Edward SYMOENS
Belgio

NOVA STRATEGIO POR PLI EFIKA INFORMADO EN LA ESPERANTO-MOVADO.

1. Enkonduko.

Tra la tuta mondo, la esperantistoj festos en 1987 la centjaran ekziston de la Internacia Lingvo.

Je tiu okazo, nia unua tasko estos taksi senantafljughe, senpasie, objektive la hodiauan situacion de nia movado.

Ni konstatas ke, malgrau impona sindonemo kaj laborego de centoj, ech miloj da homoj, la ghenerala oficiala agnosko de Esperanto ankorau ne realighis kaj ne baldau realighos, ke ech se ni ie faras iom da progreso, Esperanto estas tute ne au tute ne sufiche konata en preskau neniuj tavoloj de la socio.

En la januaro-numero 1984 de nia oficiala revuo ESPERANTO, la prezidanto de UEA skribas: "Starante nun chiam pli proksime al la Centjara Jubileo de la Internacia Lingvo, ni plian fojon povus miri, ke gvida funkciulo de grava amaskomunika institucio unue nenion scias pri la grandeco de la Esperanto-movado, kaj post ricevo de informoj, komplete kaj rapide shanghas sian opinion, kiu farighas favora por ni. Tamen, tia neinformiteco bedaurinde ne estas unika kazo. Pro la fakto, ke la fenomeno de la Internacia Lingvo jam delonge, lau ni, apartenas al la kultura heredajho de la homaro, ni ofte - kaj prave - riprochas la mankon de chi-rilata informiteco che tiaj personoj. Aliflanke, ni el chi tiu kaj similaj kazoj devas konkludi, ke nia laboro sur la kampo de la informado daure restas nesuficha". Kaj en la sama numero, ni legas sur la pagho 2: "La konkurso bele ilustras la malbelan fakton, ke la informado pri Esperanto restas malmoderna kaj tial neefika".

Tamen, de multaj jaroj, UEA ellaboris bonegajn laborplanojn, plenplenaj je richaj ideoj kaj principoj, sugestoj kaj realigendaj celoj. Ekzistas la Unua laborplano de 1955-1962; la Dua de 1962-1973; la Tria de 1973-1983 kaj la Kvara de 1983-1987. Ankau ekzistas la Fundamenta Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo de Frostavallen (1956) kaj longa leginda artikolo de Lapenna en la revuo Esperanto (julio-augusto 1952). Bedaurinde, tiuj richegaj dokumentoj neniam estis sufiche ekspluataj pro pluraj motivoj.

Che la kapo de UEA mankas iu specifa strukturo au impulsa organo, kiu povas organizi, kunordigi, precizigi, detaligi la gheneralajn ideojn kaj sugestojn de la laborplanoj: la estrarano pri informado ghis ne havis vere plenumantan rolon; la Centra Oficejo havas antau chio administran funkcion; la Informa Fako de UEA, fondita dum la UK en Bournemouth (1949) shajne nur ekzistis sur papero; la nuna komisiono pri informado elektighis en Budapeshto sed ghis nun nenion faris char mankas instrukcioj de la estrarano pri informado; kaj la prezidanto de UEA men. "Pro la fakto, ke la Estraro ne kunvenas chiusemajne sed nur du- au tri-foje jare, la estraraj kunsidoj ofte konsumighas per la plenumo de cento da teknikaj decidoj, tiel ke apenau restas tempo funde trakti la pli gravajn, pli esencajn movadajn temojn" (en la supre menciita numero de ESPERANTO).

Dum la UK en Antverpeno (1982), la Komitato aprobis kaj do oficialigis planon + strategion pri informado en pedagogiaj medioj, ellaborita kaj redaktita de mi mem, sekve al du seminarioj pri tiu temo en Rotterdamo kaj unu en Bad Saarow (GDR). En la sekvanta parto de chi tiu prelego, mi klarigos la grandajn principojn de tiu programo. Ni chiuj do konstatas, ke mankas al nia movado efika informado eksteren, t.e. al esperantistoj. Kaj tio pro diversaj kauzoj kiujn ni nun ekzamenos. Sed, antau ol fari tion, mi rapide shatus taksi la nunan situacion de movado.

2. Chu nia movado progresas au stagnas?

Estas malfacila demando, char mi scias ke la progreso ne evoluas egale en chiuj landoj, kaj tio precize povas esti danghera por nia movado. Esperanto ja estas ne nacia, sed internacia afero. Ghi nur havas signifon, se finfine la homoj povas uzi ghin translime kun malsamlingvanoj. Se en iu lando, pro favoraj cirkonstancoj, oni tro rapide progresas, sen respondo el aliaj landoj, la reago povas esti ege negativa: "rigardu, ni instruas Esperanton en niaj lernejoj, sed la lernintoj ne povas uzi ghin eksterlande, char tie oni nenion faras!". Normala reago, kiun ni jam konstatis en pluraj landoj. Do, kio estas nacia progreso, ne chiam estas ghenerala, internacia progreso!

La movado certe pli progresas en Orient-Europo ol en Okcident-Europo. Tio do pruvas ke ne estas ghenerala progreso. Niaj vesperaj kursoj ne plu plenighas kiel antau la dua mondmilito; niaj naciaj kongresoj ne plu altiras tiom da homoj ol antaue; niaj klubvesperoj daurigas siajn aktivajhojn, sed la cheestantaro multege malkreskis. Ni chiam denove audas ke multaj "fakaj" asocioj nur ekzistas surpapere kaj plejofte nur "vivetas". Ni prenu la ciferojn de ILEI, unu el la plej gravaj kaj necesaj fakaj asocioj. Ghia membraro malkreskis jene: 1976 : 1173, 1977 : 1010, 1978 : 1171, 1979 : 1093, 1980 : 968, 1981 : 576, 1982 : 534.

La individua membraro de UEA stagnas delonge kaj estus interese koni aliajn ciferojn rilate al nia movado.

Mi scias ke ciferoj en si mem nenion signifas, sed tamen, en nia movado la kvanto, la nombro certe estas indiko de malprogreso au almenau stagnado. Mi aldonas ekzemplon: nia loka klubo havas sur papero 55 membrojn, sed fakte estas nur deko kiu scipovas Esperanton! La aliaj estas familianoj, amikoj, simpatiantoj. En si mem tiu maniero agi havas iun "financan" valoron por la klubo, sed ni chiam devas konsciighi ke ni nur havas de pluraj jaroj nur dekon da esperantistoj. En pluraj landoj, la esperantistaro ege maljunighas, kaj ni povas dubi chu estas sufiche da junaj aktivuloj por anstataui la forpasontan generacion. Chu ni ne devas fari studon pri tiu problemo kiu estas esenca por la estonto de nia movado?

Se mi ne eraras, la lasta granda oficiala internacia konkreta agnosko datighas de ... 1954, kiam UNESCO starigis konsultajn rilatojn kun UEA. Tridek jaroj forpasis kaj chu ni povas diri ke ni vere progresis sur tiu kampo?

Grandaj firmaoj iam faris publikecon per Esperanto (Philips, Fiat, k.a.) dank'al kelkaj personaj rilatoj de samideanoj. Chu ni progresis au malprogresis sur tiu kampo?

Ni facile fanfaronas pri sukcesoj, kiuj nur estas guto en la maro, sen iu ajn efiko au sekvo: izola traduko de iu oficiala teksto, busha, afabla agnosko en iu oficiala, procirkonstanca alparolo, ktp. Ni certe ne adaptighis al la shanghinta socio. Antau la dua mondmilito, multaj homoj esperantighis, char ili ne havis chiujn distrajhojn pri kiuj ili nun disponas: radio, televido, automobilo, futbalo, vojaghoj, ktp. Sed ni konstatas forshovon de la interesigho pri Esnprantn. Almenau en Okcident-Europo la "popolo" forlasis Esperanton, sed ni nun rimarkas multe pli da interesigho che kleruloj, intelektuloj, en universitataj medioj, ech che kelkaj politikistoj, homoj kiuj multe pli konsciighas pri la gravaj lingvaj problemoj en Europo kaj la mondo. La "popolo" ne okupighas pri tiuj problemoj, kaj ghi antaue esperantighis parte pro idealismo, parte pro distro, pli simple, sen tro pripensi la problemaron.

Se ni farus seriozan, ghisfundan enketon pri la funkciado de multaj landaj asocioj, ni certe ne fierus! Mi posedas sufiche da skribaj atestoj pri tio, kiam antau kelkaj jaroj mi estis petinta kunlaboron por realigi ampleksan informkampanjon. La respondo chiam estis: ni ne estas sufiche fortaj, ne sufiche bone organizitaj, ne sufiche multnombraj, ktp. Tiuj sukcesoj kaj sukcesetoj bedaurinde pro siaj izoleco, laucirkonstanteco, hazardeco ne agas en profundeco kaj ne vere antauenigas la disvastigon de la Internacia Lingvo, certe ne en tiuj medioj kiuj estas decidaj por atingi la finan celon. Ili ne estas sufiche konvinkaj por stimuli, fortigi kaj entuziasmigi la esperantistaron mem.

Ni ankau konstatas ke la plej granda parto de nia komuna energio iras al la esperantistaro mem, kaj nur malgranda parto eksteren, al ne-esperantistoj kiujn ni devus konvinki, instrui, varbi. Tre ofte, ni ech ne disponas pri valoraj, seriozaj, enhavrichaj nacilingvaj dokumentoj, adaptitaj al la diversaj medioj kiujn ni devas kontakti. Ekzistas tamen multaj altvaloraj dokumentoj en Esperanto ... Faldfolioj ne sufichas por konvinki klerajn homojn. Ili taugas por foiroj, ekspozicioj, k.s.

Mi tamen konfesas ke dum la lastaj jaroj ni sur tiu kampo progresas, ke en pluraj lingvoj ni nun disponas pri altvaloraj informiloj. Sed, kiel uzi ilin plej efike? Tio estas problemo de strategio, pri kiu ni parolos poste.

Tro da esperantistoj estas pasivaj kaj atendas .. Pro tio, manpleno da homoj estas trosharghitaj kaj finfine senkuraghighas.

Chu tiu bildo estas tro malhela, tro pesimisma? Mi ege shatus erari, sed mi bedaurinde pensas ke mi pravas, almenau se mi konsideras fincelon de nia agado: disvastigi Esperanton grandskale per oficiala enkonduko en la lernejojn. Chiuj aliaj agadoj kaj planoj estas nur celeroj, sur la vojo al la granda fincelo. Char, se en chiuj lernejoj oni instruus esperanton, chi tiu enirus la socian vivon, kaj povus esti uzata en chiuj medioj. La bildo eble ne estas pesimisma, se ni konsideras la nunan Esperanto-komunumon kiel celon en si mem, se ni estas.kontentaj pri la nuna nombro de Esperanto-parolantoj, se ni nur deziras okupighi pri tio kio jam ekzistas kaj ne pri tio kion ni ankorau devas atingi. Mi kelfoje diras ke multaj klubanoj konsideras Esperanton kiel agrablan distrajhon kaj ech ne deziras la "finan venkon", char tio eble senutiligus la socieman klubon ...

Ne miskomprenu min: mi tute ne kritikas la ekziston de kluboj kaj lokaj au regionaj asocioj, male ili estas nepre necesaj. Sed mi kritikas, precipe che multaj aktivuloj, kluban pensmanieron, kiu ne vidas ke klubo nur estas ilo, rimedo, chenero, ne celo en si mem, kiel ech landa asocio nur estas ilo, ne celo en si mem. Brile organizita kaj funkcianta landa asocio ne antauenigas la tutan movadon.

Grava malhelpo por nia afero precize estas la fakto, ke ech esperantistoj, kiuj principe devus pensi kaj agi transnacie, daure - au preskau - pensas, agas, reagas nacie, ech regione kaj loke. Ili ofte laboregas por la prospero de sia loka klubo, regiona au landa asocio, sed forgesas ke Esperanto esence estas internacia lingvo, translima afero. Ili laboras kaj pensas kiel la plejmulto de la landaj reprezentantoj en la Europa Parlamento au la Unuighintaj Nacioj. Ankau tie oni ofte forgesas ke Unuighinta Europo, ke Unuighintaj Nacioj estas pli ol apudmetado de sendependaj nacioj, ke ili konstituas novajn unuojn kun propra vivo, ofte kontraua al la intereso de la unuopaj membroj. Samkiel ni devas eliri el nia loka pensmaniero al pli largha nacia pensmaniero, samtiel ni devas nuntempe transiri de nacia al transnacia pensmaniero por formi novan, internacian komunumon, pri kiu ni tiel ofte parolas sed kiu en nia kapo ankorau ne realighas.

3. Kiuj estas la kauzoj de tiu situacio?

a) Organiza neadaptigho de UEA, en kiu nepre mankas respondeca plenumanto por chiu granda programero de la ghenerala agadplano, sub kontrolo kaj gvidado de la koresponda estrarano.

b) Impulsaj kontaktoj de UEA - eventuale pere de tiuj homoj plenumantaj, pri kiuj mi jhus parolis - kun la Landaj Asocioj, en kiuj ankau ofte mankas respondeculoj por specifaj taskoj.

c) Kiel mi jam diris, la pensmaniero de tro da esperantistoj, ech de aktivuloj, estas tro loka, regiona kaj naciisma, kaj do ne sufiche translima, internacia, kunlaborema. Tiu mensostato bremsas akcepton de novaj projektoj, labormetodoj, strategioj.

d) Ofte mankas disciplino che multaj Landaj Asocioj por sekvi la gvid-liniojn, sugestojn, konsilojn, proponojn de UEA. La L.A. agas flankon che flanko, individue, paralele, sed ne kune, ne kolege, ne solidare por atingi komunan fincelon. Tiu izola, disa, nekunordigita laboro certe estas utila kaj nepre farinda kaj farenda por atingi nechefajn celerojn kaj programerojn, sed mankas al ghi translima, komuna, kunordigita dimensio por atingi plidecidan komunan fincelon. Kaj tiu labormetodo kostas multe pli da energio kaj mono ol kunordigita agado.

e) Ofte, la esperantistaj aktivuloj estas tiel sharghitaj, ke ili ne havas tempon por simple pripensi la problemojn, konsideri la regule shanghantan realon chirkau ni, serchi novajn vojojn kaj rimedojn. En la sekvonta parto, mi klopodos priskribi kaj pravigi novan strategion por nia movado surbaze de la supraj donitajhoj.

4. Principoj de nova strategio.

Nia elirpunkto estas la konstato ke

a) Esperanto estas internacia, ne nacia lingvo kaj ke

b) nia fincelo estas enkondukigi Esperanton en chiujn lernejojn kiel devigan instrumentarion.

Se en iu lando Esperanto tro forte progresas fronte al aliaj landoj, ghi ne respondas al sia fincelo kiel komunikilo interetna. Pro tio, ni devas klopodi antauenigi samtempe en tutaj au almenau grupo da landoj. Nur pere de legho, proponita de ministro respondeca pri instruado, Esperanto povas eniri la lernejojn. Sed, fari leghon plejofte estas komplika afero. Ni do devas informi kaj prilabori ne nur la ministron (au alian decidpovan instancon), sed chiujn personojn au instancojn kiuj intervenas che tiu leghfarado. La ministro ricevas chiun tagon plurajn sakojn da leteroj kun chiuspecaj demandoj kaj proponoj. Se li, au iu de lia kabineto, ne konas la veran signifon kaj valoron de Esperanto, chi tiu ne speciale kaptos atenton kaj li vershajne ne reagos. Li pleje sendos ricevavizon kun la administracia formulo: "Mi transdonis vian leteron al kompetenta servo au funkciulo...". Kial li ja reagus? Estas tiom da interesaj kaj urghaj aferoj!

La fundamenta demando estas: kiel altiri la atenton de la ministro (au alia respondeculo), tiel ke li efektive legas kaj prikonsideras nian leteron el tiom da aliaj leteroj kaj dokumentoj?

En la unua stadio, nuraj ech plej valoraj, raciaj argumentoj kaj pruvoj ne sufichas por atentigi iun pri io kion li ne au nesufiche konas. Antau ol eniri en kaj konsideri la enhavon kaj la argumentojn, la titolo mem, au la koncepto, devas iumaniere altiri KAJ TENI lian atenton. Se tio okazas, la enhavo ne gravas kiom ajn richa au valora ghi estu. Ni nenion riprochu al indiferenteco de ministro. Ni mem konstatas plejofte la saman indiferentecon pri aferoj kiujn ni ne au ne sufiche bone konas, kiujn ni renkontas la unuan fojon.

Se ni analizas la psikologian fenomenon rilate al io nova, ni konstatas ke io altiras nian atenton:

a) se ekzistas ia ligo kun io alia pri kio ni jam interesighas. Tiam agas la legho de asocio de konceptoj.

b) se ni regule audas au legas pri ghi, se ghi sufiche longe restas au venas en nian konscion.

Ni precipe devas pristudi la duan kazon, char se la ministro (=respondeculo) jam antaue vere interesighas iomete pri Esperanto, li certe reagus pozitive kaj scivoleme. Se li nenion scias pri Esperanto, au se li estas malfavore informita kaj havas antaujughojn pri la Internacia Lingvo, ni devas ekzameni, kiamaniere ni povas atentigi lin pri nia afero, sen altrudi nin malghentile kaj tiel okazigi definitivan rompadon de la rilatoj.

Mi vidas plurajn eblojn realigi tion:

a) Ni skribas leteron al la ministro, en kiu ni rapide skizas la problemon, kunsendas seriozan informilon, ekz. pri la pedagogia valoro de Esperanto, kaj petas starigon de komisiono por pristudi la problemon.

b) Ni skribas samtempe al kiel eble plej multaj personoj, instancoj kaj asocio (kiuj iamaniere okupighas au interesighas pri instruado kajh edukado), aliajn leterojn, adaptitaj al chies funkcio kaj situacio. Ekzemple al gepatraj, geinstruistaj kaj gelernejestraj asocioj, al sindikatoj, politikaj partioj, simpatiantaj eminentuloj, parlamentanoj k.a. kaj petas ilin apogi nian proponon starigi oficialan komisionon, en kiu chiuj interesitoj estu reprezentataj, inkluzive esperantistaj fakuloj.

c) Ni klopodas publikigi samtempe kiel eble plej multajn artikolojn en pedagogiaj kaj lernejaj revuoj pri la pedagogia valoro de Esperanto. Chiu artikolo finighus per aludo al la neceso pristudi la problemon je plej alta, politika kaj intelekta nivelo.

d) Dum la sama periodo, ni klopodas publikigi intervjuojn au artikolojn en la loka kaj nacia gazetaro, kiuj ankau finighus per la sama aludo. Ni uzas chiujn personajn rilatojn por atentigi la ministron pri nia peto.

Ni ne sendas chiujn informilojn samtempe, sed post la unua letero ni sendas duan informilon post iom da tempo reference la unua sendajho. Estas okazo por memorigi la ministron ghentile pri nia afero. Chu estas iu garantio de sukceso?

Tute ne! Char certe estos adresitoj kiuj ne reagos au kiuj rifuzas interveni che la ministro, sed inter tiom da homoj alskribitaj, estos pli la shanco trovi iujn kiuj ja konsentas reagi, des pli ke ni klopodos uzi personajn rilatojn de la nacia esperantistaro por kontakti la elektitajn eminentulojn.

Post iom da tempo, ni rekomencos la operacion, kun eble aliaj argumentoj kiujn ni estos lernintaj el la unua operacio.

Fakte, ni aplikas profesiajn publikecregulojn por altiri kaj konservi la atenton de la homoj: koncentrigho kaj ripetado!

Post la unua fazo: altiri kaj fiksi atenton de la plej alta respondeculo, per rekta kaj nerekta informado, venas la dua fazo: akiri lian pretecon ne nur auskulti, sed fari ion konkretan favore al nia problemo.

Estas stulte, tuj postuli enkondukon de Esperanto en la lernejojn. Estas ja multe tro komplika afero: legha, bugheta, instruista, psikologia, politika, ekonomia, kultura ... .

La unua pasho, post akiro de la preteco serioze auskulti nian argumentadon, estas starigi tre vastan, nacian komisionon en kiu chiuj homoj kaj instancoj kiuj rilatas al instruado kaj edukado, estas reprezentitaj. Ekzistus tempolimo por prezenti konkludojn al la ministro, kaj ghi laborus surbaze de bone preparitaj dokumentoj. Ghi devus pritrakti, krom la principa akcepto de la valoro de Esperanto, demandojn kiel:

- kie, kiel kaj kiam organizi eksperimentojn en diversaj lernejoj,

- kiel organizi informprelegojn en lernejoj, precipe instruistaj seminarioj,

- kiel interrilati kun eksterlandaj kolegoj,

- prepari oficialan skriban kurson,

- agnoski oficiale esperantistajn instruistojn,

- fari rekomendojn al internaciaj instancoj, ktp.

Chio tio estas necesa antau ol peti enkondukon de Esperanto en la lernejojn, char lau mi tiun enkondukon devas iniciati supra-naciaj, politikaj au/kaj kulturaj instancoj, ekz. UNESCO.

Pro tio, ni dum la sama informperiodo devos speciale kaj konkrete informi la instrukomisionojn de tiuj internaciaj organizoj kaj fari konkretajn proponojn. Esence estas, ke tia vasta kampanjo au inform-ofensivo okazu SAMTEMPE en kiel eble plej multaj landoj lau identa skemo kaj surbaze de la samaj, sed al la lokaj cirkonstancoj adaptitaj dokumentoj.

Estas klare ke, ekz. en Okcident-Europo kaj Orient-Europo, ni ne disponas pri la samaj supra-naciaj politikaj instancoj, ke kelkaj argumentoj estos iom malsamaj, ktp., sed la fundamentaj agadprincipoj chie estas la samaj. Per tiu komuna agado, ni eble kontribuos al pli da konkreta kunlaboro kaj interkomprenigho inter la du europaj blokoj ... .

Samkiel teksajho farighas el varpo kaj vefto, el vertikai.nj kaj horizontalaj teksitaj fadenoj, samtiel nia informa teksajho estu farata el vertikalaj (naciaj) kaj horizontalaj (internaciaj) agadoj. Nia informado okazu do samtempe, translime kaj amase, lau striktaj organizaj normoj, lau identa skemo kaj kun preskau la samaj demandoj kaj proponoj.

Por garantii la unuecan karakteron de la kampanjo, mi sugestas prepari por chiuj kunlaborantoj "orientigajn" leterojn, t.e. leterojn kiuj estas preparitaj antaue de unu persono, kaj kiuj, post traduko nacilingven kaj adaptigho, estos sendataj dum la kampanjo al la plej diversaj homoj au instancoj en chiuj partoprenantaj landoj.

5. Praktikaj proponoj por realigi la strategion.

a) UEA komisias homon kiu respondecas pri la tuta kampanjo. Chi tiu respondeculo, spertulo pri edukaj kaj instruaj aferoj, verkas au verkigas au kolektas la bezonotajn informilojn kaj orientigajn leterojn, serchas landajn respondeculojn kaj rilatas kun ili. Li agas nome de la estraranoj de UEA, respondecaj pri informado, agado kaj instruado. UEA nomas lin kaj li serchas siajn proprajn kunlaborantojn.

b) En chiu kunlaboranta lando, la Landa Asocio disponigas al la UEA-respondeculo spertulon, kiu konsentas gvidi la tutan inforrakampanjon enlande kaj nacilingve. Tiu spertulo tradukas kaj adaptas la orientigajn leterojn, forsendas ilin, respondas, ktp. kaj restas en kontakto kun la UEA-respondeculo. Li eventuale instigas lokajn grupojn partopreni la kampanjon informante la lokajn instru-instancojn kaj lernejojn pri la nacia kampanjo. Li serchas proprajn kunlaborantojn.

c) Mi proponas ke UEA pagu la ekspezojn de la UEA-respondeculo kaj la kostojn de la informiloj. La Landaj Asocioj pagus la enlandajn agadkostojn.

d) Mi ellaboris detalan superrigardon de tiu strategio en prograrno kun praktikaj konsiloj kaj konsideroj kaj volonte disponigos ghin al seriozaj interesitoj.

6. Konkludo.

Per chi tiu eksponado, mi deziras instigi al esploro de novaj agad-metodoj por rapidigi la evoluon de nia movado. Se ni daurigas kiel ni nun faras, ni festos duan centjaran jubileon en 2087 sen fina venko. Mi plene konscias, ke mia propono estas malkompleta kaj ege perfektebla, sed mi tamen sincere opinias, ke ghi entenas pripensindajn elementojn kiuj ebligas nin trovi efikan, rektan strategion.

Ghi ne garantias tujan, kompletan kaj definitivan sukceson, sed ghi povas signifi grandan pashon antauen se ni, ekkomencinte la kampanjon, daurigas niajn klopodojn en la samajn direktojn, se necese dum piuraj jaroj, chiam denove uzante la hodiauan sperton por la morgaua agado, senchese, obstine, kunlaborante.

Nia shanco sukcesi estus multe pli granda, se ni samtempe povus realigi korespondan agadon en la aliaj de UEA akceptitai prioritataj sektoroj: la amaskomunikaj, soci-politikaj, sciencaj kaj teknikaj, turismaj medioj.

Por chiu el tiuj sektoroj, spertulo devus ellabori detalan agadplanon, kiel mi faris por la pedagogiaj medioj.

Se ni en la kvin prioritataj sektoroj povus profesie agi lau proponita strategio, t.e. translime, samtempe kaj amase, mi preskau povus garantii grandegan progreson rilate informadon kaj akiron de kelkaj pozitivaj kaj konkretaj rezultoj ghis la Jubilea Jaro en 1987.

Kiu, pli bone ol Zamenhof mem, povas konsili al ni kiel ni devas labori!

Nur rekte, kuraghe kaj ne flankighante
Ni iru la vojon celitan!
Ech guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L'esperot l'obstino kaj la pacienco, -
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni pasho post pasho, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.
(El: La Vojo)