Nikolaj Lozgachov

PLEDO POR RACIO

Ghi estas provokita de la artikolo far Gazizov (AMIKECO 50), en kiu li memoirigis al ni la kalochajismajn principojn de la esperanta versfarado. Homoj ne tre konfidas al troaj preskriboj kaj edifoj, char en ili chiam sentighas ia antaupreta sinteno. Kalocsay sufiche detale esploris la esperantan rimaron, sed ighis tiel, ke chiuj asonancoj kun malsamaj senakcentaj vokaloj estis severe refutitaj. Li altrude penis malhonorigi ilin, maldece nominte ilin "abortaj rimoj", ne dezirante audi en ili ajnan muzikon. Li ech akuzis rusajn esperanto-poetojn pro ilia uzo. Jes, ja nome en rusaj versoj abundas tiaj asonancoj, sankciitaj de tiaj grandaj poetoj, kiel Majakovskij, Jesenin, Pasternak kaj aliaj. Kaj tiu chi fakto ne povas ne influi nian skolon de la esperanta poezio. Kial do akuzi niajn poetojn pro tiu chi rimarkinda trajto de nia skolo, des pli, ke tion ne neglektis ech la "grandaj majstroj", inkluzive Zamenhofon mem. Tial N.F.Danovakij en sia libro "Vvodnoje slovo v iskusstvo perevoda" nomis tiel nomatajn radikajn au "abortajn" rimojn rusaj asonancoj, substrekinte ilian apartenon al nia skolo. Kaj tiuj asonancoj bone variigas purajn rimojn, tro trivialajn nome en Esperanto, char absoluta plimuIto da esperantaj puraj rimoj havas sanan gramatikan kategorion.

Observu ni Ia evoluon de la rusa rimo. Ghi originas de la sintaksa paralelismo, ekzistanta en la rusa folkloro. Tio signifas, ke versoj kutime flnighis per gramatike samklasaj vortoj.

En la antikva rusa poezio dominis tiel nomata gramatlka (sufikse-fleksia) rimo, nomata en Esperanto "adasismo".

Ek de la 13 j.c. oni komencas aprezi heterogenan rimon, formatan el gramatike diversklasaj vortoj. En Esperanto tia rimo estas bone ekzemplita en la poemo de Grabowski "Sur unu kordo". Samtempe estighis la postulo de ekzakta rimado, nomata en Esperanto "pura".

Ek de mezo de la 19 j.c. komencas aperadi tiel nomata "proksimuma" rimo, en kiu ne koincidas vokaloj en postakcentaj silaboj de rimataj vortoj. En Esperanto tiaj estas la rimoj: kies - kriis, mortos - portus, faman - tamen, apogitaj per la finajhaj konsonantoj; kaj ne apogitaj: Ianta - vanto, fetora - fore, rubando - skandu ktp. Che tio indas uzi parencajn vokalojn, sed oni ne devas ilin misprononci lau la rusa maniero: snova - slovo, deti - v gazete, t.e. ne fari el ili "purajn" rimojn. Kaj tiuj rimoj ne estas pli malbelaj ol la puraj: chi - kri', graci' - krani'.

Kaj ek de la komenco de la 20 j.c. en la rusa poezio pli kaj pli uzighas diversaj malekzaktaj rimoj: asonanco, detranchita rimo, kunmetita rimo, disonanco au konsonanco (en Esperanto - agordo), neegalsilaba rimo k.c

En asonancoj kutimas tiuj kun malsamaj senakcentaj vokaloj. Sed chu ankau en Esperanto ne estas belsonaj: bonaj - fone, hierau - sufero, antau - kanto. En ili kunsonas la finajhaj diftongoj kaj la sonoj, kvazau trovighantaj inter ties partoj, komparu la duoblecon: klaustro - klostro. Sed ech pli drastaj asonancoj povas esti belsonaj: kantas - stanco, skandas - danco, sato - batas, karan - knare.

Detranchita rimo estas rimo kun detranchita fina konsonanto en unu el rimataj vortoj, ekz.: estus - festu, koran - fora, tiel - pie, fort' -kor'.

Kunmetitaj rimoj: lau mi - shaumi, por ke - porke, al vi - kalvi.

Neegalsilabaj rimoj estas tiuj, en kiuj viraj au daktilaj klauzuloj (finoj de vortoj inkluzive la akcentajn silabojn) rimighas kun inaj au hiperdaktilaj. Tiaj rimoj estas abunde prezentitaj en la poemoj de Majakovskij. Ankau en Esperanto eblas produkti similajn rimojn, ekz.: knaras shu' - marshu, klare mi - larmi, foras ghi - forghi, shia dom' - shildon.

Tia libereco provokas fari rimojn apogitaj de la antauaj silaboj kaj ghenerale aranghi la tutan verson pli muzike. V.Trenin en la libro «V masterskoj stihha Majakovskogo" konkludas:

"La nova rimo, kreita de Majakovskij kaj liaj kunagantoj, diferencas dis de la rimo de l' poezio de la 19 j.c. ne per tio, ke tiu chi rimo estas "malekzakta", sed nome per tio, ke ghi estas la nova sistemo de rimado, bazita sur tute aliaj principoj kompare kun la klasika rimo...

En ghenerala formo tiun chi diferencon eblas formuli jene: la principo de la klasika rimado estas koincido de akcentita vokalo kaj identeco de vokaloj kaj konsonantoj post la akcento. Koincido de la antauakcentaj konsonantoj ne estas deviga.

En la nova rimo la difina kondicho estas mala - ne nur koincido de akcenta vokalo, sed ankau de la antauakcenta ( apoga) konsonanto, sed koincido de vokaloj kaj konsonantoj en la postakcentaj silaboj ne estas deviga.

Evoluigo de tiu chi principo kondukas al tiel nomata "distribuita" rimo, bazita sur aliteracio.

Ne estas malfacile rimarki, ke la esperanta rimo evoluas lau la similaj tendencoj, multe pli rapide. Kaj ghin ne povas ne influi la rusa skolo de poezio.

Estetika pritakso de rimo ne estas ebla sen konsidero de kunteksto, kompoziclo kaj stllo de la poemo.

Do, la poezion de Fundamento, kun ghiaj "adasismoj", ni povas percepti nia folkloro au "antikva" poezio, kaj en "Parnasa Gvidlibro" fakte estas priskribita la klasika versteorio. Tio signifas, ke ni rajtas kaj ech devas (certe singarde) uzi adasismojn en traduko de la rusa folkloro au por montri la konforman stilon. Kaj puraj rimoj devas montri la klasikan stilon. Ili preferindas ankau en porinfanaj poemoj. Sed "purigita" Majakovskij shajnas esti ech perfidita, char li perdas tiuokaze grandan parton de sia charmo kaj neordinareco.

Bedaurinde Gazizov, penante defendi la puran rimon, konkludis, ke li preferas esti banala, ol "malpura". Sed tiuj, kiuj "verkas originale kun freshpensa kaj... profunda enhavo", vershajne ankau pensas pli profunde kaj freshe. Kaj la "paradokso" estas en tio, ke iu volas altrudi siajn preskribojn kaj malpermesi pensi originale, ne nur verki.

Ankau mi ne timas malpurigi la manojn, krablante en la leksika sterko kaj eligante el ghi kaj perlojn kaj krudajn diamantojn. Tamen mi preferus esti en la poezio ne juvelisto, sed minboristo en la "enfalinta mino" de la rusdevenaj trezoroj.

N.LOZGACHOV

VIDALVIDE KUN KALOCSAY

Majesta bardo! Nikolao.
Vi min ne konas, certe. Chu?
Oktobr' foliojn for balaas,
sur stratoj - tristo kaj enu'.

Vi jhus naskighis, sed pli frue...
Nu, proksimume jarojn cent
antaue vi la vivon luis
kaj pagis riche pro l' turment'.

Ja tia estas chies sorto:
naskighi, vivi, agi kaj...
chesigi cion chi aborte.
Vi - ne escepto, Kalocsay.

Sed vi ne povas plendi tion -
vi l' mondon lasis en la glor'.
Nun ech pli brile kapon vian
chirkauas ora aureol'.

Kaj jen - mi venis, mizerulo.
Chu ni konkuru? Tamen... ve...
Sed chu sukcesos iom spuri
mi en chi mond' ghis la pere'?

Mi vin estimas, kredu, kara.
Sed ni ne vivus en konsent',
se havus mi pli multajn jarojn.
Jes, via brila elokvent'

ajniun ravas. Kaj finfine
al vi permesas la hered'
prediki pri la vers-rutino.
Sed djablon preghu la poet'!

Chu estas ruso mi, chu espo...
ne gravas. Estas la orel',
por kiu l' sama rajto restus
jhughi pri belo kaj malbel'.

Karesas vin la rimo pura -
nu, vartu ghin en la lulil'.
Sed urghas min la tempokuro,
la koro spitas pri humil'.

Jes, estas ghene vin akuzi...
Sed ne kulpigu ankau vi!
La sama di' nin regas - Muzo.
Starighu, frato, vid-al-vid'!

Poeto estas vi, kaj mi ja,
malgrau l' divergho en koncept'.
Mi regas sonojn, versajn striojn,
plumingo estas nia sceptr'.

Favoru sur la tron' Parnasa!
Ankau mi volas diri pri
l' en mi svarmanta sent-amaso.
Do, flugu monden mia kri'!

Kaj se reehhos ghin la homoj,
do ne perdighos mia viv'.
La rompon de la stil' kanona
kompensos mia pens-kreiv'!

1984

ASONANCE

Mi mian pledan kanton kantas,
shovante min sub ies baton,
pri nia rusa asonanco.
Chu vi de la purismo satas?

Mirinde estas tion audi,
ke iu fremdajn vortojn machas,
al la majesta bard' aplaudas,
sed niajn proprajn kotas krache.

Aspekto via, moshto pura,
pli palas, ol vi mem imagas.
Ja pardonebla al grandulo
ne pardonendas al papago.

Gravedas ni de l' sona richo,
per ghi sendube ni plifortas.
Sed ve, preghante superstiche,
vi mem perfortas vin aborte.

Ofendi volus mi neniun -
elektu stilon, al vi karan.
Sed vian propran opinion
ne indas trudi al najbaro.

1984