FRANCISKO SIMONNET

CHU LA LINGVOJ DEVAS EVOLUI ?

Chu devas la lingvoj evolui?

La emfazo, kiun montras la nekutima vicigo de la vortoj, estas pro la deveco.

Oni, kutime au ne, starigas al si tiun demandon au rigardas la jesan respondon kiel evidentan. Tiu nepripensemo povas havi gravajn praktikajn sekvojn, char de nia konduto al ghi dependas la evolumaniero kaj ech la evoluo au neevoluo de iu difinita lingvo, kaj tiu konduto estas almenau poste libere elektebla, do dependa de la respondoj, kiujn oni klare au malklare faris al nia demando,kaj de la konscio au nekonscio, kiun oni havas pri la influo de tiu sia konduto al la evoluo.

Mi volus direkti vian atenton speciale al la influo de la priskribado kaj instruado de la lingvoj al ties evoluo kaj inverse, kaj ekrigardi kun vi kiel la foje farata diferencigo inter lingvoj antaugramatikaj kaj lingvoj postgramatikaj povas helpi al klareco sur tiu kampo. Kiel ekzemplojn ni konsideros precipe la lingvojn: latina, franca kaj internacia, pri kiuj estas plurrilate speciale interesa nia baza demando kaj la ligita demando, je kio ili estas antaugramatikaj, je kio - la postgramatikaj.

Chi-foje povas temi nur pri iom suprajha enkonduko, precipe pri prezento de kelkaj distingoj utilaj por ghusta starigo kaj pridiskutado de niaj demandoj.

La distingo inter lingvoj antaugramatikaj kaj la postgramatikaj respondas proksimume al tio, ke ekzistas tiuj, kiuj estas uzataj sen aparta cerbumado kaj regulfarado pri ili, dum aliflanke ekzistas lingvoj, kies uzado devenas de antaue farita priskribo au instruado.

Oni diras ekzemple: La suno devas chiutage levighi de unu difinita punkto de la horizonto. Pli ofta kaj pli rekomendinda estas la uzo de la sama verbo, kiam ne temas pri fakta nepreco, ke io okazos, sed pri nepra dezirindeco, ke tio okazu pro iu kialo jura au morala au rilata al iu starigita speciala celo. Oni ofte emas konfuzi tiujn du signifojn, dirante ke la lingvoj "devas" evolui, dum oni nur akceptis la aserton, ke ili fakte evoluas.

Ja kutima estas la aserto, ke la lingvoj nepre evoluas kaj krome, ke tiu nepreco fontas el la fakto mem, ke ili estas lingvoj. Ni relegu ekzemple el la KURSO PRI GHENERALA LINGVOSCIENCO de Ferdinand de Saussure: "Absoluta senmoveco ne ekzistas; chiuj partoj de la lingvo submetighas al shanghighado; al chiu periodo respondas evoluado pli au malpli granda. Chi tiu povas esti diverse rapida kaj forta sen ia malfirmigho de la principo mem; la lingvoriverego fluadas sen interrompo; chu ghia fluado estas trankvila au torenteca, tio estas duaranga konsiderajho" (F.de Saussure: Cours de linguistique generale. Payot, p. 192~193.).

Cetere, ni trovas en la sama libro, ke tio devas aplikighi ankau al Esperanto, se Esperanto estas plene lingvo. "Tio estas tiagrade vera, ke tiu chi principo devas montrighi vera ankau pri la lingvoj artefaritaj; Kreinto de iu tia lingvo ghin tenas en sia mano tiel longe, kiel ghi ne estas uzadata; sed ekde la momento, kiam ghi plenumas sian rolon kaj farighas chies afero, kontrolado ne plu eblas. Esperanto estas tiaspeca provo; se ghi sukcesos, chu ghi restos ne submetita al la fatala legho? Post la unua momento la uzata lingvo tre supozeble eniros sian semiologian vivon; ghi transdonighos lau leghoj, kiuj nenion komunan havas kun tiuj de pripensata kreado kaj ne plu eblos malantauen reveni. Homo, kiu volus kunmeti lingvon neshangheblan, similus al la kokino, kiu kovis anasan ovon: la lingvon de li kreitan kunportus lau au kontrau lia volo la fluado, kiu chiujn lingvojn movas".

Efektive, oni konstatas, ke la lingvoj same kiel chio ajn homsocia, kaj same kiel chio ajn ekzistanta en la tempo, aliighas lau la fluado de la tempo. Ni ja memoras, ke dum longa tempo, precipe dum la XIX jarcento, la chefa perspektivo de lingvostudado ghuste estis pri la evoluado de la lingvoj (kaj ankorau nun multo estas nove konstatinda kaj nemulto estas ankorau klariginda au reklariginda el la sama vidpunkto). Lau komence pli ofta tezo, tiu evoluado de la lingvoj shajne universale konstatata, konsistas el degenerado: au tute dekomence au post ia praa periodo de ellaborigho sur iu shtupo de kvazauperfekteco. Kaj poste neeviteble la diversaj shanghajhoj pro malatentemo kaj neperfektemo de la homoj estis malplibonighoj.

Poste farighis pli ofta, kaj ankau nun ofte estas renkontata la tezo, lau kiu tiu shanghighado de la lingvoj lau paso de la tempo estas pliperfektighado: per sia konstatita funkciado, la lingvoj au pliproksimighas al ia ideala ekvilibropunkto au konformighas pli kaj pli bone al la konstante shanghighantaj komunikigho-bezonoj de la uzantaroj de tiuj lingvoj. Kelkaj venas ech al sia optimumo, same pri lingvoj kiel pri multaj sociaj aferoj, ke evoluado kaj shanghighado kaj noveco de iuj apartaj punktoj estas per si mem nepre bona. Tian sintenon oni foje renkontas che esperantistoj, kiuj diras kun fiero: "Vidu! Ankau nia lingvo evoluas! Ankau ni ne plu bone komprenas la tekstojn samlingvajn el la XIX jarcento. Ankau en nia lingvo, se nun renaskighus iu mortinta, tiu trovus multajn aferojn,kiujn ne komprenus". Kaj efektive, kiam parto el la esperantistaro estis pro eksteraj cirkonstancoj apartigita de la cetero dum kelkaj jaroj au jardekoj (kio okazis ekzemple inter la fino de la tridekaj jaroj kaj tiu de la kvindekaj al niaj samlingvanoj en Soveta Unio), ili konstatis, ke shajne aliighis la lingvo: iujn librojn kaj gazetojn ili nur tre malfacile povis legi sen uzado de novaj vortaroj (kiujn ili pro monaj kaj ceteraj baroj kutime ne povis havi). Al tio oni ne malofte respondis: "Vidu, kiel bone! Vivas nia lingvo ~ ghi evoluis. Kaj estas belege, ke vi ne plu komprenas ghin!" (Por tiuj, kiuj nebone konas la aferon mi devas atentigi, ke temis nur pri iuj libroj, iuj gazetoj kaj artikoloj kaj aliaj, kaj pri la sinteno de malgranda parto el la uzantoj de la lingvo).

Pli grava, ol unuavide povas shajni, estas la fakto, ke lingvoevoluo povas esti pli au malpli rapida. Je iuj epokoj iuj cirkonstancoj plifaciligas la influon de la akcelantaj faktoroj. Je aliaj epokoj, sub aliaj cirkonstancoj pli forte efikas la malakcelaj faktoroj. Indus pridiskuti, kial estus respektive pli bone paroli pri faktoroj malakcelaj au konservaj, akcelaj au malkonservaj.

Inter la konservaj au malakcelaj faktoroj mencieblaj estas alta fortikeco de la sociaj institucioj, i.a. prilingvaj, ligiteco al tiuj institucioj de multaj el la homoj en multaj praktikaj aspektoj de ilia vivo, kaj kompreneble la deziro mem, pro respekto al la prauloj au pro alia kialo konservi la lingvon senshangha. En epokoj de neorganiziteco, de nekulturiteco, de malforteco de la shtatoj kaj aliaj vastaj komunaj institucioj, de malatento pri la antauaj epokoj ktp., la lingvonivelo farighas rapida. Chi-tio estas vera almenau pri la skribaj literaturaj kaj administraj lingvoformoj.

La skriba latina lingvo, kvankam specialistoj povas rekoni lau la lingvajho tekston el iu difinita jarcento au jarcenttriono, nemulte shanghighis inter la unua jarcento antau Jesuo Kristo kaj la kvina jarcento post JK. Cetere oni en postaj epokoj, prove en IX jarcento, pli sukcese - ekde la XVI, intence revenis al latino de la unua jarcento. Kiam mi lernis la latinan lingvon kiel studento, mi devis traduki tekstojn de Cocteau (kokto'), de Sartre (sartr) au el la gazeto LE MONDE (lomond') en la lingvajhon de Cicerono*

Chu en tia okazo la lingvo funkcias pure postgramatike? La demando estas pridiskutinda: temas ne nur pri obeo al precize priskribitaj reguloj, sed ankau pri pacienca imitado de la efektivaj dirmanieroj en kelkaj modelaj verkoj. Ni notu krome, ke tiaj inversaj evoluoj au malevoluoj havas ofte flankan efikon, akcelantan la kutiman evoluon; nur kleruloj povis pene imitadi praepokan lingvajhon; per tio rompighis la ligiteco inter la klerula lingvo kaj la neklerula, kiu do pli libere iris lau La propraj direktoj.

Ja dume la parolata latina lingvo tiomgrade evoluis en malmultaj jarcentoj komence de la mezepoko, ke oni devis ordoni al la pastroj prediki ne en la lernita lingvoformo, sed en tiu forino de la lingvo, kiun uzadas la homoj sur kampoj. Cetere, la lingvo, kiun oni skribis en VII kaj VIII jarcentoj, estis tre malproksima de la cicerontradicia latina lingvo pro tio, ke estis detruita la romia shtato, la malnovepoka lerneja sistemo, kaj ke chesis funkcii pluraj aliaj stabiligaj faktoroj.

Provizore ni asertu, ke emas resti senshanghaj la kulturlingvoj, dum aliflanke - detruigho de chio fortika en la institucioj kaj kutimoj de iu socio rapidigas la lingvan shanghighadon (kaj ghin diversigas lau la lokoj). Tiujn asertojn oni devus pridiskuti, konsiderante i.a. la ofte konstateblan rapidan evoluon de lingvoj antau la atingo de sia "klasika" ekvilibroperiodo. Inter la argumentoj trovighus tamen, ke antau tia atingo la lingvoj ankorau neplene estas kulturlingvoj, kaj ankau, ke ofte, kiam ili ekfarighas tiaj au - pli precize - kiam oni volas, ke ili tiaj farighu, oni konscie ilin priplanadas kaj renovigas - tiam temas pri intencita shanghado, do ne pri la necesa, landire nekontraustarebla evoluo. Ankau la nocio kulturlingvo indus pridiskutadon, kiun oni devas nun flanke lasi.

De kelkaj jaroj oni konstatas rimarkindan fenomenon, kiu iomete memorigas pri la europa komenca mezepoko: en multegaj landoj la lingvo efektive parolata de la pli multaj homoj tre rapide malproksimighadas de la antauaj kutimoj au de la difinitaj normoj, dum la skriba lingvoformo (en kiu devas verki la kompatindaj tradukistoj) estas por pli kaj pli multaj lingvoj kun granda precizeco reguligita (foje kun pluraj reciproke sin konkurencantaj normoj, kio starigas specialajn problemojn).

Pro ia malfortikigho de la lernejaj kaj aliaj kultur-transdonaj institucioj (mi dirus: pro ia ghenerala shanceligho de l'kulturo), la kutime uzata lingvo emas perdi sian relativan postgramatikecon, dum la skriba formo por oficialaj uzoj emas farighi plene postgramatikeca. Tio estas speciale klara pri la franca lingvo, pri kiu io simila estis parte vera jam delonge, sed nuntempe valoras pri centoj da aliaj. Ankau che la internacia lingvo oni tion trovas, sed tie la unuecigaj faktoroj kaj la faktoroj ligantaj la chiutagan lingvajhon al la norma, estas speciale fortaj, pro kio oni povas rigardi la nun aludatan fenomenon kiel marghenan, ne la centran por tiu lingvo. En latina lingvo oni trovas de jarcentoj ion similan en tiuj lokoj, kie ghi estas libere parolata, ekzemple en iuj internaciaj universitatoj, sed la nuntempa chefa karakterizajho pri ghi estas la diverseco de la konkurencantaj normoj.

Antaugramatikaj lingvoj, kiel ni diris, funkcias sen konscia kaj eksplicita cerbumado kaj decidado kaj atendado je ili kaj ilia funkcimaniero.

Postgramatikaj lingvoj estas tiuj, kiujn oni unue lernas el farita priskribo, el gramatiko kaj vortaroj, kaj kiun oni poste uzas deirante de tiu lernado. La kulturlingvoj (se oni reuzu tiun pridiskutindan vorton) estas iurilate postgramatikaj kaj ghuste tial ili emas ne shanghighi lau la tempo.

Tre gravas la ekzisto kaj fortikeco de instrusistemo - se oni difinis, kion instrui, oni ja povas instrui la samon ankau kelkajn jarojn pli malfrue. Krome instruisto emas instrui ghuste tion, kion li mem ricevis de sia instruisto unu generacion pli frue. Almenau el historia perspektivo, oni povus apartigi la postgramatikighintajn lingvojn, kiuj je iu momento farighis priskribitaj per klerula uzado au por edukaj bezonoj, kelkfoje per desupra decido de la politikaj registoj, kaj la lingvoj dekomence postgramatikaj. En la unuan specon oni povus meti la latinan; en la duan - la planlingvojn tiom, kiom ili estis post planado almenau iomete uzataj kaj tiom, kiom estas prava la kutima maniero alrigardi ilin: kiel unue nur planitajn kaj tute ne uzatajn kaj nur iom poste ekenirintajn en uzadon.

Sed fakte Esperanto kaj iagrade ankau volapuk kaj chiuj tn. aposterioraj planlingvoj estas faritaj precipe per reguligo de antaue ekzistantaj lingvoj kaj per kunmeto de diversaj formoj kaj kutimoj cherpitaj el tiaj antauaj lingvoj. Nu, tio sama estas direbla pri la postgramatikighintaj formoj de klasikaj lingvoj kaj ech pri multaj modernaj tn. naciaj lingvoj - ekzemple pri novnorvega au la finna, sed ankau grandparte pri la franca, kaj pri Esperanto eble nur iomgrade pli. Al tio respondas la kutime prezentata ideo, kiu estis i.a. tiu de Meillet (meje, ke Esperanto estas ia sintezo de la grandaj kulturlingvoj el la epoko de ghia apero.

Tiel nomataj aprioraj lingvoj estas rigardeblaj kiel pure postgramatikaj, sed ankau che ili estas interese studi kio okazas, kiam oni ilin iom efektive uzadas - chu ne almenau parta gramatikigho?

Laudifine la postgramatika lingvo ne povas evolui, char la evoluaj faktoroj agas por la lingvouzado kaj nur pere de tiu eventuale influas la lingvosistemon. Nu, se oni havas priskribon de tiu sistemo, kiu ne dependas de la uzado, dum chi-tiu de ghi dependas, tiu evoluiga influo ne povas okazi. Pure postgramatika lingvo povus shanghighi nur pro nova difino de la reguloj, farita de la kompetenta lingvoregisto (au eventuale de la politika registo, se tiu donas al si kompetenton ankau pri lingvaj aferoj, kiel okazas pli kaj pli ofte en la nuntempa mondo).

Tiaj shanghoj, eventuale pluretape sinsekvaj kaj kvazauevoluaj povas okazi, kvankam ne automate, tamen pro la postuloj kaj la rezultoj de la uzado. Chi-tion oni ofte konstatas che la programlingvoj, ellaboritaj de la inform-sciencistoj (ni ne eniru la demandon, chu tiuj estas "lingvoj" en la sama senco, kiel la interhomaj lingvoj; ili certe estas almenau analogie kompareblaj kun tiuj, kaj nepre postgramatikaj): oni ofte havas unu programlingvon, nomatan per iu kvazau-vorto, post kiu aperas je kelkmonata au kelkjara distanco io iom simila, tamen ne tute sama, kun la sama kvazauvorta nomo kaj iu numero au dato.

Kio okazis? Okazis, ke programistoj uzantaj tiun program-lingvon konstatis, ke io ne estas en ordo: au ke ghi ne sufichas por iliaj bezonoj,au ke estas ia efektiva mallertajho en ghi kaj venigas au malutilajn sinonimajhojn au malklarajhojn au dusignifajhojn, kiam oni ilin uzas lau maniero komence ne antauvidita. Kelkaj el ili do interkonsentis pri nova priskribo de la lingvo. Simile okazas kun la interhomaj lingvoj, kun tiu grava diferenco, ke programisto scias, chu li estas uzanta FORTAN I au FORTAN IV, dum uzantoj de la franca lingvo chiam ne tre klare konscias, chu ili estas uzantaj la sesdekkvaran au naudektrian reverkon, au uzantoj de la internacia lingvo, chu ili uzas Esperanton zamenhofan, au Esperantidon kalochajan, au Esperantidon albotan (de Albault, membro de la Akademio de Esperanto) ktp.

Alia grava distingo, kiun oni povus facile malatenti, estas tiu inter la antau- kaj respektive post-gramatikeco de la lingvo, se oni rigardas ties historion kiel unu aferon, kaj tiuj de la lingvo rigardata en sia rilato al unu difinita uzanto. Ekzemple, la franca lingvo kiel tuto, se oni diras, ke de la IX au de la VI jarcento au eble de la komencigho de la prahindeuropa lingvoformo ghi estas unu afero, evidente estas postgramatikighinta per pluraj siaj uzoj kaj ankorau ne postgramatikighinta au ech neatenteble postgramatikighonta per pluraj aliaj siaj uzoj; sed en la vivo de juna franco la lerneja franca lingvo, ni diru: FRANCA CXXXIV, estas dekomence postgramatika lingvo, tre malsama de la chiutaga franca lingvo au de chiutagaj francaj lingvoj, kiujn li parolas hejme - surstrate au sur la lerneja korto. Por juna kamerunano, kiu preskau nur en la lernejo uzas francan lingvon, la diferenco estas ech pli klare videbla.

Malpii facile kaptebla, sed same necesa, estas la distingo inter evoluo de la lingvo mem kaj evoluo de la maniero, kiel oni uzas la lingvon. Chu oni devas paroli pri lingvo kaj stilo au pri sistemo au normo (au, pli simple: reguloj) kaj uzado ktp. g.y, havi samtempe plurflankan distingadon?

Chio-chi estas pridiskutinda. Sed certe estas, ke oni iel devas distingi inter malsamaj manieroj uzi la lingvosistemon kaj shanghoj en tiu sistemo mem. Ekzemple, se en la franca lingvo mi ofte faras rakontojn per la estanteca formo de la verbo, tio principe ne shanghas la sistemon, char ja ekzistis kaj tiu verboformo kaj la ebleco ghin uzi por rakonti aferojn pasintajn; sed se dum tri generacioj neniu uzus iun difinitan verboforraon, la rezulto ja estus ties malapero el la sistemo tiom, kiom la lingvo ne estus postgramatikeca. Efektive okazis en la kutima konversacia franca lingvo malapero de unu el la verboformoj por pasinteco; tiu chi plu estas ofte uzata en pluraj skribaj variantoj de la sama lingvo - simple, char tiuj estas postgramatikaj,sed la konversacia estas antaugramatika au chu pro disaj, sed principe samspecaj evoluoj de la diversaj lingvoformoj?

Se oni en Esperanto ofte uzas disde kaj ekde, dum en la malnova oni simple uzis de en samspecaj kaj samsignifaj frazoj, shajnas ke oni ne per tio shanghis la dekomencan lingvo-sistemon, char tiu ebligis eventualan konstruon kaj uzadon de tiaj dueraj vortetoj (tamen estas tre rimarkinde, chu oni uzas tiujn au ne). Sed se anstatau de en unu el ties uzoj plej emfaze difinitaj kaj ja plej precize difineblaj, oni ekuzas ion tute alian, kaj krome oni elektas por tiu senfinajha prepozicia uzo unu radikon, kiu senfinajhe ne povis funkcii (vi komprenis, ke mi aludas la uzadon de far anstatau de, kiun oni de kelkaj jaroj renkontas en nemultaj gazetoj kaj en kelkaj libroj), per tio oni plurrilate rompis la antauan sistemon kaj transiris de ESPERANTO I al ESPERANTO II (au ebie de ESPERANTO XVII al ESPERANTO XVIII).

Resume oni distingu inter shanghoj stilaj (ni momente uzu tiun chi vorton, por simpligi) en lingvo kaj shanghoj de lingvo per transiro de iu lingvosistemo difinebla al alia iom malsama. Gravas, ke almenau pri la duaj oni klare konsciu. Sed ni vidis, ke shangho principe nur stila, kiam ghi farighis chiesa povas farighi shangho en la lingvosistemo mem. Krome gheneralaj kutimoj, ech se ne chiuj tushantaj la lingvosistemon, faras ian "stiion de la lingvo", surbaze de kiu povas apartighi diversaj stiloj specialaj.

Mi shatus veni al la demando pri la influo de la priskribo kaj de la instruado al la evoluo de la lingvoj, kaj cetere ankau al tiu pri la efiko efektiva au dezirinda de la evoluado de la lingvoj al ties priskribado kaj instruado. Mi chefe volus emfazi la fortan efikon de la priskribado al la lingvo-evoluado: pri tio la priskribantoj ofte ne konscias, dum grandega estas ilia respondeco.

Kompreneble, se unu homo priskribas unu centrafrikan au unu sudhindujan lingvon, kaj ne publikigas sian studajhon au ghin aperigas en la "Aktoj de la Akademio" en Vieno, au en la revuo LITERATURA FOIRO, tio supozeble ne havos tujan reefikon al la uzado. Sed se oni aperigas en multe legata internacilingva gazeto artikolon pri far' au pri chies'a, tio certe havos iudirektan efikon al la maniero, kiel la homoj uzos Esperanton kaj eble helpos au malhelpos transiron de ESPERANTO I (au XVII) al ESPERANTO II (au XVIII). Ech pli grava estus la enshovo de la samaj tezoj en lernolibrojn, kaj ankorau pli de la kontrauaj, precipe se sen klara indiko pri ilia tezeco. Tie multaj distingoj estus farindaj. Iuj priskriboj estas oficiale normodonaj, kiel ekzemple tiuj de la Franca Akademio au, en iom alia maniero, de la Akademio de Esperanto.

Iuj, kvankam sen ia oficiala karaktero, ghuas pro diversaj kialoj, pri ankau tre alta efektiva autoritato, kiel ekzemple la vortaro de Littre (litre') por la franca lingvo (pristudinda tiurilate estus la pozicio de la Plena vortaro kaj de la Plena ilustrita vortaro au ech iu de la Lingvaj respondoj de Zamenhof).

Iuj normodonoj ne estas prezentataj kiel priskriboj,sed kiel pure autoritataj decidoj, kiel ekzemple iuj decidoj de la franca registaro pri la franca lingvo; tiam la aferoj ofte iom malsimplas, ne nur pro eventuala apuda ekzisto de prilingva autoritato, sed simple pro la propra forto de l'kutimo kaj de l'respekto al la antaua normo. En la XIX jarcento franca registaro sukcesis trudi (kvankam unu fama revuo dum multaj jaroj sin tenis che la antaua ortografio), ke oni skribu la plurnombron de la -ant-vortoj per la historie kontrauregula -ants anstatau la ghistiama -ans, sed kiam en la komenco de la nuna jarcento ghi decidis, ke por la oficialaj ekzamenoj iuj kontratireguloj au dubajhoj estos tolerataj, la rezulto estis, ke al la instruado de la reguloj kaj de ties esceptoj oni eventuale aldonis en la lernejoj tiun de la tolerajhoj, sed ne ke oni rigardus la proponitajn novajhojn kiel bonajn kaj uzindajn.

Kvankam Franca Akademio antau jaroj permesis, ke oni parolu des haricots ("fazeoloj") kiel (dezariko'), neniu povas sen malhonorigho tiel diri anstatau la ghusta (de ari-ko'); temas kompreneble pri la homoj kun lingva honoro, kiuj ne estas la tuta uzantaro de la lingvo, sed la aliaj ja tute ne bezonis nek atendis la permeson de la Akademio por audigi la plurnombran (z).

Chi tie devus veni diskuto pri le bon usage (lobonizajh') (lauvorte: la bona uzmaniero de la lingvo; fakte temas pri la ghusta maniero sin esprimi en tiu lingvo). La ghusta esprimmaniero estas la maniero sin esprimi... de la personoj, kiuj sin esprimadas ghuste - kaj nur tiom, kiom ili efektive ghuste sin esprimas. La priskribo de tiu ghusta esprimmaniero neeviteble iom elektas lau sia bontrovo. Tamen oni venis en la franca lingvo (kaj simile en la aliaj) al tre preciza aro da reguloj kaj modelaj esprimajhoj tre ghenerale prikonsentitaj. Cetere tre diversaj lau la lingvokomunumoj kaj la partoj en tiuj, kaj ankau lau la epokoj estis kaj la sintenoj al tia ghusta esprimmaniero kaj ties difiniteco mem.

Klare ni konscias, ke chiu ajn priskribanto de lingvo, ech kiam li volas priskribi la lingvon mem kaj ne la ghustan manieron sin esprimi, neeviteble iom elektas. Tion li faras pli au malpli intence, pli au malpli konscie, pli au malpli malkashe. Ech la sciencisto, kiu volas severe sin bazi sur tekstaro au frazaro, kiun li belsone nomas per la latina vorto corpus (korpus), malofte kapablas sin teni al la rezultoj de sia analizo, preskau neniam mem donas al la analizotajho ghian analizotan formon, kaj ech pli malofte ne elektas tiun bazon analizotan. Ni prenu tre simplan ekzemplon: neniu priskribanto de la internacia lingvo diris, ke de' au dein' estas vorteroj de tiu lingvo, kvankam deino kun siaj kvin literoj aperas en la FUNDAMENTO DE ESPERANTO.

Tre pripensiga tiurilate estas la ellaborado de la fundamenta franca (francais fondamental - frasefodamatal'). La klasika latina, kiun ni konas precipe per multfoje rekopiitaj tekstoj, evidente ne estas priskribebla sen multaj diversaj antauelektoj.

Nu, chion tion la priskribantoj ofte malatentas kaj ia uzantoj de la faritaj priskriboj ech pli ofte tute ne konscias. Ili naive kredas, ke, char io estas skribita en vortaro, en gramatiko au en alia libro, au char konanto de la lingvo ion diris al ili pri ghi, vere kaj nepridiskuteble tiel estas ech che normodona dokumento, pri kiu tio estas principe vera, kiel tion montras nia ekzemplo pri deino.

Mi ne parolas nur pri lernantoj, sed ankau pri harditaj praktikantoj, kaj foje pri kleraj specialistoj au pri uzantoj de sia propra lingvo. Ili do ekparolas lau tiu modelo.

Cetere ia elektoj, pri kiuj mi aludis, principe ne estas mallaudindaj, Oni ja devas elekti. Tute prave, la legantoj kvazau ne vidas la vorton deino kaj la instruistoj de la franca rezignas pri instruado de oftege audata euh (ooo) - la sensignifa bushmalfermo - en la unuaj lecionoj. La plej granda naivajho estus enshovi en la gramatikon, same de antaugramatikaj lingvoj, kiel evidente pri chi-tiuj de postgramatikaj, chion ajn, kion oni hazarde audis au legis.

Pro tempomanko necesas jam veni al iaj konkludoj. Pure scienca priskribo de lingvo estas pravigebla nur tiom, kiom tiu estas rigardata kiel antaugramatika kaj tiom, kiom oni malhelpas reefikon de la priskribo al la evoluo de la lingvo, do partan postgramatikigon de tiu. Se lingvo estas postgramatika, oni ne devas celi pure sciencan priskribon, sed atenti pri kriterioj el morala kaj teknika specoj,char oni ne plu staras sur la kampo de nura kono, sed sur tiu de agado (...)

Oni ne miru, ke instrumetodoj bazitaj sur pristudo de La chiutaga parolata lingvo ne donas al la lernantoj bonan regon de la skriba au de la konferenca. Esenca eraro tiuspeca estas, kiam el konstato, kiel la homoj diras, oni volus konkludi pri la maniero, kiel oni devas diri. Multaj lernolibroj pri iu lingvo au pri lingvoscienco kornencighas per danghere sofisma kondamno de antauepoka gramatiko ordona, franclingve prescriptive (preskriptiv') nome de novepoka gramatiko, franclingve descriptive (deskriptiv'), char nur la dua povas esti scienca, sed ja la unua nepre ne devas esti tia, char ghi estas por agado, ne por nura kono, por praktiko, ne por teorio.

Ne estas ghuste diri, ke lingvo devas evolui pro tio mem, ke ghi estas lingvo. Oni povas tezi pro teoriaj konsideroj, ke ghi nepre fakte evoluas, char ghi estas io socia kaj entempa; sed oni devas aldoni, ke la rapideco de la evoluo povas esti nula au minusa, ke la novepoka latina lingvo estas pli proksima al la malnovepoka ol la mezepoka. Similajn fenomenojn, almenau partajn, oni povus konstati ankau pri la greka kaj pri multaj aliaj. Se la rapideco principe ne povus esti nula, nenio ajn konservighus tra la tempo, dum fakte oni konstatas, ke lingvoj aliighus pro shangho de nur kelkaj el iliaj eroj, Sed kiam oni venas al la demando, kio devas okazi, do kio estas nepre dezirinda pro boneco au pro farita ordono de konvena autoritato, kies kompetentecon oni akceptas, la respondo estas simpla: la lingvo devas aliighi, kiam tiu autorttato tiel decidis. Se temas pri boneco, la principa respondo estas same simpla, sed la praktika - ne: la lingvo devas aliighi, kiam estas por tio iu pravigebla kialo, ekzemple, char per la shangho ghi pli bone respondos al la jamaj komunikighaj bezonoj au char tiuj bezonoj mem aliighis. Oni povus sin demandi kiurilate ankorau konvenas la vorto evolui. En la kazo de pure postgramatika lingvo (chu tia efektive ekzistas, tio estas alispeca demando), klare temas pri saltoj de unu sistemo al alia. Cetere por la okazo de pure postgramatika lingvo, la aserto, ke lingvo neeviteble evoluas, char ghi estas io entempa, ne havus sencon: lingvo kiel socia fenomeno ja estas entempa, sed gramatiko - ne.

Eblus aldoni, ke kulturlingvo estas laudifine postgramatikeca,kaj ke chiuj kialoj por la kulturlingvon eventuale aliigi estas malfortaj kontrau la argumento por tian lingvon ne aliigi, ke ghi devas ligi ne nur homojn el diversaj lokoj, sed ankau el diversaj epokoj. Oni povus eventuale allasi aldonojn, sed ne - verajn shanghojn.

Almenau la jenon, pli nuancitan, mi nun asertos: ke kulturlingvo, pro sia komunika funkcio tratempa kaj ne nur traspaca, devas laueble malplej rapide evolui. Vi nepre konsentos almenau pri la jeno: ke tiuj, kiuj havas en la socio la taskon transdoni al la novaj generacioj la lingvon de la antauaj - la gepatroj, la instruistoj (en la plej vasta korapreno de la vorto), la verkistoj, celantaj el eminenteco au fakte rigardataj kiel eminentaj ktp., havas la devon laueble konservi tiun lingvon senshangha, kaj krome konservi la komprenkapablon por la esprimmanieroj efektive uzitaj de la antauuloj.

En la speciala okazo de lingvo postgramatikeca en tiu senco, ke ghi estas aktive uzata ne de ordinara lingvokomunumo, sed nur de homoj, kiuj ghin speciale lernis, oni povas definitive fiksi la uzotan formon. Tion oni relative sukcese faris kun la latina: de kvar jarcentoj nia chefa modelo estas Cicerono, kiam li nek filozofiumas, nek skribas familiare, kun aldono de Cezaro, kiam li ne tro teknikumas. Ke pro la nuntempaj komunikobezonoj prezentighas ankau aliaj normaroj, kiam oni volus regheneraligi la uzon de tiu lingvo, tio estas ankau alia demando.

Pri Esperanto unu konata verkisto havas kiel tezon, ke ghi tute ne devas evolui, sed estas fiksita unu fojon por chiam. La fakto, ke tiu sama verkisto en la propraj verkoj uzas lingvon, kiu almenau kelkrilate apenau estas nomebla Esperanto (i.a. pro enshovo de vortoj frazligaj, kiuj en la chiesa lingvo ne ekzistas), neniel malfortigas la eventualan pravecon de la tezo.

Almenau tion ni memoru, ke internaciaj lingvoj ne devas esti pluraj. Se ni konsideras, ke ni ankorau apartenas al la sama mondo, kiel niaj prauloj el la deknaua jarcento, kaj ke iliaj pensoj ankorau estas konindaj, ni ne devas havi alian internacian lingvon ol la ilia, kaj ni devas iliajn stilajn kutimojn plu kompreni. Tie ne nepre malhelpas evoluon en la maniero uzi la plu senshanghe respektatan lingvosistemon, sed oni en tio devas esti praktike tre singardaj (...).

Pri la franca lingvo la demando estas iom pli malsimpla, sed la respondo, almenau tiom, kiom temas pri la instruata lingvo kaj pri la internacie uzata, devas esti samdirekta.

Ech se mi jhus malpravis en miaj respondoskizoj pri la internacia kaj pri la franca, restas, ke la demando ekzistas kaj ke la respondo, kiun mi iomete karikature prezentis en la komenco, kaj kiun oni povas resumi jene: "Nia lingvo estas vivanta; nu, vivantaj lingvoj evoluas, do nia lingvo devas shanghighadi", ne estas la sole pensebla. Mi ech esperas, ke mi konvinkis vin, ke tia respondo estas malsagha.