N.K.KRUPSKAJA KAJ M.I.ULJANOVA PRI "LENIN KAJ ESPERANTO"

V.I.Lenin estis homo modesta. En siaj verkoj li ne tushis problemojn, pri kiuj li ne estis fakulo. Tio rilatis multajn aferojn, ekzemple futurismon - fluon en arto, kiu ne plachis al li persone, tamen li donis eblecon jughi pri tio al sia helpanto narkomo (ministro) A.V.Lunacharskij. Simila situacio kreighis ankau rilate al la LI.

Tamen persona rilato de Lenin al Esperanto ankau interesas kaj adeptojn, kaj kontrauulojn de Esperanto, char de ambauaj vidpunktoj ghi estas portanto de internaciismo kaj pli liberaj kontaktoj inter simplaj homoj. Pro tio kaj poruloj kaj kontrauuloj sin turnas ech al homoj hazarde renkontighintaj kun Lenin. Sed apud tiu granda homo estis liaj parencoj, proksimuloj, veraj samideanoj kaj amikoj en batalo, kiun li gvidis. La unua sendube estis edzino de Lenin Nadejhda Konstantinovna Krupskaja. Same shi estis kun li en Krakovo, 1912, helpante al li subteni ligojn kun eldonata en Rusujo jhurnalo "Pravda".

Char N.Krupskaja ne povis ne audi pri okazinta tiam en Krakovo, 1912, Universala esperantista kongreso, kaj sendube konis rilaton al tiu arangho flanke de shia edzo, do shia opinio povas respeguli ankau opinion de Lenin pri la sama temo.

N.K.Krupskaja skribis en jhurnalo "Komsomoljskaja Pravda" la 30 de januaro 1930, ke la lingvo estas malviva kaj shi ne povas imagi, ke juna homo diros amvortojn Esperante al sia amatino kaj ke patrino kantos en ghi lulkanton al sia infano. Nu, por esperantisto superflue tion refuti, tamen nin interesas nun opinio de Krupskaja kaj pere de shi tiu de Lenin. Ili ambau loghis en Krakovo, kontaktis kun Bagocley (?), Dubner k.a. esperantistoj, audis tiun bruon, kiun vekis cheesto de Zamenhof dum la UK-VIII. Kaj tiu elvokis che ili nur abomenon, almenau rilate al la lingvo.

Pri la samo skribis malagha fratino Marija Iljinichna Uljanova (1878-1937). Shi ne estis simpla, vica membro de Lenina familio: jam en 1907-08 shi farighis profesia revoluciulo; en 1917-29 membras che redakta kolegio kaj oficas kiel respondeca sekretario en jhurnalo "Pravda", samtempe de la 1924 chefredaktas revuon "Raboche-krestjanskij korrespondent", instrukcia por soveta preso. Same en la lasta magazino, 1928, kiam agado de SEU atingis sian apogeon, publikighas artikolo de M.I.Uljanova "Chu fremdaj lingvoj au Esperanto?"

Unue Uljanova asertas, ke shi tute nenion scias pri la LI kaj sin bazas sur redaktita de E.K.Drezen kolektiva verko "Survoje al la lingvo internacia". Shi akuzas esperantistojn ke pere de ilia revuo al USSR enpenetras fremdaj vivrigardoj (kvankam la revuo aperadis ruse kaj estis rigore cenzurata). Aparte akuzas shi pro tia penetrigho personan korespondadon inter sovetaj kaj eksterlandaj samideanoj (jen kie "entombitas la hundo" - tion cenzuri pli malfacile), char same el tiu fonto cherpas siajn informojn, ne chiam konforme al oficialaj, kelkaj enlandaj "ech neesperantistaj revuoj"*). "Tie, kie praktikighas internaciaj kontaktoj, ligoj pere de Esperanto, oni devas chion fari gvide de niaj jhurnaloj. Utiligante Esperanton, ni devas decidoplene lukti kontrau malkashita kaj kashita agitado de kelkaj esperantistoj kontrau laborista studado de fremdaj lingvoj", - skribas Uljanova.

Kontrau neobeemaj esperantistoj, kiuj utiligas sian lingvon por pli-malpli libera intershangho de siaj pensoj kun eksterlando, shi uzas nekonatan al aliaj opinion de sia frato V.I.Lenin. kiu tute neniigas chi-tiun internacian komprenilon. Shi skribas: "Vladimir Iljich multfoje esprimis sian opinion pri Esperanto kaj chiam ekstreme malaproban, nomante ghin tro artefarita, simpligita, morta. Ni ofte parolis kun li pri lingvoj - li estis granda lingvisto ksj shatis sin okupi pri vortaroj, serchante vortojn. Li esprimis la opinion - tio estis longe antau lia malsano - ke oni devas krei komunan alfabeton, kion sendube oni faros post revolucio. Do en siaj konkludoj rilate al Esperanto mi konsilus al kamaradoj ne referenci al Lenin, kies opinio pri tiu objekto estas absolute nekonata al ili".

Mi tute ne volas disputi pri tiu problemo kun la "granda lingvisto", al kiu, ech lau Uljanova, estis malfacile interveni dum kunsidoj sen preparo en aliaj lingvoj (por tio li komisiis Inessa Armand k.a.). La afero statas alie: sciante pri komplikeco de aliaj idiomoj, Lenin tute ne esperis helpi al ili per ia komprenigilo. Maksimuma lia espero estis pri kreo de tutmonda alfabeto post venko de la revolucio sur la terglobo. Simile kiel cirila alfabeto estas preskau sola en USSR kaj rusa lingvo farighis la shtata, Lenin celis fari la samon, shajne, por la tutmondo. Tamen kion li promociis al tiu rolo?

Interese, kiel rilatis la gvidantoj de SEU al tiu unusenca opinio de Lenin kaj Uljanova kontrau ilia lingvo. Ili starigis demandojn al Marija Iljinichna. Shi respondis per vico da kalumniaj artikoloj en gvidata de shi revuo. Kaj la disputo forgesighis post fizika ekstermo de gvidantoj de SEU kaj, eble, de Uljanova mem (shi mortis en mortiga 1937). Ne dronis en forgeson nur la opinio de "granda lingvisto". Citante ghin, jam 1978, nuna vic-prezidanto S.N.Podkaminer hipokrite notas: "Bedaurinde M.I.Uljanova ne skribis kiam kaj kielokaze Lenin esprimis chi-opinion. Sed estas sendube, ke temis pri la ebla rolo de Esperanto, funkcionta kiel tutmonda kaj sola lingvo de la estonta socio".

- Kiel Lenin povis promocii tiun, lau li, senvivan lingvon ech kiel la duan, helpan por chiu homo? - demandis mi al S.N.Podkaminer dum nia parolo 16.2.81 en lia hejmo, post lia 80-jara jubileo.

- Se li malshatis la idiomon, tio tute ne ekskludas emon de V.I.Lenin utiligi nian movadon por socialismo.

Do, Semjon Naumovich strebis tamen kunigi nekunigeblan: Esperanto - perilo de sencenzuraj kontaktoj kaj sociordon izoligan. Ankorau A.Pushkin avertis, ke "genio kaj krimo estas nekunigeblaj".

Do, mia esploro atingis konkludan punkton. K.Marks kaj lia heredanto V.Lenin, kreante komunismon kiel doktrinon kaj direktilon por agi, strebis krei izolitan socion. Lingvaj baroj helpadas plenumi la taskon. Same pro tio en nia lando oni instruas tiel, uzante fushajn metodojn, por ke homoj ne regu la lingvojn kaj, ekzemple, ne komprenu eksterlandan radion.

Esperanto ne en si mem, sed kiel kontaktilo, kiun oni povas efektive regi, kanone trabatas la izoligajn barojn. Same pro tio chiuj komunistaj gvidantoj - kaj Marks, kaj Lenin - estis kontrau vasta uzado de la LI.

Same pro tio Esperanto kiel floro de libero ne povis longe kreski sur soveta tero. Ke tio vere okazis, kaj ke opinioj de Marks kaj Lenin chi-rilate ne estis arbitraj, klare montras sinkonduto al Esperanto flanke de Komintern, amata ido de Lenin.


*) En Arhhangelska taga jhurnalo "Pravda Severa" estis peresperanta rubriko, kiun redaktis samideano A.Jerjuhhin. Pro ghi Glavlit (cenzuro) por kelkaj jardekoj malpermesis presi ech ion favoran pri Esperanto.

sekva chapitro