ZAMENHOFA PROVERBARO (5)

L

La afero estas plenumita.
La afero havas tempon.
La afero malsukcesis.
La afero ne brulas.
La afero ne iras glate.
La afero ne staras sur pinto de ponto.
La afero ne urghas.
La dorm' estas bona, se mankas la mono.
La dorm' estas bona, se mankas la mono.
La enigmo simple solvighas.
La felo tanadon ne valoras.
La fino kronas la verkon.
La forestanto chiam estas malprava.
La haroj disstarighas.
La haroj strechighas.
La jheto estas farita.
La konscienco lin ne turmentas.
La lango de virino estas ghia glavo.
La lastan el amaso atakas la hundo.
La lipoj ne montru, kion manghis la busho.
La loto estas tirita.
La ludo kandelon ne valoras.
La lumo por vero ofte estas danghero.
La luno ne auskultas, kiam hundo ghin insultas.
La manghota fisho estas ankorau en la rivero.
La mano lin jukas.
La morto ne distingas, chiujn egale atingas.
La morto shercon ne komprenas: oni ghin vokas, ghi venas.
La muro havas orelojn.
La parto plej vasta venos la lasta.
La plej danghera homo - malbona in' en domo.
La "por" kaj la "kontrau".
La sama afero, sed kun la kapo al tero.
La sigelo ankorau ne estas metita.
La tempo chiam malkashas la veron.
La tempo venos, ni chion komprenos.
La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj.
La tuta ludo ne valoras kandelon.
La unua trovita.
La vivo staras sur la karto.
Laboro donas bonstaton, mallaboro malsaton.
Laboro finita - ripozo merita.
Laboro fortigas, ripozo putrigas.
Laboro homon nutras, sen laboro li putras.
Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.
Laboro kondukas al honoro kaj oro.
Laboro lacigas, sed akiro ghojigas.
Laboro ne estas leporo - ghi haltos, ne forsaltos.
Lang' estas mola kaj lauvole petola.
Langa vundo plej profunda.
Lango miela, sed koro kruela.
Lango miela, sed koro kruela.
Lango nenion atingas, se ghin sagho ne svingas.
Larmo virina baldau sekighas.
Larmoj pravecon ne pruvas.
Larmoj shuldon ne pagas.
Lasi fali la manojn.
Lau chiuj leghoj de la arto.
Laudu belecon de l' maro, sed che rando de arbaro.
Laudu la maron, sed restu sur tero.
Laudu tagon nur vespere.
Lau la agoj de l' homo estas lia nomo.
Lau la frukto oni arbon ekkonas.
Lavu tutan jaron, negro ne blankighos.
Leghe kaj rajte.
Legho estas bona, se advokato ghin helpas.
Legho estas cedema: kien vi deziras, ghi iras.
Legho malaperas, moro dauras.
Legho mallertulon ligas, lertulon fortigas.
Legho pasintajhon ne tushas.
Legho valoras por poste, sed ne por antaue.
Lecionoj al profesoro estas vana laboro.
Lernado havas maldolchan radikon, sed bonan efikon.
Lernado sen fruktoj ne restas.
Lerneja sekreto ne iru al gazeto.
Lernu juna, por esti sagha maljuna.
Lernu juna - vi scios maljuna.
Lerteco sorchon ne bezonas.
Levighu kun la suno, edzighu dum juna.
Li atendas kaj plendas kaj denove atendas.
Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo.
Li bruligis al si la lipharojn.
Li dentojn prunti ne bezonas.
Li diris adiau al la mondo surtera.
Li donas peceton da pano kaj bategon per mano.
Li ech el sablo vipojn tordas.
Li ekscitighas kiel bolanta lakto.
Li esploris iom la fundon de la glaso.
Li estas bravulo en sia angulo.
Li estas en acida humoro.
Li estas en klopodoj de l' kapo ghis piedoj.
Li estas flamighema kiel rezina ligno.
Li estas frotita kaj polurita.
Li estas homo sperta kaj lerta.
Li estas kompetenta, kiel besto pri arghento.
Li estas portreto de sia patro.
Li estas preskau mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.
Li estas sia propra mastrino.
Li estas vera hidrargo.
Li faras princan promeson, sed ne havas ech speson.
Li faris sian lastan translokighon.
Li foriris kun longa nazo.
Li forpelis siajn piedojn.
Li havas ankorau la lakton sur la lipoj.
Li havas ankorau printempon en kapo.
Li havas cerbon ne tro potencan.
Li havas chiun horon alian moron.
Li havas dentojn ne por parado.
Li havas en la cerbo tro multe da herbo.
Li havas la kapon fortike sur la kolo.
Li havas la kapon sur la ghusta loko.
Li havas la kapon sur ghusta loko.
Li havas mushon en la kapo.
Li havas nek chelon, nek kelon.
Li havas pli da mono ol da bezono.
Li havas pli da mono, ol li povas kalkuli.
Li havas pli da shuldoj en la urbo, ol da haroj en la barbo.
Li havas siajn kapricojn.
Li havas truon en la manplato.
Li havis viandon, mi havis nur  oston  -  li havis la ghuon, mi
pagis la koston.
Li jam estas trans montoj kaj maro.
Li jam faras la lastan spiron.
Li jhus elrampis el la ova shelo.
Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.
Li kuraghon kolekti ne bezonas.
Li loghas tie, kien ech birdo ne flugas.
Li mem estas patrono por sia persono.
Li mensogas mashine.
Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.
Li minacas per fingro en la posho.
Li ne elpensis la filozofian shtonon.
Li ne elrampis ankorau el la vindoj.
Li ne enlasas pushon en sian bushon.
Li ne estas el la grandaj saghuloj.
Li ne estas el la regimento de timuloj.
Li ne frapis al si ankorau la kornojn.
Li ne havas kapon de ministro.
Li ne toleras ech mushon sur la muro.
Li neniam venkis la alfabeton.
Li pafis sin for.
Li parolas sen senco kaj sen interligo.
Li pasis akvon kaj fajron kaj marchojn kaj marojn.
Li prenos kaj benos.
Li pulvon ne elpensis.
Li ripozu trankvile!
Li saltas gracie, kiel urso ebria.
Li salutas profunde kaj mordas hunde.
Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.
Li serchas la venton sur la kampo.
Li sidas en shuldoj ghis super la shultroj.
Li shtelas de najbaro, por doni al altaro.
Li shvitas ankorau super la alfabeto.
Li taugas nek por studo, nek por ludo.
Li tenas la nazon supren.
Li trafis el sub pluvo en riveron.
Li tremas kiel autuna folio.
Li vidas nur ghis la pinto de sia nazo.
Li vivas en ghuo kaj bruo.
Li vivas sur la tero kiel en infero.
Li vorton en la posho ne serchas.
Li zorgas pri ghi kiel pri negho pasintjara.
Lia animo forkuris en la pinton de la piedo.
Lia cerbo iris promeni.
Liaj dentoj povas festi sabaton.
Liaj dentoj povas forgesi sian metion.
Liaj flugiloj paralizighis.
Liberulo iras, kien li deziras.
Ligno fendita facile flamighas.
Lin tushas nek admono, nek ordono.
Lipharo de grandsinjoro, sed koro de leporo.
Liveru nur panon, manghontoj sin trovos.
Loghi en la fino de la mondo.
Longa dormado shuldojn kreskigas.
Longa konsidero savas de sufero.
Longe cherpas la krucho, ghis ghi fine rompighas.
Longe shtelas shtelisto, tamen fine li pendos.
Ludi kun iu ludon de pugnoj.
Ludi ventobatadon.
Ludo aparte, kaj afero aparte.
Luksa la vesto, sed malplena la posho.
Lumo farighos, kulpulo trovighos.
Lupo dormanta shafon ne kaptas.
Lupo kaptas, sed li ankau enfalas.
Lupo lupon ne manghas.
Lupo shanghas la harojn, sed ne la farojn.
Lupo sopiras, al arbaro sin tiras.

M

Machi kaj remachi.
Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.
Malantau barilo kuragho estas facila.
Malantaue mizero, antaue malespero.
Malaperis kiel shtono en maron.
Malaperis kiel vaporo.
Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.
Malbona herbo froston ne timas.
Malbona virino diablon superas.
Malbone kashita shteliston incitas.
Malbonon oni memori ne chesas, bonon oni baldau forgesas.
Malbonulon diablo ne prenas.
Maldolcha por la lango, sed sanigas por la sango.
Malfelicho inviton ne atendas.
Malfelicho kaj peko levighas sen veko.
Malfelicho komuna estas malpli premanta.
Malfelicho malofte venas sole.
Malfelicho sin ne ghenas, faru geston - ghi tuj venas.
Malfelicho venas, malfelichon kuntrenas.
Malfelicho venas rajde, foriras piede.
Malfelicho venas sen alvoko.
Malfelichoj kaj batoj venas chiam kun fratoj.
Malfermita kelo tentas al shtelo.
Malfermita kelo tentas al shtelo.
Malgranda aspekte, sed granda intelekte.
Malgranda birdeto, sed akra ungeto.
Malgranda estas la flamo, tamen ne mankas la fumo.
Malgranda pezo, sed granda prezo.
Malgrandaj infanoj kauzas laboron, grandaj - doloron.
Malhumileco estas kara plezuro.
Maljunaj jaroj, sed ne saghaj faroj.
Malkovri antau iu sian koron.
Malnova afero en nova livero.
Malpaco pro limo  farighas  kutimo,  malpaco  pro kredo farighas
heredo.
Malpaculon chiu batas.
Malplachas nenio, se taksas pasio.
Malplena sako pushas al peko.
Malplena sako tentas al peko.
Malpli da havo, malpli da zorgoj.
Malpli da posedo, malpli da tedo.
Malpli esperu, pli konsideru.
Malproksime vidas, antau la nazo ne vidas.
Malricha kiel muso pregheja.
Malricheco ne estas krimo, tamen kondukas al malestimo.
Malricheco ne estas malvirto.
Malrichigas ne nehavado, sed trogranda dezirado.
Malrichulo parencojn ne havas.
Malrichulo rabiston ne timas.
Malsagha kiel shtipo.
Malsagho estas najbaro de mizero.
Malsaghulo chie sian nomon skribas.
Malsaghulo de chiuj flankoj.
Malsaghulo diris vorteron, saghulo komprenas la tutan aferon.
Malsaghulo en foiro estas bona akiro.
Malsaghulo kaj infano parolas la veron.
Malsaghulo kiel tamburo - kiu pasas, lin batas.
Malsaghulo malpacigis kaj dek saghuloj repacigi ne povas.
Malsaghulo ne grizighas nek senharighas.
Malsaghulo ofte estas profeto.
Malsaghulo shtonon jhetis, dek saghuloj ghin ne atingos.
Malsaghulo venas, komercisto festenas.
Malsaghuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'.
Malsaghulon favoras felicho.
Malsaghulon oni batas ech en la preghejo.
Malsanan demandu, al sana donu.
Malsano venas rapide, foriras rigide.
Malsata stomako orelon ne havas.
Malsata stomako orelon ne havas.
Malsato donas spriton.
Malsato malfortigas, shuldo suferigas.
Malsato ne estas frato.
Malsato plej bone gustigas la manghon.
Malsatulon la fabloj ne nutros.
Malshparulo ghuas nelonge, avarulo neniam.
Mankas klapo en lia kapo.
Mankas klapo en lia kapo.
Mankas klapo en lia kapo.
Mankis al Petro klopodoj, li achetis al si domon.
Manko de oro ne estas malhonoro.
Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.
Mano manon lavas.
Mano pekis, dorso pagas.
Manon malkvietan chiu muro atakas.
Marchandado acheti ne devigas.
Marchando acheti ne devigas.
Maro chiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas.
Maro da mizeroj.
Mastro ekbabilis, gastoj ne silentos.
Mastro en vojo - servantoj en ghojo.
Matena horo estas plena de oro.
Matenas, vesperas - kaj tago malaperas.
Matura agho.
Melki kaproviron.
Melku bovon senfine, li lakton ne donos.
Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro.
Mensoganto devas havi bonan memoron.
Mensogas kiel kalendaro; kiel gazeto; kiel funebra parolo.
Mensogo kaj shtelo estas du fratoj.
Mensogo malproksimen ne kondukas.
Mensogu kiom vi volas, sed memoru kion vi parolas.
Meti trabojn sur la vojon.
Metio lacigas, metio vivigas.
Metio manghon ne bezonas kaj manghon tamen donas.
Mezuri lau sia metro.
Mi ankau lokon sur la tero okupas.
Mi blinde pafos, eble trafos.
Mi flanke sidis, mi ne audis nek vidis.
Mi havas pri tio nek scion nek supozon.
Mi hejme sidis, nenion vidis.
Mi konas miajn homojn.
Mi lavas al mi la manojn.
Mi lin liberigis, li min saghigis.
Mi ne povas kapti en ghi la sencon.
Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton.
Mi ne volas tion chi scii.
Mi panon ne esperis, subite kuko aperis.
Mia lango - mia malamiko.
Mia loghejo estas mia reghejo.
Mia loghejo - mia reghejo.
Mielo sur lango, kaj glacio en koro.
Mieno fiera al ludo mizera.
Miljaroj ne povis - minuto elshovis.
Min ne tushas la afero, mi staras ekstere.
Minacas dento al la vento.
Minaci per pugno en la posho.
Minacoj ne mortigas.
Miraklo inter mirakloj.
Mizero faras lerta, mizero faras sperta.
Mizero faras viziton, ne atendante inviton.
Mizero havas talentan kapon.
Mizero instruas.
Mizero piedojn sanigas, kolon elastigas.
Mizero plej ekstreme, Dio plej proksime.
Mizero saltas, mizero haltas.
Mizero sur mizero.
Mola kiel vakso.
Mono amas kalkulon.
Mono estas regho, mono estas legho.
Mono fluas al richulo, batoj al malrichulo.
Mono kuras al mono.
Mono mondon regas.
Mono monon naskas.
Mono odoron ne havas, sian devenon ne diras.
Mono perdita, nenio perdita; honoro perdita, chio perdita.
Mono plenumas chiujn oficojn.
Mono publika estas fortika.
Monto gravedighis, muso naskighis.
Montradi al si reciproke la dentojn.
Montras parolo, kion cerbo valoras.
Montroj kaj konsiloj estas facilaj.
Montru moneron, chio farighos.
Mordantaj hundoj kuras chiam kun vundoj.
Morgau estas la amata tago de mallaboruloj.
Morgau frue venos plue.
Mortinta serchu chielon, vivanta iun celon.
Muele sencele.
Muelilo haltas, muelisto eksaltas.
Multaj kompatantoj, sed neniu helpanto.
Multaj svatighas, felichulo edzighas.
Multaj vokitoj, sed ne multaj elektitoj.
Multe da fianchoj, sed la ghusta ne venas.
Multe da peno, neniom da pano.
Multe da sprito, sed neniom da profito.
Multe en kapo, sed nenio en posho.
Multe entreprenis, sed ne multe eltenis.
Multe komencite, malmulte plenumite.
Murmuregas la urso, sed danci ghi devas.
Murmuri tra la dentoj.
Muso la katon chiam ofendis.
Muso satighis, faruno malbonighis.

äàëüøå