Купить дженерик сиалис. Какой лучше витамин купить lv-med.space/best/.

https://horoshomebel.ru купить мебель для медицинских кабинетов.

Ниже мы предлагаем стихотворения русских поэтов, писавших на эсперанто. Все произведения переданы нам и подготовлены к публикации Е.С. Зайдманом. Все они воспроизводятся по журналу "La Esperantisto" (далее - "LE"). Номера и даты выхода журнала в каждом случае - оговорены.
С. Прохоров. (http://www.gosha-p.narod.ru/Esperanto/List_esp.htm)

Feliks Zamenhof (FEZ)

             ***
Kiam juna antau jaro
mi militon iris,
al knabino mia kara
mi adiau diris.

Amon, kredon ghis la morto
jhuris ni en ploro
kaj ringeton kun jhurvorto
shanghis por memoro

"Prenu ringon, kara mia,
portu ghin sur mano,
kaj ghi estu gardo via
ringo-talismano.

Se delogi vin la lerta
provos junularo,
gardu, gardu vin, ne sperta,
gardu, mia kara..."

Pasis jaro: Post milito
kun enua koro
hejmen venis mi, vundito
en... malghusta horo

En laubeto, sur benketo
nia antaujara
amon mia knabineto
ghuis... kun najbaro.

Al la brusto alpremata
en pasia flamo
shi forgesis pri soldata
ringo, jhuro, amo.

Ringon mian, ruzekora,
portis mia kara
kaj apude pli valora
brilis... la najbara

"LE", 1892

VERSAJHO SEN FINO

Lin vidis en ghardeno -
Ekplachis li al shi
Shi nomis sin Heleno,
Anton sin nomis li.

Ekamis la konato
Kaj reciproke shi.
Post paso de monato
Shanghighis "vi" per "ci".

Someraj tri monatoj
Trapasis dolche for,
Kaj niaj geamatoj
Jam estis kor' che kor'.

Kaj per solena beno
De l'pastro en la fin'
Antono kaj Heleno
Jam estis edz'-edzin'.

En charma harmonio
Ekvivis edz'-edzin'.
Najbaroj kun envio
Rigardis lin kaj shin.

Sed baldau edzo estis
Plej malfelicha hom',
Kaj jam tre ofte restis
Li ekster sia dom'.

Kaj fine eksedzighis
Antono kaj Helen:
Belul' iu alighis
Al shi en la gharden'.

Lin vidis en ghardeno =
...............
...............
August'.......(K.T.P.)

 "LE", 1892, 4

V.Devjatnin

ANGHELO
(Lermontov)

En mezo de nokto en blua chielo
Traflugis kaj kantis plej bela anghelo.
Kaj nuboj kaj steloj kaj lun' en irado
Atentis kun ghojo je l'sankta kantado.

Li kantis felichajn, neniam pekantajn
Spiritojn kun Di' en chielo loghantajn;
Li kantis pri Patro chiela kaj tera -
Kaj lia laudado ne estis malvera.

Animon tre junan en brakoj li tenis
En mondo malgaja naskighi li venis
Kaj nomo de l' kanto en juna animo
Restadis sen vort', sed kun viva estimo.

Tre longe en mondo ghi estis premata
Je revo mirinda pri Di' plenigata!
Kaj shanghi la kanton de l'sankta sincero
Ne  povis por ghi chiuj kantoj de l'tero.

"LE", 1892, 9

MALLIBERULO

Ne besto sovagha, fermita en kagho,
De cheno fortika sin tiras,
Ne gaja birdeto, kaptita per reto,
Pri fresha aero sopiras, -

De cheno sin shiras, senfine sopiras
Junulo tre bela, tre brava!..
Predikis li veron, justecon, liberon, -
Kaj pensis, ke estas li prava.

Revanto ne vidis, ke chiuj nur ridis
Je lia parolo sovagha:
Lin amo inspiris, sed chiuj rediris,
Ke estas li homo malsagha.

Li multe suferis, li multe esperis,
Li kredis, ke venos libero, -
Kaj ree kun flamopredikis pri amo,
Pri paco tutmonda, pri vero.

Ho, kia eraro!.. Neniam homaro
Resonos al vocho predika:
Ghi estas prudenta kaj tial sensenta
Al voko malforta, amika.

Sed li ne silentis: li pensis, li sentis,
Ke homoj lin fine komprenos,
Ke chiuj amikoj al liaj predikoj
De chie kun ghojo alvenos.

Kaj jen rezultato: li en kazemato
En sharghaj katenoj nun sidas,
De cheno sin shiras, senfine sopiras
Kaj vane liberon avidas.

"LE", 1893, 12

PECETOJ EL "DEMONO"

En aera oceano
Sen remiloj kaj sen veloj
Naghas bela karavano
De graciaj lumaj steloj.

Inter kampoj travideblaj
En arkajh chiela alte
Flugas nuboj nekapteblaj
En lanuga ar' senhalte.

Jen disighas, jen kuniras -
Ili tute ja ne ghojas
Kaj estontan ne deziras
Kaj pasintan ne malghojas.

Vi en tago pli turmenta
Rememoru nur pri ili,
Estu vi al ter' sensenta
Kaj senzorga, kiel ili.

L.Sokolov

FANTAZIO

Chiutage chiam la deziroj,
Chiutage revoj kaj la revoj!
Ofte mi ravita per la diroj
Kun rapido de malgrandaj mevoj

Flugas en la aktivecon gloran
Kaj trovante pacon tie sole,
Kun bedauro tute kontrauvole
Mi revenas en vantajhon floran!..

 "LE", 1892. 9

J. Seleznet

VENTEGO

Kiom da sentoj kaj kiom da fortoj
Mi en la brusto konservas,
Sed en sensenca kruela la sorto
Ili al bono ne servas!

Blovas en kampo ventego bruanta,
Min en la kampo invitas,
Kuras ventego, ekstere fajfanta,
Fortojn dormintajn ekscitas.

Sed al la fortoj bariloj alstaras,
Kaj mi ne vidas liberon;
Laca en kagho nenion mi faras,
Vane sentante koleron.

Kaj la ventego jam pli ne revenas:
Ghi trarapidis kun forto;
La mallibero pli forte min ghenas
En senindulga la sorto.

"LE", 1893, 1

REVO

Tre potenca ghi estas, la revo fluganta,
Chirkauita de flora ornamo.
Ghi similas je nubo malluma, tondranta,
Ghi similas je lumo de amo.

Ghi allogas al maro da bluo, da helo,
Al brilado belega de tago,
Au ghi fulmojn kaj tondrojn de nuba chielo
Prezentadas al nia imago.

Au flugante en ia bluajho radia,
Super ondoj de maro ghi pasas,
Tre belega, pasanta kun son' melodia,
Mallumecon misteran ghi lasas.

Kaj por ghi ne ekzistas la spaco, nek tempo
Kaj nenio  baranta ekzistas;
Ghi nin logas al floroj, al verda printempo,
El mirinda ghi sole konsistas.

"LE", 1893,1

PRINTEMPO

Aperis kantado belsona
Kun hela printempo al ni:
Revenu, espero bondona,
Vekighu, dormanta geni'.

Alflugu akordoj al koro
De l'hela printempa chiel'
Kaj venu por nia laboro
Utila kaj bona akcel'

"LE", 1894,12

REFORTIGO

Mi forte ekflugos en malproksimecon,
Sufiche jam kanti nun nur malgajecon,
Pli baldau revenu juneco kaj forto,
Forflugu premanta malghojo de l'sorto,
Kaj sen rerigardo antauen, sen timo
Ekflugos rapide mi al malproksimo.

"LЕ", 1896, 12

I. Lojko

KREDO

Se longa autuna nun estas vespero.
Se nokto ghin sekvos kun pluvo kaj vento,
Ni chiam kun forta animo kaj sento
Atendu matenon:Ho, vivu espero!

Post nokto ja tago, post vintro - somero
Necese aperas en sia momento;
Finighos ripozo, rompighos silento,
Kaj vivo majesta ekbrulos sur tero:

Se ech iafoje nin premas doloro,
Ne perdu kuraghon: sur nia chielo
Ekbrilos potence loganta nin stelo.

Kaj riche nin kovros per lumo de gloro.
Ne diru per vortoj, ne pensu en koro,
Ke vana espero, ke penoj sen celo!

"LE", 1893, 10