Шкафы-купе на заказ — офисная и рабочая мебель на заказ. Низкие цены (vav44.ru)

Перевод повести Н.Гоголя "Шинель" (3)

Взбираясь по лестнице, ведшей к Петровичу, которая, надобно отдать справедливость, была вся умащена водой, помоями и проникнута насквозь тем спиртуозным запахом, который ест глаза и, как известно, присутствует неотлучно на всех черных лестницах петербургских домов, - взбираясь по лестнице, Акакий Акакиевич уже подумывал о том, сколько запросит Петрович, и мысленно положил не давать больше двух рублей. Suprenighante lau la shtuparo, kondukanta al Petrovich, kiu, necesas diri justajhon, tuta estis malsekigita per akvo, malpurajhoj kaj trapenetrita per la alkohola odoro, kiu mordas la okulojn kaj, kiel sciate, nepre cheestas en chiuj malparadaj shtuparoj en la peterburgaj domoj, - suprenighante lau la shtuparo, Akakij Akakijevich jam pensis pri tio, kiom da mono petos Petrovich, kaj enpense decidis doni al li ne pli ol du rubloj. Irante supren lau la stuparo, kondukanta al Petrovich — ghi laukutime estis privershita per akvo, postlavajho kaj tute saturita per tiu alkohola odoro, kiu mordas la okulojn kaj, kiel konate, chiam estas en chiuj malantauaj shtuparoj de la peterburgaj domoj — do, irante supren lau la shtuparo, Akakij Akakijevich jam pensis, kiom da mono petos Petrovich, kaj decidis doni al li ne pli ol du rublojn.
Дверь была отворена, потому что хозяйка, готовя какую-то рыбу, напустила столько дыму в кухне, что нельзя было видеть даже и самых тараканов. La pordo estis malfermita, char la mastrino, kuirante iun fishon, enlasis tiom da fumo en la kuirejo, ke ne estis eble vidi ech blatojn. La pordo estis malfermita, char la mastrino, kuirante iun fishon ellasis en la kuirejo tiel multe da fumo, ke ech blatoj ne estis videblaj.
Акакий Акакиевич прошел через кухню, не замеченный даже самою хозяйкою, и вступил наконец в комнату, где увидел Петровича, сидевшего на широком деревянном некрашеном столе и подвернувшего под себя ноги свои, как турецкий паша. Akakij Akakijevich trairis la kuirejon, ne rimarkite ech de la mastrino mem, kaj fine enpashis la chambron, kie ekvidis Petrovich'on, sidantan sur largha ligna nefarbita segho kaj submetintan sub si siajn krurojn, kiel turka pashao. Akakij Akakijevich, nerimarkita de la mastrino, trairis la kuirejon kaj venis en la chambron, kie li ekvidis Petrovichon, kiu sidis sur largha ligna nefarbita tablo, metinte sub sin la piedojn simile al turka pashao.
Ноги, по обычаю портных, сидящих за работою, были нагишом. И прежде всего бросился в глаза большой палец, очень известный Акакию Акакиевичу, с каким-то изуродованным ногтем, толстым и крепким, как у черепахи череп. Liaj piedoj, kiel kutimas tajloroj, sidantaj dum laboro, estis nudaj. Kaj antau chio jhetighis en la okulojn granda pieda fingro, tre konata al Akakij Akakijevich, kun ia kripligita ungo, dika kaj fortika, kiel kranio che testudo. Li estis nudpieda, lau la kutimo de la laborantaj tajloroj. Akakij Akakijevich tuj ekvidis lian bone konatan halukson kun kripligita ungo, dika kaj fortika kiel testuda kranio.
На шее у Петровича висел моток шелку и ниток, а на коленях была какая-то ветошь. Он уже минуты с три продевал нитку в иглиное ухо, не попадал и потому очень сердился на темноту и даже на самую нитку, ворча вполголоса: "Не лезет, варварка; уела ты меня, шельма этакая!" Sur la kolo de Petrovich pendis volvajho da silko kaj fadenoj, kaj sur la genuoj kushis ia chifonajho. Li jam eble dum tri minutoj estis shovanta fadenon tra kudriltruon, sed ne estis trafinta kaj tial tre koleris kontrau la mallumo kaj ech kontrau la fadeno, grumblante duonvoche: "Ne iras, barbarajho; forturmentis ci min, kanajlo!" Sur la kolo de Petrovich pendis volvajho de silko kaj fadenoj, kaj sur liaj genuoj estis iu chifonajho. Li jam dum kelkaj minutoj penis enmeti fadenon en la trueton de kudrilo sed ne povis trafi kaj tial tre koleris pri la mallumo kaj ech pri la fadeno, duonvoche grumblante: “Ne enshovighas, barbarino, vi jam tedegis min, fiulino!”
Акакию Акакиевичу было неприятно, что он пришел именно в ту минуту, когда Петрович сердился: он любил что-либо заказывать Петровичу тогда, когда последний был уже несколько под куражем, или, как выражалась жена его, "осадился сивухой, одноглазый черт". Al Akakij Akakijevich estis malagrable, ke li venis ghuste en tiu minuto, kiam Petrovich koleris: li shatis mendi ion al Petrovich tiam, kiam tiu chi lasta jam estis iom drinkinta, au, kiel esprimighis lia edzino: trasorbighis per brandacho, unuokula diablo. Akakij Akakijevich estis malkontenta pro tio, ke li venis, kiam Petrovich koleris. Li shatis fari mendojn che Petrovich, kiam tiu havis iom da vaporo en la kapo, au, lau la vortoj de lia edzino, “la unuokula diablo shargis sin per vinacho”.
В таком состоянии Петрович обыкновенно очень охотно уступал и соглашался, всякий раз даже кланялся и благодарил. Потом, правда, приходила жена, плачусь, что муж-де был пьян и потому дешево взялся; но гривенник, бывало, один прибавишь, и дело в шляпе. En tia stato Petrovich kutime estis tre volonte cedanta kaj konsentanta, chiufoje ech klinighadis kaj dankis. Poste, vere, venadis la edzino, plorante, ke la edzo estis ebria kaj tial akceptis tro malkaran mendon: sed sufichis aldoni unu dekkopekon, kaj la afero estis konsentita. Kutime en tiu stato Petrovich tre volonte konsentis redukti la prezon, ech chiam riverencis kaj dankis. Tamen poste la edzino venis plorante pro tio, ke la edzo pro la ebrieco konsentis labori kontrau mizera pago; sed la afero estis solvata per aldono de dek kopekoj.
Теперь же Петрович был, казалось, в трезвом состоянии, а потому крут, несговорчив и охотник заламливать черт знает какие цены. Акакий Акакиевич смекнул это и хотел было уже, как говорится, на попятный двор, но уж дело было начато. Sed nun Petrovich, shajne, estis en sobra stato, kaj tial rigora, nekonsentema kaj ema postuli diablo scias kian prezon. Akakij Akakijevich komprenis tion kaj jam volis movighi returnen, tamen la afero jam estis komencita. Sed nun Petrovich estis, shajne, sobra kaj tial severa, nemarchandema kaj postulonta diable altan prezon. Akakij Akakijevich komprenis tion kaj volis, kiel oni diras, reveni en la propran korton, sed la afero jam estis komencita.
Петрович прищурил на него очень пристально свой единственный глаз, и Акакий Акакиевич невольно выговорил:
- Здравствуй, Петрович!
Petrovich duonfermis al li tre fikse sian solan okulon, kaj Akakij Akakijevich nevole elparolis:
- Saluton, Petrovich!
Petrovich tre atente ekrigardis al li per sia sola okulo, kaj Akakij Akakijevich kontrauvole diris:
— Saluton, Petrovich!
- Здравствовать желаю, судырь, - сказал Петрович и покосил свой глаз на руки Акакия Акакиевича, желая высмотреть, какого рода добычу тот нес.
- А я вот к тебе, Петрович, того...
- Estu salutata, sinjoro, - diris Petrovich kaj turnis sian okulon al la manoj de Akakij Akakijevich, dezirante elvidi, kiaspecan predon li alportis.
- Kaj jen mi al vi, Petrovich, tio...
— Estu salutata, sinjoro, — Petrovich diris, kaj direktis sian okulon al la manoj de Akakij Akakijevich, dezirante vidi, kian predon li alportis.
— Jen mi al vi, Petrovich, tiel…
Нужно знать, что Акакий Акакиевич изъяснялся большею частью предлогами, наречиями и, наконец, такими частицами, которые решительно не имеют никакого значения. Necesas scii, ke Akakij Akakijevich interklarighis plej ofte per prepozicioj, adverboj kaj, fine, per tiaj partikloj, kiuj havas absolute nenian signifon. Necesas scii, ke Akakij Akakijevich esprimis sin plejparte per prepozicioj, adverboj kaj ech per tiuj partikuloj, kiuj havas tute neniun signifon.
Если же дело было очень затруднительно, то он даже имел обыкновение совсем не оканчивать фразы, так что весьма часто, начавши речь словами: "Это, право, совершенно того..." - а потом уже и ничего не было, и сам он позабывал, думая, что все уже выговорил. Sed se la afero estis tre malfacila, li ech havis kutimon tute ne fini frazojn, tiel ke tre ofte, komencinte parolon per la vortoj: "tio, vere, tute tio..." kaj poste sekvis nenio, kaj li mem forgesadis, pensante, ke li jam chion eldiris. Se la afero estis tre komplika, li kutime ech tute ne finis frazojn kaj tre ofte la enkondukajn vortojn: “Tio ja, vere, tute tiel…” sekvis nenio, kaj li chion forgesis, kredante ke li jam chion diris.
- Что ж такое? - сказал Петрович и обсмотрел в то же время своим единственным глазом весь вицмундир его, начиная с воротника до рукавов, спинки, фалд и петлей, - что все было ему очень знакомо, потому что было собственной его работы. Таков уж обычай у портных: это первое, что он сделает при встрече. - Kio do? - demandis Petrovich kaj samtempe chirkaurigardis per sia sola okulo tutan lian uniformon, komencante de la kolumo ghis la manikoj, dorso, faldoj kaj butontruoj, kio estis al li tre konata, char tio estis lia propra faritajho. Tian kutimon havas la tajloroj; tio estas la unua, kion ili faras che renkontigho. — Kio do? — diris Petrovich kaj samtempe per sia sola okulo pririgardis lian tutan uniforman palton, ekde la kolumo ghis la manikoj, dorso, faldoj kaj butontruoj, kaj chio estis bone konata al li, char li mem chion chi faris. Tiel kutimas la tajloroj: che la renkonto ili unue faras tion.
- А я вот того, Петрович... шинель-то, сукно... вот видишь, везде в других местах, совсем крепкое, оно немножко запылилось, и кажется, как будто старое, а оно новое, да вот только в одном месте немного того... на спине, да еще вот на плече одном немного попротерлось, да вот на этом плече немножко - видишь, вот и все. И работы немного... - Sed mi jen tio, Petrovich... la palto, shtofo... jen vidu, chie en aliaj lokoj estas tute fortika, ghi iom polvighis kaj shajnas malnova, tamen ghi estas nova, sed jen nur en unu loko iom tio... sur la dorso kaj ankorau jen sur unu shultro iomete trafrotighis, kaj nur chi tiu shultro iomete - chu vi vidas, jen chio. Da laboro estas ne multe... — Jen mi tiel, Petrovich… la palto jen, drapo… jen vidu, chie en la aliaj lokoj, tute fortika, nur iom malpura, kaj laushajne kvazau malnova, sed ghi estas nova, kaj nur en unu loko iom tiel… surdorse, kaj ankau en unu shultro gi iomete maldikighis, kaj iomete sur la alia shultro — vidu, jen chio. Malmulte da laboro…
Петрович взял капот, разложил его сначала на стол, рассматривал долго, покачал головою и полез рукою на окно за круглой табакеркой с портретом какого-то генерала, какого именно, неизвестно, потому что место, где находилось лицо, было проткнуто пальцем и потом заклеено четвероугольным лоскуточком бумажки. Petrovich prenis la kapoton, kushigis ghin komence sur la tablon, rigardadis longe, poste balancis la kapon kaj etendis manon al fenestro por preni rondan tabakujon kun portreto de iu generalo, kiu nome - ne estas scieble, char la loko, kie estis lia vizagho, estis trapikita per fingro kaj poste forgluita per kvarangula papereto. Petrovic prenis la kapoton, komence metis ghin sur la tablon, longe pririgardis ghin, poste balancis la kapon kaj prenis de fenestrobreto rondan tabakujon kun surkovrila portreto de iu generalo, nekonata, char la loko, kie estis lia vizagho, estis truita per fingro kaj poste surgluita per kvarangula papereto.
Понюхав табаку, Петрович растопырил капот на руках и рассмотрел его против света и опять покачал головою. Flarinte la tabakon, Petrovich disetendis la kapoton per la manoj kaj ekrigardis ghin kontrau lumo kaj ree balancis la kapon; Snufinte tabakon, Petrovich distiris la kapoton sur siaj brakoj, rigardis ghin kontrau la lumo kaj denove balancis la kapon.
Потом обратил его подкладкой вверх и вновь покачал, вновь снял крышку с генералом, заклеенным бумажкой, и, натащивши в нос табаку, закрыл, спрятал табакерку и наконец сказал:
- Нет, нельзя поправить: худой гардероб!
poste turnis ghin per la subshtofo malsupren kaj denove kapbalancis, ree malfermis la kovrilon kun fermgluita generalo kaj, ennaziginte tabakon, fermis, kashis la tabakujon kaj fine diris:
- Ne, ne eblas ripari; malbona vestajho!
Poste li turnis ghin kun la substofo supren kaj denove balancis la kapon, denove malfermis la kovrilon kun la generalo, surgluita per la papereto, kaj, snufinte tabakon, fermis la tabakujon, formetis ghin kaj finfine diris:
— Ne, ne eblas ripari: acha vesto!
У Акакия Акакиевича при этих словах екнуло сердце.
- Отчего же нельзя, Петрович? - сказал он почти умоляющим голосом ребенка, - ведь только всего что на плечах поистерлось, ведь у тебя есть же какие-нибудь кусочки...
Che tiuj vortoj la koro de Akakij Akakijevich ektremis.
- Kial do ne eblas, Petrovich? - li diris per preskau peteganta vocho de infano: - ja nur sur la shultroj forfrotighis, vi ja havas iajn pecetojn...
La koro de Akakij Akakijevich preskau saltis for.
— Kial ne eblas, Petrovich? — li diris preskau kiel kajholanta infano, — ja ghi nur iom maldikighis che la shultroj, ja vi havas iujn pecetojn da drapo…
- Да кусочки-то можно найти, кусочки найдутся, - сказал Петрович, - да нашить-то нельзя: дело совсем гнилое, тронешь иглой - а вот уж оно и ползет.
- Пусть ползет, а ты тотчас заплаточку.
- Pecetojn ja eblas trovi, pecetoj estas, - diris Petrovich, - sed surkudri ne eblas: la ajho estas tute putra, oni ghin tushos per kudrilo - kaj ghi tuj disfalos.
- Ghi disfalu, sed vi tuj almetu flikajhon.
— Ja oni povas trovi pecetojn, pecetoj troveblas, — diris Petrovich, — sed ne eblas surkudri ilin: ghi estas tute putra, ghi tuj truighos, se oni tushos ghin per kudrilo.
— Kaj vi tuj metu flikajhon sur la truon.
- Да заплаточки не на чем положить, укрепиться ей не за что, подержка больно велика. Только слава что сукно, а подуй ветер, так разлетится.
- Ну, да уж прикрепи. Как же этак, право, того!..
- Ne estas sur kion meti la flikajhon, ghi ne havas je kio fiksighi, la foruzigho estas tro granda. Tio nur nomighas shtofo, sed se ekblovos vento, chio disflugos.
- Fiksu tamen. Kiel do, vere, tio!..
— Sed ne eblas fiksi la flikajhon, mankas io por alkudri ghin, tre eluzita. Ghi nur nomighas drapo, sed ghi disflugos se vento blovos.
— Sed vi iel fliku. Ja kiel ghi, vere tiel!..
- Нет, - сказал Петрович решительно, - ничего нельзя сделать. Дело совсем плохое. Уж вы лучше, как придет зимнее холодное время, наделайте из нее себе онучек, потому что чулок не греет. - Ne, - diris Petrovich decideme: - Nenion eblas fari. La afero estas tute malbona. Pli bone, kiam venos vintra malvarma tempo, vi faru el ghi varmajn shtrumpojn por vi, char simpla shtrumpo ne varmigas. — Ne, — Petrovich rezolute diris, — oni povas fari nenion. Tre malbona stato. Prefere vi, kiam komencighos la malvarma vintra tempo, faru el ghi varmajn piedchifonojn, char la shtrumpoj ne varmigas.
Это немцы выдумали, чтобы побольше себе денег забирать (Петрович любил при случае кольнуть немцев); а шинель уж, видно, вам придется новую делать. Tion germanoj elpensis, por pli multe da mono shpari (Petrovich shatis cheokaze ekpiki germanojn); sed palton, videble, vi devos fari novan. Ilin la germanoj elpensis por preni al si pli multe da mono (Petrovich shatis che oportuna okazo piki la germanojn), sed vershajne por vi necesos fari novan palton.
При слове "новую" у Акакия Акакиевича затуманило в глазах, и все, что ни было в комнате, так и пошло пред ним путаться. Он видел ясно одного только генерала с заклеенным бумажкой лицом, находившегося на крышке Петровичевой табакерки. Che la vorto "novan" la okuloj de Akakij Akakijevich nebulighis, kaj chio, kio estis en la chambro, komencis antau li konfuzighi. Li vidis klare sole nur la generalon kun vizagho fermgluita per papereto, trovighantan sur la kovrilo de Petrovich'a tabakujo. La vorto “novan” nebuligis la okulojn de Akakij Akakijevich, kaj chio, kio estis en la chambro, malklarighis antau li. Li klare vidis nur la generalon kun la surgluita vizagho sur la kovrilo de la Petrovicha tabakujo.
- Как же новую? - сказал он, все еще как будто находясь во сне, - ведь у мепя и денег на это нет.
- Да, новую, - сказал с варварским спокойствием Петрович.
- Kiel do novan? - diris li, chiam ankorau trovighante kvazau en songho: - ja mi ne havas monon por tio.
- Jes, novan, - diris Petrovich kun barbara trankvileco.
— Chu vere novan? — li diris, kvazau ankorau dormante, — ja mi por tio ech monon ne havas.
— Jes, novan, — diris Petrovich kun barbara trankvilo.
- Ну, а если бы пришлось новую, как бы она того...
- То есть что будет стоить?
- Да.
- Да три полсотни с лишком надо будет приложить, - сказал Петрович и сжал при этом значительно губы. Он очень любил сильные эффекты, любил вдруг как-нибудь озадачить совершенно и потом поглядеть искоса, какую озадаченный сделает рожу после таких слов.
- Nu, kaj se necesos novan, kiom ghi tio...
- Tio estas, kiom kostos?
- Jes.
- Nu, tri kvindekojn plus iom necesos pagi, - diris Petrovich kaj signifoplene kunpremis la lipojn. Li tre shatis drastajn afektojn, shatis iamaniere tute perpleksigi kaj poste strabe rigardi, kian mienon faros la perpleksito post tiaj vortoj.
— Nu, sed se necesus la novan, chu ghi eble tiel…
— Do, kiom ghi kostos?
— Jes.
— Necesos elposhigi tri kvindekojn kaj iom pli, — diris Petrovich kaj signifoplene kunpremis la lipojn. Li shategis drastajn efektojn, li shatis subite embarasi iun tute kaj poste strabe rigardi, kian muzelon havos la embarasito post tiuj vortoj.
- Полтораста рублей за шинель! - вскрикнул бедный Акакий Акакиевич, вскрикнул, может быть, в первый раз от роду, ибо отличался всегда тихостью голоса. - Cent kvindek rubloj por palto! - eksklamaciis la mizera Akakij Akakijevich, eksklamaciis eble unuafoje en sia vivo, char li chiam distingighis per mallauteco de la vocho. — Cent kvindek rubloj por palto! — kriis kompatinda Akakij Akakijevich. Eble li kriis unuafoje en la vivo, char li chiam distingighis per sia mallauta vocho.
- Да-с, - сказал Петрович, - да еще какова шинель. Если положить на воротник куницу да пустить капишон на шелковой подкладке, так и в двести войдет. - Jes-s, - diris Petrovich: - kaj ankorau depende de speco de la palto. Se meti sur la kolumon mustelan felon kaj fari kapuchon kun silka subshtofo, do kostos ech ducent rublojn. — Jes, sinjoro, — diris Petrovich, — kaj tio dependas de la palto. Se kun mustelfela kolumo kaj kun silka subshtofo de la kapucho, ghi kostos ducent.
- Петрович, пожалуйста, - говорил Акакий Акакиевич умоляющим голосом, не слыша и не стараясь слышать сказанных Петровичем слов и всех его эффектов, - как-нибудь поправь, чтобы хоть сколько-нибудь еще послужила. - Petrovich, bonvolu, - parolis Akakij Akakijevich per peteganta vocho, ne audante kaj ne penante audi la diritajn de Petrovich vortojn kaj chiujn liajn efektojn: - iel riparu, ke ghi almenau iom servu. — Petrovich, — parolis Akakij Akakijevich plorpete, ne auskultante kaj penante ne auskulti la vortojn kaj chiujn efektojn de Petrovich, — bonvolu iel ghin ripari, por ke ghi almenau iomete ankorau servu min.
- Да нет, это выйдет: и работу убивать и деньги попусту тратить, - сказал Петрович, и Акакий Акакиевич после таких слов вышел совершенно уничтоженный. - Ne, tio signifus: kaj laboron neniigi, kaj monon vane elspezi, - diris Petrovich, kaj Akakij Akakijevich post tiaj vortoj eliris tute neniigita. — Ne, tio signifos kaj mortigon de la laboro kaj vanan elspezon de mono, — diris Petrovich, kaj Akakij Akakijevich post tiuj vortoj eliris tute venkita.
А Петрович по уходе его долго еще стоял, значительно сжавши губы и не принимаясь за работу, будучи доволен, что и себя не уронил, да и портного искусства тоже не выдал. Sed Petrovich post lia foriro ankorau longe staris, signifoplene kunpreminte la lipojn kaj ne rekomencante la laboron, estante kontenta, ke li ne malindigis sin mem kaj ankau la tajloran metion ne kompromitis. Petrovich post lia foriro ankorau longe staris kun la signifoplene kunpremitaj lipoj kaj ne rekomencis la laboron, char li estis kontenta, ke li ne diskreditis sin, nek perfidis sian tajloran arton.
Вышед на улицу, Акакий Акакиевич был как во сне. "Этаково-то дело этакое, - говорил он сам себе, - я, право, и не думал, чтобы оно вышло того...- а потом, после некоторого молчания, прибавил: - Так вот как! наконец вот что вышло, а я, право, совсем и предполагать не мог, чтобы оно было этак". Elirinte sur la straton, Akakij Akakijevich estis kvazau en songho. "Jen do kia afero estas, - parolis li al si mem: - mi, vere, ech ne supozis, ke ghi eliros jene...", kaj poste, post ioma silentado, aldonis: "do jen kiel! fine jen kio eliris, sed mi, vere, tute ne povis supozi, ke ghi estos tiela". Elirinte, Akakij Akakijevich estis kvazau en songho. “Jen kielas afero tiela, — li parolis al si mem, — mi, vere, ech ne pensis, ke ghi estos tiel… — kaj post iom da silento, aldonis: — Jen kiel! jen fine kio estas, sed mi, vere, ech ne supozis, ke ghi estos tiela”.
Засим последовало опять долгое молчание, после которого он произнес: "Так этак-то! вот какое уж, точно, никак неожиданное, того... этого бы никак... этакое-то обстоятельство!" Tion sekvis nova longa silentado, post kiu li diris: "do jen tiel! jen kia neniel atendebla, tio... tion neniel... jen tia cirkonstanco!" Denove sekvis longa silento, post kiu li diris: “Jen do tiel! jen kiela, vere, nenial atendita, tiel… tio ja tute neniel… ja tiela cirkonstanco!”
Сказавши это, он, вместо того чтобы идти домой, пошел совершенно в противную сторону, сам того не подозревая. Dirinte tion, li, anstatau iri hejmen, ekiris en tute malan flankon, mem tion ne suspektante. Dirinte tion, li ekiris ne hejmen, sed al tute mala direkto, mem ne konsciante tion.
Дорогою задел его всем нечистым своим боком трубочист и вычернил все плечо ему; целая шапка извести высыпалась на него с верхушки строившегося дома. Dumvoje lin pushis tubopurigisto per sia malpura flanko kaj nigrigis al li tutan shultron; tuta chapo da kalko shutighis sur lin de sur konstruata domo. Dum li iris, kamentubisto lin tushis per sia malpura flanko kaj nigrigis lian shultron; chapopleno da kalko shutighis sur lin de la supro de konstruata domo.
Он ничего этого не заметил, и потом уже, когда натолкнулся на будочника, который, поставя около себя свою алебарду, натряхивал из рожка на мозолистый кулак табаку, тогда только немного очнулся, и то потому, что будочник сказал: "Чего лезешь в самое рыло, разве нет тебе трухтуара?" Это заставило его оглянуться и поворотить домой. Li chion tion ne rimarkis kaj, nur poste, kiam kunpushighis kun urbogardisto, kiu, stariginte apud si sian halebardon, estis shutanta tabakon sur sian kaloplenan manplaton, nur tiam li iom rekonsciighis, kaj nur tial, ke la urbogardisto diris: "Kial vi irachas en mian muzelon, chu por vi ne estas trotuaro?" Tio devigis lin chirkaurigardi kaj turni reen al hejmo. Li ne rimarkis tion kaj nur kiam li kunpushighis kun policano kiu, stariginte apud si la halebardon shutis tabakon el bovkorna tabakujo sur sian kalozan pugnon, nur tiam li iom rekonsciighis, precipe char la policano diris: “Kial vi shovas vin al mia muzelo, chu mankas al vi trotuarejo?” Tio devigis lin chirkaurigardi kaj ekiri hejmen.
Здесь только он начал собирать мысли, увидел в ясном и настоящем виде свое положение, стал разговаривать с собою уже не отрывисто, но рассудительно и откровенно, как с благоразумным приятелем, с которым можно поговорить о деле, самом сердечном и близком. Nur tiam li komencis kolekti siajn pensojn, ekvidis en klara kaj reala lumo sian situacion, komencis paroli kun si mem jam ne fragmentece, sed logike kaj malkashe, kiel kun prudenta kamarado, kun kiu oni povas konsilighi pri afero plej kora kaj intima. Nur hejme li komencis ordigi la pensojn, ekvidis klare kaj reale sian staton, kaj komencis interparoli kun si mem jam ne abrupte, sed rezoneme kaj sincere, kvazau kun prudenta amiko, kun kiu oni povas trakti la plej koran kaj intiman aferon.
"Ну нет, - сказал Акакий Акакиевич, - теперь с Петровичем нельзя толковать: он теперь того... жена, видно, как-нибудь поколотила его. А вот я лучше приду к нему в воскресный депь утром: он после канунешной субботы будет косить глазом и заспавшись, так ему нужно будет опохмелиться, а жена денег не даст, а в это время я ему гривенничек и того, в руку, он и будет сговорчивее и шинель тогда и того..." "Nu ne, - diris Akakij Akakijevich: - nun kun Petrovich ne eblas paroli: li nun tio, la edzino, videble, batis lin. Pli bone mi vizitu lin en dimancha mateno: li post la pasinta sabato estos straba kaj dormema, do li bezonos reebriighi, sed la edzino ne donos monon, en tiu tempo mi shovos dekkopekon en lian manon, pro tio li estos konsentema kaj la palton, tio..." “Ne, nun ne eblas interparoli kun Petrovich: li nun tiel… la edzino, vershajne, iel drashis lin. Prefere mi venu al li la dimanchan matenon: li post la hieraua sabato dormemos kaj rigardos flanken kaj bezonos refreshighi postebrie, sed la edzino ne donos al li monon, kaj mi al li dek kopekojn tielos en la manon, kaj li ighos konsentema, kaj tiam la palto tiele…”

<< >>