Majstreo Serge Raynaud de la Ferriere

GVIDILO POR LA STUDO DE LA UNUA MESAG’O
FRAZOJ PRI SC’IENCO, RELIGIO KAJ FILOZOFIO

11.-Hodiau la homa pensado jam ne akceptas asertojn sen pruvoj

12.-Tial, Scienco kaj Religio, kvankam ne povas intermiksighi char estas baze malsamaj, devas alproksimighi unu la alian

13.-La sinsekvaj formoj de la Granda Religio Tradicia naskita en Okcidento antau kelkaj jarmiloj, estas unuighataj al la sama esoterismo kiu trovighas neshanghebla tra ili

14.-Chiuj Religioj ripozas sur la samaj bazoj, kiuj nur diferencas pro manifestoj eksteraj lau la konceptaroj rilate al epokoj kaj lokoj

15.-La fondajhoj spiritualaj estas nevideblaj kaj nur kelkaj privilegiuloj posedas la shlosilojn de la misteroj kiuj regas la mondon ekde jarmiloj

16.-Alvenis la momento por pretigi la Vojojn al la Nova Erao

17.-La ekzoterismo ekzistas char necesas la figura senco por komprenigi al la nespiritualuloj la grandajn problemojn

18.-Oni devas peni por kompreni la okultan sencon de la grandaj instruajhoj

110.-La fido ne plendas klarigajhojn, sed chikaze temas la elektitaj. Estas kiuj nur petas lumon

111.-Dum ni ne revenos en la delongan Iniculan Lernejon kie la Scienco kaj la Religio estis ligataj, la mondo daurigos en la mallumo de la malscienco

112.-La eblecoj jhus malkovrataj povus tre bone esti perfekte konataj antau kelkaj jarcentoj antau Kristo

113.-Granda kosmo kaj eta kosmo estas streche ligataj

114.-Grandaj cikloj markas la historion de la popoloj

115.-La Grandaj Civilizacioj estas karakterizataj de precesia movado

116.-Ni alproksimighas en la Oran Epokon

117.-La Erao de AKUARIUS simboligas novan Ciklon de 2000 jaroj kaj markas renovighon

118.-La homoj havis multan konfidon pri siaj metodoj; sed ili chesis vidi tiujn dum la raciista epoko, malligighante ekster chiuj grandiozaj Tradiciaj vojoj

119.-La volbo chiela enhavas la tutan destinon de la homaro

120.-En chiu Ciklo de 2000 jaroj, la Tradicio prenas novan formon religian

121.-Lau la Ekvinoksa precesio, la Suno eniras en Akvarion je 21 de Marto de 1948

122.-La spuroj de la Amfora spirito estas: Frateco, Levigheco, Spiritualeco, Movadoj Universalaj, Provoj de Alproksimigho Grandnivela

123.-Oni devas klopodi scii tion kio estos la nova influo spirituala kiu portas chi tiu epoko Amfora, epoko de prospero kaj paco

124.-Chio estas akorde pri la alveno de Mesio, la Regha Kristo au Filo de Homo; tio devos okazi sub la Amfora signo, la Akvisto, tio estas, la donanto la chielan akvon

125.-La anonco de la reveno de Kristo trovighas en: Mateo 24: 30-33; Lucas 21:24-27-28; 12:37-39; 1: 32-33; 19:29-45; Mateo 2; 16: 27-28; 24: 30; 26: 64; Marcos 6: 13-26; 14: 62; Juan 14: 18-28; Epistolo al la Hebreoj 9: 28

126.-Jen la anoncaj signoj de la komenco de la Teokratio: Reformo de jarcento XVI, franca revolucio, disvastigho de Evangelio tra la tuta tero, disvolvigho de ateismo, fondado de Internacia Tribunado de La Haya, La Societo de la Nacioj kaj ONU, socialaj leghoj, hidroelektra forto, feminismo, reveno de la israelidoj en Palestinon, reapero de Atlantido, disvolvigho de okultismo, naskoj en la Amfora monato, pieco al la Sanktega Koro de Regha Kristo, du ideologioj kiuj dividighas la mondon...

127.-Necesas distingi inter la nespirituala Astrologio kaj la ESOTERA Astrologio, tio estas, la profunda senco ekzistanta ene de chi tiu Scienco

128.-En la sciencaj etosoj, la vorto Astrologio, la Malnova Scienco de la Saghuloj, cedis sian lokon al tiu de KOSMOBIOLOGIO

129.-La Mistero de la Zodiako estas profunda, sed sia instruajho estas gravega. Ghi estas la bazo de la INICO

130.-Vera INICULO estas kiu delonge tendencas al la plej simplaj problemoj de la vivo, meditante pri la malgrandajhoj kiel pri la grandiozaj’oj

131.-Vera INICULO fine komprenis ke chio en la materio nur estas iluzio, kaj ke nur spirito povas evolui

132.-Vera INICULO, pro sia vivo de serchado kaj humileco, meritas la titolon de justulo

133.-Vera INICULO, tendencis al la plej abstraktaj aferoj kaj komprenis sian sencon

134.-Por vera INICULO, la manifestajhoj de la religioj, la konceptaroj, nur havas dokumentan validecon

135.-Por vera INICULO, la Grandaj VERAJHOJ estas neshangheblaj

136.-Vera INICULO atingis la Plej Grandajn Sekretegajhojn kaj trovighas posedante la povojn

137.-Vera INICULO ne trouzas siaj povojn, kaj shli uzas ilin, nur, por faciligi sian proksimulon; faciligo kiu estas instruajho, ghermoj kiun shli metas en la cerbo de tiuj kiuj dubas

138.-Vera INICULO alportas al kiuj suferas, tiel spirite kiel fizike, rimedon efikan sen espero pri profito, nek pri iu ajn alia intereso

139.-INICULO estas MAJSTRO pro siaj konoj pri esoterismo, pro sia scio pri kiu shli ne fierighas

140.-INICULO estas justulo pro sia ekzempla vivo, de humileco, de frateco

141.-Tiel estas INICULO kiel oni devas koncepti shlin, kaj la unika kiu havas validon en la skalo de levigho

142.-Astrologio estas en la bazo de la Inicula instruajho

143.-Per Astrologio oni komencas supreniri unuan shtupon en serchado de la Veron, kiu estas la celo mem de la Inico

144.-La scienco de la Astroj enhavas chiujn Shlosilojn necesajn por la evoluado

145.-Sen kono de la steloj neniun sciencon oni povas posedi profunde

146.-Rilate la abstraktajn aferojn oni nepovas trakti ilin serioze sen la necesa dokumenteco astrobiologia

147.-Chio estas ene de Zodiako char ghi estas reprezento pri tio Senfina Granda kiel pri tio Senfina Eta

148.-En Astrologio trovighas la naturaj principoj tiel kiel la elementoj supranormalaj

149.-En Astrologio estas la legho de vibradoj, kiuj estas la elementoj per kiuj homo luktas au evoluas, char chio estas evolua, ekde la unua kauzo ghis la lastaj manifestajhoj

150.-La kvararo FAJRO, TERO, AERO, AKVO estas tre grava en esoterismo

151.-La studo de la kurantajhoj fluaj (planedoj) kaj sia fiziologia agado konstituas Astrologion

152.-Granda Kosmo estas reprezentata de Zodiako; Eta Kosmo de la Sentajho, kiu estas la astrologiaj fakoj au fakaj partoj de nia recepteco al la chielaj influoj

153.-La unuaj iniculaj gradoj kondukas mashine al studo pri MAGIO

154.-Pri sorcharto au malaltnivela magio oni nur devas interesighi kiel informeco

155.-Magio estas uzado de naturaj fortoj, kaj chefe kono pri la teorio de vibradoj

156.-Magio dividighas per praktika au persona Magio, kaj ceremonia Magio. Teurgio estas supera grado super chi tiuj du unuaj

157.-Grandaj Majstroj, pro sia vera sagheco, atingis vibran frekvencon ke ili atingas fandighi kun Granda Tutajho, kun Dio

158.-Kalkulas nur akcepti superan forton

159.-Unika Dio estas la ununura eblo, sed chiu povas konceptiu shlin malsame

160.-Nur gravas koncepti ke nenio estas ebla sen Inteligenta Principo

161.-Okultistoj kaj orientistoj konas bone faman vorton Aum Mani Padme Hum, kiun oni prononcas con kelkaj notoj

162.-Chi tiu vorto liveras vibradojn kiuj permesas al praktikistoj fandighi en la Granda Tutajho

163.-Rezultato estas permesi al spirito eliri el korpa envolvajho por supreniri en Dion

164.-En joga fakvorto, ghi estas vibrigi internajn fortojn ghis lumigi Kundalinion

165.-Celo estas liveri tra la malfermajho de Brama, fizikajn fortojn alighitajn en psikajn fortojn

166.-Eliritaj el Granda Tutajho ni devas reveni en Shlin

167.-Nia evolua nivelo rilatas kun la gamo de vibrado kun kiu ni agordas

168.-Ni bezonas pliperfektighi por supreniri al la superaj sferoj

169.-Ni ne havos chiam nian materian korpon por satigi niajn pasiojn

170.-Tial necesas alpreni la kutimon ke estu spirito kiu ordigu materion

171.-Ne estas morto, sed nur shangho de stato

172.-Oni devas metighi en staton de komuniko kun Dio por akceli nian evoluon; serchi la saman vibran longecon, la saman vibran gamon

173.-Ni devas farighi receptajn aparatojn por ricevi la Dian influon kaj ni devas, precipe, pliperfektighi

174.-Pliperfektighi signifas akiri aliajn konojn uzante religiajn fontojn kaj tiam plifortigi spiritajn kvavlitojn laborantigante niajn psikajn centrojn por doni potencon al niaj amplifikatoroj

175.-Paradizo au Nirvano estas tiu stato en kiu la mi supera kunfandighas kun la Unika Principo

176.-Disciplino estas necesa, char oni ne povas koncepti veran preghon, mediton, koncentron, sen absoluta kontrolo de kvalitoj

177.-Neniu povas psike disvolvighi kun tiom peza nutrajho kiom estas viando

178.-Kun enhavo de sango el besto disvolvighas facile kaj rapide elementalo au potence malbona spirito

179.-Iu ajn teorio kiun oni defendas, pliperfektigho estas necesa, char oni devas pretigi kun tute nia kono nian estontan vivon, sendepende kiel oni videtas ghin

180.-Ne kredi pri io estas montri malprogreson pri enghenerala evoluo

181.-Nei apriore estas montri kontrausciencan spiriton, estas frapi kontrau evoluon de estajho, kaj do, kontrau individua pliperfektigho

182.-Sed ankau voli devigi perforte akcepti al iu principojn, estas trouzi de povo kaj malhavigi al persono pri sia libera decidkapablo

183.-Se scienco estus komencita studante spiriton anstatau materion, tiam chi tiu estus mistero

184.-Nombro da adeptoj al spiritualico pliigas pli kaj pli

185.-Multaj novaj movadoj disvolvighis respondante al deziroj el homamasoj ricevi instruajhon

186.-Chi tiu instruajho estas utila char ghi lumigas vitalajn problemojn, sed nur respondas parte al tio kiu esperas la adeptoj

187.-Organizataj eklezioj gardighas en bone establigita dogmo, ekvilibra ritaro kaj instruajho, sed multfoje mstero ankorau dauras

188.-Ghi nur satigas kompletan Iniculon kiu vidas tiun neceson au kiun posedas fidon kaj petas neniun klarigon

189.-Sektoj, kontraue, jes liveras esoteran instruajhon, tio estas, la bezono de adeptoj estas satigata, char la okultan sencon oni malkashas al ili

190.-Tamen, multfoje chi tio kondukas al la neo pri Dio au al la deflakkigho ekster la celo mem de la sekto

191.-Chi tio okazis kun preskau okultismaj asocioj kiuj, kreante troan mistikismon, deflankigis la veran sencon

192.-Tiel ili finighas en automataj praktikoj, respektataj sen kompreni la sencon dogmoj, ritaro kiu nur ekzistas kiel mashina praktiko

193.-Oni devus agordi la chefajn kvalitojn de chiu movado kaj tio okazas en chiuj novaj ERAOJ: MAJSTREO venas por reprezenti Sintezon, simboligi kelkmaniere la gheneralajn dezirojn de la mondo

194.-Evoluado okazas malrapide kaj alvenas, nature, post kelkaj jarcentoj, ghis sian maturecon por denove eniri en decadencon, kiam alia aligho de la religiaj principoj okazos

195.-Ni trovighas nun (1945-46) fine de ciklo de Fishoj; religio jam ne sufichas por la deziroj de la homamasoj kaj perdas fidelulojn lau ili direktighas al Inico

196.-Tial necesas ke INSTRUISTO venu: Li estas la KRISTO REGHA anoncita, la Filo de Homo pri kiu parolas la Sanktaj Skribajhoj

197.-Amerika Kontinento estas elektata por akcepti la MAJSTREON, char la aliaj kontinentoj jam havis siajn grandajn Instruistojn

198.-Klarigajhoj havas duoblan celon, char evidente ankau ekzistas praktikan celon, pro kiu ekzistas kelkaj manieroj por partopreni

199.-Kiel simpatianto de la Amfora Spirito necesas havi spiriton malferman kaj pretan por antauenigi objektive la novajn konceptarojn

1100.-Chefa devo de simpatianto estas disvastigi la teoriojn de la Nova Erao

1101.-Kiel adepto de la Amfora Ordeno oni devas krome sekvi la instrukciojn el la Majstroj

1102.-Adepto devos per sia viva edifo pruvi sian tutan abnegacion al la kauzo, kaj por chi tiun rezultaton fondighas Kolonioj

1103.-Kolonioj estas por ke pere de vivo en komunumo, oni atingu fratecan spiriton, orientadon de kapabloj, kaj kutimojn por akiri maksimajn eblojn

1104.-En ili oni stimulos serchadon de la vero pere de filozofiaj kialogoj en adekvata etoso

1105.-Postulantoj al titolo pri Spiritualaj Misiistoj de Amforo estos fiksataj al multe pli severa disciplino, krome ili devos havi pli profundan konon, necesa por peti chi tiun kandidatecon

1106.-Abnegacio al oni mem estas sendube unua regulo de postulatoj al Misiistoj, sed al individua pliperfektado oni direktu chiujn penojn

1107.-Regularo de vivo simpla, natura, kun gajecoj tute spiritualaj kaj forlasoj de chiuj iluzioj pri materia bono. Ghi estas venko de spirito super materio...!

1108.-Postulatojn oni instruu pozitive pri esoterismo, ghis kiam jughitaj taugaj por instrui konojn, estos konsekrataj kiel Misiistoj

1109.-Tiam illi povos ekinstrui tra la tuta mondo, au kiel Instruisto, resti en Kolonio por indiki la manieron de konduto al novaj Adeptoj

1110.-Mankas krome kategorio, kiu estas tre grava mencii, char sia levigho estas tiom supera ke jam ghi preskau ne estas de chi tiu mondo

1111.-Atingita la plej supera Inican Rangon, chi tiuj Grandaj Majstroj apartighas tute ekster la mondo por mediti pri la problemoj de la Dia Mondo

1112.-Laborante silente por plibonigi la vivon de la popoloj, ili realigas ech pliajn progresojn

1113.-Kie kelkaj estas kune tiel, la magneta povo disvolvighita permesas pli ol superajn vibradojn kiuj tushas la homajn grupojn kiuj deziris kontaktighi al tiu Centro

1114.-Simpatiantaj personoj de Amforo estos, tial, helpataj en sia vivo de chi tiuj Grandaj Majstroj

1115.- Ilia loko trovighas sur la altaj altebenajhoj en la Anda Montaro