ZAMENHOFA PROVERBARO (6)

N

Naivuloj jam ne ekzistas.
Najbaro ne ghemas, kiam boto nin premas.
Naskighas fianchino por sia fiancho.
Naskighu, edzighu kaj mortu - chiam monon alportu.
Nazo supren, vento antauen.
Ne auskultinte, ne kondamnu.
Ne atendis, ne esperis - malfelicho aperis.
Ne atendita, ne esperita ofte venas subite.
Ne atingos krio ghis la trono de Dio.
Ne batalu pot' el tero kontrau kaldrono el fero.
Ne batas bastono sen persono.
Ne bedauru hierauan, ne atendu morgauan, ne forlasu hodiauan.
Ne bela estas amata, sed amata estas bela.
Ne bela estas kara, sed kara estas bela.
Ne beligas loko homon, sed homo la lokon.
Ne bezonas la kapo konsilon de kruroj.
Ne chiam dauras malbona vetero, ne chiam dauras homa sufero.
Ne chiam estas festo, venos ankau fasto.
Ne chiam estas sankta Johano.
Ne chiam per agho mezurighas la sagho.
Ne chio batas, kio tondras.
Ne chio brilanta estas diamanto.
Ne chio griza estas lupo.
Ne chio utilas, kio brilas.
Ne chion oni devas severe ekzameni.
Ne chiu aspiranto devas esti prenanto.
Ne chiu bojato estas shtelisto.
Ne chiu fianchighas, kiu svatighas.
Ne chiu havas egalan felichon.
Ne chiu hundo bojanta estas hundo mordanta.
Ne chiu ghibulo estas sanktulo.
Ne chiu papereto estas banka bileto.
Ne chiu raporto estas vera vorto.
Ne chiuj havas egalan felichon.
Ne defendas oro kontrau doloro.
Ne demandu scienculon, demandu spertulon.
Ne diru "hop" antau la salto.
Ne doloras frapo sur fremda kapo.
Ne donu kaj ne boju.
Ne ekzistas en la komerco amikeco nek sherco.
Ne ekzistas forto kontrau la morto.
Ne ekzistas fumo sen brulo.
Ne ekzistas fumo sen fajro.
Ne ekzistas honoro sen laboro.
Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj.
Ne ekzistas kareso sen intereso.
Ne ekzistas mono, ne ekzistas dono.
Ne ekzistas naiva vulpo, ne ekzistas homo sen kulpo.
Ne ekzistas ofico sen benefico.
Ne ekzistas regulo sen escepto.
Ne ekzistas savo kontrau malbona virino.
Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo.
Ne el chiu ligno oni faras violonon.
Ne el unu forno li manghis jam panon.
Ne elvershu la malpuran, antau ol vi havas la puran.
Ne elvoku lupon el la arbaro.
Ne elvoku lupon el la arbaro.
Ne en chiu afero estu severa.
Ne en unu tago elkreskis Kartago.
Ne esperite, ne songhite.
Ne estas piediranto kolego al rajdanto.
Ne estingu la fajron, kiu vin ne bruligas.
Ne falas frukto malproksime de l' arbo.
Ne fanfaronu irante, fanfaronu revenante.
Ne faru kalkulon sen la mastro.
Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.
Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon.
Ne fidu heredon, fidu posedon.
Ne gutas mielo el la chielo.
Ne gutas mielo el la chielo.
Ne havante, oni petas; ricevinte, forjhetas.
Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono.
Ne helpas plendo nek ploro kontrau kreditoro.
Ne helpas ploro al doloro.
Ne helpas spegulo al malbelulo.
Ne hontu penti pri faro, hontu persisti en eraro.
Ne insultu mizeran, ne moku malliberan.
Ne iras hakilo al kolo humila.
Ne iru al fremda anaro kun via regularo.
Ne iru fadeno antau kudrilo.
Ne iru okuloj super la frunton.
Ne jugho kondamnas, sed jughanto.
Ne jughu afero lau ghia ekstero.
Ne jughu pri afero lau ghia ekstero.
Ne kaptita - ne punita.
Ne karesu per mano, sed karesu per pano.
Ne kashighas lia lango malantau la vango.
Ne konante la profundecon, ne iru en riveron.
Ne kondamnu alian, oni vin ne kondamnos.
Ne kotas besto en sia nesto.
Ne krachu en puton, char vi trinki bezonos.
Ne kredas shtelisto, ke honestaj ekzistas.
Ne kredu al orelo, kredu al okulo.
Ne kredu al parolo sen propra kontrolo.
Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito.
Ne laudu la tagon antau vespero.
Ne lacighos mano, ne farighos pano.
Ne lacighu viaj manoj pri fremdaj infanoj.
Ne longe sinjora dauras favoro.
Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto.
Ne maro dronigas shipon, sed la ventoj.
Ne mia estas la chevalo, min ne tushas ghia falo.
Ne moku mizeron de alia, char baldau venos via.
Ne moku riveron, ne atinginte la teron.
Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon.
Ne naskighu richa, naskighu felicha.
Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo.
Ne pelu tiun, kiu mem forkuras.
Ne pentru diablon sur la muro.
Ne por lupo estas supo.
Ne povas chiu homo esti pap' en Romo.
Ne prediku knabino al via patrino.
Ne prenis pastro la donon - rekashu sako la monon.
Ne prokrastu ghis morgau, kion vi povas fari hodiau.
Ne punu edzinon antau infanaj  okuloj,  ne punu infanojn antau
fremduloj.
Ne pushu vian regularon en fremdan anaron.
Ne rapidu insulti, volu auskulti.
Ne rapidu kun fido antau longa kunesido.
Ne rapidu kun vortoj, rapidu kun faroj.
Ne rapidu, trankvile decidu.
Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio.
Ne sama la vento blovas konstante.
Ne sanktuloj potojn faras.
Ne serchu bonan arbaron, serchu bonan najbaron.
Ne servas larmo anstatau armo.
Ne shovu la nazon en fremdan vazon.
Ne shpari monon nek penon.
Ne spicighas mangho de mastrina beleco.
Ne shtelus shtelistoj, se ne ekzistus kashistoj.
Ne sufichas ploro al kreditoro.
Ne taugas du ursoj por unu nesto.
Ne taugas la vero por komerca afero.
Ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan.
Ne timu tranchilon, timu babilon.
Ne transnagheble, nek transireble.
Ne trovante bovinon, oni shtelas kokinon.
Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin chasis.
Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis.
Ne valoranto plachas, sed plachanto valoras.
Ne valoras bofilo, kiam mortis filino.
Ne valoras la akiro ech la penon de l' deziro.
Ne valoras la faro la koston de l' preparo.
Ne veku malfelichon, kiam ghi dormas.
Ne venas honoro sen laboro.
Ne venas mont' al monto, sed homo homon renkontas.
Ne venos rato mem al kato.
Ne vivu kiel vi volas, vivu kiel vi povas.
Ne voku diablon, char li povas aperi.
Ne volas kokin' al festeno, sed oni ghin trenas perforte.
Ne volis rajdi sur chevalo, ekrajdis sur azeno.
Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.
Nebuligi al iu la okulojn.
Neceseco kontrauvola estas legho malmola.
Neceso ne estas kareso.
Neevitebla malbono.
Negocaj aferoj estas severaj.
Negho kashas nur ghis printempo.
Nek al teksto, nek al preteksto.
Nek al temo, nek al celo.
Nek eniro, nek eliro.
Nek helpeble, nek konsileble.
Nek io, nek alio.
Nek ghojo, nek malghojo dauras eterne.
Nek pikite, nek hakite.
Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo.
Nek por baki, nek por haki.
Nekonscie vi agis - konscie vi pagos.
Neleghe akirita ne estas profita.
Nenia ago farighas sen pago.
Nenia konstruo povas esti sen bruo.
Nenia peketo restas longe sekreto.
Nenia peno nek provo donos lakton de bovo.
Neniam atendita ofte venas subite.
Nenie semata, chie trovata.
Nenio pli grandan mizeron  prezentas,  ol  se  sano mankas kaj
shuldoj turmentas.
Neniom da oro, sed bona gloro.
Neniu estas profeto en sia urbeto.
Neniu sanktulo estas sen makulo.
Neniu scias, kio morgau lin trafos.
Neniu vidas, kio lin insidas.
Nesciado de legho neniun pravigas.
Nevo de papo facile farighas kardinalo.
Ni amu nin frate, sed ni kalkulu akurate.
Ni facile forgesas, kio nin ne interesas.
Ni forgesas averton, ni memoras la sperton.
Ni laboru kaj esperu.
Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas.
Ni vidas, kiu ridas - kiu ploras, ni ne vidas.
Nigran kornikon sapo ne blankigos.
Nigro sur blanko pruvas sen manko.
Nin chiam ravas, kion ni ne havas.
Nin instruas eraro, kiun faras najbaro.
Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas.
Nokte ech monstro estas belulo.
Nomo egala, sed esenco mala.
Notu en la kamentubo.
Nova balailo bone balaas.
Nova stato - nova vivo.
Novaj sinjoroj - novaj moroj.
Nuda kaj kruda, sen grosho en posho.
Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis.
Nun finighas mia klereco.
Nur pano kun fromagho, sed afabla vizagho.
Nur suferinto shatas felichon.
Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.
Nutri per promesoj.Promesi orajn montojn.
Nutru lupon plej sate, li chiam serchas arbaron.

O

Obstina kiel kapro.
Ofta festo, malplena kesto.
Ofte chapo de kampulo kovras kapon de saghulo.
Ofte de kauzo senenhava venas efiko plej grava.
Ofte kantas la busho, kiam ploras la koro.
Ofte ligis malsaghulo kaj dek saghuloj malligi ne povas.
Ofte mano forgesas, kion busho promesas.
Ofte saghulo vivas malriche kaj malsaghulo feliche.
Okaza komplimento ne iras al testamento.
Okazo kreas shteliston.
Okazon kaptu che l' kapo, char la vosto estas glita.
Okulo avidas chion kion vidas.
Okulo de mastro pli ol beno de pastro.
Okulo ne atentas, dorso eksentas.
Okulo ne vidis - pagu la sako.
Okuloj estas pli grandaj ol la ventro.
Okupi sen celo lokon sub chielo.
Oni akceptas lau vizagho, oni forlasas lau sagho.
Oni batas la oron, por provi ghian valoron.
Oni batas, malkaresas, kaj ech plori ne permesas.
Oni batas ne la aghon, sed la vizaghon.
Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo.
Oni bonon forgesos, malbonon memoras.
Oni donacas por speso kaj laborigas por spesmilo.
Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaghulon per lia rido.
Oni elbatas kojnon per kojno.
Oni estas richa neniam sufiche.
Oni faris, oni chesis, kaj ni chion forgesis.
Oni invitas - venu, oni donacas - prenu.
Oni komencas per shteletoj kaj finas per shtelegoj.
Oni konsilas kaj konsolas, sed helpi ne volas.
Oni lekas la manon, sed celas la panon.
Oni lin konas,  kiel  blankan  lupon;  kiel makulharan hundon;
kiel malbonan moneron.
Oni maron admiras, se oni maron ne iras.
Oni metis makulon en mian kalkulon.
Oni ne pagas per gloro al sia tajloro.
Oni ne povas sin movi lau chiu vento aparte.
Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas.
Oni prenas avide, oni redonas malrapide.
Oni prenas per manoj, redonas per piedoj.
Oni prishtelas ne richulon, sed sengardulon.
Oni tondas shafinojn, tremas la shafoj.
Oni vivas ne kun mono, sed kun persono.
Oni vokas la bovon ne festeni, sed treni.
Ora shlosilo chion malfermas.
Ora shlosilo chiun pordon malfermas.
Ordigi al iu la kapon.
Ordo estas beno por chiu entrepreno.
Ordonita kiso havas guston maldolchan.
Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.
Oro nur fingron eksvingas kaj chion atingas.
Ovo kokinon ne instruas.

äàëüøå