АНЕКДОТЫ И ШУТКИ НА ЭСПЕРАНТО (12)
(из рассылки "Школа Эсперанто")

PURECO

"Vidu la polvon sur tiu chi skribotablo!" - skoldas la direktoro sian
purigiston Kruko. "Kaj vidu la malpurecon de tiu chi oficejo! Aspektas
kvazau oni ne purigus ghin de pli ol monato!"
"Ne kulpigu min, sinjoro," - sindefendas Kruko. "Mi laboras ci tie
nur dum unu semajno!"



skoldi
- бранить, распекать

* * *

CIKONIO

Jozefino estas denove graveda, do Kruko decidas paroli pri tio al sia
kvinjara filo Jocjo.
"Nu, Jochjo, io grava baldau okazos. Granda cikonio flugos super
la domo portante pakon. Kaj ghi faligos tiun pakon en nian domon, kaj..."
"Ho!" - interrompas Jochjo. "Mi ja esperas ke la cikonio faros tion
kviete, kaj ne faros subitan bruon por ke Panjo ne shokighu. Chu vi ne scias
ke shi estas graveda?"



cikonio - аист (во многих культурах - так же и у нас :)
- маленьким детям разъясняют, что их принес аист)

* * *

EN KINEJO

Kruko estas en kinejo, spektante tre pasiigan filmon. Subite, ghuste
je la klimaksa sceno, la apuda spektanto, maljunuleto, komencas
palpserchi sub sia sidilo, plurfoje frapante la genuojn de Kruko.
"Sed kion vi farachas!?" - iritite flustras Kruko.
"Mi provas retrovi mian karamelon," - respondas la maljunulo.
"Atendu la finon de la filmo," rauketas Kruko. "Vi fushas la
spektadon."
"Ne," - rerauketas la oldulo. "Sur gi estas mia falsa dentaro!"


klimaksa sceno: klimakso - это "высшая точка", "апогей"
palpserchi - шарить
iritite - раздраженно
vi fushas la spektadon - вы портите зрелище, вы мешаете смотреть
rauketi - хрипеть, похрипывать
falsa dentaro - вставная челюсть

* * *

VIDVINO

Kruko kaj Baniko laboras kune che konstruado de nubskrapulo. Unu tagon,
Baniko glitas sur trabego kaj falas kvindek etaghojn. Fino.
La samlaboranoj kunighas por diskuti pri la afero.
"Kia katastrofo!" eksklamas Tochjo. "Kaj li edzighis antau kelkaj
monatoj. Kion do faros lia edzino."
"Kaj pli terure," diras Gechjo, "kiu el ni informos shin pri la
akcidento? Shi certe havos nervatakon!"
"Senprobleme," respondas Kruko. "Mi diros al shi: mi konas manieron tute
milde kaj diplomatie prezenti la aferon."
"En ordo!" suspiras la aliaj, senpezigitaj de tiu klopodo.
Do, Kruko iras al la domo de Baniko, sonorigas. Malfermas s-ino Baniko.
"Chu vi estas la vidvino Baniko?" demandas Kruko.
"Vidvino Baniko?" respondas shi. "Ne, ne; mi estas sinjorino Baniko.
Vi ja eraras."
"Chu vi volas veti!?"


nubskrapulo
- небоскрёб
glitas sur trabego - подскальзывается на балке
vidvino - вдова
chu vi volas veti? - хотите поспорить? спорим?

* * *

Trajno. Nokto. Iu homo vidas, ke che fenestro staras virino kaj ploras. La
homo scivolas:
- Kio okazis, sinjorino? Kial vi ploras?
- Ah, - la virino ploregas, - mia edzo eliris dumhalte por tagjhurnalo, kaj
la trajno foriris sen li...
- Ho, mi kondolencas. Estas vere terure resti en trajno sen legajho.


la homo scivolas
- любопытствует человек
Ho, mi kondolencas - О, сочувствую...

* * *

Pastro parolas antau lernejanoj:
- Infanoj miaj, ne cedu al tentoj! Memoru, ke chio komencighas de unu eta
cigaredeto, kaj poste ili estos du, poste tri, poste vi komencos drinki,
poste vi pensos nur pri seksumado, drogo kaj leghera vivo... Chu vi havas
demandojn?
- Jes, pastro: kie eblas preni tiun unuan fabelan cigaredeton?


ne cedu al tentoj
- не поддавайтесь искушениям
drogo kaj legera vivo - наркотики и лёгкая жизнь

* * *

Viro venas hejmen ebriega. La edzino:
- Damne, vi drinkis!
La edzo:
- Ne drinkis.
- Sed vi ja drinkis! Konfesu!
- Ne drinkis.
- Rigardu vin mem! Vi ne povas bone stari sur la piedoj! Chu vi drinkis?!
- Ne drinkis.
- Bone. Tiukaze klare diru:
"Tohuvabohuo".
- Drinkis.


Damne, vi drinkis
- Проклятье! Ты пил!

* * *

INTENS-FLEGADA FAKO

Granda misterio okazis en la intens-flegada fako de grava urba
malsanulejo. La pacientoj, kiuj vice okupis la liton 4, chiuj mortis je la 11h,
atm, dimanche. Tio okazis chiufoje, senrilate al la sana stato de la
malbonshancaj pacientoj.
La kuracistoj kaj flegistoj ege ghenighis. Iuj ech demandis sin, chu la
mortoj estis faritaj de malbonegaj spiritoj. Post kelkaj tiaj mortoj,
chiuj je la 11h, atm, dimanche, teamo de monde bonkonataj fakuloj estis
vokata por solvi la teruran problemon.
Do, je kelkaj minutoj antau la 11h, atm, dimanchon, la teamo staris nervoze
kaj atente apud la lito 4. Chiuj silentis, escepte unu-du, kiuj preghis kaj
petis dian protekton kontrau malbonegaj spiritoj.
Akurate, je la 11h, atm, s-ro Kruko, la purigisto, eniris la chambron,
malkonektis la vivsubtenan sistemon, konektis sian polvsuchilon kaj
senvorte komencis sian laboron.



je kelkaj minutoj antau la 11h, atm
- за несколько минут до
одиннадцати, до полудня (atm = antau tagmezo)
escepte unu-du - за исключением одного-двух
malkonektis la vivsubtenan sistemon - отключил (отсоединил)
систему жизнеобеспечения
polvsucilo
- пылесос

* * *

LABORO POR NEVIDANTOJ

Grandega aviadilo. Chiuj pasageroj jam eniris la aviadilon kaj okupis siajn lokojn.
Eniras la stir-etato; la stevardino petas onin saluti la etaton. La pasagheroj atentas, ke
la tuta etato havas nigrajn okulvitrojn por nevidantoj kaj la hundojn-gvidantojn.
La etato eniras la stirejon, forlasas la hundojn, oni fermas chiujn pordojn kaj la
aviadilo ekfunkcias. La pasagheroj estas iom maltrankvilaj. La aviadilo komencas
manovri sur la ekflug-vojo. La maltrankvilo kaj la nekomprenemo kreskas. Kelkaj
el la pasagheroj komencas jelpeti. La aviadilo chiam pli kaj pli rapide movighas.
Che tio chiam pli kaj pli da pasagheroj krias. Kiam la aviadilo atingas la plej
grandan rapidecon, jam la tuta pasagherejo kriegas. Tuj la aviadilo shvebighas
aeren. En chi momento unu piloto diras al la alia:
- Foje ili ne ekkrios ghustatempe kaj ni interpushighos kun la domoj.


stir-etato
- экипаж управления
hundo-gvidanto
- собака-поводырь
shvebighas aeren
- взмывает в воздух

* * *

BONA KIALO

Du bervalaj kirurgoj diskutas.
- Kial vi faris tiun komplikan operacion al s-ino Kruko? -
demandas la unua kirurgo.
- Dek mil euroj, - respondas la dua.
- Ne, - redemandas la unua. - Eble vi ne bone audis mian
demandon. Kion do havis s-ino Kruko?
- Dek mil eurojn.

* * *

KIOM DA TEMPO RESTAS AL MI?

Viro sentis sin ne-bonstata, do li vizitis sian kuraciston por
plena ekzamenado. Poste la kuracisto rivelis la rezultojn.
"Mi bedauras ke mi havas tre malbonan novajhon," la kuracisto diris."Vi
estas mortanta, kaj malmulte da tempo restas al vi."
"Ho, tio estas terura!" ekkriis la viro."Kiom da tempo restas al mi?"
"Dek." respondis la kuracisto.
"Dek?" demandis la viro,"Deko da kio? Monatoj? Semajnoj? Kio?!!"
"Nau..."

* * *

LONGA VIVO

La praavo de Kruko estas intervjuata che nacia taggazeto pro sia 112a
naskighfesto.
Jhurnalisto: Kaj diru al ni, s-ro Kruko, kio lau vi estas la kialo de
via longega vivo?
Kruko-Praavo pripensas tiun demandon dum kelkaj momentoj, kaj respondas:
- Nu, shajnas al mi ke estas char mi naskighis antau tiom longa tempo!

* * *

KONSTRUIVA MATEMATIKO

Kruko: Jen problemo: se kvin laboristoj bezonas dek kvin horojn por
konstrui brikan muron, kiom da horoj bezonos dek laboristoj por konstrui
ghin?
Baniko: Ili bezonos neniom da tempo - char la unuaj kvin laboristoj
jam konstruis ghin!

* * *

EN MALSANULEJO

- Sinjoro, ni ricevis la definitivan rezulton de la priesplorado de via
organismo. Mi pensas, ke post unu semajno vi ne plu estos en nia
malsanulejo.
   - Ho, grandegan dankon, sinjoro kuracisto!
   - Hm... Mi supozas, ke vi jhus miskomprenis min...

* * *

POLICISTA PROBLEMO

Du policistoj staras che stratangulo kun ege embarasitaj mienoj.
Preterpasanto demandas:
- Kio okazis?
- Perdighis nia serchhundo.
- Sed vi ne zorgu, ja la hundeto, vershajne, mem trovos la vojon al la
policejo.
- Jes ja, la HUNDETO nepre trovos...



Serch-hundo - ищейка (есть так же вариант spurhundo)

* * *

KANGURUO

En zooparko de Bervalo aperis nova besto - kanguruo el Australio.
Kruko (la chef-gardisto) sciis, ke tiuj bestoj estas tre saltemaj, ili
saltadas ofte kaj alte. Por ilin gardi li aranghas barilon altan je 3
metroj. Sed... matene li vidas ke la kanguruo tamen eskapis. Dum tuta
tago la serch-komando kaptadis la forkurinton. Kaj Kruko, cerbuminte,
plialtigis la barilon ghis 5 metroj. Sekvanokte la kanguruo ree estis for.
Ree oni ghin kaptis, kaj ree altigis la barilon. 10 metroj.
- Chu ghi denove transsaltos tiom alte? - meditas Kruko enbatante lastan
najlon.
- Chu li denove ne shlosos la enirpordon? - meditas la kanguruo...


kanguruo
- кенгуру
la kanguruo tamen eskapis - кенгуру всё-таки сбежал
cerbuminte - покумекав, пораскинув мозгами
enirpordo - входная дверь

* * *

Okaze de vegetaranisma seminario renkontighas volapukisto,
interlingvano kaj esperantisto, kaj ili konversacias kaj komparas siajn
lingvojn. Iam la volupukisto demandas la interlingvanon:
"Diru, kiom
ofte la litero L aparas en la himno da interlingvo?"

La interlingvano kalkulas kaj respondas:
"In nostra himna es dece-septe
literas L! Et in vostra himna, senioro di Esperanto, quiomas literas L es in
himna di Esperanto?"

La esperantisto kalkulas longtempe kaj diras:
"192"!.
Jen la volapukisto ekmiras:
"Tiom multe? Cu vi povus kanti tion al ni?"
Kompreneble, la esperantisto bonvolemas:
"En la mondon venis nova sento,
la la laa laa la la la la la-a-a la..."



Niaj komentoj:
Для начала нужно сказать, что анекдот не только остроумен, но и очень
хорош тем, что в нём обыгрываются вещи, близкие и свойственные именно
эсперантской "культуре". То есть, для эсперантиста (хорошего, во всяком
случае) анекдот понятен, а для обычного смертного даже в самом точном
переводе он будет совершенно несмешным (так как в нём фигурируют реалии
не избалованные вниманием в любом национальном языке).
Что такое волапюк и интерлингва, будем считать, мы знаем. Если
речь интерлингвиста в анекдоте сохранена на интерлингве, что речь
волапюкиста переведена на эсперанто (в противном случае, её смысл был бы
совершенно непонятен), однако "дух" Волапюка передаётся через
использование букв a (она обозначает "закрытый" [e]), o (закрытый
[o]
) и u (нечто среднее между [u] и [i]). !!! Если Ваша программа
просмотра web-страниц не поддерживает Unikode, и Вы не видите эти символы,
то здесь имеются в виду a, o, u с двумя точками над собой.
Речь интерлингвиста можно разобрать, или же догадаться о сути:
В нашем гимне 17 букв L. А в Вашем гимне, господин эсперантист, сколько
букв L в гимне эсперанто?
.
Ну, а ответ на этот вопрос Вы уже знаете... :-)