LA FESTIVALO VEKAS ESPERON

Malgrau kaj spite al chiuj kontrauuloj, sovetaj kaj eksterlandaj samideanoj kreis kondichojn por renesanci E-movadon en USSR. Esperantistoj, jhus venintaj el prizonoj, pledis por sia lingvo antau multnombraj auditorioj rn uzinoj kaj institutoj. Kiel fungoj kreighis E-kluboj en Moskvo, Leningrado, Rostov-Don, Hharkovo, Jerevano.

Grandan akcelon por E-movado en USSR donis renkontigho de samideanoj el 15 landoj enkadre de la V-a Internacia Junulara Festivalo en Varsovio (entute 120 personoj). Jam 6.IX.1956 pri tio reehhis moskva "Komsomola vero" kaj ech antau ghi, 11.VIII.1956, artikolo de konata nun esperantisto, doktoro pri filologio, V.Grigorjev en "Moskva komsomolano".

7.VII.1956 venintaj al moskvo Pierre Petite kaj Jinette Saumod renkontighis en hotelo "Moskvo" kun samideanoj Bokarev, Pashchenko kaj Danovskij. Oni devis havi kuraghon por similaj, nekutimaj tiam aranghoj. Estis priparolita veno de Michel Duc Goninaz, nova akademiano de E-Akademio, al Moskva universitato por studado, kiu dank'al klopodoj de Bokarev efektivighis.

En tiu festivala jaro publikighis unuaj post preskau kvaronjarcento E-ajhoj: I.Sergeev "Esperanto en 15 lecionoj", lernolibro de Semjonova-Teterin en Leningrado (7000 ekz.) kaj broshureto de N.D.Andreev pri Esperanto en nevidita ghis tiam eldonkvanto - 25 000! La naskighon de la lasta akompanis preskau detektiva historio. Ghi presighis fore de urboj sur Karela duoninsulo. Eksciinte pri ghi, parti-instancoj penis neniigi la tutan stokon kaj puni ghian iniciatinton S.N.Podkaminer. Nur enmiksigho de prof.Bokarev ebligis savi la propagandilon, kiun festivalanoj devoris dum kelkaj tagoj - tiel populara farighis nia lingvo.

Tiam, antau la Festivalo, en Moskvo preskau forestis junaj esperantistoj. Ili aperis dank'al kelkaj E-kursoj, inter kiuj plej fruktodona estis tiu de Siitan, veninta el Estonio, kun asisto de prof.Bokarev. Ghin finis 60 personoj, kiujn laugrupe paroligis spertaj esperantistoj. Do, preskau cent gejunuloj alfrontis la vere historian E-renkontighon dum la VI-a Tutmonda festivalo en Moskvo.

Eble deekstere ghi ne estis tre impona, tamen ech "Komsomola vero" notis ghin kiel solan aranghon sen interpretistoj.

Mi bone memoras la tagon. Jam dematene, kiam ni, hierau ne vidintaj ech unu eksterlandanon, ghuis kolonojn el diversaj landoj; gajaj kaj ornamitaj, ni eksciis, ke estas nuligita planita E-ekskurso surshipe. Tamen ni jam konatighis, amikighis kaj preparighis kun samideanoj por taga renkontigho. Pri ghi rememoras unu el ghiaj gvidantoj N.F.Danovskij.

La kunveno estis planita en la Shaka klubo. Biletojn oni dissendadis bizare. Malmultaj el esperantistoj ricevis ilin. Embaraso okazis antau la komenco. Venis chirkau 300 homoj, el ili proksimume 60 havis biletojn, kaj la havantaj ankau ne eniris halon, sed kunmiksighis surstrate kaj la senbiletaj. Okazis kunsido en koridoro, cheestis V.V.Ivanov el CK de KPSU (same li dum 25 jaroj okupighas en la cheforganizajho pri Esperanto. - A.Hh.), Z.Karpinskij (lia patro estis intima kunlaboranto de Lenin) kaj iu Korotun el la Festivala komitato (arda kontrauesperantistino ech nun, shi priflaris la aeron per longa nazo: "ne plachas al mi tiu vigleco kun nesovetianoj" - A.Hh.). Krome partoprenis I.V.Sergeev kaj mi. Korotun diris: "Al diablo! Sen biletoj mi ne enlasos! La renkonto ne okazos!" Ivanov diris: "Mi prenas la respondecon je mi! Enlasu sen biletoj!" Poste de Korotun al Lingvoscia instituto venis filetero, de Ivanov - laudo. La Instituto decidis: "Pluso kaj minuso donas nulon!" Mi sidis inter Ivanov kaj Kkarpinskij kaj chion sinhhrone tradukis. La dua kunveno okazis en Kulturdomo de konstrulaboristoj en str.Volhhonka. Oni montris filmojn".

Ne chio pasis glate. Jam tiujn tagojn en "Junulara preso" N8, 1957 aperis artikolo de O.Logunova (pri ghi mi jam rakontis) kun aserto, ke Lenin malfavoris Esperanton. Valentin Ivanov, kiu nun, en 1981, ankorau oficas la saman fakon en CK de KPSU, jam ellaboris taktikon por bremsi la movadon, kaj dank'al liaj klopodoj je kvaronjarcento pli malfrue.

Tuj post la Festivalo la Soveta administracio faris chion eblan por malfondi la festivalajn E-grupojn en Moskvo kaj Leningrado. Sed ili maltaksis la idean forton de nia Esperanto.

Fine de 1957, ne havante lokojn por kunvenoj (char oni pelis nin de instituto al instituto), en Moskvo fondighis grupo "Fajrero". Ghi samnomis kun partigrupo de Lenin, mallegha, en 1900, el kiu elkreskis la kompartio. Do, ankau neagnoskitaj, ni akceptis sloganon de Lenin: "El fajrero naskighos flamo". Ghia statuto estis porsoveta, tamen enhavis ankau celon starigi personajn kontaktojn kun eksterlandanoj, kio ne estis favorata de autoritatuloj. La grupo havis pli ol cent anoj. Ghin prezidis V.V.Korchagin, sekretariis I.Sergeeva, inter aktivaj membroj - Gishpling, Poletaeva, Vulfovich, Isaev. Simila organizajho - "Auroro" - fondighis en Leningrado (prezidis Gorelova, sekretariis S.Kotljarov, membroj - V.Cvetkova, G.Cejtin k.a.).

Ambau grupoj spektigis scenojn en Esperanto, ech aperis sur ekrano de TV. Printempe de 1958 "Fajrero" okazigis unuan E-tendareton en Losinostrovskaja en Moskvo. Ghin iniciatis verkisto I.V.Sergeev, kiu diris: "Neniu malpermesos al ni tendumi kaj paroli Esperante". Por tio tiam oni devis havi kuraghon. Sed same tiuj agoj ne plachis al autoritatoj, kiuj opiniis Esperanton nelongviva kreskajho, floranta nur dum festivaloj. Preskau chiuj membroj de "Fajrero", kiel poste ili konfesis, estis vokitaj al tiel nomataj "unuaj fakoj" (sekurecfilioj en laborloko) kaj oni malpermesis al ili okupighi pri Esperanto.

Tiel malvarmaj ventoj velkigis du florojn de la Festivalo - "Fajrero'n" kaj "Auroro'n". Tamen mortigi la E-movadon ili jam ne havis fortojn.

sekva chapitro