CENTJARIGHO DE ZAMENHOF KAJ MALFACILA E-RENESANCO EN USSR

E-veterano N.F.Danovskij juste rimarkas letere al la autoro: "Renaskigho de E-movado post 16-jara anabiozo (1937-1953) kaj unu-du-jara rekonsciigho estis ekigata de multaj, precipe eksteraj influoj. La movado internaciskale montris sin ege unueca. Kaj la "koro" en la evolulinio en certa geografia regiono elkovis graviton de E-kulturo, ghiaj streboj kaj informoj ghuste en tiun regionon. Estis multaj formoj de internacia E-koncerno pri niaj eventoj. Ekzemple, en Chehhoslovakio samtempe kun spektaklo "Ilja Golovin" de S.Mihhalkov estis vaste pridiskutata ghia kontrau-Esperanta "piko".

Vastan reehhon havis malfermita letero de I.Lapenna al Stalin, kie li akuzas la diktatoron pri ekstermo de multaj esperantistoj - ghi atingis USSR kelkajn jarojn post apero en la revuo.

Veloj de renaskighanta soveta E-shipo estis turnitaj al favoraj ventoj de eksterlande. Por montri al autoritatuloj neeblon denove sufoki la movadon, oni ech troigis tiun interesighon pri LI. Jen islanda nobelo premiita Haldor Zahsness diras responde al jhurnalistoj en LI: "Mi shatas Esperanton". Au Alen Firt presas surpaghe de "Junularo de l'mondo", N3, 1958, sian alvokon publikigi nacian beletron en Esperanto. Pri chio esperantistoj ripetis multfoje, respegulis ghin en sia unua stenolita revuo "Esperanto en soveta preso". Gravan interesighon vokis veno al Moskvo 25.X.1958 de nova ambasadoro de Cejlono G.R.Malalasakiri, kiu estis ne nur vica esperantisto, sed doktoro pri filologio. Similaj homoj kiel s-ro Malalasakiri kaj Nguen Vahn Kihn malebligis izoligon almenau por moskvaj esperantistoj. Ne eblis jam ignori tutmondan E-movadon, kaj aperinta en Moskvo, 1958, jarlibro de "Unio de Internaciaj Asocioj" indikas UEA. TEJO, SAT k.a.

Apartan influon havis decido de UNESKO celebri centjarighon de Zamenhof. Esperantistoj vaste utiligis la decidon. Prof.Bokarev aperigis sian eseon en "Memorlibro pri Zamenhof" (kiel li sukcesis transdoni la manuskripton?). En Moskva Instruista klubo 15.XII.1959 okazis vespero, dum kiu parolis ankau Bokarev. Oni proklamis 1959 kiel Zamenhof-jaro kaj en multaj jhus aperintaj kluboj oni festis naskighon de Majstro.

Pliviglighis ankau scienca laboro. Publikighis artikolo de konataj profesoroj-esperantistoj S.V.Obruchev, D.I.Armand kaj N.N.Baranskij favore al uzo de Esperanto en geografio (poste, por nelonga tempo, aperis E-resumoj en unu geografia revuo). Geografia Asocio pridiskutis kreon de tutmonda E-atlaso.

Sed samtempe kreskis ankau baroj survoje de la movado. Restintaj "senhejme", char Instruista klubo ilin forpelis, moskvaj esperantistoj kunvenis kun siaj veturontaj al UK-44 nesovetiaj samideanoj en parko de Gorkij (29.VII.1959 cheestis Nguen Vahn Kihn kaj Dao Anj Kha el Vjetnamio, FRG-ano Dietrich kaj Sevak (Erevano), Anofriev (Estonio), Grushko (Rostov) kun moskvaj esperantistoj). Same dum tiu renkontigho oni decidis fondi MIEK - Moskvan Internacian E-klubon che Centra medicinista klubo, kiu funkciis tie dum 1959-1975. Ghiaj fondintoj estis doktoroj E.T.Salnikov, A.E.Pipkina kaj K.A.Lavrentjev.

Esperantistoj devis shajnigi sin medicinistoj, kaj longe tio ne eblis. Junularo penis instalighi che komsomolo. Sed vizito de prezidanto de "Fajrero" al oficisto Romanovskij en CK de komsomolo ne estis fruktodona. La situacion 11.IX.1959 pridiskutis Shumilov, Sarychev, Korchagin, Sergeev, Bokarev, Hhoves. 26.IX.1959 esperantistoj faris viziton al sekretario de VCSPS (profsindikatoj) A.A.Bulgakov (nuna ministro pri supera kaj meza teknika klerigo). Tiu renkonto havis interesan postsekvon. VCSPS akceptis decidon, ke sindikataj kluboj disponigu lokojn al E-kluboj. Tamen, sekvante al neinternaciisma spirito, sed ne al la litero de la ordono, oni malofte realigis la decidon. Kiam konata esperantisto M.Pashchenko sin turnis denove al unu el gvidantoj de VCSPS, sekvis jena respondo: "Ni ne povas subtegmentigi esperantistojn, char profsindikatoj che ni estas lau fakoj, do vertikalaj, sed vi laboras lau paralela, kuniga principo". Chu nur la skemon ruinigis Esperanto en USSR?

Tiun demandon respondis obskurantisma artikolo de chefredaktoro de "Ogonjok" A.V.Safronov, aperinta same en Zamenhofa jaro en revuo "Teatr" N4. Safronov penis pruvi, ke nia lingvo tute ne taugas por beletro. Lia interveno elvokis ondon de indignoj. Leteroj venadis kun tondra kritiko al multaj revuoj kaj al la Verkista Unio, kio igis Safronov elpashi kun senkulpigo.

Kronis la jaron du okazintajhoj. 1959 en Litovio aperis la unua post kvaronjarcento E-lernolibro de Cieshka kaj Petrulis. Rusa eldono de "Kuriero de UNESKO" rompis sian kontrauesperantan tradicion - prisilenti LI, se pri ghi parolas ech alilingvaj varioj de la sama revuo - kaj aperigis artikolon Fransiaza Niderhauzen "D-ro Zamenhof - patro de Esperanto".

Sovetaj samideanoj havis kaj fervoron kaj esperon. Ili atendis, ke E-asocio fondighos en proksima tempo. Tamen ghis naskigho de ASE restis ankorau 20 jaroj!

sekva chapitro