BRAZILAJ ANEKDOTOJ (2)

Biletoj
Li: - Vespere ni tre agrable pasigos tempon.
Shi: - Kion ni faros?
- Mi achetis tri kinobiletojn.
- Tri? Kiu do akompanos nin?
- Mi achetis unu al via patrino, unu al via patro kaj unu al via frato.

* * *

- Dragan, hodiau mi renkontis vian instristino kaj shi denove plendis pri vi! - kolere diris la patrino.
- Kiel shi povis? Mi ja hodiau ech ne estis en la lernejo!

el Kontakto 2002:4

* * *

- Zoran, kiel vi pruvos, ke la tero estas ronda?
- Sed, sinjoro instruisto, mi neniam diris tion...

el Kontakto 2002:4

* * *

- Hej knabo, - diris sinjorino al la knabo staranta apud domo, - chu via patrino estas hejme?
- Jes.
La sinjorino frapis la pordon. Neniu aperis...
- chu vi ne diris, ke via patrino estas hejme, knabo?
- Jes, shi estas hejme. Nur ni ne loghas en tiu chi domo...

El Kontakto 2002:4

* * *

- Patro, chu vi memoras, ke vi promesis doni al mi vian belan skribilon, se mi ricevos bonan poenton en matematikon? Vi havas felichon. La skribilo restas via!

El Kontakto 2002:3

* * *

- Kial vi ploras, knabo?
- Mi perdis mian hundon!
- Ne timu, la hundo mem revenos hejmen!
- kompreneble, la hundo revenos, sed mi ne povas trovi la domon sen ghi.

El Kontakto 2002:3

* * *

- kial vi skribas la hejm-taskojn per nevidebla inko?
- Por ke la instruisto ne vidu miajn erarojn.

El Kontakto 2002:3

* * *

Je varma vespero Petro iras kun sia edzino gustumi bieron en trinkejo proksima de ilia domo.
La du estas sidantaj trinkante la duan glason, kiam la edzino rekonas personon kaj diras al Petro:
- chu vi vidas tiun ulon kiu trinkas viskion? Antau sep jaroj mi lasis lin! Ektiam li neniam plu haltis drinki.
- Ne mensogu, virin'. Neniu sukcesas festi tiom.

* * *

Instruisto:"Petro, diru al mi, kio estas kuragho?"
Petro: "Kuragho estas, se oni levas la manon kaj scias nenion."

El Kontakto 2002:2

* * *

Post longa kurso pri advokateco (preskau dek jaroj), blondulino komencas en sia propra konsultejo kaj tuj je unua tago de laboro, iu batfrapas pordon.

Por montri esti grava, shi prenas telefonilon kaj petas por la ulo eniri kaj atendi.

shi restas dum tridek minutoj trompante esti en parolo:

- Jes, tutklare! mi ne malvenkos pri tiu! Ja estas tre malfacila ... Certe, je venonta jugho la jughisto decidos favore al ni kaj ni venkos (kaj tiel dauris ....)

Kiam shi finis telefonadon, post longa tempo, shi edukite demandis:

- Mia kara S-ro, je kio mi povas helpi vin?

La ulo respondis:

- Mi estas telefonisto, mi venis pretigi ghin por vi...

* * *

Ulo estis en drinkejo kaj apud li ebriulo estis dormanta sub tablo.
Okazis ke po dudek minutoj la drink-ist-estro iras al ebriulo, batetas lin kaj krias:
- VEKighUUUUUUU!
Post la kvara fojo, la ulo ne eltenis kaj vokis la drinkistestron:
- Kiu fiko estas tio? Kial vi vekas la ebriulon kaj lasas lin dauri sub la tablo?
- Ne estas fiko ne, li pagas al mi chiam kiam mi lin vekas...

* * *

Jochjo estis eliranta de hotelo kie li laboras, kiam li audas vochon:
- Jochjo, kien vi iras?
- Mi iras al putinejo, sinjorino - respondas Jochjo.
- Kien? - diras maltrankvile la estrino de hotelo - maledukita! Oni ne parolu tiel! Plue vi estas infano kaj devas labori chi tie. Vi restu chi tie!
- Jes, vi ordonas ... sed do diru al via edzo ke li mem devos preni ombrelon kiun li forgesis tie!

* * *

Patro diras al la filo:
- Vi - estas porkido! chu vi scias, kio estas porkido?!
- Jes, patro, mi scias. Porkido estas filo de porko...

* * *

Policano sonoras al la pordo kaj knabeto malfermas.
- chu mi povas paroli kun via patro?
- Ne, li ne estas hejme.
- chu via patrino estas hejme?
- Ne. shi ankau kashis sin.

* * *

Inter samaghuloj.
- Kiel via patrino rimarkis, ke vi ne lavis vin?
- Mi forgesis malsekigi la sapon.

* * *

Prezidento flugis egan urbon de via lando, Brazilo, kiam diris al via amiko:
- Mi felichigos unu personon, mi jhetos 100 realojn.
Kaj lia amiko respondis:
- Faru pli bone. Felichigu du personojn jhetante po 50 realoj.
Do, respondis la piloto:
- Kial ne felichigi multajn, simple sin jhetu.

* * *

- Panjo, panjo... en lernejo oni nomas min mafiulo (chu estas tiu vorto por mafioso?).
- Mi iros tie morgau por solvi tion.
- Nur aranghu por ke shajnu al akcidento.

* * *

- Panjo, panjo... en lernejo oni taksas min mensogisto.
- Silentighu, vi ankorau ne studas en lernejo.

* * *

- Panjo, panjo... mi forlasis drogon.
- Dank' al Dio!
- Jes, sed mi ne memoras kie...

* * *

- Panjo, panjo... en lernejo knabo nomis min samseksemulo.
- Renato, mia filo, kial vi ne batas lin?
- Ho, li estas tre bela!!!

* * *

Korpulenta sinjorino estis promenanta sur strato. Nekonata knabo shin
sekvis strikte. "Kion vi volas?" shi demandis la knabon, "chu vi havas
demandon?" "Ne, sinjorino. Mi shatas promeni en ombro."

* * *

Filo malbone lernas kaj petolas senchese. Foje la patro plendis: "Miaj haroj grizighos de maltrankviligho pro via petolado." Kaj la filo refutis kompreneme: "Ho, jes, la haroj de la avo grizighis ghuste pro vi."

* * *

Akuzito promesis al la advokato:
"Se vi sukcesos defendi min, ke mi estu kondamnita al mallibereco nur duonjara, vi ricevos grandan monsumon."

La deziro de la akuzito realighis. La advokato akceptis lian monon kaj diris:
"Tio ja estas malfacila afero, char la jughisto volis liberigi vin kiel senkulpulon."

* * *

Petro veturas al autoriparejo kaj diras:
- La bremso ne funkcias, bv ripari ghin.
- Jes, bone, venu preni vian auton venontan semajnon.
- Nur en la venonta semajno? Sed mi bezonas ghin hodau.
- Sinjoro, vidu kiom da autoj vice atendas riparon.
- Jes, tamen mi hastas kaj devas urghe autoveturi.
- Se tiom haste kaj urghe, kial vi bezonas bremsojn?

* * *

Sinjoro Fistiro jhus ricevis sian licencon de shoforo. Fiere li rapidegas tra la strato. Subite policisto haltigas lin:
- chu freneza vi? ... Vi surveturis homon! chu vi ne scias vian devon?
- Jes, mi devas halti, preni kaj kunporti la homon al hospitalo.
- Nu, do kial vi ne faris tion?
- char mi jam havas kvar vunditojn en mia auto, ghi estas plena.

* * *

- Oni elmetas homojn por enmeti mashinojn! mi perdis dungon pro roboto!
- Tio estas nenio... io plej malbona okazis al mi: mia edzino forlasis min pro vibrigilo.

* * *

Paro iras al festo, la edzino diras:
- Ne restu kun viaj amikoj en angulo por rakonti maldecajn anekdotojn.

Kiam ili estas en festo kaj la ulo renkontighas kun siaj amikoj en angulo, li diras:
- Mia edzino petis, ke ni rakontu anekdotojn en centro de la chambro.

* * *

<< >>