АНЕКДОТЫ И ШУТКИ НА ЭСПЕРАНТО (8)
(из рассылки "Школа Эсперанто")

APRECANTO DE ARTO

Che arta galerio, paro rigardis pentrajhojn.
Unu el ili montris belegan nudan virinon, vestitan nur per folio metita en
tauga loko.
La edzo longe staris rigardante la pentrajhon kaj volis resti ech pli longe.
Finfine la malpacienca edzino demandis, "Kion vi atendas? Autunon?"


aprecanto de arto - ценитель искусства

* * *

LERTA ARTISTO

Edzo kaj edzino promenis tra arta galerio. Edzo subite haltigis sin kaj
ekkriis al sia edzino: "Vidu! Estas vi kiu aperas nude en tiu pentrajho!
Kiam vi tiel pozis por tiu artisto?"
"Neniam, karulo!" shi respondis, "Devas esti ke li faris tiun pentrajhon nur
lau sia memoro."

* * *

KAUZO DE MORTO

Arkeologo estis fosanta en la Negebo Dezerto en Izraelo, kiam li malkovris
mumion en cherko. Post ekzameno de tio, li telefonis al kuratoro de
prestigha muzeo.
"Mi jhus malkovris 3.000 jaraghan mumion de viro kiu mortis pro koratako!"
li ekscite ekkriis.
La kuratoro diskrete respondis, "Tio eble estas tiel. Portu la mumion chi
tien kaj lasi min ghisfunde ekzameni ghin por konfirmi tion kion vi
supozas."
Post semajno la mirfrapita kuratoro telefonis al la arkeologo, "Vi tute
pravas! Sed mi ne povas kompreni kiel vi senhezite deklaris la kauzon de
morto!"
"Tiu tasko estis simpla," la arkeologo informis lin. "La mumio tenis en la
mano etan dokumenton kiu diris: "Mi vetas je 10.000 siklojn ke Goljato
venkos Davidon"."



koratako - сердечный приступ
siklo - сикль (древняя денежная единица)
Goljato - Голиаф

* * *

VALORO DE BELECO

Post la geedzigha ceremonio, la novedzo konsultas la pastron.
"Kiom kostas la ceremonio?" li demandas.
"Laue," respondas la digna pastro. "Tio dependas de la grado de beleco
de via edzino."
La edzo pripensas dum unu minuto, kaj donas 10 eurojn al la pastro,
dirante:
"Prenu."
La pastro rerigardas la novedzinon, kaj diras:
"Jen via monresto...."


geedzigha ceremonio - свадебная церемония
novedzo - молодожен
laue - соответственно
monresto - сдача

* * *

EN LA MONTARO

Turisto migras tra la montaro, kaj renkontas shafiston kun sia shafaro.
Ili ekbabilas pri chiaj temoj -- pri la shafista vivo, la montara vetero, la
danghero pri lupoj, ktp. Forironte, la turisto proponas vetludon al la
shafisto:
"Mi vetas," diras la turisto, "ke mi povos diveni la precizan nombron da
shafoj en via shafaro ene de dek sekundoj!"
"Ha, tion mi shatus vidi!" ekkrias la shafisto. "Kaj se vi sukcesos, mi
donos al vi unu el la shafoj!"
"Nu," diras la turisto, rapide rigardante la shafaron, "estas precize
847 shafoj!"
"Nekredeble!" ekkrias la shafisto, frapante sian kapon. "Tio estas
absolute prava respondo! Do, mi povas nur honori mian veton. Vi povas elekti
vian shafon!"
La turisto metas sian novegajnitan shafon sur siajn shultrojn, kaj
ekforiras. Sed la shafisto revokas lin:
"Atendu!" li diras. "Mi proponas reveton, por duoblo au nenio. Se mi
sukcesos diveni vian naciecon, vi redonos al mi la shafon. Kontraue, mi
donos al vi du shafojn!"
"He, he!" diras la memfida turisto. "Mi akceptas la defion!"
"Vi estas bervalano!" diras la shafisto.
"Diable!" ekkrias la bervala turisto. "Kiel vi divenis tion? Mi
havas neniun akchenton en via lingvo, kaj mi portas vialandajn vestojn. Mia
nacieco tamen ne estas stampita sur mia vizagho!"
"Vi ja pravas," respondas la shafisto. "Sed vi estis forportonta mian
hundon anstatau shafo...."



vetludo - пари
mi akceptas la defion! - я принимаю вызов!
akchento - произношение, акцент (не путайте с akcento - ударение)

* * *

BONAN APETITON

"Diru, panjo," diras la charma Jonjo, "kiam ni havos onklinon Manjon por
vespermangho?"
"Silentu," respondas la panjo. "Ni ankorau ne finis la avinon."

* * *

KIALO POR NE DRINKI

Kruko maltrankvilas pro Baniko:
"Auskultu, Banchjo, vi ne devus tiom drinki," li konsilas al sia amiko.
"Tio estas tre malbona por via sano. Kaj mi vetus ke vi ech ne scias kial vi
tiom drinkas."
"Vi eraras," respondas Baniko. "Mi glutegas alkoholon por forgesi ke mia
bopatrino restas che ni hejme!"
"Ho, al via kapo mankas klapo!" ekkrias Kruko. "Char se vi daure drinkos
tiel, kiam vi iros hejmen, vi chion vidos duoble... inkluzive vian
bopanjon!"

* * *

AKCIDENTINTO

Kruko vizitas sian amikon Baniko, kaj terurighas konstatante ke tiu
estas en rulsegho.
"Sed kio okazis che vi!?"
"Trafik-akcidento," respondas Baniko. "La kuracistoj diras ke mi restos
paralizita dum la tuta vivo!"
"Sed tio estas horora!" elkrias Kruko. "Mia kompatinda amiko!"
Baniko gestas ke Kruko proksimighu:
"Diru ja al neniu," Baniko flustras che la orelo de Kruko, "sed reale mi
havas nenion! Mi simulas paralizon por ricevi cent kvindek mil eurojn pro
asekuro. Kaj tio bonege funkcias!"
"Kaj chu por cent kvindek mil euroj vi restos en tiu rulsegho por la
cetero de via vivo!?" surprizite demandas Kruko.
"Kompreneble ne! La venontan semajnon mi faros pilgrimadon al
Lourdes...."



rulsegho - кресло-каталка, инвалидная коляска
trafik-akcidento
- дорожно-транспортное происшествие
asekuro
- страховка
pilgrimado
- паломничество
Lourdes
- Лурдес, место паломничества католиков

* * *

LUMBILDOJN!

[ege malnova sovetia anekdoto, sed tre bona]

En iu vilagho oni pendigis afishon: "Chi-vespere okazos prelego pri diversaj
specoj de amo. La prelego estos akompanata per lumbildoj". Chiuj ege
interesighis pri la prelego, kaj, mallau kutimaj malamasoj, la klubejo
estis plejshtopita de vilaghanoj. La preleganto komencis:
- Ekzistas kelkaj specoj de amo. La unua estas amo de viro al virino, au
inverse.
Chiuj krias:
- Lumbildojn!
Preleganto diras:
- Sed tio estas konata por chiuj, kaj, sekve, lumbildoj ne necesas. Sekva
speco de amo estas amo de viro al viro.
Chiuj krias:
- Lumbildojn!
Preleganto diras:
- Sed tio estas tro ekzotika, kaj, sekve, lumbildojn mi ne havas. Sekva
speco de amo estas amo de virino al virino.
Chiuj krias:
- Lumbildojn!
Preleganto diras:
- Sed tio estas ghenerale neimagebla, kaj, sekve, lumbildoj entute ne
ekzistas. Kaj ankau ekzistas amo de sovetia popolo al Komunisma Partio.
Kaj ghuste pri tio mi montros lumbildojn.


lumbildo - диапозитив, слайд
interesighis - здесь: заинтересовались (может быть, правильнее было бы
ekinteresighis)
mallau
- редкое слово, означающее "вопреки" (от lau - согласно)

* * *

VINNI-LA-PU

- Chu vi havis kromnomon dum via infanagho?
- Jes. Oni kromnomis min Vinni-La-Pu.
- Kial? Chu char vi estas tiom dika kaj rondforma?
- NE!!! Char min chirkauis nur geporkoj.


Vinni-La-Pu - Винни-Пух
kromnomo - прозвище, кличка

* * *

Fina mangho

Gardisto diras al krimulo : "Oni vin ekzekutos morgau. Kion vi deziras por
via fina mangho?"

Krimulo diras : "Akvomelonon."

Gardisto diras : "Ho, mi bedauras. Sed, ne estas akvomelona sezono. Vi ne
povas havi ghin ghis oktobro."

Krimulo diras : "Mi atendos."

* * *

Golfo-sherco

Du uloj ludas golfon. Kiam ili atingas la trian truon, funebra procesio
pasas. Unu el la uloj haltas, demetas la chapelon, kaj staras senmove,
chapelo sur koro, ghis la procesio estas foririnta.

La alia ulo diras : "Tio estis tre bone kaj afable."

Remetante la chapelon, la unua ulo diras : "Nu, mi ne povis fari malpli. Shi
estis tre bona edzino."

* * *

Tricent oraj moneroj

Ulo gajnas tricent orajn monerojn en loterio. Li decidas, ke li movu sin el
la gepatra domo al la granda urbo. Post du semajnoj, li revenas, senmonere
kaj postebrie.

"Kiel mi elspezis la tri cent orajn monerojn?" li memdemandas. "Cent oraj
pecoj mi elspezis pro drinkajhoj (kun impostoj). Aliajn cent orajn monerojn
mi elspezis por belulinoj (ankau impostaj). Sed, la restintajn cent, la
finajn cent, tiujn mi ja fordibochis!"


fordibochis
- прокутил

дальше