Informo 3

La Esperantisto
Gazeto de la lingvo internacia "Esperanto"
Eldonata unu fojon en monato de L.Zamenhof kaj W.H.Trompeter sub la redakto de L.Zamenhof

No 2   Nurnbergo, februaro  1892   Jaro III

Novajhoj

En Gotenborg (Svedujo) fondighis klubo "La Esperantistoj".

Antau unu tago ni ricevis leteron de unu esperantisto sur la insulo Cejlon en Azio.

El la mondo
Anglo Graner decidis ellerni lingvon de simioj kaj kun tiu chi intenco forvetiris Afrikon. Li konstruis shtalan kaghon, kiun alfortikigos al la tero tri feraj chenoj, ke ech goriloj ne povu ghin difekti. Kun la kolegoj li komunikighos per telefono kaj elektra sonorilo, li ankau prenis kun si fotografan aparaton.

Por esplori ovojn, chu ili ne malbonighis, oni povas ... meti ilin en akvon. La malbonaj naghos, la bonaj iras al fundo.

Bagateloj
Estas multe da, sed tiom naivaj, ke mi neniun taugan trovis.

Enigmo
Solvo de la enigmo el la antaua gazeto: ano (mano, pano, sano, bano, rano, lano).

Novaj esperantistoj
Adresaro de personoj, kiuj ellernis la lingvon Esperanto  (Serio II)

En la adresaro estas 270 esperantistoj (numero 1001-1270), inter kiuj:
1028 de Beaufront L., che la grafo Maigret, Epernay, Marne, Francujo
1058 Borovko N.,..., Odessa, Rusujo
1082 Delvig B.N. , barono, Rovnoje, gub. Samara, Rusujo


L. de Beaufront estis la unua franca esperantisto.
El "Enciklopedio de Esperanto": Luis de Beaufron, franco, profesoro, doktoro
pri teologio, posedis plurajn lingvojn, esperantistighis en 1888, en 1892
eldonis la unuan lernolibron por francoj, en1898 fondis revuon "L' E-ste",
la unua , kiu ellaboris plenan E-gramatikon. Eldonis en 1892-1905 tutan
serion de la lernolibroj kaj vortaroj. Altiris al E. multajn influhavajn
personojn kaj Asociojn. En 1908 li anonime prezentis al la "Delegitaro" sian
projekton Ido kaj ighis gvidanto de Ido-movado.

Do, Borovko havis en la Adresaro No 1058. Pli detale pri li poste, kiam en
la gazetoj aperados liaj rakontoj.

Je.Zajdman