LA ELEMENTOJ DE ESPERANTO
CHU ARBITRE ELPENSITAJ
*

De Atanas D. Atanasov

La grava socia problemo pri internacia lingvo trovis sukcesan solvon per Esperanto.

Por ni — la esperantistoj — la solvo estas definitiva. Esperanto signifas finon de la teoria serchado de rimedo por internaciaj komunikoj kaj komencon de uzado, aplikado de la trovita rimedo. Esperanto ne estas projekto, nek ech propono: ghi estas fakto, realajho, kiu almilitis jam sian lokon en la vivo de la homaro.

El la granda nombro da projektoj, per kiuj multaj personoj el diversaj nacioj en dauro de tri jarcentoj serchis la deziratan solvon, nur la kreajho de Zamenhof sukcesis. Ankau post ghi aperis novaj provoj kaj projektoj, sed fakte neniu el ili povis ekhavi vastan aplikon en la vivo kaj krei tutmondan movadon.

Al kio estas shuldata la sukceso de Esperanto? — Sendube al ghia praktika taugeco por servi en la vivo, al ghiaj valoraj lingvaj kvalitoj kaj — kio estas ne malpli grava — al ghia interna povo evolui, sekvi la progreson, perfektighi per siaj propraj fortoj, adaptighi al novaj cirkonstancoj kaj novaj bezonoj.

Ne estas hazarda, arbitra ideo veninta momente en la kapon de unu persono, la penso krei novan lingvon lau racia vojo. Tiu chi penso venis nature, kiel historia necesajho. Tion pruvas elokvente la longa listo de la provoj kaj projektoj, kiu prezentas la historion de la serchado de internacia lingvo.

Sed mi devas emfazi speciale, ke Esperanto, kiel konkreta solvo de tiu chi problemo ankau ne estas io arbitre elpensita, kia ghin opinias ankorau iuj nekonantoj. chi estas lingvo konstruita el elementoj, kiuj ekzistas en la aliaj tiel nomataj naturaj lingvoj (speciale la hindo-europaj), sed el tiuj elementoj estas formita racia mekanismo kun interna logika strukturo.

Tion ghuste ne scias multaj homoj, starantaj ekster la Esperanto-Movado. Nekompetentaj kritikuloj asertas: "Kio estas Esperanto? Oni prenis unu vorton el tiu chi lingvo, alian el alia lingvo, oni kungluis ilin kaj faris miksajhon, kiun oni nomas lingvo."

Nu, ni bone scias, ke ghuste ne tion prezentas Esperanto. Jes, vero estas, ke ghiaj elementoj estas prenitaj el ekzistantaj lingvoj, sed tio tute ne estas farita hazarde, arbitre: en ilia elekto estas konsidero, racio, logiko, interna konsekvenco. El tio rezultis ne ia sensistema miksajho, sed unu perfekte funkcianta esprimilo de la homa penso.

Kiel oni scias, la plej granda parto de la vortaro de Esperanto konsistas el internaciaj vortoj, amasigitaj de la vivo mem en dauro de jarcentoj per la kulturaj komunikoj inter la popoloj. Ili penetris en chiujn kulturajn lingvojn. Sed ne por chiuj nocioj ekzistas tiaj internaciaj vortoj. Do, necese estas preni por multaj nocioj vortojn el diversaj naciaj lingvoj. Tio tamen ne estis farita kaj ne estas farata senprincipe, blinde kaj arbitre. En elekto de radikoj de tiu kategorio ankau estas sekvataj logikaj konsideroj: antau chio relativa internacieco — chu la akceptata radiko trovighas se ne en multaj, almenau en kelkaj lingvoj. Sed plue: chu la intencata radiko ne eniris jam en la lingvon kun alia signifo — alivorte, chu per ghia akcepto oni ne venigos nenecesan homonimon. Trialoke: chu la radiko esprimas klaran bazan signifon. Kaj krome: chu ghi estas mallonga au almenau ne tro longa, chu ghi sonas bone kaj estas facile prononcebla, kaj chu ghi estas pluproduktiva, t.e. chu el ghi oni facile povas formi novajn vortojn per la helpo de la ekzistantaj vortigiloj de la lingvo (gramatikaj finajhoj, afiksoj, formado de kunmetitaj vortoj).

En tiu procedo de elektado de novaj radikoj Esperanto plejparte sekvas la vojon de sia propra logiko, siajn internajn leghojn.

Ankau pri la gramatikaj finajhoj ni devas aserti, ke ili ne estas starigitaj hazarde, sensisteme, lau momenta ekplacho.

Ni vidu ekzemple la finajhon -o de la substantivoj. En la familio de la hindeuropaj lingvoj la plej granda parto de la virgenraj kaj neutraj substantivoj — (ankau de adjektivoj) apartenas al la tiel nomata o-grupo (o-bazo); la nomoj de tiu chi grupo en la hindo-europa pralingvo havis finajhon -os (vokalo o plus konsonanto-s). En la memstara evoluo de la diversaj lingvoj de tiu chi familio la montrita finajho aperas jene: en la greka -os ('andropos, kosmos ktp.), en la lingvo -es. De ghi en la malnova bulgara lingvo restis nur la vokalo, kiu sonis mallume kaj poste restis ortografiata kaj ne prononcata ghis la lasta ortografia reformo, kiu nuligis ankau ghian skribadon.

Hodiau tiu chi o-finajho, heredajho de la hindo-europa pralingvo, manifestighas klare kaj vaste en la itala lingvo kiel finajho de granda nombro de adjektivoj (parte ankau de virgenraj substantivoj: capo, giogo, episodio, quadrangolo, soffito, socialismo, epistolaho ktp.). Same en la hispana kaj la portugala lingvoj manifestighas tiu chi finajho. chuste tiu chi o-finajho estas akceptita en Esperanto kiel ghenerala karakterizilo de chiuj substantivoj. Interalie ghi donas al Esperanto specifan fonetikan aspekton, kiu estas simila al la sonado de la itala lingvo.

Post la o-grupo, lau multeco en la hindo-europaj lingvoj sekvas la vortoj de a-grupo por la ingenraj substantivoj kaj adjektivoj: tio estas la finajho de tiuspecaj vortoj en la latina lingvo (en kelkaj substantivoj: nauta, poeta) kaj chefe en ingenraj adjektivoj (bona, alta, parva, magna, sana ktp.). Kaj same en la slavaj lingvoj (en la bulgara: jhena, stena, reka, mlada, visoka, krasiva, bjala, cherna ktp.). Tiun chi finajhon Esperanto akceptis kiel karakterizilon de chiuj adjektivoj. Tiel ricevighis praktika komplekso de substantivo kun epiteta adjektivo: felicha homo — homa felicho, taga lumo — luma tago ks.

La finajho -e de la adverboj en Esperanto estas identa kun la samsignifa finajho en la latina (bene, saepe, forte, stulte k.a.), kaj en slavaj lingvoj (bulgara: dobre, zle, dene, noshte, gore k.a.); en la itala per -e finighas la adverbiga sufikso -mente.

En la tempaj formoj de la verbo en Esperanto karaktera sono estas s en kombino kun vokalo: as, is, os. La konsonanton s ni vidas en la verbaj konjugacioj de pluraj hindo-europaj lingvoj, precipe en la dua persono de la singularo: latine — laudas, habes, legis ktp., france — sama ortografio, kvankam la konsonanto jam ne prononcighas: tu parles, tu vois, tu prends ktp., germane du bist, du kommst, du wartest ktp.; en la slavaj lingvoj tiu chi karaktera konsonanto iom shanghis sian sonecon kaj transiris en la parencan sh: en la rusa igraesh, gljadish, ponimaesh ktp., en la bulgara idesh, govorish, pishesh ktp.

Tiu chi komuna hindo-europa konsonanto en la konjugacio estas akceptita en Esperanto kiel karakterizajho de la tempaj formoj de la verbo, kaj, per analogio, de la kondicionalo (-us).

La latinaj participaj finajhoj ant kaj at estas vaste konataj per kelkaj tre uzataj vortoj, penetrintaj en preskau chiuj kulturaj lingvoj: laborant, projektant, simulant, spekulant, delegat, deputat, laureat k.a. En Esperanto tiuj finajhoj estas sentataj en sia hejmo. Sekvante la internan logikon de la lingvo ricevighis konsekvence kaj nature la ceteraj participaj formoj: -inta, -ita, -onta, -ota.

La infinitivan finajhon -i ni vidas en la slavlingva samsenca finajho de la infinitivo -ti (en la rusa plejparte modifita en tj kaj konservita en plena formo en kelkaj verboj: itti, vesti, nesti k.a.)

Mi ne daurigos ghis plena elcherpo tiun chi etimologian analizadon de la elementoj de Esperanto. Mi deziras nur ilustri kaj apogi la penson, ke la Esperanta gramatiko ne estas arbitre konstruita, pro momenta hazarda ekideo kaj ekplacho. Ghiaj elementoj ne prezentas senordan miksajhon, sed estas elektitaj kaj starigitaj per konsiderado kaj sekvado de logika ordo.

Samon ni povas aserti ankau pri la Esperantaj afiksoj.

Ankau la Tabelo de la korelativaj vortoj meritas mencion. Iuj admiras ghin kiel praktikan sagacan kaj logikan konstruon, aliaj tamen kritikas ghin kiel arbitran, fremdan al la naturaj lingvoj kombinajhon. Fakte la sistemo, kiun prezentas tiu chi tabelo, ekzistas en pli au malpli granda kompleteco en multaj lingvoj — inter kiuj ankau la bulgara. En la bulgara ni povas konstrui ghin preskau en ghia pleneco: kontrau komenca k — en la bulgara same k, kontrau t — same t, kontrau nen bulgare ni, kontrau chi vsja, kaj kontrau la cetera vokalo i (sen antaustaranta konsonanto) — nja, kaj tiel:

En Esperanto

En la bulgara

kiel, tiel, neniel, chiel, iel

kak, takam, nikak, vsjakak, njakak

kiam, tiam, neniam, chiam, iam

koga, togava, nikoga, vsjakoga, njakoga

 

 

ktp

Pro ia hazardo, kredeble sen anticipa intenco de Zamenhof, kel-kaj vortoj en la Tabelo multe proksimighas lau formo kaj sonado al samsignifaj latinaj:

En Esperanto

En la latina

kies

cuius

kiam

quamdiu, quando

tiam

tum

kiel

qualiter

Certe multaj legantoj estas pretaj meti demandon: chu Zamenhof konis la elmetitajn detalojn kaj estis gvidata de konsidero, ke en la plimulto de la hindo-europaj lingvoj estas tia au alia karaktera elemento, resp. sono, por aparta gramatika kategorio? — Certe ne. Zamenhof ne estis filogogo kaj teoriajn konsiderojn li ne povis sekvi. Sed li kun intereso kaj amo lernis multajn lingvojn kaj el tio li akiris ghustan, bonan, sanan lingvan senton, kiu lin gvidis en lia krea laborado. Post provoj kaj hezitoj li venis intuicie al la plej bona solvo. Ekzemple, en la komenco li elektis kiel finajhon de la substantivoj la vokalon e (kiun ni renkontas en granda nombro de virgenraj substantivoj en la itala lingvo: amatore, cardinale, dottore ktp.). Post pluaj provoj kaj ekzercoj li venis al la pli trafa finajho o. Kiel finajhon de la pluralo komence li akceptis s: nacjes; poste li anstatauis ghin per j (kiun ni vidas en la greka lingvo: andropoi ks.). Komence li donis pluralan finajhon ankau al la artikolo: las nacjes, sed poste vidis, ke tio ne estas necesa, kiel pruvas la angla lingvo, kaj forlasis pluraligon de la artikolo. Li konis plurajn lingvojn kaj en ili povis trovi modelojn por la bezonataj finajhoj de la gramatikaj kategorioj. Li provis, aplikis, ekzercis kaj fine sukcesis veni, gvidate de sia sana lingva sento, al la plej bona elekto kaj decido.

Parolante pri tio, mi emas memorigi la parolojn de la bulgara akademiano prof. Ivan D. Shishmanov, per kiuj li en 1912 (en sia prelego Chu estas ebla kaj necesa internacia helplingvo* klarigis la demandon:

"Kiam Prof. Brugmann, unu el la kritikantoj de Esperanto, demandis iun tagon siajn kolegojn Schuchard kaj Jespersen pro kio ili mem ne eklaboras por krei perfektan internacian lingvon, alia profesoro, kiu apartenas al la konvinkitaj adeptoj de Zamenhof — la genia Ostwald — respondis: "Chu pro kio? — Pro tio, ke ghuste fakuloj (Schuchard kaj Jespersen estas elstaraj filologoj) estas tre malofte ankau kapablaj inventistoj." "Helmholz — rimarkigis Ostwald — estis la plej granda muzik-teoriisto en la mondo, neniu konis kiel li la leghojn de la akustiko, sed tiu chi granda sciencisto ne estis kapabla komponi ech plej malgrandan melodieton."

Kaj D-ro Shishmanov konkludas: "Zamenhof ne estas sciencisto, sed inventisto, kio en la konkreta kazo estas pli grava."

Ni estas samtempuloj kaj atestantoj de unu grava pasho en la kultura historio de la Homaro: la kreigho de la internacia lingvo. Esperanto prezentas realigon de la revoj de Descartes, Jan Komensky, Leibniz kaj vico da gigantoj de la homa penso dum la lastaj tricent jaroj. Ni posedas ghin, ni uzas ghin. Ghi estas nia. Multaj homoj, starantaj ekster Esperanto, ne povas ech supozi kia spirita trezoro ekzistas en la mondo en niaj tempoj. Sed ankau ni mem ne chiam konscias gian grandiozecon. Ja ordinare oni malmulte aprezas la valoron de tio, kion oni posedas.

Ni shatu la belan Internacian Lingvon, ni uzu ghin kun respekto kaj amo, ni havu la noblan ambicion perfektighi en ghi chiam pli kaj pli.


La artikolo aperis en: A.D.A.: La Hngva esenco de Esperartto. Rotter-dam: UEA 1983, p. 83-88.

Kun permeso de l' autoro tradukis el bulgara lingvo Atanas D. Atanasov, Sofia: Bulgara Esperantista Asocio 1928, 28 p. [Rim. de la editoro.]