BRAZILAJ ANEKDOTOJ (6)

Riparisto de televidilo alvenas apartamenton post alvoko. Virino malfermas la pordon, shi estas vestita per negligha robo, shi estas belega. La ulo malfacile demetas sian rigardon de shi, de shiaj gamboj, kiuj aperas en la aperturo de la robo, de shiaj maletaj mamoj, kiujn shi ne zorgis kashi. La vizito ighas pli longa ol oni antauplanis ...

Fine la ulo finas la riparon, kaj li donas la kvitancon al la virino. Shi plenigas chekon. Shi mallevas sin por plenigi la chekon, kaj li rigardas tion, kio antau ne estis rigardita de la mamoj! Tiam shi diras:

- Ej, mi ne scias kiel peti tion, kia malordinara. Mi hontas, kaj deziras, ke tio estu nur afero nia.

La riparisto ekscitita respondas, ke tio ne estas problemo, ke li parolos pri tio al neniu, kaj la virino pluas:

- Mia edzo estas bona edzo sed (spirado) li havas fizikan malkapablon... Nu, vi estas forta, juna... Kaj mi ne sukcesas solvi tiun problemon sole.

- Mi scias - diras la riparisto tute rugha.

- Do kiam mi vidis vin enirantan, mi pensis...

Kaj la ulo:

- Mi ankau tion pensis...

Kaj la virino surprizighis:

- Ho! Chu? Chu vi jam sciis, ke mi petos vin shovi fridujon?

* * *

En sanejo malsanulo ricevas nova^jojn, ke li havas nur pli kvin minutoj por vivi, kaj demandas senespere:

- Doktoro, kion vi povas fari por mi?

La kuracisto respondas:

- Tujan makaronion...

* * *

Maljunulo 86-jaragha eniras atend-chambron, kie svarmas homoj atendantaj.
Li proksimighas de akcepteja tablo, kaj knabineto demandas:
- Kiu estas via problemo pri sano.
- Io ne bone funkcias rilate al mia peniso - li respondas.
La akceptistino kolerighas:
- Vi ne devas diri tion en plenplena atend-chambro!
- Kial ne? vi demandis kaj mi respondis.
- Sed tiel vi ghenas aliajn. Vi devus diri, ke havas problemon pri via orelo, kaj poste vi povus klarigi al la kuracisto la veran problemon.
La maljunulo eliras el la chambro kaj post minuto revenas.
La akceptistino ridetas kaj demandas:
- Kio?
- Mia orelo - li respondas.
La knabino gestas aprobon kaj ridetas demandante:
- Kio estas la problemo?
- Mi ne sukcesas pisi.

* * *

- Kiom kostas taso da kafo?
- Kvindek centavojn.
- Kaj la sukero?
- ghi estas senpaga.
- Mi volas du kilogramojn da sukero.

* * *

Chu via bopatrino estas juvelo?
Ni havas shian perfektan ujon!

Cherk-vendejo Souza

* * *

La plej grava parenco

Tri infanoj priparolas pri siaj parencoj por scii, kiu havas la plej gravan parencon.
- Mia onklo estas pastro, diras la unua. - li estas tiel bona, ke chiuj nomas lin sanktulo.
- Tio estas nenio, defias la dua. - Mia onklo estas episkopo. Li estas tiel bona, ke oni diras, ke li ighos papo.
- Ankorau tio estas nenio, - diras la tria. - Mia onklo havas tiel grandan kacon, ke kiam oni ekvidas ghin diras: "Dio!".

* * *

La knabo timida jhus alvenis al seksumado kun sia knabino:
- Ne postulu de mi tre da sperto pri seksumado, mia amatino.
- Jes, amato, sed vi ankau ne postulu de mi tre da virgeco...

* * *

90% de mia mono mi elspezas por alkoholajho, la ceteraj 10% por la kelnero.

* * *

Geedzoj dormas profunde kiel senpekaj beboj, subite chirkau je la tria horo matene audighas sonoj for de la dormochambro. La virino surprizighas kaj diras:
- Ve ve ve, certe estas mia edzo!
La ulo staras kaj freneze saltas tra la fenestro kaj falas sur arbo. Post sekundoj li revenas kaj krias:
- Malfelichulino... mi estas via edzo!
- Do... kial vi saltis?

* * *

Du uloj rabas bankon kaj chiu forkuras kunportante unu sakon.
Post monatoj ili renkontighas:
- Halo, chu vi trovis multe da mono en via sako?
- Ne multe, 8000 R$, chu vi estas pli felicha?
- Tute ne, ghi estas plena je shuld-atestoj, mi jhus pagis la lastan
hierau...

* * *

La kuracisto rigardas rezulto de ekzameno. Li diras al la malsanulo, kiu estas eta kaj malforta, tre simpla homo:
- Hum, tiu malsano via ne plachas al mi, tute ne plachas!
La ulo mallevas sian kapon kaj diras:
- Pardonu min, sinjoro, mi havas nur tiun...

* * *

Ebria programisto revenas hejmen. Starante en la lifto li premas "1",
poste "2".

- "Mi ne komprenas, kie trovighas "enter" chi tie?"...

el kontakto 2004:2

* * *

- Kio okazis? - demandas matene edzino sian edzon-programiston, kiu aspektas tre malgaja. - Chu la programo, kiun vi faris pasintnokte, ne ekfunkciis?

- Ne, ghi ekfunkciis... - apatie respondas la edzo.

- Chu ghi funkciis malghuste?

- Ne, tute ghuste...

- Sed kio do okazis?

- Mi simple endormighis... sur la klavo "backspace"...

el Kontakto 2004:2

* * *

Leciono en bazlernejo. La instruisto demandas:
- Infanoj, kiu scias la alfabeton?
Filo de programisto respondas:
- Mi scias!
- Do diru lauorde!
- QWERTYUIOP....

bazita de anekdoto de Kontakto 2004:2

* * *

- Kelnero! Bonvolu doni al mi hhartenbraungevratenshtajzengorbejstraut kun citrono.

- Pardonu, kion vi diris? Hhartenbraungevratenshtajzengorbejstraut kun kio?

Odesaj shercoj, el Kontakto 2004:2

* * *

- Chu vi hazarde ne estas filo de horloghisto Monja?
- Jes, estas mi, sed kial do hazarde?

Odesaj shercoj, el Kontakto 2004:02

* * *

En psikiatria hospitalo, kuracisto vidas frenezulon skribantan leteron kaj demandas:
- Kion vi faras?
- Mi skribas leteron!
- Al kiu vi skribas?
- Al mi mem!
- Kaj kio estas skribata?
- Mi ne scias... mi ankorau ne ricevis ghin!

* * *

Manoel kaj Germanulo estas en auto en dezerto. Estas tre varme. La auto paneas kaj haltas. La plej proksima vilagho estas 30 km for.

La germanulo sperta pri supervivado elmetas la autan radiatoron.
Manoel impresita demandas:
- Kial vi kunportos la radiatoron?
- Se ni soifos, ni povos trinki akvon el ghi.
Do Manoel komencas formeti la pordon de la auto.
La germanulo restas impresita:
- Kion vi faras?
Kaj Manoel respondas:
- Nu, se pli varmighos, ni povos mallevi la vitrajhon.

* * *

Kiu diris?

Ulo malina iras al kuracisto por tutekzamenado. Post ekzamenado la kuracisto revenas kun rezultoj.
- Vi estas bonsana por 40-jaraghulo.
- Kiu diris, ke mi estas 40-jaragha?
- Kian aghon vi havas?
- Mi 53-jaraghighis je la pasinta semajno.
- Ho! kian aghon via patro havis, kiam li mortis?
- Kiu diris, ke mia patro mortis?
- Ho, pardonu. kian aghon via patro havas?
- 74.
- Chu? tre bone. kian aghon via avo havis, kiam li mortis?
- Kiu diris, ke mia avo mortis?
- Ree pardonu min. Kian aghon li havas?
- 103. Kaj li estas bonsana.
- Mi felichas. Mi demandos pri via praavo? Kial via praavo mortis?
- Chu mi diris, ke mia praavo mortis? li estas 124-jaragha kaj je la sekvanta semajno edzighos.
- Chu vere? Kial li volas edzighi?
- Chu mi diris, ke li volas edzighi? Tute ne, tamen li gravedigis knabinon...

* * *

Maljunulino pasas antau best-vendejo chiutage, kaj chiutage papago diras al shi saman frazon:
- Maljunulino treege malbela! Maljunulino treege malbela! Maljunulino
treege malbela!
Iam shi decidis kontraui ghin kaj parolis al posedanto de la vendejo. La posedanto de la vendejo akre riprochas la papagon.
En la sekva tago la maljunulino pasas tie, kaj la papago parolas:
- Mi parolos nenion... tamen la sinjorino jam scias, chu ne?

* * *

Post sanekzameno ulo demandas la kuraciston:
- Kiom kostas?
- Kostas 200 realojn.
- Chu 200? Chu ne estas rabato por ista kolego?
- Chu vi ankau estas kuracisto?
- Ne, mi estas rabisto.

* * *

"Meksiko ludis kiel neniam, kaj malvenkis kiel chiam".

Frapfrazo de meksika jhurnalo post malvenko de Meksiko antau Brazilo:
3x2.

* * *

Fraulino promenis apud lago, kiam subite aperis bufo, kiu parolis al shi:

- Mi estas ingheniero, oni igis min bufo, tamen se vi kisos min, mi ne plu estos bufo, kaj mi edzighos al vi, kaj ni estos felichaj.

La fraulino tute kontenta prenis la bufon kaj metis ghin en poshon.

Dum la fraulino pashis al sia domo, la bufo ighis maltrankvila kaj demandis:

- Hej, chu vi ne kisos min?

Kaj shi respondis:

- Tute ne! Mi ighos pli richa kun parolanta bufo ol kun ingheniera edzo.

* * *

Se UEA havus la taskton vendi Kokakolaon, mi timas, ke ghiaj reklamiloj similas la jenan (krom esti pli longa):

"Grava manko en la moderna mondo estas rapide havebla trinkajho ne ligita al iu aparta lando. Teo ne estas bona elekto, char ghi estas tro brita, tro malfacile farebla, kaj tro danghera pro sia hejto. Ghi ne estas regula, kaj foje flavoras tro amare.

"En 1887 usona drogisto elpensis tute novan trinkajhon, kion oni ankorau trinkas chie en la mondo. Oni povas malfermi botelon de Kokakolao multe pli rapide ol prepari tason de teo. Aldone, char ghi estis science kreita kaj tute nenatura, al ghi mankas surprizoj. Ghi estas la metrika sistemo de trinkajhoj.

"KOKAKOLAO - LA TRINKAJHO KIU FUNKCIAS!"

Gary Grady

* * *

En la maro naghas du viroj. Unu alparolas la alian:
- Pardonu, ke mi demandas, kial vi banas vin en frako kaj chapelo, dum chiuj ceteraj banas sin en bankostumoj?
- Nu, la afero estas tia, - respondas la demandito, - ke chiuj chirkau mi banas sin, dum mi dronas...

* * *

La problemon de tradukado bone karakterizas ankau la fama anekdoto:
"Tradukoj similas al virinoj - se ili estas fidelaj, ili ne estas belaj, se ili estas belaj, ili ne estas fidelaj."

* * *

Edzino deklaras sin pli inteligenta, pli valora ol la edzo:
- Mia "QI" estas multe pli alta ol la via. Mia averagha poentaro en la Universitato estis pli alta ol la via!
- Jes, bone sed, se ni observas la situacion el alia starpunkto pli vasta, mi ankorau superas vin.
- Kiamaniere do?
- Mi elektis bonan virinon, por vivteni min sed vi edzinighis al sentaugulo.

* * *

<<