Zlatko TISHLJAR
Jugoslavio

LA ROLO DE ESPERANTO-KOMUNUMO EN LA HOMARA PROGRESO

Enkonduko:

La enkonduko celas skizi kelkajn bazajn trajtojn de la ghisnuna homara historio kaj surbaze de tio la nunan socipolitikan situacion en la mondo kiel grundon sur kiu kreskas la Esperanta komunumo por poste povi paroli pri ties perspektivoj, strategio kaj rolo.

Baze la kompleta ghisnuna homara historio karakterizighas per la legho de la pliforto. Chiuj sociaj movoj estis kauzitaj de egoismaj celoj de iuj homgrupoj. Tio signifas, ke okazis militoj, en kiuj certaj hom-grupoj celis subjugi, rabi au ekspluati aliajn grupojn au okazis ribeloj de subjugitaj homgrupoj kun la celo detrui la subjugantojn kaj laueble ekspluati ilin. Chiuj sociaj, naciaj kaj klasaj movadoj (militoj, revolucioj, ribeloj, kontraurevolucioj) karakterizighis per perforto kaj memamaj celoj (alimalamaj). Neniu movado proklamis kiel sian celon batalon por la bono de sia malamiko kaj de si mem, do, por la sociordo en kiu chiuj homoj havos la samajn egalrajtajn shancojn. Neniam iu ajn revolucio efektive havis tuthomaran, mondan koncepton - ech la proklamita tutmondeco de la proletara revolucio neniam realighis alimaniere ol kiel naciaj ribeloj en kiuj unu homgrupo (la ribelanta, chefe kamparana klaso) celis la detruon (ne la egalrajtecon) de la alia (feuda klaso). En chiuj revolucioj kaj ribeloj la ribelantoj proklamis la rajton liberighi de la ekspluatanto (chu de iu superreganta klaso chu de iu ekstera popolo) kaj la ekspluatantojn malamikoj detruendaj. Oni edukis siajn adeptojn malamegi tiujn malamikojn kaj ke ne ekzistas alia alternativo ol: ni au ili! Kaj post chiu venko, tia pensmaniero de la liberigitaj venkintoj nepre kondukis al nova formo de malegaleco, subjugado kaj ekspluatado. Au formighis propra reganta klaso au oni atakis novan malamikon (nun malplifortan por el la ghisnuna justa ribelanto farighi maljusta agresanto), au plej ofte okazis kombino inter tiuj du formoj. Unue Vjetnamio juste batalis por sia liberigho kontrau pli forta subjuganto. En tiu batalo ghi malamegis la usonajn malamikojn. Post la venko ilia tridek jarojn nutrata malamo devis pluserchi novan nutrajhon - nun malpli grandan fishon por ekspluati ghin. Dum la judoj estis diskriminaciataj tra la mondo, chiuj justamaj homoj subtenis iliajn rajtojn, sed kiam ili ekhavis la shtatan potencon, anstatau batali por la egalrajteco de sia nacio kun siaj najbaroj — ili tuj kreis malamojn kaj pretekstojn por "defendante sin" detruadi la aliajn.

Sekve, la ghisnuna historio estas historio de homa besto, historio de egoismo kaj malamo. La ideo trovighanta en multaj religioj "ami sian proksimulon", kiu devus tradukighi per simpla slogano: "Plej bone por mi, se bone por chiuj", neniam efektive estis komprenita de tiuj kiuj kreis la historion. Neniam iu batalis por ni ambau, chiam nur por si kontrau iu alia.

Kaj nun ni trovighas en la kruca punkto, en epoko kiu devas decidi - chu daurigi tian historilinion (kaj per ghi nepre detrui la mondon) au shanghi la bazan karakterizon de tiu ghisnuna historio! Malgrau la dauraj chiutagaj ekzemploj de la besta, egoisma, malhoma konduto inter shtatoj, malgrau la prezentigho de la plej brutalaj aspektoj de la homa malamo en la dua mondmilito, la dudeka jarcento subite ekhavas novan lumeton - ion en la ghisnuna epoko neekzistintan - ion esperigan, ekhavas movadojn kaj ekzemplojn de la paca konsciigho, de la pli altruisma filozofio "por ni" (ne nur "por mi"). Neniam antaue la malpli forta kaj la predikanta la juston kaj egalrajtecon, venkis la pli fortan au almenau sukcesis paralele kunekzisti. Sed jen: movado de Gandhi kreas senmilite grandan novan shtaton, Esperanto-movado naskighas kaj vivas 100 jarojn, naskighas Unuighintaj Nacioj, Movado de Nealiancitaj Landoj, subite fortighas kaj senarmile komencas influi la politikon pacismaj kaj verdismaj movadoj. Davidoj sukcese ekrezistis al Goliatoj: Jugoslavio al Stalino, Kubo al Usono kaj chiam pli da tiaj ekzemploj. Tio ne ekzistis antaue - tio estas la esperiga signo por la nova homaro.

Tamen ni estas ankorau tre malproksime de serioza venko de la nova historipagho. Ankorau la chefa argumento estas kanono en la mondo kun landoj kiuj socipolitike trovighas sur la linio inter klasika feudismo kaj evoluinta kapitalismo kaj kun artefarita ideologia antagonismo inter la du grandaj potencoj kiuj daure strebas al la reteno de la malnova historia pensmaniero: laueble subjugigi kiel eble plej multajn malpli fortajn kaj malaperigi la alian konkuranton. Chu komunismo au kapitalismo, tio estas absolute malgrava dilemo. Ghia nuna celo estas eduki la proprajn civitanojn al malamo kontrau la alia konkuranto kaj tiel teni la tension en la batalo por la novaj predoj. Kaj en tiu celaro ambau flankoj pretas nome de siaj hegemonismoj detrui la tutan mondon!

1. La rolo kaj la ebla strategio de E-movado.

Nun, kiun strategion evoluu la E-movado en tia mondo? Evidente, unue necesas la reala (ne sintrompa) memdifino de la E-komunumo kaj de ghia celo.

Estas klare ke la Movado havas kaj devas havi pliajn celojn ol estas la disvastigado de la Internacia Lingvo. Tiuj pliaj celoj ghis nun neklare difinitaj (interna ideo!?) efektive ghin kuntenis, sed ghuste tiu chi maldifino (ech nervoza insistado, ke oni tion evitu, char chiu plia celo farus la Movadon engaghita, sekve neneutrala, do, endangherigus ghin) malebligis ghian seriozan disvastighadon.

Pensu iom realisme! Pluraj, shajne, multe malpli gravaj movadoj havas multe pli da adeptoj, sukceso kaj reala povo (diversaj religiaj sektoj, sennombro da hobiaj amatoraj asociighoj: mi opinias ke ech asocioj por defendo de hundoj, katoj au birdoj estas tre pli multnombraj kaj disponas pri pli granda ekonomia potenco ol la E-movado kies tasko devus esti defendo de la homo!).

Nu, pri la frustracioj de la E-komunumano kiu sentas sin sensignifa kaj sen efektiva rolo, char ja chion plenumas lianome nur la gvidantoj, lian rolon proklamas "sankta" kunveni unufoje semajne kaj paroli la "sanktan" lingvon kaj atendi la "tagon de la venko", kiu sentas sin hontigita antau la alia "ekstera" mondo kaj ne kuraghas paroli pri tiu sia "sankta" rolo, espereble parolos aliaj en tiu chi seminario.

Mi volas prezenti la celon de la E-komunumo, kiu devas tiri ghin estonte en la pli seriozajn batalojn por la defendo de la homo.

Pensu: Se iu antau dudek jaroj estus dirinta, ke la slogano "Ni volas freshan aeron kaj puran akvon" iun tagon farighos batalilo por multaj milionoj, bazo por politikaj partioj kaj movadoj, certe vi proklamus lin frenezulo. Eble, same povas shajni ke la slogano "plej bone por mi, se bone por ni chiuj", shajnas tro banala por povi iun impresi. Tamen, chu ne ghuste tio: la kompreno ke ni chiuj devas labori por ni chiuj, por ke estu bone por chiu el ni unuope, mankas en la hodiaua mondo, regata de egoismoj klasaj, naciaj, religiaj, ideologiaj...? Komenci komprenigi al la homaro, ke ghi travivos sian dangheran pubertectempon nur se ghi tion komprenos. (Al tio ja bele vokas nin jam la versoj de la Infana Raso en kvindekaj jaroj!). Necesas fidi al aliaj, necesas helpi al aliaj por ke estu pli bone ankau por ni. Se la sovetoj kaj usonanoj daure vendados al la malrichaj landoj armilojn char tiamaniere ili plej rapide kaj plej multe profitas anstatau helpi ilin krei industriojn kaj evoluigi ilin, tiuj landoj farighos chiam pli malrichaj, pli shuldantaj, kio fine kauzos la subitan disfalon de la monda ekonomia ordo (ghin oni ja devas shanghi, sed konscie kaj po iome). Kaj chiuj antauaj ekonomiaj krizoj, rompighoj de la ekonomiaj sistemoj kondukis al mondaj militoj. Chu pro la momentaj profitoj la grandaj potencoj volas detrui ne nur la malrichajn landojn, sed ankau sin mem? Chu tio estas ilia intereso? Se la grandaj ne volas helpi la malrichajn industriighi kaj evolui, al kiu ili vendos siajn elektronikajn varojn, kiam du trionoj de la homaro posedas ech ne elektron? Helpu al ili evolui, tiam plej multe profitos ankau vi!

La filozofio "POR NI" (ne kontrau iu) signifas pacan dissolvadon de konfliktoj. Konfliktoj, kompreneble, chiam ekzistos. Sed kiom ajn longe oni dissolvados ilin per perforto, per forigo (mortigo) de la kontrauulo, per nekapablo trovi kontentigajn solvojn por ambau, la mondo trovighos antau abismo. Estas klare ke solvi konflikton pace eblas sub du kondichoj:

1. ke oni havu sufiche da tempo (tiaj procedoj estas longdauraj) kaj

2. ke oni ne estu en tre senespera kaj ekonomie detrua pozicio.

Kiam homamasoj trovighas en danghero de malsatmorto, ili ne havas tempon por interparoladoj kaj longaj diskutadoj kun richuloj. Tiukaze nepre ekestas sanga revolucio. Tamen, tie kio almenau ne minacas la mortdanghero, oni povas esti iom pli paciencaj por pace atingi la celon. Sekve, la shtatgvidantoj, planantoj kaj politikistoj neniam rajtus permesi, ke oni atingu tiun stadion, kiam ne plu estas tempo - ili devus ghustatempe komenci diskutadi.

Ni faru analizon de eventuala pacema batalo por la egalrajteco far de nigruloj en Sudafrika Unio. La paca batalo signifus: jes, ni batalu, ni demonstraciu, ni striku, ni informadu, sed ni neniun mortigu. Ni ne proklamu blankulojn "niaj malamikoj" kaj en niaj celoj ni ne enmetu la batalon kontrau la blankuloj sed "por nia egalrajteco, por la blankuloj kaj la nigruloj". Tiu gandisma strategio povas shajni tro naiva en dissolvado de tiel akra konflikto kiel tiu inter la rasisma kaj la nerasisma vivkoncepto - tamen, ghi devus rezulti pozitive se ghi sufiche longe celkonscie dauros. En Sudafriko oni ne malsatas. Se la nigruloj revolucios armile, estas demando chu ili sukcesos. Tamen, senkonsidere chu jes au ne, tiu batalo forportus milionojn da viktimoj. Pro kio? En la kazo de malsukceso, sensence! En la kazo de sukceso, pro la malamo kontrau blankuloj, la blankuloj estos subjugitaj afl forpelitaj, la ekonomio ne povos esti regata nur per la propraj fortoj same bone (au pro la perdo de eksteraj amikoj) kaj fondighos interne de la nigrula popolo la reganta supra kaj la regata suba klaso same tiel ekspluatata kiel antaue de la blankuloj. Sekve, pro kio mortu la revoluciantaj milionoj da homoj? Nur pro tio ke la blankajn ekspluatantojn ili anstatauu per la nigraj?

Se ili batalos pace, demonstraciante kaj strikante, sed chiam kun la slogano: ne kontrau vi, blankuloj, sed por vi kune kun ni, ili certe ne venkos en la dauro de unu generacio. Sed la junaj blankulaj generacioj vidante chiam tiajn sloganojn ne povos resti plene influitaj de siaj gepatroj (ke tiuj nigrulachoj estas bestoj volantaj nur detrui ilin, kaj ke necesas esti preta chiam mortigadi ilin). Eble la problemo ne solvighos ech ankorau dum la dua generacio, sed dum la tria ghi certe finsolvighos". Kaj tiel neniu mortos, la postaj generacioj blankaj kaj nigraj simple pliproksimighos unu al la alia kaj realigos egalrajtecon surbaze de reciproka fido.

Kaj jen la celo por la Esperanto-movado kaj komunumo, celo iel interne subkomprenita en la ghisnuna E-historio, sed neniam klare difinita kiel baza filozofio de nia movado. Edukado de nunaj kaj postai junaj generacioj por la kompreno "Laboru por chiuj ke plej bone estu por vi mem!" Estu pli altruisma ke pli certe kaj sekure profitu ankau via propra egoo. Kaj ni sciu ke tiu chi celo estas realigebla nur se ghi estas komprenata kiel longdaura procedo. Ni eduku la homaron esti pli altruisma kaj ni rapidigu tiun edukadon per pli bona interkomprenighado per chiam pli multa uzo de la Internacia Lingvo. Tiel chiu komunumano scios ke ni havas longtempan taskon en kiu chiu unuope havas sian taskeron, pli malgrandan, sed gravan, kaj ke en tiu longdaura procedo ni devas krei ankau niajn proprajn vivamuzojn kaj institutojn kiuj kontentigos niajn mallongdaurajn bezonojn (do, ni havu niajn kongresojn, niajn poetojn, niajn komitatojn ktp) sed ni chiam sciu ke tio ne estas nia celo, sed nur nia nutrajho por strebi al la celo!

Sekve, la komunumo devus esti maksimume malfermita al la mondo, laueble agi kaj helpi chie kie eblas en humanaj celoj de aliaj movadoj, kaj kie ajn eblas proponi Esperanton kiel solvon, sed nur post la amikigho kaj helpo al aliaj - ne antaue kiel kondicho por helpo! La Movado devos malferme montri en praktiko sian pretecon esti ekzemplo de tia pli altruisma konduto kaj devos evoluigi siajn edukinstituciojn por la nova filozofio. La movado devos aktive kunlabori kun chiuj pacamaj movadoj. Tiel ghi havos la shancon unuflanke ricevi chiam pli da subteno, aliflanke ghi mem prezentos la eblecon transformighi eri okcidentaj landoj al partioj por kiuj multaj vochdonos. En aliaj landoj ghi devos chiam serchi komunajn elementojn de sia filozofio kun la oficialaj ideologioj - preskau chie oni povas trovi tiajn, kaj tiel kunlabore kun la oficialuloj kaj helpante la samcelanojn, la komunumo povos multe pli rapide kreski ol ghis nun. Tion chion ghi malfacile atingos sen profesiaj centroj kaj materiajhoj kiel konstruajhoj, bienoj, havajhoj! Do, ghi devos evoluigi chiam pli da profesiaj centroj kiuj gvidos kaj organizos la kreskantan amasighon.

2. Dangeroj trovighantaj sur tiu vojo.

Du chefaj tendencoj estas kiuj povus tian evolucelon detrui au konduki al tute kontraua direkto kaj nuligi komplete la historian signifon kaj rolon de la E-movado.

La unua estas la danghero de la naciaj egoismoj. Jam multfoje okazis kaj ech nuntempe kelkloke okazas, ke unuopaj naciaj E-movadoj "sin vendas" al naciismaj celoj de siaj landoj au ideologia bloko. Ekstremaj ekzemploj por tio estas la famaj kazoj de Germana E-organizo post la alveno de Hitler, kiu tuj proklamis, ke en ghi ne estas loko por judoj kaj ke Esperanto servas ekskluzive por propagando de la "grandaj naziaj" celoj, au la itala E-organizo kiu faris multon por laudi sian diktatoron kaj konvinki la fashistojn, ke Esperanto povas esti por ili utila.

Estas klare, ke la naciaj movadoj devas pli aktive partopreni en la publika vivo de siaj landoj, ech serchi komunajn celojn en la sialanda socipolitika ideologio kun tiu chi altruisme-pacema celado sia, sed neniam ghi rajtas identighi komplete kun la celado de iu nacio, ideologio au religio. Estas klare ke profesiaj E-centroj ech en tre malfavoraj politikaj cirkonstancoj povas reteni ian fokuson de la E-movado (k.e, en Chinio dum la "kultura revolucio") plenumante propagandajn naciismajn agojn, sed ankau tiam ili ne rajtas plene identighi kun la ideologioj, char tio signifus transpreni tute kontrauajn celojn ol estas tiuj de la E-komunumo: celojn egoismajn de unu nacia homgrupo. Do, jes, kunlabori kaj aktive malferme agi kune kun institucioj de sia nacio kiam temas pri diskonigo de sialanda kulturo, kiam temas pri tiuj naciaj fortoj kiuj ankau strebas al plia kunlaboro kun aliaj landoj kaj nacioj, neniukaze enfermi sin en la propran E-shelon, sed neniam absolute identighi kun sia nacia celaro, chefe ne kun tiu ghia parto kiu celas al gajno de tiu nacio kontrau la interesoj de aliaj.

La dua eraro en la strategio estas la evoluigo de la propra egoismo de la E-movado. Tio grava-parte bremsis la Movadon pli sukcese kaj rapide evolui, char ghi fermas la Movadon en sektan grupon, kiun neniu volas subteni pro ties troa malakcepto kunlabori kun aliaj, pro la propra egoismo. La tendencoj, kiuj pasivigas la Movadon estis tiuj tendencoj de sektismo, la propra E-movada naciismo. Ideologioj, kiuj postulis de la E-movadanoj ne kunlabori kun iu ajn en sia nacio, malakcepti ion ajn kaj proklamis neutralecon rilate al chiuj mondaj ideologioj kaj filozofioj, aliigis la bazan signifon de la "interna ideo" kaj kondukis la Movadon en fermitan kaj malakceptitan movadon flanke de la mondo ghenerale.

En tiaj cirkonstancoj esperantistoj chiam konsideris sin la plej "progresemaj kaj gravaj" (komparu tion kun la pensmaniero de iu ajn naciisma ideologio) kaj la "eksterulojn" stulta homaro, kiu nin ne povas kompreni. Ofte tiam oni tendencas al chio nia: nia bieno, nia kastelo, nia terpeco, nia Esperantujo.

Tie chi estas utile kompari la E-movadon kun la diaspora nacio de judoj, char nur al ghi similas nia movado. Dum jarcentoj en kiuj la judoj ne havis sian shtaton, ili havis apartan integrigan rolon en la mondo. Ofte nur ili povis vidi bezonojn de kunlaborado, tiujn pli homarajn celojn, ol vidis alinacianoj, kiuj ne kapablis kompreni ion plian ol la interesojn de la propra nacio. Tial neniel estas hazardo, ke ghuste la judoj generis multajn plej grandajn personojn de la mondo: Marxon, Einsteinon, Zamenhofon ktp. Nur ili kapablis vidi supernacie. Sed, ekde la momento kiam la judoj ekhavis sian shtaton, tiu ilia parto, kiu vivas en tiu shtato, perdis komplete iun ajn eron de tiu juda rolo. Ili ekkondutis egoisme kiel chiuj aliaj nacioj kaj interesighas pri nenio plu krom pri si mem. Ili militas, kreas grandan armeon. En la periodo de ekzisto de Israelo kaj en ghi (en la shtato) ne plu naskighis granduloj krom kelkaj "grandaj generaloj".

Grava eraro de la E-movado estus same strebi al iu propra ideala shtato ("char la mondo ne volas kompreni nin"). Tuj tio egoismigus la movadon kaj plene pereigus ghian esencan rolon.

Iujn formojn por kontentigi la propran egoon de la "nacio esperantista", la Movado havu. Kaj ghi evoluigu siajn "registarojn", instituciojn, akademiojn, esperantologojn, sed neniam tro instituciigitajn, neniam tro ekskluzivajn, chiam kun la konscio, ke tio estas formoj organizaj por iu homgrupo kies celo estas dissolvighi kaj malaperi kiel "nacio", movado, komunumo kiam ghi atingos sian celon. Nenio en nia agado strategie kaj fincele rajtas esti "por la movado", sed nur "por la mondo."