Установка обеззараживания воды одв-200а — отлично справится с добыванием чистой воды (tk-pozitron.ru)

АНЕКДОТЫ И ШУТКИ НА ЭСПЕРАНТО (9)
(из рассылки "Школа Эсперанто")

LA GHUSTA VORTO

Jozefino parolas kun Adelino:
"Chu vi memoras ke pasintjare por mia naskighdato, mia baptopatrino
sendis al mi bonegan donacon, 100-euran bileton!"
"Jes," respondas Adelino. "Vi havis bonshancegon."
"Efektive," daurigas Jozefino. "Kaj mi sendis al shi koran dankleteron.
Mi skribis: 'Mi ne trovas la vortojn por danki vin...'."
"Tre ghentile," diras Adelino.
"Jes. Kaj do, chijare mia baptopatrino sendis al mi vortaron!"


baptopatrino - крёстная

* * *

TAKSIISTO

Kruko kaj lia kvinjara filo Jochjo prenas taksion. Ili trapasas la
"rughan kvartalon" de Bervalo, kaj Jochjo demandas:
"Pachjo, kiun atendas chiuj tiuj virinoj kiuj staras sur la trotuaro?"
"He..., nu..., mi ne scias," respondas (au evitas respondi) embarasita
Kruko.
"Ne, pachjo, vi devas scii," insistas la etulo. "Kiun ili atendas?"
"He..., nu..., ili estas virinoj kiuj... atendas siajn edzojn," eltrovas
Kruko.
Tiam la taksiisto interrompas, amuzita de la patra embaraso, kaj diras:
"Sed ne, sed ne. Ili estas putinoj!"
"Pachjo, pachjo," la scivolemo de Jochjo ankorau viglas. "Kio estas
putinoj?"
"He..., nu...," Kruko denove provas elturnighi. "Ili estas virinoj...
kun multaj edzoj!"
La taksiisto moke ridachas.
"Sed pachjo," insistas Jochjo, "se ili havas multajn edzojn, ili do
devas havi multege da infanoj. Kion faras tiuj infanoj?"
Kaj Kruko fulme respondas: "Ili estas taksiistoj!"

* * *

- Helpu! - en trajno audighis terura krio. - Chu en la vagono trovighas
kuracisto?
- Mi estas kuracisto, - el najbara kupeo elsaltis duone nuda viro. - Kiu
bezonas helpon?
- Mi! - la kriinto ghoje respondas. - Doktoro, bonvolu helpi: kiel nomighas
malsano de la gorgho, kies titolo konsistas el sep literoj, la tria estas
's'?

* * *

- Sinjoro paciento, mi devas vin informi, ke unu via testiko estas ligna,
kaj la alia - metala.
- Ne eble!
- Sed mi mem ne kredis, ghis ne konvinkighis. Chu vi havas problemojn pri
via seksa vivo?
- Chio estas bonega, mi seksumas ofte...
- Kaj chu vi havas infanojn?
- Jes, du knabojn: Pinokjo kaj Terminatoro...

* * *

Kirurgo esploras la rentgenogramon de sia paciento:
- Hm... la klaviklo estas rompita, du ripoj estas preskau tute for, en la
fibulo estas krevego. Nu bone, ne gravas, per "Photoshop" ni chion
korektos!


[rimarko: "Photoshop" estas programo por prilaboro de ajnaj bildoj]

* * *

La granda eskapo

Esperantisto kaj volapukisto estas en malliberejo, kaj ili decidas kune
eskapi. Unu nokton, forseginte la barilojn de sia chelo, ili grimpas sur la
tegmenton.

Subite ili faligas tegolon, kies bruo alertas la gardiston starantan jhus
sube.

"Kiu iras tie?" li demandas.

La esperantisto rapide reagas, kaj diras "Miau, miau!"

Kelkajn metrojn poste ili faligas alian tegolon, denove alertante la
gardiston, kiu redemandas "Kiu iras tie?"

La volapukisto rapide reagas, kaj diras: "Ankorau unu kato!"


eskapo - побег
chelo - камера
tegolo - черепица
alerto - тревога

* * *

Chasistoj

Du volapukistoj decidas chasi alkojn en la nordo de Kanado.
Ili informighas pri la plej bonaj lokoj, luas automobilon kaj fusilojn, kaj
iras ghis la vojfino, lasas la veturilon, kaj daurigas piede.
Ili piediras dum horo, kaj subite ili vidas alkon. Per unu pafo la afero
estas farita.
Ili ekprenas la alkon per la vosto kaj ektiras ghin al la veturilo. Sed la
alka felo krochighas che la negho, kaj post du horoj ili faras nur centon da
metroj.
Ghuste tiam preterpasas loka chasisto:
"Ho, sed ne faru tiel! Tiru per la kornoj, tiel la felo ne krochighos
kontrau la negho, kaj glitos pli facile. Necesas tiri lau la direkto de la
felo!"
La volapukistoj decidas sekvi tiun bonegan konsilon, kaj fakte, post nur
kelkaj minutoj, unu el ili komentas:
"Jes ja, li pravis ke estas multe pli facile chi tiel. Sed do, vidu kiel ni
malproksimighis de la veturilo...."



alko - лось
fusilo - винтовка

* * *

Chu saltos, chu ne saltos...?

Volapukano estas en trinkejo, kie estas televidilo kiu montras
vesper-informojn. Temas pri juna virino kiu minacas jheti sin de ponto. La
volapukano diras al alia trinkejano:
"Mi vetas dek eurojn ke tiu junulino ne saltos!"
"Veto akceptita," respondas la aliulo.
Post emociiga minuto, la juna virino tamen saltas de la ponto kaj
frakasighas sur la grundon, vere neeltenebla bildo.
"Feket!" diras la volapukano. "Mi perdis. Jen viaj dek euroj."
"Estas tamen surprize vidi iun tiel salti de ponto, chu ne?" diras la
gajninto.
"Jes. Sed kio min plej surprizas estas ke mi vidis tiun junulinon salti
che la tagmezaj informoj, sed mi estis certa ke shi neniel kuraghus refari
tion."


Mi vetas dek eurojn - спорю на 10 евро
Feket! - ругательство

* * *

Politika informo

Dum la sama inform-elsendo, oni montras la shtatestron de Eostegio, lando
kiu havas enormajn ekonomiajn problemojn. La shtatestro diskursas:
"Kara popolo, mi havas du malbonajn novajhojn por anonci al vi. Unue,
post malmulta tempo, ni havos nur fekajhon por manghi. Kaj ech pli, ne estos
sufiche por chiuj!"


shtatestro - руководитель (государства)
diskursi - (малоупотр.) - выступать

* * *

Unu tagon en librovendejo

En librovendejo iu viro inspektas libron kies titolo estas "Kiel eviti pagi
viajn impostojn".

La librovendisto diras:

"Lia dua libro baldau aperos."

"Chu?" diras la achetunto. "Kaj kiel ghi titolighas?"

" 'Miaj 10 jaroj en malliberejo'."

* * *

Unu tagon che taksiisto

Viro devas porti kelkajn valizojn che sian fratinon. Char li ne havas
auton, kaj porti valizojn en autobuso maloportunas, li estas devigita
preni taksion.

"Kiom kostas por veturi al Zamenhofstrato?" li demandas al taksiisto.

"Dudek eurojn," li respondas, "kaj po unu euron por la valizoj."

"Do, prenu la valizojn sen mi...."

* * *

Unu tagon che malavarulo

Virino hejmenighas post butikumado, kaj trovas sian edzon en la lito kun
juna kaj charma fraulino. La viro saltas el la lito kaj diras: "Kara, mi
povas chion klarigi!"

"Revenante de la golfejo," li daurigas, "mi vidis tiun chi kompatindan
knabinon kiu veturpetis sur la vojflanko. Mi do akceptis shin en mia auto.
Kiam mi demandis al shi kien shi iras, shi respondis ke shi havas neniun
lokon kien iri. Tiam shi diris ke shi ne manghis dum tri tagoj. Do mi
alportis shin hejmen kaj donis al shi manghajhon. Dum shi manghis, mi
rimarkis ke shi ne havas shuojn, do mi donis al shi unu paron de viaj
malnovaj shuoj kiujn vi ne plu uzas delonge. Poste mi konstatis ke shiaj
vestoj estas preskau chifonoj, do mi donis al shi kelkajn el viaj malnovaj
vestoj kiujn vi ne plu uzas delonge. Nu, kiam shi estis forironta, shi
returnighis al demandis al mi:

'Chu estas ankorau io kion via edzino ne plu uzas delonge?' "



achetunto - тот, кто купил бы
veturpetis - просила подвести

* * *

Du anekdotoj pri Stalin:

Stalin parolas al gelernantoj en lernejo. Vidante, ke ili sufiche enuas, li
decidas paroligi ilin, kaj diras:
- Chu vi havas demandojn?
Starighas Andrechjo kaj diras:
- Mi havas al vi tri demandojn: 1) kial mia patro estis arestita; 2) kial
homoj en nia lando estas tiom malrichaj; 3) kial en nia lando homaj rajtoj
estas daure sub la premego?
Stalin sentas malvarman shviton, sed feliche tuj eksonas la fino de la
leciono. Pauzo. Post la pauzo Stalin denove demandas:
- Chu iu havas demandojn al mi?
Starighas Pechjo kaj diras:
- Mi havas al vi kvin demandojn: 1) kial ankau mia patro estis arestita; 2)
kial homoj en nia lando estas tiom malrichaj; 3) kial en nia lando homaj
rajtoj estas daure sub la premego; 4) kial la jhusa leciono finighis 20
minutojn pli frue ol necesus; 5) kie estas Andrechjo?

* * *

DANK' AL DIO!

Maljunulino vojaghas en homplena buso kaj devas stari kun siaj pezaj
pakajhoj en la manoj. Fine iu cedas sian seghon al la laca maljunulino, kaj
shi dankeme sidigas sin, dirante, "Dank' al dio!"
Viro malantau la virino alparolis shin, "Pardonu min, kamaradino, sed chi
tie estas ateista socio. Estus ege pli konsilinde se vi dirus, "Dank' al
Stalin!" anstatau "Dank' al Dio!".
La maljuna virino tuj respondas ,"Kompreneble vi pravas, sinjoro! Mi ne
forgesos tion denove! Dank' al Stalin!".
Tiam shi silentis dum momentoj kaj demandis, "Kamarado, mi jhus havis
teruran penson: Kion ni diru kiam Stalin mortos?"
"Tiukaze, kamaradino," la viro respondas, chirkau-rigardante, "Ni povus
diri: 'Dank' al Dio!'".

* * *

Regu la germanan lingvon! (sherco, cherpita el soc.culture.esperanto)

Per tio chi rakontota vi certe konvinkighos pri la facileco paroli la
germanan lingvon. Ghi estas facile lernebla. Kiu jam scipovas la latinan kaj
alkutimighis al la deklinacioj, ghin lernos tuj. Tion diras la instruistoj
de la germana en la unua leciono, jhus antau ol studigi nin: "
der, des, dem,
den, die
" kaj - chio similas! -, ili diras. Facilege! Ni eklernu la germanan
lingvon per ekzemplo.

Unue prenu lernolibron pri la germana. Ghi estas belega volumo, tuktegita,
eldonita en Dortmund, kaj ghi temas pri la moroj kaj kutimoj de la
hotentotoj (en la germana "
hottentotten"). Ghi rakontas ke la kanguruojn
(
beutelratten) oni kaptadas kaj metadas en kaghojn (kotter) kovritajn de
tuko (
lattengitter) por shirmi ilin. La kaghoj nomighas en la germana
"kaghoj tukkovritaj" (
lattengitterkotter) kaj kiam ili entenas kanguruon,
ili nomighas "
lattengitterkotterbeutelratten" (kanguruo en la tukkovrita
kagho).

Iam hotentotoj kaptis murdiston (
attentater), akuzitan je mortigo patrinon
(
mutter) hotentotan (hottentottermutter), kiu estas patrino de malsprita kaj
balbutema infano (
stottertrottel). Tiu patrino germanighas, do, al
"
hottentottenstottertrottelmutter" kaj shia murdinto -
"
hottentottenstottertrottelmutterattentater". Polico arestis lin kaj metis
en kanguruan kaghon (
beutelrattenlattengitterkotter), sed la kaptito fughis!

Tuj serchado ekas kaj baldau aperas hotentota militisto krianta : "mi kaptis
la murdinton (
attentater)!".
-"Sed, kiun?", demandas la tribestro.
-"Mi kaptis
lattengitterkotterbeutelratterattentater", respondas la
militisto.
-"Do, chu la murdiston enirintan la kanguruan kaghon tukkovritan?", diris la
hotentota estro.
-"Temas pri" - la militisto penas diri - "la
hottentottenstottertrottelmutteratentater" (la murdinto hotentontan patrinon
de malsprita kaj balbutema infano).
-"Nu, diable!" - respondas la estro - "vi pli bone dirintus ke vi kaptis
hottentotterstottertrottelmutterlattengitterkotterbeutelrattenattentater!"

Do, germana lingvo estas facilega! Nur peneto necesas por ekregi ghin...

дальше