Monumento al Zamenhof en Odessa
de Aleksandr Hharjkovskij

    Pasintsomere por mi okazis miraklo - en Odessa (Ukrainio), mia gepatra urbo, kunvenis la SAT-anoj por sia vica internacia konferenco. Kiu konas ekonomian situacion en Ukrainio, tiu min komprenas. Loghante en Usono jam pli ol 17 jarojn, mi mem ne kredis, ke tio estas ebla.
    Kaj jen mi estas en Odessa, kuracloko "Arkadija", mi chirkaubrakas miajn amikojn el multaj landoj. Kaj jen okazas la dua miraklo - oni anoncas ekskurson al monumento al Zamenhof en Deribasovskaja, la chefa kaj plej fama strato ne nur en Odessa. La SAT-anoj miras - pri tiu monumento silentas ech la plej bonaj turismaj informiloj. Kaj estas konate, ke sur la teritorio de eksa USSR forestis ia monumento, ech tabulo kun la nomo de Zamenhof, kiun sovetiaj autoritatuloj opiniis ne inda, char li estis judo, cionisto, kosmopolito, do preskau "malamiko de popolo", matura por perei en GULAG, se li "feliche" ne estus mortinta antau la 1917-oktobra pucho.
    Kaj jen kelkdeko da SAT-anoj staras en la korto de Deribasovskaja kaj gapas al la nobla vizagho de la Majstro. Chu ne fantoma ghi estas?
    La kongresanoj ekinteresighis - kiu autoris la monumenton, kiu permesis, ke oni ghin ne ruinigu en sovetia tempo?
    Okazis, ke mi, delonga moskvano kaj usonano, esperantisto de la 1957-a, preskau sola konas la historion de tiu chi monumento.
    Printempe de la jaro 1953-a formortachis la diablo J.Stalin. Revenis el prizonoj nemultaj esperantistoj, kiuj ghisvivis la tempon. Inter ili estis N.V.Blajhkov, skulptisto. Esperanto ankorau ne estis permesita oficiale. Nur en '56 oni restarigis kaj tuj fermis SEU-on, Sovetunian Esperanto-Unuighon. Tamen la tempoj shanghighis - en Pollando, sovetia kolonio, okazis la 44-a UK, dedichita al la centjarigho de L.L.Zamenhof. UNESKO proklamis Zamenhofon la "Homo de la Jaro". Sovetia delegacio en "frata" Pollando brile forestis - kiu donu la elirvizon al la hierauaj "malamikoj de la popolo"? Tamen sovetiaj samideanoj volus sendi palpeblan kaj videblan gratulon al la UK (kien ech simplajn gratulleterojn oni malpermesis). Kaj jen N.V.Blajhkov skulptis la portreton de la Majstro kaj volis sendi ghin al Varsovio.
    Ech tio estis nesimple. Speciala komisiono... identigi la portreton... poste permesi... au malpermesi ghin ellandigi... Identigi Zamenhofon per lia portreto ne eblis: mencio pri li forestis ne nur en sovetiaj enciklopedioj, sed ech en lingvistikaj libroj. Plie, ne ekzistis liaj portretoj. Do, la komisiono venis al jena konkludo: detrui la portreton de la nekonato.
    Blajhkov telefonis al mi, tiutempe oficiala jhurnalisto de la tre influhava moskva gazeto Chirkau la Mondo (ruse: Vokrug Sveta). Mi venis al Odeso kun mia jhurnalista mandato sen beno de miaj chefoj.
    Okazis jena interparolo kun la odesaj instancoj:
    - Kio estis tiu Zamenhof?
    Mi respondis.
    - Do, li estis judo kaj cionisto?
    Mi ne povis nei. Kaj ili demandis: "De kie vi decidis, ke tiu estas iu Zamenhof?"
    - Jes, mi scias, tiu estas Leon Trockij, malamiko de Vladimir Lenin kaj de la sovetia popolo, - diris al mi la oficisto.
    - Chu vi iam vidis portreton de Trockij? - atakis mi (ech koni la vizaghon de Trockij estis krimo).
    - Ne, ne, - eksvingis li per manoj.
    - Tiu eble ne estas Trockij. Sed kiu li estas? - oni demandis.
    - Tiu estas... Lazar Zamenhof, la avo de Blajhkov, mortpafita de la fashistoj. Chu Blajhkov ne rajtas konservi skulptajhon de sia avo en la korto? Kaj tiu, kiu ordonos ghin detrui, respondecos che la moskvaj autoritatuloj, - diris mi.
    Tio estis "mensogo por savo" (ruse: "lojh vo spasenie"). Same tion mi diris al la kortanoj, najbaroj de Blajhkov.
    Pasis 40 jaroj - la monumento al Zamenhof plue staras en la korto. Mi kredas, ke post ioma tempo la statuo de tiu nobla homo kaj genia lingvisto trovos lokon sur la centra placo de Odessa.