1954-1979. E-MOVADO EN USSR

ENKONDUKO

En 1979-a jaro fondighis ASE - Asocio de Sovetaj Esperantistoj che Unio por amikeco kun eksterlando. Per tio finighis 25-jara periodo de neorganizita E-movado en USSR. Tiun tempon mi disdividas je du periodoj:

I. 1954 - 1967. Revivigho de la movado en USSR.

II. 1967 - 1979. SEJM - de kreo ghis malfondo.

La dua inkluzivas ne nur junularan movadon, char SEJM - Sovetunia Esperantista Junulara Movado - kiel organizajho reprezentis chiuaghajn samideanojn, kaj, kvankam duonoficiala, reprezentas brilan periodon en nia E-historio.

Mi partoprenis la movadon ekde 1957, la VI-a Tutmonda junulara festivalo en Moskvo. En SEJM mi estris komence ghian gazeton, poste historian fakon. Do, subaj miaj notoj - historio en retrospektivo - havas subjektivan karakteron. Tion kauzas manko de konsulteblaj materialoj. Dum la kvarono de jarcento aperis sola numero de "Armena esperantisto", kelkaj numeroj de "Paco", E-aldonoj al anglalingvaj "Moskvaj novajhoj", reklamaj bukletoj de lokaj amikaj asocioj, preskau ne prilumantaj movadajn problemojn. Pli abunde nutras la autoron stencilitaj (sencenzuraj) revuoj, malaperintaj post fondo de ASE: "Unuigo", "Juna esperantisto", "Aktuale", "Kurte" ktp.

Multon aldonas personaj rememoroj, notoj de la autoro, kiu, estante libera, eksteretata jhurnalisto, havis eblecon partopreni plejmulton el E-aranghoj dum tiuj 25 jaroj kaj cheesti gravajn E-renkontighojn, precipe enlandajn.

sekva chapitro