LEGHO, PUGNO KAJ BONA ESPERO

E-movado en USSR revivighis sub malbona signo. Fidela komunisto, iama CCK-ano de SEU M.F.Pashchenko rimarkis en sia letero de 19.6.1956: "Al mi shajnas, ke CK KPSU, ne malpermesante nian agadon, samtempe rilatas al ghi malkontente, kvazau ghi estas baro survoje al iuj sovetaj celoj".

En tiuj kondichoj Pashchenko k.a. decidis revivigi tamen SEU, montrante, ke ghi viktimis dum la personkulta periodo. Komencis tion oni per rerajtigo de pereintaj SEU-gvidantoj. Tio ne simplis, char pri senkulpigo de oferuloj rajtis okupighi nur iliaj parencoj, kaj ili ofte tiam mem pereis, au se vivis, do timis. Tiel E.Sazonova, aktiva esperantistino, autoro de E-libroj, estis ekzilita kiel edzino de E.Drezen kaj mortis en iu minejo apud Vorkuta. Kiam reveninta el prizono G.P.Demidjuk (li venis decembre 1955) sin turnis al fratino de Sazonova kun peto pledi pri rerajtigo de E.Drezen, shi treme rifuzis, char mem suferis en tempo de Stalin. Tion plenumis nevino de Ernst Karlovich, filino de lia frato Arvid, arkivisto. Dank'al shi denove aperis nomo de Drezen kaj liaj libroj.

Demidjuk kaj Drezen trovis edzinon de Nikolaj Nekrasov, poeto, tradukinto de Pushkina "Eugeno Onegin". Kiel edzino de "malamiko de popolo" shi suferis che sia patrino en Kolpino apud Leningrado. Pro shiaj klopodoj Nekrasov estis oficiale proklamita senkulpa - jam post lia morto, kiu okazis chu en koncentrejo, chu sur batalfronto, kien oni lasis lin morti en "puntachmento".

Do, SEU-gvidantoj pereis senkulpaj. Kaj SEU mem? Pashchenko sin turnis al la jura fako che Supera Konsilantaro de USSR. Respondo estis jena: neniu malfondis SEU-n. S.Sarychev skribis la 8.VI.1956: "...Dum sia lasta kunsido la organiza komitato, por rapidigi la aferon kun oficialigho, decidis restarigi agadon de antaua SEU, kiu ne estis fermita ghis nun, poste kunvoki Tutsovetian kongreson, aprobi novan statuton kaj elekti Centran Komitaton". La 12.6.1956: "Ni ricevis dokumentitajn faktojn, ke de-jure nia estinta SEU ne estis fermita au malpermesita".

Do, IGSE ekiris la vojon, kiun S.Rubljov opiniis danghera.

Interese spuri, kiel onde revivighis E-movado. Dekomence ghin forte akcelis profesoro E.Bokarev. Liaj sciencaj prelegoj en Moskvo, Leningrado, Tula k.a. vekis grandan atenton: parolis ja mondkonata sciencisto, vicdirektoro de la Lingvoscienca instituto (en SU ofte gravas, kiu parolas). Lia prelego antau scienculoj estis tiom sekreta, ke M.Isaev, nuna prezidanto de ASE, tiam juna lingvoesploristo, ne rajtis ghin cheesti. Tamen aliaj elpashoj estis publikaj. Aperis artikolo de E.Bokarev kaj O.Ahhmanova en autoritata revuo "Voprosy jazykoznanija: ("Problemoj de lingvoscienco"), poste nure de li - en tagjhurnalo "Moskovskij komsomolec", kaj jen al Bokarev reehhas per sia publikajho en Latvia jhurnalo E.Mozerts. Konata E-poetino H.Drezen sciigas, ke shi daure tradukas kaj esperas pri baldaua apero en USSR de pli richa revuo ol "El Popola Chinio" (shi, 85-jara, mortis en 1980, sed tion, ho ve, ne ghisvivis).

Unuaj publikajhoj naskis tian ondon de interesigho pri Esperanto, ke jhurnaloj rifuzas aperigi plion por ne havi zorgon respondadi. Multighas E-rondetoj. Unu, che Granda Soveta Enciklopedio, eldonas gravan kolekton "Faktoj obstinas" (famuloj pri Esperanto). Aperas tajpita bulteno "Faktoj pri Esperanto". La 12.4.1956 grupoj kaj apartaj esperantistoj agadis jam en 47 urboj. Samideanoj dauras ataki packomitatojn, kontaktas kun Radio-centro. Che IGSE fondighas junulara sekcio, kiun estris nuna doktoro pri filologio V.P.Grigorjev.

La 11.III.1956 IGSE decidis ne klopodi pri restarigo de SEU, sed simple vivigi ghin de-fakte, char ghi ne estis malfondita de-jure. La 6.V.1956 oni konkretigas: "Komisii al M.M.Urban, N.F.Danovskij kaj M.F.Pashchenko ellabori statuton surbaze de proponitaj projektoj. E-organizajhon nomi: Asocio Esperantista de Sovet-Unio (AESU), ruse - SESR - Sojuz esperantistov SSSR.

La 19.V.1956 en uzina klubo "Ideal", str.Durova, 37 okazis kunveno de esperantistoj el Moskvo kaj ghia provinco. Cheestis 41 homoj. Tamen fakte tio estis refonda konferenco de SEU. Ghin cheeste partoprenis CK-anoj Pashchenko, Shumilov, Lavrentjev, Demidjuk, foreste - Podkaminer (Leningrad), Jerjuhhin (Arhhangelsk), Kirjushin (Minsk) kaj multaj aliaj SEU-anoj.

Raportis vic-estro de IGSE N.Danovskij - pri laboro de la komitato, organizo kaj helpe al pacmovado. Li substrekis, ke en Ruslando kaj USSR estis disvastigita unu miliono da lernolibroj. Do, multaj estas ankau esperantistoj.

La kongreson partoprenis malnovaj samideanoj, sciencistoj V.F.Juskovich, A.Fetisov k.a.

Sarychev parolis pri baroj: "Plejparte ni alfrontis kun rutino, indiferento kaj ech kun malamika rilato al Esperanto. Ech malnovaj esperantistoj timis paroli pri Esperanto... Chiuj atendis, kion diros Moskvo".

Jen Moskvo fondis chefurban Orgkomitaton, kiun prezidantis iama (la lasta) prezidanto de SEU P.Shumilov. Fondighis komisionoj: literatura, instrua, presa. Sed plejchefe estis refondita SEU kun sia, novigita statuto.

Tamen la nova organizajho renaskighis sub malbona stelo. Kvankam Pashchenko, uzante sian postenon, kiel unu el gvidantoj de trusto, registris SEU-n, havigis blankfoliojn kaj sigelojn, autoritatuloj trovis pretekston mortigi la jhusnaskiton. La konferencon gratulis E-federacio de Islando kaj ghia MEM-peranto O.Ingmarsson. Do, en regiono estis internacia arangho sen konsento de ghiaj partigvidantoj? Komunisto Pashchenko estis vokita al la regiona partikomitato, oni forprenis de li la sigelon kaj blankfoliojn kaj riprochis. Aliaj partianoj estis riprochitaj lau iliaj laborlokoj. Kaj neniu ech penis protesti kontrau senlegha arbitro. Tiel nove organizita SEU estis sufokita en sia lulilo.

Chu tio estis loka iniciato? Tute ne. La prezidanto de nova SEU chi-tempe ripozis en Kaukazo. Oni vokis lin al partiaj instancoj: "Oni demandis min pri Esperanto. Mi rakontis. Kutime tio vokas entuziasmon, sed chi-foje la auskultantoj estis mornaj.

- Pro kio oni elektis vin kiel prezidanton?

- Vershajne pro tio, ke mi estas profesoro.

En Moskvo mi ricevis partian riprochon".

Tiel rakontis al mi pri la okazintajho kara JEvgenij Alekseevich. Li ne perdis sian entuziasmon, sed farighis pli singardema.

Do, printempe 1956, post "degeligho", ekblovis por Esperanto vintraj ventoj. Sed 1957 devis esti jaro de festivalo, kaj sufoki la movadon estis ankorau neghustatempe.