АНЕКДОТЫ И ШУТКИ НА ЭСПЕРАНТО (5)
(из рассылки "Школа Эсперанто")

VINTRA FISHKAPTADO

En malvarma vintra tago, maljunulo marshis sur glacia Lago Erio, faris
truon en la glacio kaj komencas fishkaptadi per shnuro kaj hoko. Dum horo li
pacience atendis mordeton de fisho sed nenio okazis.

Tiam alvenis knabo kiu simile tranchis truon je kelkaj metroj for de la
oldulo kaj trametis fishkaptan shnuron en la lagon. Tuj la knabo eltiris
grandan fishon kaj senhezite refoje enmetis sian shnuron en la truon.
Nekredante, la maljunulo rigardis kiel la knabo kaptas unu, du, tri kaj fine
ses bonajn fishojn. Dume la odulo kaptis nenion.

Tiam la maljunulo aliris la knabon kaj demandis, "Dumvive mi fishkaptadas
chi tie sed neniam vidas tian kian vi jhus faris. Bonvolu, diru al mi, kiel
vi tiel sukcesas?"

"Bi bebaf bobfeuvi bavajm biajm beumojm," respondis la eta knabo.

"Pardonu, mi tute ne komprenis kion vi diris," diris la maljunulo.

La knabo krachis bulon el sia busho en sian manon kaj respondis, "Sinjoro,
vi devas konservi varmaj viajn vermojn."



fisho mordetas - рыба клюет
bulo - ком
konservi varmaj vermojn - сохранить теплыми червей
(сравните konservi varmajn vermojn - сохранить теплых червей)

* * *

BELA BEBO

Juna patrino sidas en autobuso kaj karesas sian bebeton. Viro komplete
ebria enbusighas kaj jhetsidighas apude. Li ekvidas la virinon, kaj diras:
S'luton, bel'lino....

Tiam li ekvidas kaj bebon, kaj hurlas: Ahh, kia hororo! Tiom malbela bebo,
mi ne sciis ke tio povas ekzisti!

La juna patrino, tre vundita, ekploregas. La busshoforo, audante la kriojn
kaj ploron, haltigas sian buson kaj eljhetas la ebriulon. Li eksklamas: Ho,
tiuj ebriuloj! Mi satighis je ili! Jen, trinku iom da kafo el mia termoso,
tio trankviligos vin.

La juna virino dankeme akceptas.

La shoforo ankorau diras, serchante en sia sako: Kaj mi havas ankau
bananon por via eta simio.

* * *

PURA MANGHAJHO

Kliento en restoracio: Kelnero, kio estas la hodiaua chefplado?

Kelnero: Estas bovidlangajho, sinjoro.

(Ja temas pri franca restoracio.)

Kliento: Ne, ne! Mi ne povas manghi tion. Mi ne shatas ghin. Cetere, ghi
estas malpura, char ghi venas el bestbusho!

Kelnero: Tiukaze, sinjoro, mi konsilas al vi ovajhon.

* * *

PURA MENSO

La pastro estis promenanta preter grupo de adoleskantaj knaboj, kiuj babile
sidis sur la pregheja gazono. La pastro demandas kion ili faras.

"Nenion gravan, pastro," unu respondis, "Nur konkursas, kiu el ni kapablas
fari la plej grandan mensogon pri siaj seksaj spertoj."

"Knaboj, knaboj!" admonis la pastro,"Mi shokighas! Kiam mi havis vian aghon,
mi ne ech pensis pri sekso!"

La knaboj unisone kriegis, "Vi venkis, pastro!"


adolesk(ant)a - подросткового возраста

* * *

ZORGEMA AMIKO

Alano kaj Rikardo estis pacientoj en psikiatria hospitalo kaj ofte kune
promenis.

Unu tago dum ili preterpasis la hospitalan naghejon, Alano subite plonghis
en la profundon. Li sinkis al la fundo kaj restis tie. Rikardo senhezite
plonghis en la akvon, prenis Alanon kaj eligis lin el la naghejo. Per tio li
evidente savis la vivon de Alano.

La hospitala direktoro audis pri la kuragha ago de Rikardo kaj alvokis lin
al sia oficejo. La direktoro diris al Rikardo: "Estas por vi kaj bona kaj
malbona novajhoj. Unue la bona: mi decidis liberigi vin el la hospitalo. La
malbona: mi bedaure informas vin ke via amiko, Alano, mortis.љ Li pendigis
sin je la kolo en la banchambro".

"Ho, ne estis tiel," respondis Rikardo, "Estis mi kiu pendigis lin por
sekigho".


naghejo
- плавательный бассейн
plonghi - нырнуть
sinkis al la fundo - погрузился на дно

* * *

Foje en iun drinkejon eniras chevalo. Ghi demetas chapelon kaj palton,
mendas glason da viskio kaj unu sandvichon. Ghi plezure drinkas kaj manghas,
poste pagas kaj foriras, ege kontenta, kaj promesinte sekvan tagon reveni.
La drinkejestro, shokita kaj konsternita, kuras telefoni al sia amiko,
direktoro de cirko.
- Chi tie estas TIA peco por via cirko! Venu morgau, vi vidos!

Sekvan tagon la cirk-direktoro atendas en la drinkejo. Vespere la chevalo
eniras, denove mendas viskion kaj sandvichon. La direktoro apudsidighas:
- Pardonu pro la gheno, chu vi volas gajni iom da mono? Kiom vi nun
salajras?
- Nu, chirkau 300 dolarojn, - la chevalo respondas.
- Ni proponas al vi 1000 dolarojn, plus senpagaj loghigo kaj manghigo!!
- Sed kie necesas labori?
- Estas proksime, en cirko.
- En cirko?!?! Nu, mi certe konsentas labori en cirko kontrau 1000
dolaroj, sed diru: por kio vi bezonas programiston en cirko?

* * *

Kia diferenco estas inter kiam oni falas sur asfalton de unua etagho, kaj
kiam oni falas sur asfalton de deka etagho?

De unua etagho:
- Bum! Ooooooooooj!
De deka etagho:
- Ooooooooooooooooj! Bum!

* * *

Viro en Afriko fishkaptas. Varmegego, fishoj mankas... Elakvighas krokodilo
kaj kompateme demandas:
- Chu fishoj ne kaptighas?
- Tute ne, kanajloj.
- Kaj chu estas varmege, vershajne?
- Terura varmego, mi tre suferas pro ghi.
- (kun espero en la vocho) Chu, tiukaze vi eble iom refreshigu vin en la
akvo?

* * *

Militservanta soldato ricevas leteron de sia amata knabino. Shi skribas ke
shi konatighis kun alia viro kaj enamighis al tiu, kaj sekve shi petas ke la
soldato redonu shian fotajhon. La chagrenita soldato petas che siaj
kun-militservantoj nenecesajn inajn fotajhojn, kaj sendas tiujn al shi,
aneksante mesagheton: "Kara, bedaurinde mi ne memoras ghuste kiu el la
virinoj estas vi. Bonvolu forpreni vian fotajhon kaj resendi al mi la
ceterajn".



kunmilitservantoj - сослуживцы
aneksante - присовокупляя, прибавляя

* * *

FUMANTO

Kruko: Ho Baniko, kial vi fumas chi tie? Vi scias ke estas malpermesite fumi
en la laborejo!
Baniko: Ne. La estro donis al mi apartan permeson fumi.
Kruko: Kiel do? Kiel estas ke li donis al vi permeson fumi dum vi laboras!?
Baniko: Ne. Li donis al mi permeson labori dum mi fumas.


Kruko kaj Baniko estas integra parto de la espa kulturo de post 1970. En tiu
jaro aperis libro Kruko kaj Baniko el Bervalo de Louis Beaucaire, kun
subtitilo "Maldecaj anekdotoj por neprudaj legantoj".

Bervalo estas de li imagita landeto ie che la Mediteraneo. Kruko kaj Baniko
estas du bervalanoj, ili ofte aperos en la anekdotoj.

* * *

TIOM FRUE!

Kruko: La plej ghene, kiam mi suferas pro dumnokta sendormo, estas ke mi
neniam scias kioma horo estas.
Baniko: Faru kiel mi. En tia okazo, mi ekkaresas mian dormantan edzinon. Tio
neniam malsukcesas! Shi ekhurlas: "Ho granda porkulo, chu vi frenezas? Je
la tria matene!?"

* * *

GRAVEDA PROBLEMO

Sinjorino Kruko (al la servistino): Fraulino, mi maldungas vin.
Servistino: Sed kial, sinjorino?
Sinjorino Kruko: Char vi estas graveda.
Servistino: Sed ankau vi estas graveda, sinjorino.
Sinjorino Kruko: Efektive. Sed mi estas graveda pere de mia edzo.
Servistino: Sed sinjorino, ankau mi estas graveda pere de via edzo!


maldungi - уволить
graveda - беременная

* * *

FUMADO

Unua amikino al alia: Chu vi fumas post amorado?
Dua amikino: Mi ne scias. Mi neniam rigardis.


amorado
- занятие любовью
fumi
- "курить" и "дымить(ся)"

* * *

TERPOMOJ

Unua kamparanino rikoltanta terpomojn: Jen vidu tiujn chi grandajn
terpomojn. Ili aspektas ekzakte kiel la ovoj de mia edzo!
Dua kamparanino: Chu vere tiom grandaj!?
Unua kamparanino: Ne. Tiom malpuraj!


rikolti terpomojn - собирать картофель (на поле)

* * *

Novrichulo promenas kun sia pitbul-hundo. Li ekvidas maljunulon kun
malbelega verda hundo. Kun sangavida ridacho li komandas al sia hundo:
- Ataku!
La pitbul-hundo atakas, sed la la verda malbelulo dischifigas ghin dum du
sekundoj. La novrichulo gapas, gapas, finfine demandas:
- Kiom kostas tiu hundo?
- Kvinmil euroj.
- Chu? Kvinmil euroj? Kiel povas kosti tiu malbelega hundo kvinmil eurojn?
- La krokodilo kostis kvincent, la kosmetika operacio kostis kvarmil
kvincent.



sangavida ridacho - кровожадная ухмылка
dischifigi - размочалить, разнести в клочья
gapi - пялиться, глазеть

* * *

Unu tagon en muzikbutiko

Idistino decidis lerni muzikadon, do shi unue iras en muzikbutikon por
elekti taugan instrumenton. Shi do mendas che la vendisto: "Mi volus
acheti tiun rughan trumpeton kaj tiun chi blankan pianon."

Mirigite la vendisto alvokas la butikestron. Tiu klarigas al la idistino:
"En ordo por vendi al vi la fajrestingilon, sed ni ja bezonas nian
radiatoron!"


fajrestingilo - огнетушитель
radiatoro - радиатор (батарея отопления)

* * *

Unu tagon en parko

En Bofront-Urbo, la chefurbo de Idolando, la publika parko vespere farighas
rendevuejo de chiuj geamantoj kiuj ne povas trovi pli taugan lokon.

Jhus antau la noktigho, policisto rondiras en la parko kaj rimarkas ulon,
kiu fosas truon. Scivola kiel chiu policisto sur Tero kaj en chiuj epokoj,
li aliras la viron kaj demandas:

'Ho la! Kion vi faras tie?'

'Nu, vi ja vidas, sinjoro policisto.' respondas la ajnulo. 'Mi fosas
trueton, char mi havas rendevuon kun junulino....'

'Kaj chu vi do fosas trueton por tiu junulino!?'

'Nu jes. Char shi estas ghibulino....'



rendevuejo - место свиданий
ghubulino - горбунья

* * *

Por sia dek oka naskightago Tochjo ricevis de sia patro 100 groshojn por ke
li iru al loka malchastulejo por "virighi" (tia estas popola tradicio).

Irante al la urbo Tochjo renkontighis kun sia avino:

- Kien vi tiel ghoje iras, Tochjo ?

- Pachjo donis al mi 100 groshojn, por ke mi virighu en bordelo!

- Via patro vere hontigas min; mi strebis eduki lin shparema homo, sed mi
neniam sukcesis. Donu la 100 groshojn al mi, char mi mem sufichos por tia
afero!

...Revenante hejmen, Tochjo naive rakontis chion al sia patro, kiu ege
ekkoleris:

- Chu vi ne hontas? Vi ja amoris kun mia patrino!

- Pachjo, kial do vi koleras? Vi mem delonge seksumas kun mia propra
patrino, kaj mi tute ne koleras pro tio!

дальше