SHERCOJ DE RIKARDO CASH-2

HELPEMO

Niaj bervalaj amikoj promenas en parko. Ili ekvidas hundon kiu lekas siajn ovojn.
Kruko: Ho, mi shatus povi fari tion!
Baniko: Bone, mi tenos la hundon por vi!


ZORGEMA KIRURGO

Kirurgo: Ne timu, s-ro Kruko, tiu chi operacieto neniel dolorigos. Ni unue endormigos vin.
Kruko: Mi vidas ke vi portas gantojn, s-ro doktoro. Chu por ne lasi fingrospurojn, kaze ke la operacio misus...?


ChIELA DONACO

Dio: Adamo, mi havas bonan novajhon por vi kaj ankau malbonan. Kiun vi preferas unue audi?
Adamo: Nu, diru al mi unue la bonan.
Dio: La bona novajhho estas ke mi donos al vi grandan penison kaj grandan
cerbon. Dank' al ili, vi havos multe da plezuro, kaj vi estos ankau tre inteligenta.
Adamo: Gradioze! Sed diru, kio estas la malbona novajho.
Dio: Vi ne povos utiligi ambau samtempe.


BONA EKSKUZO

Estro (al juna oficistino kiu malfrue alvenas matene): Nu, mi esperas ke vi havas bonan ekskuzon pro tia chi malfruo!
Oficistino: Ho, jes, sinjoro chefo! Mi estos patrino!
Estro (mildigita): Chu? Do, mi gratulas! Kaj kiam okazos la naskigho?
Oficistino: Post proksimume nau monatoj....


EKSTARU!

Du kacoj iras al kinejo.
La unua kaco diras: Mi esperas ke ne temas pri pornofilmo.
La dua kaco: Jes, vi pravas. Char tiam ni pasigos la vesperon starantaj!


KONTENTIGO

Kiel senmanke kontentigi virinon?
- Karesi, laudi, dorloti, agi kun bona gusto, elteni, ne turmenti, esti pura, esti humura, peti, trankviligi, konsoli, brakumi, dolortegi, protekti, telefoni, anticipi, pardoni, oferi sin, petegi, distri, charmi, rampi, demonstri, fascini, atendi, almozi, lavi sin, razi sin, fidi, esti sklavo, flati, bone vestighi, glorigi, masaghi, komplimenti, parfumighi, unuighi, eferveski, helpi, kareseti, esti sentema, akcepti, rekompensi, kisi, allasi, auskulti, donaci, dancemi, adaptighi, varti, ripari, respekti, senzorgigi, revi, promesi, liveri, konfesi, engaghighi, deziri, murmuri, altenighi, savi, mordeti, plezurigi....

Kiel senmanke kontentigi viron?
- Senvestighi.


FESTA VESTO

Unua kaco: Kiel plachas al vi mia nova kondomo?
Dua kaco: Ege. Ankau mi shatas feste vestighi kial mi eliras vespere!


SEKURECO

Gesinjoroj Kruko forlasas monduman vesperon iom post noktomezo. Ili retrovas sian auton, kaj Kruko pretighas ekveturi. Sed subite Jozefino, kvazau shi havus nekontroleblan seksimpulson, jhetas sin kontrau lin, kaj glitas sian manon en lian kalsonon. Kruko, agrable mirigita, ekhavas gloran erektighon.
Do Jozefino klinas sin super ghin, kaj donas al Kruko monumentecan midzon.
Li ne bezonas multan tempon por atingi plenan ekstazon. Post tio, tute kontenta, li startigas la auton kaj veturas hejmen.
Kiam la auto haltas antau la garagho, subite Jozefino denove metas sian manon en la kalsonon de Kruko. Sed chifoje, neniun respondon: la ghojbastono de Kruko, jam sata, ripozas trankvile.
Jozefino diras al Kruko: Do, chio en ordo, karulo. Nun vi povos reveturigi hejmen la junan vartistinon!

midzo = kac-suchado


ChIAM DIRU LA VERON

Kiam la instruistino devas foresti dum kelkaj minutoj, la naujara Jochjo profitas por skribachi sur la tabulon: "Jochjo havas la plej grandan kacon en la lernejo!"

Reveninte, la instruistino ege koleras, kaj punretenas la knabon por admoni lin. Liaj kamaradoj senpacience atendas lin ekstere, novajhavidaj. Pasas pli ol horo.

Fine, li eliras, kaj la aliaj knaboj bombardas lin per demandoj:

Rochjo: Kion shi faris al vi?

Dochjo: Kion shi diris al vi?

Tochjo: Chu shi punis vin?

Kaj Jochjo trankvile respondas: Mi simple montris al shi ke ne temas pri mensoga reklamado!


KIA SURPRIZO

Jochjo (jes, ankorau li) diras al sia patrino: Panjo, mi jhus audis kion diris Pachjo al la servistino....

Panjo, kies oreloj "levighas": Nu, diru!

Jochjo: Nu, li diris al shi ke li donos al shi tre grandan surprizon por la novjara donaco, char shi estas unu el la plej belaj knabinoj kiujn li iam vidis....

Panjo diras nenion.

Jochjo scivolas: Lau vi, Panjo, kio povus esti tiu surprizo?

Panjo: Nu, estas ke la servistino forlasos nin jam morgau, kaj shi ankorau ne scias tion!


OBSEDO

Juna viro vekighas matene kun katastrofa postdrinko: la kapo eksplodas kiel hidrogenbombo, la busho gustas kiel la pariza kloakaro, la okuloj apektas kiel tomatoj.... Sed li havas obsedan memoron pri tio kion li faris dum la nokto.
La juna viro (al amiko): Mi havas klaran rememoron ke mi seksumis kun monakino nur 80-centimetrojn alta!
La amiko: Tio ne eblas! Unue, vi ne povas seksumi kun monakino, kaj due, certe ne ekzistas tia malalta monakino!
La juna viro: Sed mia rememoro pri tio estas absolute klara: shi estis almenau vestita kiel monakino, kaj altis nur 80 centimetrojn!
Eniras alia amiko: He, vidu la jhurnalon! Vere, nia mondo frenezas!
Frontpagho de la jhurnalo: "En urba zoo: seksperforto che la pingvenoj...."


RELATIVAJ PROBLEMOJ

Jozefino, junulino, anoncas al sia frateto Roberto: Kian problemegon mi havas! La kuracisto jhus diris ke mi estas graveda!
Roberto ekghojas: Ho, bonege!
Jozefino: Kiel!? Chu vi povas ghoji kiam mi trovighas en tia terura situacio!?
Roberto: Jes ja! Kiam vi konfesos chiujn viajn pekojn al Pachjo, li subskribos mian lernej-notaron sen ech rigardi ghin!


VERA AMO

Fiancho: Karulino, mi amas viajn okulojn, viajn harojn, vian hauton..., finfine, vian belecon! Kaj vi, karulino, kion vi do amas che mi?
Fianchino: Sed karulo, vian bonan guston!


ALTIRA NASKIGHO

En la bervala kamparo, juna kamparanino estas naskonta. Char en tiu malmoderna vilagho ne estas ech elektro, oni ekbruligas kandelon kiun tenas la edzo, dum la akushistino okupighas pri la edzino.
Subite la akushistino ekkrias: Estas knabo!
La edzo: Ho! Mi estas freneza pro ghojo! Mia unua kna....
Interrompas la akushistino: Atendu! Estas dua knabo!
La edzo: Kia nekredebla ghojo: du knaboj je unu fojo....
La akushistino: Atendu! Estas tria! Ho, estas kvara!
La edzo subite estingas la kandelon.
La akushistino: Sed kial vi estingis la kandelon? Mi nenion vidas plu.
La edzo: Eble estas la lumo kiu altiras ilin....


DIABLECA AFERO

Ankorau en perdita vilagho funde de Bervalo. Estas belega dimancha mateno, kaj la homoj estas en la preghejo. La pastro estas predikonta, kiam subite la grundo komencas vibri, la preghejo ektremas sur sia fundamento, kaj fine grandega truo aperas meze de la planko. El la fundo de la truo eliras forta sulfura odoro, kaj tiam Satano mem aperas. Chiuj vilaghanoj ekkriegas kaj ekforkuregas, inkluzive de la pastro, kaj post malpli ol tridek sekundoj la preghejo estas tute malplena... krom ke restas unu eta maljunuleto kiu sidas trankvile purigante siajn ungojn, rigardante la okazajhon sen palpebrumo.
Satano rigardas lin, sen kredi ke tia hometo povus ne timi lin.
Satano: Diru al mi, mortonto, chu vi ne scias kiu mi estas?
Maljunulo: Certe mi scias.
Satano: Kaj chu vi ne timas min?
Malunulo: Neniel ajn.
Satano, provante kompreni: Kaj chu vi povus diri al mi kial mia povo ne fortimigas vin kiel chiujn aliajn kiuj estis chi tie?
Maljunulo: Nu, mi estis edzigita al via fratino dum dudek kvin jaroj, do ech vi mem ne povas timigi min....


SUFICHA DISPUTO

Kolera edzo: Vi havas amanton!
Spitema edzino: Jes! Kaj do?
Edzo: Do tio signifas ke de mi vi jam havis sufiche!
Edzino: Ho, ne! Tio signifas ke de vi mi NE havas sufiche!


LA VOJO (sed ne de Zamenhof)

Brilokula junulino: Ho panjo, chu vi memoras ke iam vi diris al mi ke la plej bona vojo al la koro de viro pasas tra lia stomako?
Panjo: Jes, karulineto.
Junulino: Nu, hierau vespere, viro montris al mi alian vojon!


PROFUNDA DEMANDO

Unua psikologo, renkontante kolegon en koridoro: Bonan tagon!
Dua psikologo, al si, kelkajn sekundojn poste: H'm, sed kion li celis diri per tio?


GHENTILA SERVO

Maljunulineto, jam en la lito, al sia edzo en la banchambro: Karuchjo, kion vi faras?
Maljunuleto: Mi lavas la dentojn.
Maljunulineto: Nu, estu ghentila, lavu ankau la miajn!


PRUDA PACIENTINO

Viro kaj juna virino eniras kuracistan kabineton.
Kuracisto, al la virino: Se vi malsanas, sinjorino, mi petas ke vi senvestighu....
Sed la virino videble malemas senvestighi. Shi subrigardas la viron.
Kuracisto: Sed sinjorino, senvestighu do! Mi ja estas kuracisto. Prudeco maltaugas chi tie....
Sed la juna virino nur tordas siajn manojn, kaj ekploregas.
Mirigita, la kuracisto demandas al la viro:
Kio okazas che via edzino? Chu shi chiam estas tiom nervoza?
La viro: Mi neniel scias. Mi jhus renkontis shin en via atendejo....


GRAVA DIFERENCO

Kruko: Kio estas la diferenco inter mano de virino kaj tenilo de fritpato?
Baniko: Facile! Kiam oni metas kolbason en fritpaton, ghi shrumpighas!


PRECIZECO

Bervala suboficiro aliras arbon kie embuskas liaj soldatoj.
Li demandas: Kiom vi estas tie supre?
Soldato respondas: Ni estas tri, sinjoro suboficiro!
La suboficiro: Tio estas tro. Do, malsupreniru la duono el vi!


ELEGANTA SOLVO

Bervala sinjoro jhus mortis, kaj la ploranta vidvino diras al la funebristo:
Lia revo estus entombighi portante frakon. Sed ni estas tro malrichaj por acheti tion....
Kortushita, la funebristo decidas ke li devos provi fari ion por shi.
Kaj la postan tagon shi retrovas sian edzon en superbela frako.
Shi diras: Ho, kia ghojo! Li povos foriri kontenta. Sed... kiom mi shuldas al vi, sinjoro?
La funebristo: Nenion ajn! Lau hazardo, mortis hierau vespere tiu alia sinjoro pro kortrombozo ghuste kiam li cheestis monduman vesperon.
La vidvino: Ho, sed devis esti tre laborige, intershanghi la vestojn....
La funebristo: Ho, tute ne! Ni simple intershanghis la kapojn!


BONA PRESKRIBO

Viro (en apoteko): Bonvolu doni al mi pakon da Viagro.
Apotekisto: Chu vi havas kuracistan preskribon -- tio necesas en Bervalo.
Viro: Ne, sed mi havas foton de mia edzino. Tio devus pravigi.


EDENA PLENDO

Adamo plendas al Dio: Nu, vi faris por mi belan aferon! Tiu Evo estas vera malchastulino!
Dio: Kiel do?
Adamo: Nu, chu shi ne ekkushis kun la unua alveninto?


PATRA SAGHECO

Jochjo: Pachjo, kiom kostas geedzigho?
Pachjo, malbonhumore: Mi ne scias! Mi ankorau pagadas!

Jochjo: Kaj chu estas vere ke en kelkaj landoj de Afriko kaj Azio, la viroj ne konas sian edzinon antau la geedzigho?
Pachjo, ankorau pli malbonhumore: Estas same en chiuj landoj...!


KIEL FLUGIGI HUNDON

Ebriulo al kundrinkulo: Mia hundo povash flugi!
Kundrinkulo: Jesh, kaj ankau mia kato!!
Ebriulo: Ne, ne, ghi vere povash flugi! Venu che min, kaj mi montrosh al vi!

Ili iras al la apartamento de la ebriulo sur la 15a etagho. La hundo estas maljuna melhundo, kiu malfacile alvenis je la mastra voko: Kichjo, venu chi tien! Montru al mia amiko kiel vi povash bone flugi!

Li malfermas fenestron, kaptas la hundon, kaj jhetas ghin en la aeron. La du viroj vidas la hundon frakasighi sur la grundon.
Ebriulo: Mi jhurash al vi! Tiu hundo schipovash flugi -- sed ghi komplete perdish memoron!


KIOM DA TEMPO

Kruko: Mia edzino jhus naskis belan bebon, knabon! Sed mi scivolas pri afereto.... Lau vi, oni povos denove amori kiom da tempo post la naskigho?
Baniko: Nu, tio dependas. Chu shi estas en privata chambro?

Privata chambro - здесь в смысле: отдельная палата


POST KOMPRENO VENAS SVENO

Kruko kushas en malsanulejo kun rompita kruro. La kuracisto demandas: Sed kiel vi sukcesis fari tion?
Kruko komencas: Nu, estis antau dudek kvin jaroj....
La kuracisto: Ne, ne! Ne rakontu al mi vian vivhistorion. Diru al mi nur kiel vi rompis vian kruron chi-matene!
Kruko respondas: Kiel mi diradis, antau dudek kvin jaroj mi laboris kiel meti-lernanto en loka fabriketo, kie mi ankau loghis. Estis mia unua nokto surloka, kaj tuj post mia enlitigho, la filino de la estro eniris mian chambreton. Shi estis superba estulino. Shi demandis al mi chu mi bezonas ion, kaj mi respondis ke ne, ke chio estas en ordo. Do, shi ankorau demandis chu vere estas nenio kiun shi povus fari por mi, kaj mi same respondis ke ne, kaj mi kore dankis shin.
La kuracisto interrompas: Sed mi ne vidas la ligon de tiu anekdoto kun via rompita kruro!
Baniko: Nu, chi-matene, dum mi shanghis kelkajn tegolojn sur mia tegmento, mi subite komprenis kion shi celis... kaj mi pro shoko falis de la tegmento!


LAU LA NUMEROJ

Kruko: Kiom da pozicioj trovighas en la Kama-Sutro?
Baniko: 68. Char je 69 oni lavas la ilojn.


CHE LA KAPHARISTO

Kalvulo iras che kapharisto.
Kapharisto: Kion mi povas fari por vi, sinjoro?
Kalvulo: Mi volas ke vi grefu harojn sur mian kapon. Sed mi ne povas elteni doloron. Do, si vi sukcesos grefi sur mian kapon tiom da haroj kiom vi havas sur via kapo, mi kontente pagos al vi plusajn 3.000 eurojn!
Kapharisto: Sen problemo, sinjoro.
Kaj la kapharisto ekrazas sian kapon....


GRATULOJ

Kruko: Chu vi jam rimarkis ke virinoj gratas sian kapon matene? Mi de chiam demandas min kial.
Baniko: Ne frakasu al vi la kapon. Estas tutsimple char ili ne havas tesktikojn.


CHE APOTEKO

Kruko: S-ro Apotekisto, bonvolu vendi al mi nigrajn kondomojn.
Apotekisto: Nigrajn kondomojn? Kial vi volas nigrajn?
Kruko: Mia edzino mortis, kaj mi ankorau funebras.


FRENEZULO

Telefonanto: Ha-lo, chu la polico? Mi raportas ke estas frenezulo kiu eskapis!
Policisto: Chu vi povas priskribi lin?
Telefonanto: Li estas kalvulo, kaj liaj haroj estas senordaj!
Policisto: Kiel!? S-ro, li ne povas esti kaj kalva kaj havi senordajn harojn!
Telefonanto: Sed mi diris al vi ke li ja estas freneza!


VESTO POR BOVINO

Bovino (bervala, evidente) pashtighas trankvile en herbejo, kaj ekvidas ganton. Ghi diras: Ho, mamtenilo!

Mamtenilo - бюстгалтер


GRANDA TRUO

Mi eliris en mian ghardenon, kaj vidis ke mia najbaro fosas truon en la mezo de sia ghardeno.
"Saluton, najbaro!" mi diris, lau la usona maniero. "Kial vi fosas truon?
Chu vi plantos arbon? Tute ne estas la ghusta sezono!"
"Ne, ne!" respondas mia najbaro. "Ghi estas por enterigi mian kanarion kiu jhus mortis."
"Ho, akceptu mian kondolencon!" mi diris, sciante ke li tre amis sian birdeton. "Sed kial vi fosas tiom grandan? Shajnas al mi tro granda por tia eta kanario...!"
"Nu, estas char mia kanario estas en la ventro de via kato!"


BONA EDUKADO

"Morgau," anoncas la instruistino al siaj gelernantoj, "vizitos nin la regiona inspektoro. Lastfoje estis iom katastrofe, do chifoje ni devas fari bonan impreson! Do, ni faru chi tiel: kiam mi faros al vi demandon, vi CHIUJ senescepte levu la manon. Sed ni alprenu tre simplan kodon: se vi JES scias la respondon, levu la destran manon; se vi NE scias, levu la maldekstran...."


TRE BONA DONACO

Kruko estas tre kontenta, char li gajnis beletan sumeton che loterio. Li iras al drinkejo por festi tion kun siaj amichjoj. "Chiuj ektrinku!" li krias. "Pagos mi!" Kaj chiuj amikoj tostas lian sanon, bonan shancon, kaj senavarecon.

"Sed mi havas problemon," diras Kruko al sia plej intima amiko Baniko. "Mi
shatus donaci ion al mi edzino, sed mi ne havas ideon...."
"Nu," diras Baniko, "donacu al shi koloran televidilon."
"Estus bona ideo," diras Kruko, "sed shi jam havas."
"Nu, do," ankorau sugestas Baniko, "donacu lavmashinon."
"Ankau tion shi jam havas," respondas Kruko.
"Mi havas ideon!" eksklamas Baniko. "Jen originala donaco: donu al shi necesejan balaileton. Ghi estas tre utila."
"Ho, jes!" reeksklamas Kruko. "Tio estas bonega ideo, char tion shi ne havas!"

Do, Kruko forlasas la drinkejon, achetas la balaileton, kaj donacas ghin al sia edzino.

Kelkajn tagojn poste li denove iras al la drinkejo. Liaj amikoj demandas:
"Kaj do? Chu via edzino estis kontenta pro la balaileto?"
"Jes," li respondas, "shi estis tute kontenta. Shi ech uzis ghin dum tri tagoj. Sed post tio, chi decidis reuzi paperon, char shi trovas tion pli praktika!"


MULTAJ FAKTOROJ

Kruketo venas hejmen kun tre malbona lerneja notaro. Kiam lia patro vidas ghin, li suspiras kaj demandas: "Nu, kio estas via klarigo por tia putra notaro?"
"Nu," respondas la knabo, "mi hezitas inter la familia medio kaj la genetika heredo...."


<< >>