иллюстрация Кукрыникс

Перевод повести Н.Гоголя "Шинель" (1)

Н.В.Гоголь. Шинель

оригинал

N.V.Gogol. Palto

traduko de N.Grishin (1993)

traduko de A.Korjhenkov

В департаменте... но лучше не называть, в каком департаменте. Ничего нет сердитее всякого рода департаментов, полков, канцелярий и, словом, всякого рода должностных сословий. En la departamento... sed pli bone ne nomi, en kiu departamento. Estas nenio pli kolerema ol chiaspecaj departamentoj, kancelarioj kaj, unuvorte, chiaspecaj oficaj rangoj. En la departemento… sed prefere la departemento ne estu nomita. Ekzistas nenio pli kolera ol chiaspecaj departementoj, regimentoj, kancelarioj kaj, alivorte, chiaspecaj publikaj oficejoj
Теперь уже всякий частный человек считает в лице своем оскорбленным все общество. Nun jam chia privatulo opinias ofendita en sia persono la tutan socion. Nun chiu privatulo jam opinias ke ofendante lin oni ofendas la tutan socion.
Говорят, весьма недавно поступила просьба от одного капитан-исправника, не помню какого-то города, в которой он излагает ясно, что гибнут государственные постановления и что священное имя его произносится решительно всуе. Oni diras, ke antau tre nelonge venis peticio de unu polic-kapitano, mi ne memoras, el kiu urbo, kaj en la peticio li klare raportas, ke shtataj dekretoj pereas kaj ke sankta nomo lia estas citata absolute senbaze. Oni diras, ke antau nelonge la policestro el urbo, kies nomon mi ne memoras, sendis oficialan leteron, en kiu li klare skribis, ke la shtataj institucioj pereas kaj ke lia sankta nomo estas tute vane tromenciata.
А в доказательство приложил к просьбе преогромнейший том какого-то романтического сочинения, где чрез каждые десять страниц является капитан-исправник, местами даже совершенно в пьяном виде. Kaj kiel pruvon li almetis al la peticio gigantan volumon de iu romantika verko, kie post chiuj dek paghoj aperas polic-kapitano, kelkloke ech tute ebria. Kiel pruvon li aldonis al la letero grandegan volumon de iu romantika verko, en kiu chiun dekan paghon aperas policestro, kelkloke ech tute ebria.
Итак, во избежание всяких неприятностей, лучше департамент, о котором идет дело, мы назовем одним департаментом. Do, por eviti ajnajn malagrablajhojn, la departamenton, pri kiu temas, ni prefere nomos: unu departamento. Tial por eviti chiajn malagrablajhojn ni prefere nomu la menciitan departementon certa departemento.
Итак, в одном департаменте служил один чиновник; чиновник нельзя сказать чтобы очень замечательный, низенького роста, несколько рябоват, несколько рыжеват, несколько даже на вид подслеповат, с небольшой лысиной на лбу, с морщинами по обеим сторонам щек и цветом лица что называется геморроидальным... Что ж делать! виноват петербургский климат. Do, en unu departamento servis unu oficisto; oficisto ne eblas diri ke tre rimarkinda: malaltstatura, iom variolkaveta, iom rufeta, iom ech aspekte miopa, kun negranda kalvajho sur la frunto, kun sulkoj sur ambau vangoj kaj kun vizaghkoloro kiun oni nomas hemoroida... Kion do fari! Kulpas la peterburga klimato. Do, en certa departemento servis certa oficisto. Oni ne povas diri, ke la oficisto estis rimarkinda; li estis iom malalta, iom variolmarkita, iom rufhara, ech lauaspekte iom blinda, kun eta kalvajho sur la frunto, kun faltoj ambauflanke de la vangoj, kaj kun vizaghkoloro kiun oni nomas hemoroida… Kion fari? La peterburga klimato kulpas.
Что касается до чина (ибо у нас прежде всего нужно объявить чин), то он был то, что называют вечный титулярный советник, над которым, как известно, натрунились и наострились вдоволь разные писатели, имеющие похвальное обыкновенье налегать на тех, которые не могут кусаться. Kaj koncerne lian rangon (char che ni antau chio necesas deklari la rangon), li estis tio, kion oni nomas eterna titulara konsilisto, pri kiu, kiel sciate, kutimas sherci diversaj verkistoj, havantaj laudindan emon ataki tiujn, kiuj ne povas mordi. Lia rango (char che ni oni devas antau chio anonci la rangon) estis tiu, kiun oni nomas eterna titola konsilisto, pri kiu, kiel estas konate, multe spritis kaj ridis diversaj verkistoj, kiuj havas laudindan kutimon ataki tiujn, kiuj ne povas mordi ilin.
Фамилия чиновника была Башмачкин. Уже по самому имени видно, что она когда-то произошла от башмака; но когда, в какое время и каким образом произошла она от башмака, ничего этого не известно. И отец, и дед, и даже шурин, и все совершенно Башмачкины ходили в сапогах, переменяя только раза три в год подметки. La familinomo de la oficisto estis Bashmachkin. Jam lau la nomo mem videblas, ke ghi iam devenis de la vorto "bashmak" - shuo; sed kiam, en kiu epoko kaj kiamaniere ghi devenis de la shuo, chio chi ne estas sciata. Kaj la patro, kaj avo, kaj ech bofrato - absolute chiuj Bashmachkin'oj iradis en botoj, nur shanghante plandumojn eble tri fojojn dum jaro. Lia familinomo estis Bashmachkin. Lau la nomo mem estas klare, ke ghi devenas de bashmak, sed tute ne estas konate, kiam, en kiu epoko kaj kiamaniere ghi devenis de tiu vorto. Liaj patro, avo kaj ech la bofrato, kaj chiuj ceteraj Bashmachkinoj senescepte uzis botojn, shanghante plandumojn tri foje en la jaro.
Имя его было Акакий Акакиевич. Может быть, читателю оно покажется несколько странным и выисканным, но можно уверить, что его никак не искали, а что сами собою случились такие обстоятельства, что никак нельзя было дать другого имени, и это произошло именно вот как. Nomo lia estis: Akakij Akakijevich. Povas esti, al leganto ghi shajnos iom stranga kaj speciale elserchita, sed eblas aserti, ke ghi neniel estis serchata, sed ke per si mem okazis tiaj cirkonstancoj, kiam estis tute neeble doni alian nomon, kaj tio okazis jene: Lia nomo estis Akakij Akakijevich. Probable ghi shajnas al la leganto iom stranga kaj speciale trovita por la novelo, sed kredu, ke neniu serchadis ghin, sed pro cirkonstancoj oni ne povis doni alian nomon. Tio okazis jene.
Родился Акакий Акакиевич против ночи, если только не изменяет память, на 23 марта. Покойница матушка, чиновница и очень хорошая женщина, расположилась, как следует, окрестить ребенка. naskighis Akakij Akijevich dum nokto, se min ne perfidas la memoro, al la 23-a de marto. La forpasinta nun patrino, oficistedzino kaj tre bona virino, pretighis por dece bapti la infanon. Akakij Akakijevich naskighis nokte, se mia memoro ne trompas, la 23an de marto. Lia patrino, jam mortinta, la edzino de shtata oficisto kaj tre bona virino, decidis lauregule bapti la infanon.
Матушка еще лежала на кровати против дверей, а а по правую руку стоял кум, превосходнейший человек, Иван Иванович Ерошкин, служивший столоначальником в сенате, и кума, жена квартального офицера, женщина редких добродетелей, Арина Семеновна Белобрюшкова. La patrino ankorau kushis sur lito kontrau la pordo, kaj dekstre staris baptano, admirinda homo, Ivan Ivanovich Jeroshkin, servinta kiel tablestro en la senato, kaj baptanino, edzino de kvartala oficiro, virino de raraj virtoj, Arina Semjonovna Belobrjushkova. La patrino ankorau kushis en sia lito, kontrau la pordo; dekstre de shi staris la baptopatro, Ivano Ivanovich Jeroshkin, bonega viro, fakestro en la senato, kaj la baptopatrino, la edzino de la kvartalestro, tre virta virino, Arina Semjonovna Belobrjushkova.
Родильнице предоставили на выбор любое из трех, какое она хочет выбрать: Моккия, Соссия, или назвать ребенка во имя мученика Хоздазата. "Нет, - подумала покойница, - имена-то все такие". Al la naskintino oni proponis elekti iun el tri nomoj: Mokkij, Sossij au nomi la infanon omaghe al martiro Hhozdazat. "Ne", ekpensis la forpasontino: "la nomoj ja chiuj estas ne taugaj". Oni proponis al la naskintino elekti lauplache unu el tri nomoj: Mokkij, Sossij, au nomi la infanon memore pri martiro Hhozdazat. “Ne, — shi pensis, — jen kiaj nomoj”.
Чтобы угодить ей, развернули календарь в другом месте; вышли опять три имени: Трифилий, Дула и Варахасий. "Вот это наказание, - проговорила старуха, - какие всь имена; я, право, никогда и не слыхивала таких. Пусть бы еще Варадат или Варух, а то Трифилий и Варахасий". Por kontentigi shin, oni malfermis la kalendaron en alia loko kaj trovis tri aliajn nomojn: Trifilij, Dula kaj Varahhasij. "Jen puno", diris la maljunulino: "chiuj nomoj estas bizaraj, mi verdire neniam ech audis ilin. Estu almenau Varadat au Varuhh, sed ne Trifilij kaj Varahhasij". Por komplezi shin, oni malfermis la kalendaron aliloke; ankau tie estis tri nomoj: Trifilij, Dula kaj Varahhasij. “Jen vera puno, — diris la maljuna virino, — kiaj nomoj; mi, vere, neniam audis ilin. Taugus ech Varadat au Varuhh, sed ne Trifilij kaj Varahhasij”.
Еще переворотили страницу - вышли: Павсикахий и Вахтисий. "Ну, уж я вижу, - сказала старуха, - что, видно, его такая судьба. Уж если так, пусть лучше будет он называться, как и отец его. Отец был Акакий, так пусть и сын будет Акакий". Oni ankorau turnis paghon kaj trovis: Pavsikahhij kaj Vahhtisij. "Nu, mi jam vidas", diris la maljunulino: "ke, videble, tia estas lia sorto. Se tiel, li prefere nomighu kiel lia patro. La patro estis Akakij, do ankau la filo estu Akakij". Oni turnis la paghon kaj tie estis: Pavsikahhij kaj Vahhtisij. “Nu, mi jam vidas, — diris la maljuna virino, — kian sorton li havas. Se tiel okazas, prefere li estu nomita same, kiel lia patro. Lia patro estis Akakij, do ankau la filo estu Akakij”.
Таким образом и произошел Акакий Акакиевич. Ребенка окрестили, причем он заплакал и сделал такую гримасу, как будто бы предчувствовал, что будет титулярный советник. Итак, вот каким образом произошло все это. Мы привели потому это, чтобы читатель мог сам видеть, что это случилось совершенно по необходимости и другого имени дать было никак невозможно. Tiamaniere do aperis Akakij Akakijevich. La infanon oni baptis; dum kio li ekploris kaj faris tian grimacon, kvazau antausentis, ke li estos titulara konsilisto. Ni menciis tion tial, ke leganto povu mem vidi, ke tio okazis absolute pro neceso kaj doni alian nomon estis tute ne eble. Tiel aperis Akakij Akakijevic. Oni baptis la infanon, kaj che tio li ekploris kaj grimacis, kvazau antausentante, ke li estos titola konsilisto. Do, chio okazis tiamaniere. Ni priskribis tion, por ke la leganto mem vidu, ke tio okazis pro nepra neceso kaj ke tute ne estis eble doni alian nomon.
Когда и в какое время он поступил в департамент и кто определил его, этого никто не мог припомнить. Сколько не переменялось директоров и всяких начальников, его видели все на одном и том же месте, в том же положении, в той же самой должности, тем же чиновником для письма, так что потом уверились, что он, видно, так и родился на свет уже совершенно готовым, в вицмундире и с лысиной на голове. Kiam kaj dum kiu epoko li alighis al la departamento kaj kiu difinis lin, tion neniu povis rememori. Kiom ajn da direktoroj kaj chiaj estroj shanghighis, oni chiam vidis lin sur la sama loko, en la sama pozo, en la sama ofico, kiel la saman oficiston por skribado; tiel ke poste oni ekkredis, ke li, videble, tiel naskighis al la mondo jam tute preta, en la uniformo kaj kun kalvajho sur la kapo. Neniu povas rememori, kiam li ekoficis en la departemento, kaj kiu enoficigis lin. Multaj direktoroj kaj aliaj estroj shanghighis, sed oni vidis lin chiam sur la sama loko, en la sama tenigho, en la sama posteno de kopianto, kaj tial chiuj poste kredis, ke li evidente venis en la mondon jam tute preta, en la ofica uniformo kaj kun la kalvajho sur sia kapo.
В департаменте не оказывалось к нему никакого уважения. Сторожа не только не вставали с мест, когда он проходил, но даже не глядели на него, как будто бы через приемную пролетела простая муха. En la departamento al li estis montrata neniom da estimo. La gardistoj ne nur ne starighadis, kiam li estis preterpasanta, sed ech ne rigardis al li, kvazau tra la akceptejo traflugis simpla musho. En la departemento oni tute ne respektis lin. La gardistoj ne ekstaris, kiam li preteriris; ili ech ne rigardis lin, kvazau tra la akceptejo flugus ordinara musho.
Начальники поступали с ним как-то холодно-деспотически. Какой-нибудь помощник столоначальника прямо совал ему под нос бумаги, не сказав даже "перепишите", или "вот интересное, хорошенькое дельце", или что-нибудь приятное, как употребляется в благовоспитанных службах. И он брал, посмотрев только на бумагу, не глядя, кто ему подложил и имел ли на то право. Он брал и тут же пристраивался писать ее. La estroj traktis lin iel malvarme-despote. Iu helpanto de la tablestro rekte shovadis paperojn sub lian nazon, ech ne dirinte: "transskribu" au "jen interesa, boneta afero" au ion agrablan, kiel oni kutimas en bonedukitaj oficejoj. Kaj li prenadis, ekrigardinte nur al la papero, ne rigardinte, kiu ghin alshovis kaj chu tiu rajtis tion fari. Li prenadis kaj tuj ekis transskribi ghin. La estroj traktis lin iel malvarme kaj despote. Iu vicfakestro povis simple meti sub lian nazon paperojn, dirinte nek “kopiu”, nek “jen, interesa, bona tasko”, nek ion similan, kion oni diras en la decaj oficejoj. Li do prenis, rigardante nur la paperon, sen atenti: kiu kaj kiurajte metis ghin al li. Preninte, li tuj komencis kopii ghin.
Молодые чиновники подсмеивались и острились над ним, во сколько хватало канцелярского остроумия, рассказывали тут же пред ним разные составленные про него истории; про его хозяйку, семидесятилетнюю старуху, говорили, что она бьет его, спрашивали, когда будет их свадьба, сыпали на голову ему бумажки, называя это снегом. Junaj oficistoj ridis kaj shercis pri li, kiom sufichis kancelaria spriteco, rakontadis jhus antau li elpensitajn historiojn pri lia loghejmastrino, sepdekjara maljunulino, parolis, ke shi batas lin, demandadis, kiam okazos ilia geedzigho, shutis paperetojn sur lian kapon, nomante tion negho. Junaj oficistoj mokis lin kaj spritis pri li tiom, kiom ebligis al ili la kancelaria spriteco; ili rakontis en lia cheesto diversajn historiojn, kiujn ili elpensis pri li; ili diris, ke lia mastrino, sepdekjara maljunulino, batas lin, kaj demandis, kiam okazos ilia nupto; sur lian kapon ili shutis paperetojn, kaj nomis tion negho.
Но ни одного слова не отвечал на это Акакий Акакиевич, как будто бы никого и не было перед ним; это не имело даже влияния на занятия его: среди всех этих докук он не делал ни одной ошибки в письме. Sed ech ne unu vorton respondadis al tio Akakij Akakijevich, kvazau neniu estus antau li; tio ech ne influis al liaj okupoj: meze de chiuj tiuj malhelpoj li ne faradis ech unu eraron en skribado. Sed Akakij Akakijevich neniam respondis al ili ech unuvorte, kvazau antau li neniu estus; tio ech ne ghenis lian laboron: malgrau chiuj ghenoj li faris neniujn erarojn dum la skribado.
Только если уж слишком была невыносима шутка, когда толкали его под руку, мешая заниматься своим делом, он произносил: "Оставьте меня, зачем вы меня обижаете?" И что-то странное заключалось в словах и в голосе, с каким они были произнесены. Nur se iu sherco estis jam tro neelportebla, kiam oni pushis lian manon, malhelpante okupighi pri sia afero, li parolis: "lasu min, por kio vi min ofendas?" Kaj io stranga estis en la vortoj kaj en la vocho, per kiu ili estis parolataj. Nur se sherco estis tute netolerebla, kiam oni pushis lian manon, malhelpante al li labori, li prononcis: “Lasu min, kial vi ofendas min?” Io stranga estis en tiuj vortoj kaj en la vocho, per kiu la vortoj estis prononcataj.
В нем слышалось что-то такое преклоняющее на жалость, что один молодой человек, недавно определившийся, который, по примеру других, позволил было себе посмеяться над ним, вдруг остановился, как будто пронзенный, и с тех пор как будто все переменилось перед ним и показалось в другом виде. En ili estis sentebla io tiom kompatiga, ke unu junulo, antau nelonge enoficighinta, kiu, lau la ekzemplo de aliaj, permesis al si ekmoki pri li, subite senmovighis kvazau trapikita, kaj de tiam chio shanghighis antau li kaj montrighis en alia aspekto. En ghi audighis io tiel kompatiga, ke junulo, antau nelonge eklaborinta tie, kiu imitante la aliajn permesis al si ridi pri li, subite haltis, kvazau trapikita per lanco, kaj ekde tiu tempo antau la junulo chio shanghighis kaj montrighis sub alia aspekto.
Какая-то неестественная сила оттолкнула его от товарищей, с которыми он познакомился, приняв их за приличных, светских людей. Ia supernatura forto forpushis lin de la kamaradoj, kun kiuj li konatighis, preninte ilin kiel decajn mondumajn homojn. Iu nenatura forto forpushis lin de la kolegoj, kun kiuj li konatighis, preninte ilin por homoj decaj kaj mondumaj.
И долго потом, среди самых веселых минут, представлялся ему низенький чиновник с лысинкою на лбу, с своими проникающими словами: "Оставьте меня, зачем вы меня обижаете?" - и в этих проникающих словах эвенели другие слова: "Я брат твой". Kaj longe poste dum plej gajaj minutoj al li prezentighis la malalta oficisto kun kalveto sur la frunto, kun siaj penetrantaj vortoj: "lasu min, por kio vi min ofendas" - kaj en tiuj chi penetrantaj vortoj sonoris aliaj vortoj: "mi estas frato via". Dum longa tempo, en plej gajaj minutoj, en lia imago aperis la malalta oficisto kun la kalvajho sur la frunto kaj kun la penetrantaj vortoj: “Lasu min, kial vi ofendas min?” — kaj en tiuj penetrantaj vortoj sonis aliaj vortoj: “Mi estas via frato”.
И закрывал себя рукою бедный молодой человек, и много раз содрогался он потом на веку своем, видя, как много в человеке бесчеловечья, как много скрыто свирепой грубости в утонченной, образованной светскости, и, боже! даже в том человеке, которого свет признает благородным и честным... Kaj kovris al si la okulojn la mizera junulo, kaj multfoje tremis li poste dum vivo sia, vidante, kiel multe da senhomeco estas en homo, kiel multe da kruela krudeco estas kashite en la polurita, klerigita mondumeco kaj, ho dio! ech en tiu homo, kiun la mondumo rekonas kiel noblan kaj honestan... La kompatinda junulo shirmis sin per la mano, kaj en sia vivo li multfoje tremis, vidante kiel multan kontrauhomecon la homo havas, kaj kiel multe da brutala krudeco estas kashita en la rafinita klera mondumeco, kaj ech — ho Dio! — en tiu homo, kiun la mondumo taksas nobla kaj honesta…

>>