SERIO  DE  PARODIOJ
en la stilo de famaj rusaj poetoj al infana popola kanteto
“GRIZA  KAPRETO”

Kvazau rugha fadeno trairas la mondan literaturon korshira historio pri la griza kapreto.

La originalo:

Vivis che olda dam’ griza kapreto,
Du-tri, du-tri, griza kapreto. (2 foje)

Amis treege lin kara avino,
Du-tri, du-tri, bona avino. (2 f)

Foje forkuris li al la arbaro,
Du-tri, du-tri, nigra arbaro. (2 f)

Tie formanghis lin griza luparo,
Du-tri, du-tri, kruela luparo. (2 f)

Kaj restis por la avin’ hufoj kaj kornoj,
Jen do, jen do, hufoj kaj kornoj. (2 f)

Lia tragika sorto dum longaj jaroj elvokis la inspiron de multaj eminentaj autoroj. Jen kiel rakontus la saman historion rusa ekstravaganta poeto-modernisto  Igor Severjanin:

Oldulin’-sorchistino
Pro la ama inklino
Flirtis en reva sento kiel kordo en vent’.
Kapro juna kaj griza
Kun charmeco Pariza
Ludis skercon amoran por animo en tent’.

Sur herbejo ajhura
Ortagmezo purpura.
Tiel lace-langvore gapas li al arbar’...
Kiel bone sen vorto
Sin fordoni al sorto
Kaj atendi surprizon en silento, sen far’.

Ho, adori la lupon,
El si fari la supon
Por plenigi la beston per ekstaza pasi’.
Kaj al sorchistulino
Kun sinistra inklino
Impozante donaci shikan kornon de si!

Kaj jen tute alia poeto, tenera kaj langvora Aleksandr Vertinskij:

Kien foriris vi, ho griza, ho kapreto,
Kun sonoril’ sur kol’, rubando sur la korn’?
Sopiras la gharden’, kaj ploras virineto
Pro la mortinta am’, kaj pro venonta morn’.

En lasta trista hor’ mi vidis vin proksime,
Al nigr’arbar’ vi strebis en kabriolet’,
Kaj poste falis vi sub lupa pez’ senlime,
Lasinte kornojn nur al povra virinet’.

Jen kruda kaj morne ironia Sasha Chornij:

Shiris harojn pro griza kaprach’ oldulino...
(Ploru, ploru, formanghu vin lupoj!).
Shi lamentis pro sia severa destino
Kaj karesis (tfu!) kornajn hufojn.

Kial preterrigardis vi, kap’ sen cerbo?
Ja forkuris via trezoro.
Kaj kushas en arbaro sur herbo
Ostoj de kapro, kiu kredis je boneco de lupa moro.

Amegis, fordonis la lastan paneron,
Sed lupoj – ne kokinoj!
Ili lasis al avino sur sanga tero
Nur hufojn kaj kornojn. Jen fino.

Kaj nun – tri poetoj de la mezo de XXa jarcento. Jen chiam aktuala Eugenij Evtushenko:

Jen kio en la viv’ okazis:
La kapro griza min forlasis,
Sed vizitadas min en van’
La vulpo rufa, verda ran’...

La kapro mia kun aliuj
Vagadas en arbar’, ne tiuj
Kiujn bezonas li en kor’.
Ni ambau ploras en la hhor’.

La lupo per brakum’ tenera
Lin logis al arbar’ danghera,
Kaj mi en malespera sent’
Brakumas triste kun serpent’...

Jen restis hufoj nur kaj kornoj
De mia am’ en tagoj mornaj.
Ho IU, venu por alvok’,
Min savu de l’ fremdul’ minaca
Kaj kun anim’ de l’ kapro paca
Min ligu en beata lok’.

Jen profundsenta Andrej Voznesenskij:

En auroro mi vekos la kapron,
Li foriros al nigra arbaro,
Kaj sopire mi klinos la kapon, -
Dio nin ne kunigis en paro.

Mi senshua al sojlo foriros
Lastrigardi al griza, kornhava.
"Bonan vojon" al li mi deziros,
Kvankam cheas jam son’ de malsavo.

Du cherizoj enlarme dronitaj -
Kushas kornoj kaj hufoj sur herbo.
Mi sur ter’ vin revidos neniam,
Sed pri vi ne forgesos la cerbo!

Kaj jen patosa Robert Rojhdestvenskij:

Tio estis. Forgesis - kiam.
Nure gravas, ke - okazis.
Kapron oni forshtelis mian
Dum mi propran vizaghon razis.

Mi animon disshiris floke,
Mi ne kredas al mens’ klara:
Al densej’ de l’ arbar’ loka
Forlogita kapret’ kara.

Griza lupo, muzel’ turpa,
Lin devoris kun ghu’ mava.
Jen chi tiel okazis murdo,
Char forestis la man’ sava.

Pendas Lun’ kiel lupa dento,
En horor’ mi entiras kapon.
Chu en la trideka jarcento
Lupoj ankau mortigos kaprojn?!

Verkis tre antaulonge T. Auderskaja