Переподготовка диетсестер — переподготовка руководителей и специалистов железнодорожного транспорта (перспектива.орг)

BRAZILAJ ANEKDOTOJ (3)

Instruisto iam petis al siaj lernantoj verki mallongan rakonton pri religio, regheco, sekso kaj mistero,
Iu verkis jenon:

- "Ho, mia dio, mi estas graveda." diris la princino, "Kaj mi ne scias kiu estos la patro?"

* * *

- Panjo, mi ne plu vizitados la lernejon!
- Kial? - demandas la patrino.
- char mi scipovas nek legi, nek skribi. Samtempe la instruistino malpermesas al mi paroli kun miaj samlernantoj. Kion do mi faru tie?

* * *

Dungito alparolas sian chefon:
- Hodiau mi devas forlasi la laboron iom pli frue.
- Nu bone, kion vi devos fari?
- Mi devas cheesti la entombigon de mia bopatrino.
La chefo rediras:
- Por sin amuzi mi ne donas forpermeson.

* * *

Post sia pledparolado la advokato turnas sin al sia kliento:
- Kaj nun konfesu antau la tribunalo la tutan veron!
- Kial do? Ja vi pruvis, ke mi estas senkulpa...

* * *

Iom surda paciento estas malkontenta kaj deklaras, ke li vizitos alian kuraciston.
- Tamen diru al mi, s-ro doktoro, kiom mi shuldas al vi.
- Kvarcent dolarojn.
_ Kiom? chu kvincent?
- Ne, mi diris okcent - respondas la doktoro.

* * *

Iam, sukcesa enterprenanto iris al tatuejo, li petis al tatuisto tatui lian kacon, li volis bildon de monpapero, 100 realoj.
Surprizita la ulo diras al li:
- Sr. Tie tre doloras, chu vi ne volas elekti alian lokon?
La interprenisto insistis. - Mi volas sur mia kaco.
La tatuisto pretigis chion por tatui kaj antau komenci redemandis la enterprenanton pri lia volo.
La enterprenanto klarigis al la ulo siajn motivojn.
- Mi estas enterprenanto, kaj mi shatas vidi mian monon kreski, mia edzino estas ekonomiisto kaj shatas vidi monon eniri kaj eliri kaj eniri ktp. Tamen mi ne faras tion nur por ni du, mia amantino tre shatas suchi mian monon kaj chiuj miaj dungitoj devigas min diri, ke iam mi plenigos iliajn pug-truojn per mono.

* * *

- Sinjorino, kiel funkcias via horlogho kun kukoleto post la riparo?
- Sinjoro riparisto, post kiam vi riparis mian horloghon, la kukoleto akurate kaj afable demandas: kioma estas la horo?

* * *

Ebriighinta razisto eliras el la drinkejo kaj deklaras al sia amiko:
- Sciu, karega! Kio ajn okazu al vi: se via edzino forlasos vin, se via hejmo brulighos, se viaj infanoj grave malsanighos, venu al mi! Mi chiam pretas razi vin senpage!

* * *

Manoelo malamas katidon de sia edzino kaj decidas malaperigi ghin. Li metas la besteton ene de sako, metas en auto kaj lasas ghin for 20 domblokoj de sia domo.

Kiam li revenas, la katido estas antau dompordego. Nervoze, Manoelo ripetas malaperigon kaj lasas la besteton for 40 domblokoj de sia domo.

Kiam li revenas, ree li trovas katidon antau la dompordego. Pli nervoze, le prenas katidon, iras 10 domblokoj dekstre, 20 domblokoj antaue, 30 domblokoj maldekstre kaj diras:

- Nun vi perdighos, besto.
Kvin minutoj poste, li telefonas al sia edzino:
- Am', chu la katido estas tie?
- ghi jhus alvenis, kial?
- Lasu min paroli al li, mi perdighis.

* * *

Du maljunuloj interparolas:
- chu estas plej shatata de vi sekso au kristnaska festo?
- Sekso, ja! kristnaska festo estas chiujara, pro tio ghi nauzas min.

* * *

Knabeto dek-jar-agha iris fish-kapti kun sia patro kaj kiam revenas, shia vizagho estas tute shvela. shia patrino, impresita, demandas:

- Filino, kio okazis?
- Kulo estis ...
- chu ghi pikis vin?
- Ne, ghi ne povis, antaue, mia patro mortigis ghin per remilo.

* * *

Kuracisto interparolas kun richega maljunulo kiu jhus komencis uzi revolucian ilon por audado:
- Nu, sinjoro Almeida, chu vi shatis la ilon?
- Jes, ghi estas tre bona.
- chu via familio estas felicha?
- Mi ankorau ne parolis al ili pri ghi, sed mi jam shanghis mian testamenton tri foje.

* * *

Patrino maljuna demandas sian filon:

- Karlo, kiel nomighas la anglo kiu tremigas min?
- Parkinson, panjo.

* * *

- Johano, se mi diras "mi estis bela ino", estas pasinta tempo, se mi diras "mi estas bela ino", kio estas?
- Estas mensogo, Instruistino!

* * *

Geedzoj vojagus al nordoriento de Brazilo. La edzo alvenis unu tago antaue de sia edzino.

Kiam li alvenis, li volis skribi retmesaghon al sia edzino, sed mistajpis, pro unu litero li sendis mesaghon al alia persono, edzino de pastro, kies edzo, la pastro, jhus mortis.

jen la mesagho:

- Mia chiama karulino.

Finfine mi alvenis, la vojagho estis longa, sed nun mi estas chi tie. chi tie estas tre varme, kiel mi antaue pensis. Ili jam estis atendanta min, kaj chio estis preta por mi. Ili ankau jam pretigis chion por via alveno. Vi alvenos morgau kaj chio estos preta por vi. Mi tre ghoje ricevos vin, kaj ni estos kune chi tie. Nun mi estas laca kaj iom ripozos,

ghis morgau,

Via edzo.

* * *

Viro parolas telefone:

- Halo, chu mia reghino?
- Kiel vi fartas, mia karulino?
- Mi fartas bone, kiel estas la infanoj?
- chu ili tagmanghis chion?
- Tre bone.
- Kion vi kuiris hodiau?
- Mia preferata plado! chu chio estas trankvila dome?
- Mi atendas horon por alveni dome, kaj esti kune kun vi en la lito.
- Jes. Mi amas vin.
- Nun, bv. voku mian edzinon.

* * *

Psikiatro parolas al paciento:
- Rakontu al mi, ek de la komenco.
- Nu, komence mi kreis chielon kaj teron...

* * *

Paciento venas al psikiatro kaj time diras:
- Doktoro, mi havas du personecojn.
- Ha! Ne maltrankvilighu, sidu chi tie, ni kvar interparolu...

* * *

Ulo suferanta pro amnezio iras al kuracisto:
- Kuracisto, mi havas egan amnezion.
- Ek de kiam?
- Ek de kiam kio, kuracisto?

* * *

Clouseau alproksimigis al butikisto; hundo kushadis apude.
"chu via hundo mordas?" singarde demandis Clouseau.
"Tute ne", respondis la butikisto.
Clouseau do komencis karesi la hundon, kiu tuj mordis lin.
"Ah, sed vi diris, ke via hundo ne mordas!"
La butikisto: "Tiu ne estas mia hundo."

* * *

Kuracisto parolas al ebriulo:
- Vi ne plu trinkos bieron. Vi nur trinkos lakton.
- chu alian fojon?
- Kio? chu vi iam provis tiun dieton por sin resanigi?
- Jes, dum miaj unuaj jaroj de vivo.

* * *

Kuracisto parolas telefone al malsanulo:

- chu vere, vi audas vochojn kaj ne scias de kie, ili devenas?
- Jes, kutime okazas.
- Kiam ekzakte tio okazas?
- chiam kiam mi parolas telefone.

* * *

Du amikoj interparolas:

- chu vi scias kion mi donacis al mia edzino je shia datreveno?
- Ne, kion vi donacis?
- Ringon kun diamanto.
- OH! chu vi elspezis troe? Kial vi ne donacis ion pli malmultekostan, kiel tv-on, ekzemple.
- chu vi estas freneza? Kie mi trovus falsan tv-on?

* * *

Skota samideano diras al membro de Londona Esperanto-Klubo:

- Vi nepre devas viziti nian urbon! Mi kondukos vin al niaj genajbaroj. Tiam vi vidos, kiel oni regalas che ni la gastojn...!

* * *

<< >>