PIERRE JANTON(F)

CHU EKZISTAS LINGVAJ KRITERIOJ DE INTERNACIECO?

Kio estas internacia lingvo kaj chu ekzistas lingvistikaj kriterioj de internacieco?

Ekde la komenco de la homa historio, kiam diverslingvanoj deziris interrilati, la problemo de interkomprenigho estis solvata per tri manieroj: 1) per uzo de jam ekzistantaj lingvoj, 2) per kreado de miksaj, empiriaj lingvoj kiel pighinoj, kaj 3) per adopto de artefaritaj lingvoj. Chiu el tiuj solvoj produktis ian tipon de internacia lingvo kaj, alirante la temon de lingva internacieco, necesas unue konstati, ke ghi povas komprenighi diverse.

Lauvorte, chiu lingvo uzata inter nacioj, etnoj, grupoj au unuopuloj kun malsamaj denaskaj lingvoj rajtas pretendi internaciecon. Sed la angla ne estas egale internacia kiel la china au la svahila au ajna lingua franca au Esperanto. Plie, okazas, ke ene de la sama nacia grupo diversaj socianoj uzas diversajn internaciajn lingvojn por komuniki al siaj homologaj socianoj en aliaj nacioj kaj tio indikas, ke internacieco rezultas de multaj faktoroj ekster la lingva.

Kvankam chiu lingvo kapablas roli kiel interrilatiga lingvo, fakte la alpreno de interlingvo dependas chefe de la ekonomia, socia, politika kaj kultura potenco de la grupo, en kiu ghi estas parolata. Neniu lingva specifajho, chu fonologia, chu morfologia, chu sintaksa influis disvastigitecon de la greka, de la latina au de la angla. Kiam vera bezono de komunikado ekestas, ghi efektivighas per la plej rapida rimedo. Tiu rimedo estas plej ofte altrudita de la plej forta al la plej malforta, ekz. de la koloniisto al la koloniito au de la invadanto al la invadito. Oni povus ekzempligi tion sufiche, por ke evidentighu, ke la temo de tiu chi prelego estas pure teoria kaj skolastika. Se nek al sia lingvo-strukturo, nek al ia ajn lingva eco la latina kaj la angla shuldis sian disvastighon, sed nur al la hegemonio de la Romia kaj Brita Imperioj, kion ja utilas diskuti pri la lingvaj kriterioj de internacieco?

Tamen, la demando levighis frue kaj ghin chefe akcentis la europaj filozofoj kaj pedagogoj de Klasika periodo. Konsiderante, ke la racio konsistigas komunan mensan strukturon che chiuj homoj, ili konkludis, ke oni povas ellabori lingvon konforman al tiu strukturo kaj sekve - komunan inter chiuj. Ili iniciatis teorie kaj praktike lingvoprojektojn konstruitajn lau (por ili) raciaj principoj kaj el tiuj klopodoj naskighis la tradicio de plan-lingvoj alinomite universalaj au artefaritaj.

Grandskala komparo inter la mondaj lingvoj certe montris, ke la mondperceptoj kaj la formo de konceptoj multe varias inter la homoj, sed ke ekzistas ankau komunaj strukturoj inter la lingvoj. Tiuj strukturoj, nome "universalaj", konstituas la bazajn minimumajn elementojn de universala lingvo sur la kampo de fonologio, gramatiko kaj semantiko. Rilatigante lingvon al ili, oni povas jughi kiomgrade ghi kongruas kun ili kaj sekve klasifiki ghin lau la grado de internacieco. Tiusence la vorto internacieco signifas maksimuman universalecon kaj, aplikite al iu specifa lingvo, indikas ke tiu lingvo karakterizighas per granda nombro de universalaj trajtoj. La celo de chi tiu eseo estas ilustri tiun difinon per komparado de Esperanto kun aliaj lingvoj, tiel prilumante aspekton de la Zamenhofa lingvo ne sufiche reliefigitan. Estus necese serchi la kriteriojn de internacieco sur pluraj kampoj: fonologio, morfologio, sintakso, leksiko, semantiko ktp. La eseo konscie limighas je la sintaksa aspekto pro kialoj, kiuj tuj evidentighos.

Por multaj homoj la problemo pri lingva internacieco prezentighas antau chio sub la leksika aspekto. Ili pensas, ke vere internacia vorttrezoro devas konsisti el la vortoj deprunitaj de eble multaj lingvoj kaj ili riprochas Esperanton pro ghia tro granda hindoeuropeco.

Tiu opinio estas iom naiva, char tiel formita lingvo estus statistike, sed ne lingvistike internacia. La proporcio de chiu lingvo en la tuto estus tiel malgranda, ke la sumo de chiuj kontribuajhoj shajnas fremda por chiuj.

Krome, ekzistas oftaj kaj maloftaj vortoj. Estis kalkulite, ke oni povas kompreni 80% de la angla, franca kaj germana per nur 2000 vortoj kaj esprimajhoj en chiu el la tri lingvoj. Char ekzistas pli ol 2000 lingvoj, evidentas, ke ne chiu lingvo en la mondo estus reprezentata en la 2000 oftaj vortoj, kaj ke chiu el la 2000 lingvoj kontribuus per nur unu vorto. Se oni plie hipotezas, ke oni akceptu nur cent el la 2000 lingvoj, tiel forjhetante pli pl 95% de la konataj lingvoj, la proporcio de chiu akceptita lingvo estus 20 vortoj. Oni ne vidas kiu avantagho rezultus por chiu el la 100 privilegiitaj lingvoj. Chu la tiel kunmetita lingvo estus pli facile memorigebla ol ajna nacilingvo, oni rajtas pridubi. Fakte, la internacieco de la vorttrezoro ne garantias tiun de la lingvo. Vere estas, ke la europaj lingvoj estas nun vaste influaj pro la ekonomia ekspansio de la landoj, en kiuj oni parolas ilin. Sed tiu sukceso estas provizora en la dauro de la homa historio, char ghi estas kondichata de ekonoimiaj, politikaj, militistaj kaj aliaj faktoroj. Tiuj faktoroj estas nek senshanghaj, nek porchiamaj. Tiuj lingvoj ne restos internaciaj, kiam ilia ekonomia bazo disrompighos, kiel okazis che la prestighaj lingvoj de grekoj, romianoj, babilonianoj ktp.

Necesas do konsideri la problemon sub specie aeternitatis, t.e. sendepende de la kreskado kaj kadukigho de la hegemoniaj nacioj. Vidite lau tiu vidpunkto, la problemo pri la vortdeveno aspektas tute apudflanka pro plia kauzo. Se oni ekzamenas la naciajn lingvojn, kiuj nun rolas kiel la internaciaj, oni rimarkas, ke kelkaj tute ne havas notindan leksikan deven-diversecon kaj ke la aliaj havas ghin tute seninflue sur sia propra specifeco: La angla entenas pli ol 60% da latinidaj vortoj, sed restas la angla, char ghiaj gramatikaj strukturoj estas ja anglaj kaj ne latinidaj. Se oni kunmetas francajn vortojn lau china au japana strukturoj, la tiel formita kunmetajho ne estas franca. Por ke ghi farighu tia, necesas ordigi ghin lau la franca vortordo. Tio pruvas la fundamentan rolon de sintakso kaj instigas serchi la kriteriojn de internacieco prioritate sur tiu kampo. Por ke lingvo farighu internacieca, ghiaj sintaksaj strukturoj devas esti tiel elastaj kaj flekseblaj, ke ili povas modlighi en la strukturojn de plej eble multaj lingvoj.

Esperanto perfekte ekzempligas tiun tezon. Pro ghia sintaksa elasteco, multaj diversaj nacianoj pbvas transporti al ghi strukturojn de sia lingvo sen kontraui la bazajn principojn kaj perturbi la internan ekonomion de Esperanto. La frazo:

li sendas paketojn per la poshto trans la limojn

ordighas lau sintakso normala en la angla, la franca, la germana k.a., tial montrante jam certan gradon de internacieco. Alivestite, ekzemple:

li sendas paketojn perposhte translimen

ghi estas tuj komprenebla por esperantisto, sed ne povas tradukighi lau vorte al la franca au al la angla pro tio, ke la suprajha strukturo aliformighis: la prepoziciaj sintagmoj transformighis al adverbaj kaj la analiza strukturo al la pli sinteza.

Tia komparo povas etendighi al multaj lingvoj kaj strukturoj. En artikolo aperinta en Universals of Language, Greenberg skizis tipologion fonditan sur tri kriterioj:

Li ekzamenis 30 lingvojn, inter kiuj nur 5 estas hindeuropaj (greka, itala, norvega, serba, kimra), kaj partigis ilin lau la chi-supraj kriterioj:

 

V S O

S V O

S O V

Po-A

0

1

6

Po-N

0

2

5

Pr-A

0

4

0

Pr-N

6

6

1 0

Lau tiuj kriterioj chiu el la 30 lingvoj povas apei nur unu fojon en la klasifikado. Se oni dezirus enklasifiki Esperanton en tiun chi tabelon, oni aperigus ghin la dua kolumno (SVO) kontrau Pr-A, ekz.:

la kongresanoj kantis belan himnon en la vasta salono

Oni povas konsenti, ke tiu vortordo estas normala, e. statistike la plej komuna en Esperanto. Tamen, sufichas tralegi LA ESPERON por konsciighi, ke la sinsekvo subjekto-verbo aperas nur 4 fojojn kaj la sinsekvo verbo-subjekto 7 fojojn. Plie, la pozicio de la adjektivo ofte deflankighas de la tamen majoritata ordo adjektivo-nomo: "ghi la homan tiras familion...Al la mond' eterne militanta... la popoloj dividitaj...grandan rondon familian... en laboro paca ne lacighos..."

Oni povas do rimarki, ke en multaj okazoj oni povus etiketi Esperanton kiel SVO, SOV kaj ech VSO unuflanke, kaj Pr-A, Pr-N aliflanke; tiel:

SVO la kongresanoj kantas belan himnon (himnon belan)
SOV la kongresanoj belan himnon (himnon belan) kantas
VSO kantas la kongresanoj belan himnon (himnon belan)

En la unua kazo Esperanto imitas 13 lingvojn el 30; en la dua - 11; en la tria - 6. Fakte ghi kapablas konformighi al chiuj. La sama rimarko validas kun rezervoj pri la pozicio de la adjektivo.

Restas la prepozicia-postpozicia kriterio. Esperanto rangas klare inter la lingvoj, kiuj uzas prepoziciojn, sed la postpozicio tute ne estas fremda por ghi. Esperanto posedas unu postpozicion, kiu konfuzighas morfologie, tamen ne funkcie, kun la akuzativa finajho. En chiuj kazoj, kie la n-morfemo ne signas la akuzativon, ghi ekvivalentas prepozicion kaj tial devas esti nomita postpozicio.

Mi vojaghis Varsovion = Mi vojaghis al Varsovio

Chi tiu egalajho pruvas, ke la dativo (al-kazo) estas signita au de prepozicio al au de postpozicio -n. Chi-lasta estas ja unika, sed tre komuna:

mi atendis du horojn = mi atendis dum du horoj
li malsanas tuberkulozon = li malsanas pro tuberkulozo
oni pendigis lin kapon malsupren = oni pendigis lin kun la kapo al malsupro

Ghi tamen ne ebligas klasifiki Esperanton inter la lingvoj kun postpozicioj, sed atentigas pri ghia eksterordinara supleco, char en difinitaj kazoj ghi povas alternigi post- kun prepozicio. En tiuj kazoj tia ebleco duobligas la esprim-potencialon de la lingvo kaj sekve rezultigas maksimuman internaciecon.

Similan ekzemplon liveras alia originala trajto de Esperanto: la uzo de akuzativo post ag-substantivo. Kvankam ghi trovighas malofte ekster la zamenhofa prozo, PIV prave atentigas pri tiu ne sufiche ekspluatita formo, char ghi estas ne nur "klara kaj oportuna", sed ankau plene internacieca:

la enkonduko en la mondo unu neutralan lingvon...
la konstanta alkalkulado sin al ia speciala gento...

dankon por la elekto min kiel honoran membron...

Tiu dirmaniero sonas fremde por multaj hindeuropaj lingvoj, sed plej ofte taugus por traduki la anglan ing-formon (ekz. he dreamed of buying a car, he talked about selling his house) kaj la semidan infinitivon. La chi-suba transliterumita citajho de Eliro (16:7-8) ekzempligas tion: (...)

Zamenhof tradukis:
v.7 "Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; char Li a
udis vian murmuron kontrau la Eternulo...
v.8 "Kaj Moseo diris: la Eternulo donos al vi vespere viandon por manghi kaj matene panon por satighi; char la Eternulo a
udis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontrau Li"

Chi tiu traduko konfirmighas lausintakse al la franca kaj germana tradukoj pro la uzo de la konjunkcio char anstatau la hebrea prepozicio b kun rezulta enkonduko de du prepozicioj anstatau du substantivaj komplementoj: tiel la frazo ellaborighas lau principoj familiaraj por franco au germano kaj certe multaj aliaj hindeuropanoj; plie gi enplektas stilan efekton konsistantan el simetria vortordo (vespere viandon por manghi / matene panon por satighi) pli placha por ili ol la originala kiasma vortordo (vespere viandon por manghi/ panon matene por satighi) senrigarde al la interna rimo (lisboa/bishmoa).

Koncerne la sencon la zamenhofa traduko preteratentas la fakton, ke la frazo "la Eternulo donos al vi..." havas la saman funkcion kiel "char Li audis vian murmuradon" kaj tio kashas au almenau interrompas la unuecon de la teksto, kiu intencas montri, ke la gloro de Dio manifestighas per serio da bonfaroj: auskulti la murmurojn, doni viandon kaj ripete auskulti la murmurojn. Provon de traduko mi sugestas jenan:

v.7 Kaj matene vi vidos la gloron de YHWH (Javeo) pro lia auskultado viajn murmurojn kontrau Javeo...
v.8 Kaj, aldonis Moseo, pro lia donado al vi vespere viandon por manghi kaj panon matene po multo, pro lia a
uskulto viajn murmurojn, kiujn vi murmurantas kontrau li.

Chi tiu traduko ebligas esprimi ankau la pure fonologian diferencon (beshamo/bishmoa) per varianto(auskultado/auskulto). Ke la precizeco de la Esperanto-prepozicioj ne povas akordighi kun la malprecizeco de la hebreaj (ekz. la hebrea "b" kovras la sencon de pro, per, kun, en, inter, che, apud, sur, antau , kontrau ktp.) oni ne povas taksi manko au difekto de Esperanto, krom se oni konsideras precizecon kaj fajnecon nedezirindaj por internacia komunikado.

Oni povas riprochi la chi-supran tradukon, ke ghi konformas al la ordinara lingvo-uzo de Esperanto, sed - temante pri literatura tradukado - substrekindas, ke gravas antau chio la fideleco al la originalo. Jam en 1906 Vallienne modlis sian tradukon de ENEADO sur la latina vortordo kaj la rezulto sonas iom strange precize pro la fakto, ke ghi estas bona traduko ne limighanta je komprenigo de la senco, sed esprimanta ankau la saporon de la Vergilia stilo. Tamen, per tiuj rimarkoj estas intencite ne plendi por ia metodo de traduko, sed reliefigi en kio ghuste kushas la internacieco de Esperanto: ghi kushas en ties kapableco fidele respeguli la originalon sen malrespekti iun el siaj fundamentaj principoj.

Dum rigidaj sintaksaj reguloj enkorsetigas la ceterajn lingvojn, Esperanto kapablas modlighi sur multaj lingvoj kaj resti korekta kaj bela Esperanto. Kvankam tiu adaptebleco estas limigita de kelkaj striktaj fundamentaj reguloj kaj tial ne povas aplikighi chie kaj chiel, tamen la limigaj leghoj estas malpli multaj ol en la ceteraj lingvoj kaj ebligas grandan liberecon.

En tre multaj okazoj tioma libereco ankau ebligas totalan tradukon de iu nacilingvo al Esperanto, ech kiam ghi ne eblas al iu alia nacilingvo. La chi-suba ekzemplo montras, ke pro la rezultativa uzo de la angla infinitivo, lau struktura traduko de la angla al la rusa ne povas realighi, kvankam la retraduko de la rusa al la angla tute eblas. Tiu inversigebleco pruvas cetere, ke la rusa estas pli internacieca tiurilate ol la angla.

(A) The delegation came up to the White House only to be ignored by the President

tradukighas rusen:

(R) Delegacija napravilas' k belomu domu, no prezident ne pozelal prinjat' ejo

En la rusa traduko la rezultativa infinitivo transformighis al kunordigita propozicio. Tamen la enrusigita frazo povas retradukighi lau strukture el la angla:

(A1) The delegation came up to the White House but the President did not accept to receive it

La Esperanto-tradukoj adaptighas al ambau kazoj; al la rusa

(E1) La delegacio direktighis al la Blanka Domo, sed la Prezidento ne volis akcepti ghin

kaj al la angla:

(E2) La delegacio alvenis ghis la Blanka Domo tamen ignorate de la Prezidento

Simila fleksebleco rimarkighas en jena ekzemplo, malgrau la tre diferenca lingvostrukturo en la angla ka la rusa:

(A) The air attache said he would arrange to have me flown to Paris without delay

(R) Voenno vozdushnyj attale skazal, chto on pozabotitsja o tom chtoby menja bez promedlenja dostavili na samolete w Pariz'

(El-A) La aer-atasheo diris, ke li aranghigos mian flugon al Parizo senprokraste

(E2-R) La aer-atasheo diris, ke li zorgos, ke oni min senprokraste enaviadiligu direkte al Parizo

Oni povus detale prikomenti tiujn malsamajn versiojn kaj aldoni multajn pliajn ekzemplojn, sed ili sufichas por montri: a) ke la sintaksa strukturo de Esperanto estas pli malferma ol tiu de la komparitaj lingvoj kaj sekve, b) ke nacianoj kun malsamaj lingvoj povas uzi ghin tute korekte lau sia propra lingvosento.

La temo de estontaj Esperanto-gramatikoj devus esti listigo kaj analizo de la trajtoj ebligantaj tian malfermitecon. Jen kelkaj:

1. Transirebleco de analiza al sinteza strukturo: estas printempo = printempas; premi la manon (premi per la mano) = manpremi; iri kiel anaso = anasiri; kiel maja pluvo = majpluve; esti iranta(j) = iranti ktp.

2. Transirebleco de la substantiva al la verba grupo kaj inverse nur per permutado de finajho: parolo/paroli; vetero/veteras; suno/sunas; nebulo/nebulas; furioza/furiozas ktp.

3. Transirebleco de prepozicia al adjektiva sintagmo: la aktivado cele al propagando antau la milito tra la tuta lando = la tutlanda antaumilita propagandcela aktivado.

Al tiuj trajtoj aldonighas la supre ekzempligitaj strukturoj:

4. Transitiveco de agsubstantivoj kaj

5. Postpozicia uzo de la n-morfemo anstatau prepozicio en multaj okazoj, el kio rezultas 1) che multaj verboj pseudotransitiva aspekto kaj 2) koncepto de substantiva transiviteco. Tiujn du konsekvencojn oni prefere komprenu kiel la rezulton de la postpozicia uzo de -n; ekz. inda atenton = inda je atento; rilate la aferon = rilate al la afero; avari jhurojn = avari en jhuroj; eniri chambron = iri en chambron; utili ion = utili por io.

Pro la sama kialo, multaj verboj hezitas inter dativo kaj akuzativo (helpi, obei, demandi, konsili ktp.) tiel, ke oni prefere distingu nur du tipojn de komplementoj: la prepozicia au antausignita kaj la postpozicia au postsignita komplementoj.

Tiu tute ne kompleta listo celas nur pruvi, ke Esperanto kapablas produkti plurajn suprajhajn strukturojn responde al iu difinita profunda strukturo. Tiu produktiveco povas esti unu difino de internacieco lingvistika. Malproduktiveco difinas idiotismon. En tiu produktiveco kushas interalie la facileco de Esperanto. En ghi trovighas ankau granda evoluforto kaj evoludirekto. Dank'al ghi Esperanto povos liberighi de la historie altruditaj naciecaj trajtoj por alstrebi pli ampleksan internaciecon, kvankam estus naive esperi, ke ghi iam atingos plenan sintaksan universalecon.

Pierre Janton
Universitato de Oermont (Erancio)