La suban artikolon mi verkis post partopreno en la marsho kaj sendis ghin al reta dissendolisto e-ukr-inform por pridiskuto. La pridiskuto, ho ve, ne okazis. Post apero en "Helianto" de artikolo "Suda bordo de Krimeo" (M.Jhdanov) mi decidis proponi la pridiskuton al legantoj de "Helianto", kiuj pli multas.


Turista marsho tra marbordo de Krimeo

(amaraj pensoj)

18-an de augusto mi faris vican provon acheti bileton al Moskvo por trafi al RET-2, sed ne sukcesis kaj restis hejme purkonscience en Jalta. Sed la 21-an mi enlitighis kun subita deziro partopreni 8-tagan turistan esperanto-marshon, kiu startis la 16-an en Alushta. Mi elkalkulis, ke vespere atingos golfon Lisja, kie plejvershajne jam ripozos la esperantistoj.

Je la dua mi enbusighis por veturi al Sudak kaj trovis, ke najbaras kun ege neagrabla juna ulo kun verda hararo kaj bluaj ungoj. Post kelka tempo la ulo demandis min, en kiu lingvo estas gazeto "Kontakto", kiun mi legis, kaj baldau inter ni komencighis vigla interparolado pri esperanto. Ju pli ni parolis, des pli mi miris, kia sagha estas la junulo - lia eksterajho estis trompa. Fine de la konversacio li diris, ke komprenas, kial oni ne lernas esperanton kaj klarigis: "Pro pigremo de cerbo". Li prenis mian ret-adreson por eklerni la lingvon en Moskvo. Che la disigho ni sincere konfesis unu al la alia, kiun impreson komence chiu el ni havis pri la alia. Evidentighis, ke li shajnis al mi idioto, kaj mi al li - babilema maljunulo. Disighis ni kiel amikoj.

La golfon mi atingis nur noktomeze, kiam serchi la esperantistojn estis malfacile. Frumatene mi elrampis el dorsosako surborde kaj komencis pridemandi la ripozantojn, chu ili vidis turistojn, parolantajn ne ruslingve. La golfo estas shatata loko de nudistoj, tial pridemandataj estis jen vestitaj, jen nudaj, sed neniu vidis "parolantajn ne ruse" turistojn. Subite mi mem ekvidis ilin kaj komprenis la kauhzon: ili krokodilis.

La partoprenantoj: jaltano Mihhail Jhdanov (gvidanto), Vladimir Hordienko kun la edzino Junjo el Kievo, Dmitrij Cibulevskij, Aleksej Kozlov, Jana Kozlova kaj Dina Krasova el Nijhnij Novgorod, Katja el Berdjansk, Sofja kaj Aljona el Jakutsk(!) kaj mi. El chi dekunuo sep estis esperantistoj parolantaj, kvar komencantoj. Nemalbona proporcio, sed fakte parolis nur Hordienko, kiu jhus revenis el Svedio, kie partoprenis la UK, kaj, au pro la entuziasmo, au lauinerce, dum la tuta marsho ech ne unu vorton eldiris ruse. Por la statistiko mi aldonu: 4 estis nudistoj.

Samtage ni per buseto rapide atingis chefan ripozlokon de la orienta bordo - Koktebel.

Antau la rekonstrua tempo ghi nomighis Planerskoje, tie okazis konkuroj de aviamodeloj, deltaplanoj k.s. Tie ankauh trovighas konservejo sur la fama monto Kara-Dag, richa je duonvaloraj mineraloj, kaj muzeo de mineraloj. Nu, kaj certe - muzeo de la fama krimea poeto kaj pentristo Maksimilian Voloshin. Plaghoj tie estas longaj kaj lauhlonge de la plaghoj abundas kafejoj, kafejetoj, tataraj "chajhhana". Desur apuda monteto startis amaso de deltaplanoj kaj shvebis super ni. Chiuj naghis kaj foriris al Koktebel por manghi, trinki, drinki kaj simple gapi, sed ni kun Dima restis dejhori. Apude haltis grupeto de turistoj el Minsko kaj petis nian permeson starigi tendojn. Poste, audinte iujn frazojn en esperanto, ili tuj divenis la lingvon kaj ech diris familinomon de konata al ili esperantisto el Minsko - Romanovskij.

Sekvan tagon ni ekpashis (jen sur-, jen superborde), pasis golfojn Franca kaj Silenta (en unu loko ech iris ghisgenue en akvo) kaj haltis apud loketo Orghenikidze sur monteto apud la bordo. Preskau chiuj foriris al la loketo, kelkaj okupighis pri lignajho kaj Michjo preparis sian firmaan legoman pilavon.

Dum la tuta marsho vetero estis bonega, mara akvo diafana kaj varma (22-24 gradoj). Kaj, tre grave, tute forestis kuloj, do post sunsubiro eblis trankvile kushi surdorse nekovrite, kaj, auhskultante trilojn de cikadoj, spekti Marson, tiomgrandan, ke surmare ghi restigis luman vojeton.

Se paroli pri la partoprenintoj, chiuj ili estas simpatiaj homoj. Mi ghenerale konsideras, ke esperantistoj plejparte estas personecoj. Jhdanov bonege sciis la vojon kaj estus bona gvidanto, se ne tro nervozighus. Feliche apude chiam estis Dima, kiu sukcesis mildigi la interrilatojn.

Do, la turistado estis bonega ripozo por la partoprenantoj.

Sed, ho ve, tute senutila por esperanto-agado! Unusola esperanta programero estis 2-3 lecionoj de esperanto. Ech rakonto pri la UK en Svedio fare de Hordijenko ne okazis. Multon povus rakonti Dima pri siaj biciklaj vojaghoj tra Europo kaj Kamchtka, sed neniu proponis al li fari tion. Mi provis kolekti homojn por mia prelego, sed venis nur Cibulevskij kaj Sofja. Tamen volonte alighis la neesperantistoj el Minsk.

Jen kiaj amaraj pensoj restis post la turista marsho. Miaopinie, 2-3 lecionoj de esperanto, kio tiel oftas en diversaj kelktagaj E-aranghoj, neniom valoras. Se la lernanto estas novico, la lecionoj povas nur kontentigi la scivolemon kaj deziro daurigi la studadon chesos. Pli gravas ne lingva, sed idea esperantistigo: intershangho de opinioj, konversacioj. Ja en la nuna mondo homo povas facile trovi eblecon ripozi kaj amuzighi sen penoj studi esperanton chicele.

Pri propagando al neesperantistoj mi ech ne parolas - oni okupighis nur pri naghado, manghado, drinkado. Pardonpetas - forgesis pri nudismo:"Ghi estu ripozo kaj distro por esperantistoj" - skribis Jhdanov. Nu, se tiel allogi al la arangho, vere alighos precipe ripozemuloj.

Sed estis unikaj eblecoj kaj ripozi kaj propagandi esperanton. En Lisja golfo ech estas tabulo por anoncoj. Sufichis anonci pri renkontigho kun esperantistoj kaj rakonti vespere al la venintoj pri esperanto. Chie, kie ni preterpasis la ripozantojn kaj turistojn, eblis disdoni propagandajn foliojn pri esperanto kun retadresoj por memlernado kaj post starigo de tendoj kaj ripozo kontakti la scivolemulojn. Mi speciale enartikoligis rakonton pri hazarda konversacio kun la junulo en la buso kaj pri la minskanoj por ilustri, kiel facilas la propaganda agado. Kiel mi komprenis, pri tio la organizantoj ech ne konjektis. Kion do oni volas, se en UkrEA propaganda fako forestas?

Jefim Zajdman (Jalta)