaciaj organizoj, kiuj jam uzas la lingvon, estu laueble granda.
   6. La agordigo de enkonduko de la lingvo kun la homaj rajtoj estu laueble senkonflikta.
   7. La danghero, ke la enkonduko de la lingvo gvidos al subpremo de per ghi malavantaghigitaj grupoj, estu laueble minimuma.
   8. Jam antau la enkonduko de la lingvo kiel europa lingvo kaj sendepende de ia tia decido ghi estu disvastighinda.

   La postuloj de diversaj uzontoj estas ofte kontraudiraj - iuj postulas, ke la lingvo estu richa kaj multfaceta por povi skribi en ghi beletron kaj poezion, aliaj postulas, ke ghi estu sen sinonimoj por taugi al perkomputila tradukado, iuj postulas ghian similecon kun europaj lingvoj por kauzi pedagogian transferon, aliaj volas, ke ghi estu pure logika kaj senescepta lau matematikaj modeloj, ktp., ktp. Neniu lingvo do povas samtempe plenumi chiujn dezirojn de diversaj uzantoj - evidente necesas iu kompromiso.

(el "Shkola Esperanto")