Legendo pri Knish

- Chu Vi shatas Ghek London? - demandis min iam amiko.

- Tre! - respondis mi tuj.

- Ankau mi - diris mia konato,- tamen...

- Kio "tamen" ?- ekkris mi.

- ...Tamen malnovighis li iom, necesas lin redakti kaj modernigi.

Jen mi tralegos al Vi.

Legendo pri Knish

Antaunelonge en Odeso che la varma suda bordo loghis Bochjo Knish. Bochjo estis komprenema knabo, sana kaj forta. Krom tio li lernis en mezlernejo.

Unu knabo en lia korto havis motorbiciklon. De tempo al tempo li permesis al la amikoj preni ghin. Ankau Knish unufoje petis ghin por veturadi tra la korto, sed tiu rifuzis. La korta knabaro same estis kontrau.

- For lin!- ekkriis la pli aghaj knaboj, - Prenu tiun chi knabeton kaj enlitigu lin. Tro junas li ankorau por motorbiciklo.

Knish ne ektimighis. Li trankvile atendis ghis (tiu tempo, kiam) chiuj eksilentos. "Mi baldau havos mian propran motorbiciklon, ech motorciklon", - trankvile diris li,- kaj chiuj en la korto havos eblecon ghissate veturadi."

"Ekde kiu tempo beboj komencis instrui nin, virojn, vivi? - lautege demandis komsomolano Buldiga, kiu tiuvespere, kiel kutime, ludkartis enkorte.

Knish eksaltis. "Auskultu min, vi, viroj - ekkriis li, - Neniam mi parolos kun iu el vi, neniam. Nur post kiam vi venos al mi kaj diros: "Parolu, Knish, ni volas, ke vi parolu."

Per rido kaj mokoj akompanis la knabaro lin, kiam li iris hejmen. Sed li kunpremis la dentojn kaj silente foriris, rigardante nek dekstren, nek maldekstren.

Sekvatage li direktis sin ien en la urbo. Tiuj, kiuj vidis lin, rimarkis, ke li kunprenis aron da malnovaj jhurnaloj kaj ujon por rubo. Kaj multe oni parolis kaj multe ridis chirilate. Ankorau neniam okazis, ke kontrau aro da paperachoj kaj rubo oni povus acheti motorbiciklon, tiom pli motorciklon. La pli aghaj knaboj nur balancis perkape kaj silentis, kaj malpliaghuloj rigardis lin kompate. "Li baldau revenos"- parolis ili. "Iru li. Estu tio bona leciono por li - parolis la pli aghaj, - Li revenos baldau silenta kaj obea, kaj vortoj liaj estos humilaj."

Jes, ghi estis stulta ideo. Sed pasis tago, kaj dua, kaj tria, chiuj jam komencis forgesi pri la incidento, kiam je kvara tago li alveturis motorcikle. Kaj iom poste oni alveturigis por li magnetofonon kaj gitaron.

En la korto oni komencis paroleti pri shtelado. Komsomolano Buldiga ekde tiam ne tiom kartludis vespere, kiom kashobservis la knabeton, sed vane.

"Oni kulpigos Vin je shtelado" - minace diris unutage la posedanto de motorbiciklo.

"Kiu povas kulpigi min je shtelado",- trankvile respondis Knish, - Vi simple envias min". La konkuranto foriris honte kaj ech la etuloj ridis al lia dorso. Sed iutage, kiam Knish alveturis per la motorciklo en moderna sporta vesto, la pacienco finighis. Oni invitis lin al la plej bona loko - al la tablo sub la arbo, kie kutime la plej gravaj homoj sidadis, kartludis kaj drinketis "je triopo".

"Vi devas klarigi al ni chion, ho Knish. Diru, kiel Vi ricevis chiujn tiujn bonegajn ajhojn. chu ne per shtelado? - demandis onklo Ivachjo, kiu okaze de la tiom grava afero estis preskau malebria.

Knish levis supren la okulojn kaj ekridetis. "Ho ne, onklo Ivachjo! shtelado ne estas inda afero por lernanto. Mi nur elpensis metodon, kiel facile gajni per la loterio. ghi estas lertajho, sed ne shtelo".

Ekestis longa silento.

"Kaj chu vi...Vi rakontos al ni, ho, Knish?- demandis fine onklo Ivachjo per tremanta vocho.

"Jes, mi rakontos. Estas tre simple. Vi prenas pasintjarajn jhurnalojn kun rezultoj de la loterio kaj dispendigas ilin en tago, kiam aperas rezultoj de la nova loterio, sur dommuroj en necentraj stratoj. Apude starigu ujojn por rubajho. Kutime homoj ne rigardas daton de la jhurnalo, kontrolas siajn biletojn kaj, vidinte ke ne gajnis, forjhetas ilin en la rubajhujon. Vespere mi chirkauiras la "kaptilojn", kolektas la forjhetitajn biletojn kaj kontrolas ilin kun helpo de la vera jhurnalo. Estas tre simple."

Kaj onklo Ivachjo ekkriis: - Ho!

Kaj komsomolano Buldiga diris: - Ha!

Kaj chiu diris siamaniere, sed chiuj komprenis.

Tiel finighas legendo pri Knish, kiu vivis en Odeso che la varma suda maro.

Kaj char Knish agis per lertajho, sed ne shtelo, li ighis la plej estimata persono en la korto.

- Nu kiel? - demandis min la konato, fininte legi, - ne estu tro severa, ghi estas mia unua traduko. Nun mi plimodernigas romanon "Anna Karenina"- estos grandioze!